Vinoj, glaciigitaj en neĝoj de montsuproj, baldaŭ varmigis la korojn kaj la kapojn de la festenanoj. El la apudborda densaĵo eliĝadis ĉiam novaj boatoj, havantaj la formojn de cikadoj kaj libeloj. La blua spegulo de la lago aspektis kvazaŭ iu surŝutus ĝin per florpetaloj aŭ kvazaŭ ĝin kovrus amaso da papilioj. Super la boatoj tie kaj ie levis sin kolomboj kaj aliaj birdoj el Hindujo kaj Afriko, alligitaj per arĝentaj kaj bluaj fadenoj aŭ ŝnuretoj. La suno jam estis trakurinta la pli grandan parton de la ĉielo, sed la tago, kvankam la festeno okazis en la komenco de majo, estis varma, eĉ brulanta. La lago balancis sin de la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko, sed en la aero ne spiris eĉ plej facila vento kaj la boskoj staris senmove, kvazaŭ ili aŭskultus kaj rigardus sorĉite tion, kio okazis sur la akvo. La floso rondnaĝis senĉese sur la lago, portante ĉiam pli ebriajn kaj pli bruantajn festenanojn. La festeno ne atingis ankoraŭ la mezon, kiam oni ne plu gardis la ordon, en kiu ĉiuj sidiĝis al la tablo. Nerono mem donis la ekzemplon, ĉar leviĝinte, li ordonis al Vinicio, kiu kuŝis apud la vestalo Rubria, cedi la lokon, kaj, okupinte lian triklinion, li komencis ion flustri en ŝian orelon. Vinicio troviĝis apud Popea, kiu post momento etendis al li la brakon, petante, ke li rebuku ŝian malfiksiĝintan brakringon, kaj kiam li faris tion per iom tremantaj manoj, ŝi ĵetis al li el sub la longaj okulharoj rigardon kvazaŭ honteman kaj skuis sian oran kapon, ŝajne ion neante. Dume la suno iĝis pli granda, pli ruĝa kaj rulis malrapide trans la pintojn de la boskoj; la gastoj estis jam plejparte tute ebriaj. La floso naĝis nun proksime al la bordoj, sur kiuj, meze de aroj da arboj kaj floroj, oni vidis grupojn da homoj, alivestitaj kiel faŭnoj aŭ satirusoj, ludantaj flutojn, ŝalmojn, tamburetojn, kaj grupojn da knabinoj prezentantaj nimfojn, driadojn kaj hamadriadojn. La krepusko venis fine meze de ebriaj ekkrioj je la gloro de Luno, sonantaj el sub la tendo: tiam la boskoj eklumis per miloj da lampoj. El la publikejoj, starantaj ĉe la bordoj, ekfluis torentoj da lumo: sur la terasoj aperis novaj grupoj, ankaŭ nudaj, konsistantaj el edzinoj kaj filinoj de plej eminentaj romanaj familioj. Per la voĉo kaj per malmodestaj gestoj ili komencis voki la festenanojn. La floso fine albordiĝis, Nerono kaj la aŭgustanoj sin ĵetis en la boskojn, diskuris en la publikejojn, en tendojn, kaŝitajn meze de la densaĵoj, en artefaritajn grotojn meze de fontoj kaj fontanoj. Frenezo ekregis ĉiujn; neniu sciis, kie perdiĝis la imperiestro, kiu estas senatano, kiu kavaliro, kiu akrobato aŭ muzikisto. La satirusoj kaj faŭnoj komencis postkuri la nimfojn. Oni batis per tirsoj la lampojn por ilin estingi. Kelkajn partojn de la boskoj ekregis mallumo. Ĉie tamen oni aŭdis jen laŭtajn kriojn, jen ridojn, jen flustrojn, jen ekscititan spiradon de homaj brustoj. Romo efektive vidis ĝis tiam nenion similan.
Vinicio ne estis malsobra, kiel dum tiu festeno en la imperiestra palaco, kiun Ligia ĉeestis, sed ankaŭ lin ensorĉis kaj ebriigis la vido de ĉio, kio okazis, kaj fine kaptis lin avido je volupto. Ĵetinte sin en la arbaron, li kuris kun la aliaj, serĉante, kiu el la driadoj ŝajnos al li plej bela. Ĉiumomente novaj aroj da ili, kantante kaj kriante, kuris preter li, pelate de faŭnoj, satirusoj, senatanoj, kavaliroj kaj de resonoj de la muziko. Ekvidinte fine aron da knabinoj, kondukatan de unu, alivestita kiel Diano, li eksaltis al ili, volante rigardi de pli proksime la diinon, kaj subite la koro haltis en lia brusto. Ĉar ekŝajnis al li, ke en la diino, kronita per luno, li rekonas Ligian.
