Выбрать главу

La ĉarmo de la kvieta vespero ekregadis ilin iom post iom.

— Kiel trankvile estas ĉi tie kaj kiel belega estas la mondo, — diris Vinicio per mallaŭta voĉo. — La nokto venas treege serena. Mi sentas min tiel feliĉa, kiel neniam en la vivo mi estis. Diru al mi, Ligia, kio ĝi estas? Mi neniam supozis, ke povas ekzisti tia amo. Mi pensis, ke ĝi estas nur fajro en la vejnoj kaj voluptavido, sed nur nun mi vidas, ke oni povas ami per ĉiu guto da sango, per ĉiu spiro, kaj senti kune tian trankvilon dolĉan kaj senliman, kvazaŭ la animon jam estus kvietigintaj Dormo kaj Morto. Ĝi estas por mi io nova. Mi rigardas tiun trankvilon de la arboj kaj ŝajnas al mi, ke ĝi estas en mi. Nur nun mi komprenas, ke povas ekzisti feliĉo, pri kia la homoj ĝis nun ne sciis. Nur nun mi komprenas, kial ci kaj Pomponia Grecina estas tiel serenaj … Jes!… Tion donas Kristo…

Kaj ŝi en la sama momento metis sian belegan vizaĝon sur lian ŝultron kaj diris:

— Mia kara Marko…

Ŝi ne povis paroli plu. Ĝojo, dankemo, sento, ke nur nun ŝi rajtas ami, sufokis ŝian voĉon, aliflanke ili plenigis ŝiajn okulojn per larmoj de kortuŝo. Vinicio, ĉirkaŭbrakinte ŝian delikatan korpon, karespremis ŝin dum momento, poste diris:

— Ligia! Benita estu la momento, en kiu mi ekaŭdis unuafoje lian nomon.

Kaj ŝi respondis mallaŭte:

— Mi amas cin, Marko.

Poste ambaŭ denove eksilentis, ne povante eligi vortojn el la sentoplenaj brustoj. Sur la cipresoj estingiĝis la lastaj violkoloraj rebriloj kaj la ĝardeno komencis arĝenti de la kvaronluma klingo.

Post momento Vinicio komencis paroli:

— Mi scias … Apenaŭ mi eniris ĉi tien, apenaŭ mi kisis ciajn karajn manojn, mi legis en ciaj okuloj la demandon, ĉu mi komprenas tiun Dian instruon, kiun ci konfesas, kaj ĉu mi estas baptita? Ne, mi ne estas baptita, sed ĉu ci scias, mia floro, kial? Jen Paŭlo diris al mi: «Mi cin konvinkis, ke Dio venis en la mondon kaj lasis sin krucumi por savi la mondon, sed en la fonto de difavoro lavu cin Petro, kiu unua etendis super ci la manojn kaj unua cin benis.» Kaj mi volis ankaŭ, ke ci, mia plej kara, rigardu mian bapton kaj ke mia baptopatrino estu Pomponia. Tial mi ne estas ĝis nun baptita, kvankam mi kredas je la Savinto kaj je lia dolĉa instruo. Paŭlo min konvinkis, konvertis, kaj ĉu povis okazi alie? Kiel mi povus ne kredi, ke Kristo venis en la mondon, se tion diras Petro, kiu estis lia disĉiplo, kaj Paŭlo, al kiu li sin konigis? Kiel mi povus ne kredi, ke li estis Dio, se li leviĝis el mortintoj? Oni ja vidis lin en la urbo, kaj ĉe la lago kaj sur la monto, kaj vidis lin homoj, kies buŝoj ne konas mensogon. Mi jam ekkredis tion en la tempo, kiam mi aŭdis Petron en Ostriano, ĉar jam tiam mi diris al mi: en la tuta mondo ĉiu alia homo povus mensogi, krom tiu, kiu diras: «Mi vidis!» Sed mi timis vian instruon. Ŝajnis al mi, ke ĝi cin rabas de mi. Mi opiniis ke estas en ĝi nek saĝeco, nek beleco, nek feliĉo. Hodiaŭ tamen, kiam mi ekkonis, kia homo mi estus, se mi ne volus, ke en la mondo regu vero, ne mensogo; amo, ne malamo; bono, ne krimo; fideleco, ne malfideleco; kompatemo, ne venĝo? Ĉu estas homo, kiu tion ne volus kaj ne preferus? Kaj tion ja proklamas via instruo. Ankaŭ aliaj instruoj strebas al justeco, sed tiu ĉi sola faras la homan koron justa. Kaj krom tio ĝi faras ĝin pura, kiel cia koro kaj la koro de Pomponia, kaj ĝi faras ĝin fidela, kiel cia koro kaj la koro de Pomponia. Mi estus blinda, se mi tion ne vidus. Kaj se krom tio Kristo promesis vivon eternan kaj feliĉon tiel senmezuran, kian nur la Dia ĉiopovo kapablas doni, kion do pli oni povas deziri? Se mi demandus Senekon, pro kiuj motivoj li rekomendas virton, se malvirto alportas pli da feliĉo, li vere povus respondi al mi nenion prudentan. Sed mi nun scias, kial mi devas esti virta. Jen tial, ĉar bono kaj amo fluas de Kristo; kaj pro tio, ke kiam la morto fermos miajn okulojn, mi retrovu la vivon, retrovu la feliĉon, retrovu min mem kaj cin, mia plej kara … Kiel mi povus ne ami kaj ne akcepti la instruon, kiu kune diras la veron kaj neniigas la morton? Kiu ne preferus bonon ol malbonon? Mi pensis, ke tiu instruo kontraŭas feliĉon, dume Paŭlo min konvinkis, ke ĝi ne nur nenion forprenas, sed eĉ donas pli multe. Ĉio tio apenaŭ povas trovi lokon en mia kapo, sed mi sentas, ke tiel estas, ĉar neniam mi estis egale feliĉa, nek mi povus esti, eĉ se mi prenus cin perforte kaj havus en mia domo. Ci diris al mi antaŭ momento: «Mi amas cin», kaj tiujn vortojn mi ne eligus el ci per la tuta potenco de Romo. Ho Ligia! La saĝo diras, ke tiu ĉi instruo estas Dia kaj plej bona, la koro ĝin sentas, kaj al tiaj du potencoj kiu povas kontraŭstari?

