Выбрать главу

Vinicio komencis bati la kapon per la mano, kiel homo okupata senĉese per unu penso.

— Jen la sorto, ke mi trafis ĝuste tiun solan…

— Kaj kiu kaŭzis tion, ĉu ne la kristanoj?… Sed la homoj, kies emblemo estas kruco, ne povas esti aliaj. Aŭskultu min: Grekujo estis belega kaj ĝi kreis la saĝecon de la mondo; ni kreis la potencon; kaj kiel ci pensas, kion povas krei tiu instruo? Se ci scias, klarigu al mi, ĉar, je Polukso, mi ne povas diveni tion.

Vinicio movis la ŝultrojn.

— Ci timas, ŝajne, ke mi iĝos kristano.

— Mi timas, ke ci fuŝos cian vivon. Se ci ne scias esti greko, estu romano, regu kaj ĝuu la vivon. Niaj ekscesaĵoj tial havas certan sencon, ke estas en ili ĝuste ĉi tiu ideo. La Kuprobarban mi malestimas, ĉar li estas arlekeno-greko. Se li konsiderus sin romano, mi konfesus, ke li estas prava, permesante al si la ekscesaĵojn. Promesu al mi, ke se nun, reveninte hejmen, ci trovos tie iun kristanon, ci montros al li la langon. Se tio estos Glaŭko la kuracisto, li eĉ ne ekmiros. Ĝis la revido sur la Agripa lago.

Ĉapitro 31ª

Pretorianoj ĉirkaŭis la boskojn kreskantajn ĉe la bordoj de la Agripa lago, por ke tro grandaj amasoj da gapuloj ne ĝenu la imperiestron kaj liajn gastojn; ĉar estis sciate, ke absolute ĉiu eminenta en Romo pro sia riĉo, saĝo aŭ belo partoprenos en tiu festeno, senprecedenca en la historio de la Urbo.

Tigeleno volis kompensi al Nerono la perditan vojaĝon en Aĥajon; superi ĉiujn, kiuj iam ajn gastigis Neronon; kaj pruvi al li, ke neniu scipovas lin tiel bone amuzi. Tiucele, estante ankoraŭ kun Nerono en Neapolo kaj poste en Benevento, li jam faris preparojn kaj dissendadis ordonojn, ke oni venigadu el la plej malproksimaj ekstremoj de la mondo bestojn, birdojn, maloftajn fiŝojn kaj kreskaĵojn, ne preterlasante vazojn kaj teksaĵojn, kiuj devis pligrandigi la brilon de la festeno. La plenumo de liaj ekscesaj planoj kostis enspezojn el tutaj provincoj, sed pri tio la potenca favorato ne bezonis zorgi.

Lia influo kreskis de tago al tago. Tigeleno ankoraŭ ne estis al Nerono pli simpatia ol Petronio, sed li iĝadis ĉiam pli necesa. Petronio senfine superis lin per mondumeco, intelekto, sprito kaj sciis pli bone amuzi Neronon per konversacio; sed, je sia malfeliĉo, li superis per tio ankaŭ la imperiestron mem, kio ekscitis ties ĵaluzon. Li ankaŭ ne scipovis esti ĉiam obeema instrumento kaj Nerono timis lian opinion, kiam estis koncernataj la aferoj de belgusto; dume kun Tigeleno li neniam sin sentis ĝenata. La titolo mem: , kiun oni donadis al Petronio, incitis la memamon de Nerono, ĉar kiu devus ĝin havi, ĉu ne li, la imperiestro? Tigeleno tamen havis tiom da prudento, ke li konsciis siajn mankojn; kaj vidante, ke li povas konkuri nek kun Petronio, nek kun Lukano, nek kun aliaj, kiujn distingis ĉu deveno, ĉu talentoj aŭ scio — li decidis eklipsi ilin per la subiĝeco de siaj servoj, kaj antaŭ ĉio per lukso tia, ke eĉ la imago de Nerono estu de ĝi frapita.