Ili dume ekĉirkaŭis lin per freneza dancrondo, kaj post momento, volante lin videble instigi al persekuto, diskuris, kiel aro da kapreolinoj. Sed li restis loke, kun batanta koro, sen spiro, ĉar kvankam li ekkonis, ke la Diano ne estis Ligia kaj de proksime eĉ ŝin ne similis, la tro forta impreso senigis lin je la fortoj. Subite ekregis lin sopiro je Ligia, sopiro tiel senlima, kian li spertis neniam en la vivo, kaj la amo al ŝi ekfluis per nova, grandega ondo en lian bruston. Neniam ŝi ŝajnis al li pli kara, pli ĉasta kaj pli adorinda ol en tiu ĉi arbaro de diboĉo kaj de freneza malĉasto. Antaŭ momento li mem volis trinki el ĉi tiu pokalo kaj partopreni tiun ĉi orgion de volupto kaj senhonto, nun kaptis lin malplaĉo kaj abomeno. Li eksentis, ke lin sufokas abomeno, ke lia brusto bezonas aeron kaj la okuloj stelojn, ne vualitajn de la densaĵo de tiu terura arbaro, kaj li decidis forkuri. Sed apenaŭ li ekiris, ekstaris antaŭ li virina figuro kun kapo ĉirkaŭvolvita per vualo, kaj, apoginte la manojn sur liaj ŝultroj, komencis flustri, ĉirkaŭverŝante per varmega spiro lian vizaĝon:
— Mi amas cin!… Venu! Neniu nin vidos, rapidu!
Vinicio vekiĝis, kvazaŭ el dormo:
— Kiu ci estas?
Sed ŝi apogis sin sur li per la brusto kaj komencis insisti:
— Rapidu! Rigardu, solece estas ĉirkaŭe, kaj mi cin amas! Venu!
— Kiu ci estas? — ripetis Vinicio.
— Divenu!…
Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis tra la vualo la buŝon al lia buŝo, tirante al si samtempe lian kapon, ĝis fine, kiam ekmankis al ŝi la spiro, ŝi detiris de li la vizaĝon.
— La nokto de amo! La nokto de volupto! — ŝi parolis, rapide kaptante la aeron. — Hodiaŭ estas permesite!… Prenu min!
Sed tiu kiso brulvundis Vinicion kaj inspiris al li novan abomenon. Lia animo kaj koro estis for kaj en la tuta mondo ekzistis por li neniu, krom Ligia.
Do, forŝovinte per la mano la vualitinon, li diris:
— Kiu ajn ci estas, mi amas alian kaj mi ne volas cin.
Tiam ŝi mallevis al li la kapon:
— Levu la vualon … Sed en la sama momento ekbruetis la folioj de proksimaj mirtoj; la vualitino malaperis, kiel sonĝa bildo, nur de malproksime aŭdiĝis ŝia rido, iel stranga kaj malbonaŭgura.
Petronio ekstaris antaŭ Vinicio.
— Mi aŭdis kaj vidis, — li diris.
Kaj Vinicio respondis:
— Ni iru for!…
Ili foriris. Ili preterpasis la brile lumigitajn publikejojn, la boskon, vicon de surĉevalaj pretorianoj kaj retrovis la portilojn.
— Mi kuniros al ci, — diris Petronio.
Kaj ili sidiĝis kune. Sed envoje ambaŭ silentis. Nur kiam ili troviĝis en la domo de Vinicio, en la atrio, Petronio diris:
— Ĉu ci scias, kiu ŝi estis?
— Rubria? — demandis Vinicio, ektreminte pro la nura penso, ke Rubria estis vestalo.
— Ne.
— Do kiu?
— La fajro de Vesto estas malsanktigita, ĉar Rubria estis kun la imperiestro. Sed kun ci parolis…
Kaj li finis ankoraŭ pli mallaŭte:
— La dia aŭgustino.
Sekvis momento da silento.
— Nerono, — diris Petronio, — ne sciis kaŝi de ŝi sian pasion al Rubria, do ŝi volis eble venĝi, kaj mi ŝin malhelpis — ĉar se ci, rekoninte la aŭgustinon, al ŝi rifuzus, ci estus nerevokeble perdita: ci, Ligia, kaj eble ankaŭ mi.
Sed Vinicio eksplodis:
— Mi havas jam sufiĉe! Tedas min jam Romo, la imperiestro, la festenoj, la aŭgustino, Tigeleno kaj vi ĉiuj! Mi sufokiĝas! Mi ne povas tiel vivi! Mi ne povas! Ĉu ci komprenas?
— Ci perdas la prudenton, juĝon, mezuron!… Ho, Vinicio!
— Mi amas ŝin solan en la mondo!
— Kio do?
— Do mi ne volas alian amon, mi ne volas vian vivon, viajn festenojn, vian senhonton kaj viajn krimojn!
— Kio al ci okazas? Ĉu ci estas kristano?
Kaj la juna viro ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti, kvazaŭ en malespero:
— Ankoraŭ ne! Ankoraŭ ne!
Ĉapitro 32ª
Petronio foriris hejmen, movante la ŝultrojn kaj tre malkontenta. Nun ankaŭ li rimarkis, ke li kaj Vinicio ĉesis kompreni sin reciproke kaj ke iliaj animoj tute disiĝis. Iam Petronio havis grandegan influon je la juna soldato. Li estis en ĉio lia modelo kaj ofte kelkaj liaj ironiaj vortoj sufiĉis por Vinicion de io deturni aŭ al io instigi. Nun restis el tiu influo nenio, tiagrade, ke Petronio ne provis eĉ la antaŭajn rimedojn, sentante, ke lia spriteco kaj ironio deglitos senefike de la novaj tavoloj, kiujn sur la animon de Vinicio metis la amo kaj konatiĝo kun la nekomprenebla kristana mondo. La sperta skeptikulo komprenis, ke li perdis la ŝlosilon al tiu animo. Tio inspiris al li malkontentecon kaj eĉ timon, kiun ankoraŭ plifortigis la okazoj de la lasta nokto.