Ligia aŭskultis lin, fiksinte sur li siajn bluajn okulojn, similajn en la lunbrilo al mistikaj floroj, kaj roskovritajn, kiel floroj.

— Jes, Marko! Vere! — ŝi diris, alpremante pli forte la kapon al lia ŝultro.

Kaj en tiu momento ambaŭ sentis sin treege feliĉaj, ĉar ili komprenis, ke, krom amo, ligas ilin ankoraŭ iu alia forto, kune dolĉa kaj nevenkebla, forto, per kiu la amo mem iĝas io senpasa, superstaranta ŝanĝojn, seniluziiĝojn, perfidon, kaj eĉ morton. Iliajn korojn plenigis komplete la certeco, ke malgraŭ ĉio ajn, kio povus okazi, ili ne ĉesos ami sin reciproke kaj aparteni unu al la alia. Kaj pro tio neesprimebla paco fluis en iliajn animojn. Vinicio sentis, krome, ke ĝi estas amo ne nur pura kaj profunda, sed tute nova, tia, kian la mondo ĝis nun ne konis kaj ne povis doni. Formis ĝin en lia koro ĉio: Ligia, kaj la instruo de Kristo, kaj la lunbrilo, trankvile dormanta sur la cipresoj, kaj la serena nokto, tiel ke la tuta universo ŝajnis al li plena je tiu sola amo.

Post momento li denove komencis paroli per voĉo mallaŭta kaj tremanta:

— Ci estos la fiero de mia animo kaj ci estos al mi plej kara en la mondo. Samtakte batos niaj koroj, komuna estos nia preĝo kaj komuna nia dankemo al Kristo. Ho mia kara! Vivi kune, adori kune la dolĉan Dion kaj scii, ke kiam venos la morto, niaj okuloj ree malfermiĝos, kiel post trankvila dormo, al nova lumo — kion pli bonan oni povas imagi? Do mi nur miras, ke mi ĝin antaŭe ne komprenis. Kaj ĉu ci scias, kio nun ŝajnas al mi? — nome, ke al tiu instruo neniu kontraŭstaros. Post ducent aŭ tricent jaroj akceptos ĝin la tuta mondo, kaj estos neniuj dioj krom Kristo, kaj neniuj temploj krom la kristanaj. Kiu ne volus sian propran feliĉon? Ha, mi aŭdis ja interparolon de Paŭlo kun Petronio, kaj ĉu ci scias, kion Petronio diris fine? «Tio ne estas por mi», sed nenion pli li sciis respondi.

— Ripetu al mi la vortojn de Paŭlo, — diris Ligia.