Li ordonis do pretigi la festenon sur grandega floso, konstruita el orumitaj traboj. Ĝiaj randoj estis ornamitaj per mirindaj konkoj el la Ruĝa maro kaj el la Hinda oceano, brilantaj per la koloroj de perloj kaj de ĉielarko. La flankoj estis kovritaj per tufoj da palmoj, per boskoj da lotosoj kaj plenflorantaj rozoj, inter kiuj oni kaŝis fontanojn, ŝprucigantajn aromaĵojn; statuojn de dioj; kaj orajn aŭ arĝentajn kaĝojn kun diverskoloraj birdoj. En la mezo altis grandega tendo — aŭ pli ĝuste, por ne ŝirmi la vidaĵon, nur tendosupro el siria purpuro, bazita sur arĝentaj kolonoj; kaj sube, kiel sunoj, brilis tabloj preparitaj por la festenanoj kaj ŝarĝitaj je aleksandriaj vitraĵoj, kristaloj, per vazoj simple netakseblaj, rabitaj en Italujo, Grekujo kaj Anatolio. La floso, pro la kreskaĵoj sur ĝi amasigitaj simila al insulo kaj ĝardeno, estis ligita per ŝnuroj oraj kaj purpuraj kun boatoj, havantaj la formojn de fiŝoj, cignoj, mevoj kaj fenikopteroj, en kiuj ĉe koloraj remiloj sidis nudaj remistoj kaj remistinoj kun mirinde belaj formoj kaj vizaĝoj, kun haroj frizitaj laŭ la orienta maniero, aŭ plektitaj sub oraj retoj. Kiam Nerono, alveninte kun Popea kaj la aŭgustanoj, surpaŝis la ĉefan floson kaj sidiĝis sub la purpura tendo, la boatoj ekmoviĝis, la remiloj komencis bati la akvon, streĉiĝis la oraj ŝnuroj kaj la floso kun la festeno kaj la gastoj komencis movi sin kaj rondnaĝi sur la lago. Ĉirkaŭe viciĝis aliaj boatoj kaj malgrandaj flosoj, plenaj je citristinoj kaj harpistinoj, kies rozkoloraj korpoj, bildantaj sin sur la bluo de la ĉielo kaj de la akvo kaj rebrilantaj de la oraj instrumentoj, ŝajnis sorbi en sin tiun bluon kaj tiujn brilojn, koloriĝi kaj flori, kiel rozoj.

Ankaŭ el la apudbordaj boskoj, el strangaj konstruaĵoj, speciale starigitaj kaj kaŝitaj en la densaĵo, aŭdiĝis la sonoj de muziko kaj kanto. Resonis la ĉirkaŭaĵo, resonis la boskoj, eĥoj disportis la tonojn de kornoj kaj trumpetoj. Nerono mem, havante unuflanke Popean, aliflanke Pitagoron, admiris kaj, precipe kiam inter la boatoj aperis junaj sklavinoj alivestitaj kiel sirenoj kovritaj per verdaj retoj, imitantaj skvamaron, li ne avaris laŭdojn al Tigeleno. Li rigardadis tamen, laŭ sia kutimo, al Petronio, volante ekkoni la opinion de la «arbitro»; tiu tamen sin tenis indiferente kaj nur, rekte demandite, respondis:

— Mi opinias, sinjoro, ke dek mil nudaj knabinoj impresas malpli ol unu.

Al Nerono tamen plaĉis la flosanta festeno, ĉar ĝi estis io nova. Oni servis cetere, kiel kutime, tiel eksterordinarajn manĝaĵojn, ke eĉ la imago de Apicio svenus je ilia vido, kaj vinojn en tiom da specoj, ke Otono, ĉe kiu oni servadis da ili okdek, sin kaŝus sub la akvon pro honto, se li povus vidi tiun lukson. Al la tablo, krom virinoj, sidiĝis ekskluzive aŭgustanoj, inter kiuj Vinicio eklipsis ĉiujn per sia beleco. Iam liaj figuro kaj vizaĝo konigis profesian soldaton, nun la internaj zorgoj kaj la fizika doloro kiun li suferis, tiel ĉizis liajn trajtojn, kvazaŭ tuŝus ilin la delikata mano de majstra skulptisto. Lia vizaĝo perdis la iaman brunecon, restis al ĝi tamen la oraj nuancoj de la numida marmoro. La okuloj iĝis pli grandaj, pli malgajaj. Nur lia torso konservis la iaman potencan formon, kvazaŭ kreita por kiraso, sed super tiu torso de legiano levis sin kapo de greka dio, aŭ almenaŭ de rafinita patricio, kune subtila kaj grandioza. Petronio, dirante al li, ke neniu aŭgustanino povus nek volus al li rezisti, parolis kiel spertulo. Efektive ili rigardis lin ĉiuj, ne esceptante Popean kaj la vestalon Rubrian, kiu ĉeestis la festenon laŭ la deziro de la imperiestro.