— Tio estis ĉe mi, vespere. Petronio komencis paroli facilmaniere kaj ŝerci, kiel li kutime faras; tiam Paŭlo diris al li: «Kiel ci povas, saĝa Petronio, nei, ke Kristo ekzistis kaj leviĝis el mortintoj, se ci ne estis tiam en la mondo? Dume Petro kaj Johano vidis lin, kaj ankaŭ mi lin vidis envoje al Damasko. Unue do cia saĝeco pruvu, ke ni estas mensogantoj, kaj nur poste ĝi neu niajn atestojn». Sed Petronio respondis, ke li tute ne intencas nei, ĉar li scias, ke okazas en la mondo multaj nekompreneblaj aferoj, kiujn tamen kredindaj homoj atestas. Sed, li diris, alia afero estas malkovri iun novan, alilandan Dion, kaj alia akcepti lian instruon. «Mi volas, — li diris, — scii pri nenio, kio povus fuŝi mian vivon kaj detrui ĝian belecon. Ne gravas, ĉu niaj dioj estas veraj, sed ili estas belaj, estas al ni gaje kun ili, kaj ni povas vivi senzorge.» Tiam Paŭlo respondis jene: «Ci malakceptas la instruon de amo, justeco kaj kompatemo, ĉar ci timas la zorgojn de la vivo, sed pripensu, Petronio, ĉu via vivo vere estas libera de zorgoj? Nek ci, sinjoro, nek iu el la plej riĉaj kaj plej povohavaj inter vi scias, ĉu, endormiĝinte vespere, li ne vekiĝos matene kun mortverdikto. Dume, se la imperiestro konfesus tiun instruon, kiu ordonas amon kaj justecon, ĉu cia feliĉo ne estus pli sekura? Ci timas pri ciaj ĝojoj, sed ĉu la vivo ne estus tiam pli ĝojplena? Kaj koncerne la ornamojn de la vivo kaj la belon, se vi konstruis tiom da grandiozaj temploj kaj statuoj honore al dioj malbonaj, venĝemaj, adultaj kaj falsaj, kiom pli belajn vi konstruus al unusola Dio, amo kaj vero? Ci estas kontenta de cia sorto, ĉar ci estas riĉa kaj vivas en lukso, sed same ci povus esti malriĉa kaj forlasita, kvankam el granda gento ci devenas, kaj tiam, vere, estus al ci pli bone en la mondo, se la homoj konfesus Kriston. En via urbo eĉ riĉaj gepatroj, ne volante havi zorgojn pro la edukado de la infanoj, ofte forigas ilin el la domo; tiajn infanojn oni nomas zorgatoj. Ankaŭ ci, sinjoro, povus esti tia zorgato. Sed se ciaj gepatroj vivus laŭ nia instruo, tio ne povus al ci okazi. Se ci, atinginte la viran aĝon, edzinigus amatan virinon, ci preferus, ke ŝi restu al ci fidela ĝis la morto. Dume rigardu, kio ĉe vi okazas, kiom da senhonteco estas, kiom da malhonoro, kiom da malrespekto al geedza ligo! Vi ja mem jam miras, se vi trovas inter vi virinon, kiun vi nomas . Sed mi diras al ci, ke tiuj virinoj, kiuj havos Kriston en la koro, ne malfideliĝos al siaj edzoj, same kiel la kristanaj edzoj estos fidelaj al la edzinoj. Antaŭ vi tremas la tuta mondo, sed vi tremas antaŭ la propraj sklavoj, ĉar vi scias, ke ĉiuhore ili povas ekribeli terure kontraŭ via tiraneco, kiel ili jam plurfoje ribelis. Ci estas riĉa, sed ci ne scias, ĉu morgaŭ oni ne igos cin forlasi la riĉaĵojn; ci estas juna, sed morgaŭ eble ci devos morti. Ci amas, sed perfido embuskas kontraŭ ci; ci ŝatas vilaojn kaj ĝardenojn, sed morgaŭ ci povos esti ekzilita en la solejojn de Pandatario; ci havas milojn da servistoj, sed morgaŭ tiuj servistoj povos elverŝi cian sangon. Kaj se tiel estas, kiel vi povas esti trankvilaj, feliĉaj kaj vivi en ĝojo? Sed mi proklamas amon kaj mi proklamas instruon, kiu ordonas al regantoj ami siajn regatojn, al sinjoroj — ami siajn sklavojn, al sklavoj — servi pro amo, agi kun justeco kaj kompatemo, fine ĝi promesas feliĉon, kiel maro senliman, senfinan. Kiel do ci povas, Petronio, diri, ke tiu instruo fuŝas la vivon, se ĝi riparas la vivon kaj se ci mem estus centoble pli feliĉa kaj pli sekura, se ĝi ekposedus la mondon, kiel ĝin ekposedis via roma regado.»