Выбрать главу

Tigeleno mem sin sentis senhelpa kaj hezitis, ĉu li rezignu la batalon, ĉar Nerono multfoje diradis, ke en la tuta Romo kaj en tuta kortego estas nur du animoj kapablaj kompreni sin reciproke, kaj du veraj grekoj: li kaj Petronio.

La mirindega lerteco de tiu ĉi lasta konfirmis la homojn en la konvinko, ke lia influo daŭros pli ol ĉiuj aliaj. Oni ne plu imagis, kiel Nerono povus sin senigi je Petronio — kun kiu li povus paroli pri poezio, muziko, vetkuroj, kaj en kies okulojn li rigardus, volante certiĝi, ĉu tio, kion li verkis, estas efektive perfekta? Petronio siaflanke, kun la kutima senzorgo, ŝajnis atribui nenian signifon al sia pozicio. Li estis, kiel ordinare, malrapidema, maldiligenta, sprita kaj skeptika. Multfoje li impresis la homojn, kvazaŭ li mokus ilin, sin mem, la imperiestron kaj la tutan mondon. Iamomente li kuraĝis eĉ riproĉi Neronon okuloj kontraŭ okuloj, kaj kiam la aliaj kredis, ke li riskas tro multe aŭ simple preparas al si pereon, li sciis subite spici la riproĉon tiel, ke ĝi rezultis je lia profito, kaj en la ĉeestantoj vekadis admiron kaj la konvinkon, ke ne ekzistas situacio, el kiu li ne eliĝus triumfe. Foje, pli malpli semajnon post la reveno de Vinicio el Romo, Nerono legis en malgranda rondo fragmentojn el sia kiam li finis kaj kiam trasonis la ravekkrioj, Petronio, demandite de la imperiestro per rigardo, diris:

— Mizeraj versoj, indaj esti ĵetitaj en fajron.

La koroj de la ĉeestantoj ĉesis bati pro teruro, ĉar Nerono de sia infaneco neniam aŭdis el ies buŝo similan juĝon; nur la vizaĝo de Tigeleno ekradiis de ĝojo. Vinicio, aliflanke, paliĝis ĉe la penso ke Petronio, kiu neniam ebriis, ĉi-foje ebriiĝis.

Kaj Nerono komencis demandi per miela voĉo, en kiu tamen vibris profunde vundita memamo:

— Kion malbonan ci trovas en ili?

Tiam Petronio ekatakis lin.

— Ne kredu al ili, — li diris, montrante per la mano la ĉeestantojn, — ili nenion komprenas pri poezio. Ci demandas, kio estas malbona en tiuj versoj? Se ci volas la veron, mi diros al ci: ili estas bonaj por Virgilio, bonaj por Ovidio, bonaj eĉ por Homero, sed ne por ci. Ci ne rajtas verki tiajn. Tiu brulo, kiun ci priskribas, nesufiĉe flamas, cia fajro nesufiĉe brulvundas. Ne aŭskultu la flatojn de Lukano. Lin por tiaj samaj versoj mi konfesus geniulo, sed ne cin. Ĉu ci scias, kial? Ĉar ci estas pli granda ol ili. Al kiu la dioj donis tiom, kiom al ci, de tiu oni povas pli multe postuli. Sed ci estas maldiligenta. Ci preferas siesti post la tagmanĝo ol ĉifi la veston, sidante ĉe la laboro. Ci povas krei poemon, al kiu similan la mondo ĝis nun ne konis, kaj tial mi diras al ci en la okulojn: verku pli bonan!

Li diris tion senzorge, kvazaŭ mokante kaj kune grumblante, sed la okuloj de Nerono kovriĝis per nebulo de volupto kaj li diris:

— La dioj donis al mi ioman talenton, sed ili donis al mi ankaŭ pli multe, nome kompetentan kaj veran amikon, kiu sola scias paroli veron en la okulojn.

Dirinte tion, li etendis sian dikan manon, surkreskitan de rustkoloraj haroj, al ora kandelabro, rabita en Delfo por bruligi la versaĵon.

Sed Petronio forprenis ĝin de li, antaŭ ol la flamo tuŝis la papiruson.

— Ne, ne! — li diris, — eĉ tiel mizera versaĵo apartenas al la homaro. Lasu ĝin al mi.

— Permesu tiuokaze, ke mi sendu ĝin al ci en skatolo de mi mem projektita, — respondis Nerono, premante liajn manojn.

Kaj post momento li komencis paroli:

— Jes, ci pravas. Mia brulego de Trojo nesufiĉe brulas, mia fajro nesufiĉe brulvundas. Mi pensis tamen, ke se mi egalos al Homero, mi jam povos esti kontenta. Certa manko de kuraĝo kaj tro modesta sintaksado ĉiam malhelpis min. Ci malfermis al mi la okulojn. Sed ĉu ci scias, kial estas tiel, kiel ci diras? Jen, kiam skulptisto volas krei figuron de dio, li serĉas modelon, mi dume havis nenian modelon. Mi neniam vidis brulantan urbon kaj tial en mia priskribo mankas vereco.

— Do mi diros al ci, ke oni devas esti tamen granda artisto por tion kompreni.

Nerono enpensiĝis, kaj post momento li diris:

— Respondu, Petronio, al unu mia demando: ĉu ci bedaŭras, ke Trojo forbrulis?

— Ĉu mi bedaŭras?… Je la lama edzo de Venero, tute ne! Kaj mi diros al ci, kial! Jen Trojo ne forbrulus, se Prometeo ne estus donacinta fajron al la homoj kaj se la grekoj ne estus vokintaj Priamon al milito; kaj se ne estus fajro, Esĥilo ne verkus sian «Prometeo»n, same kiel, sen la milito, Homero ne verkus «Iliado»n. Mi preferas, ke ekzistu «Prometeo» kaj «Iliado», ol ke konserviĝus urbaĉo, verŝajne mizera kaj malpura, en kiu nun sendube sidus iu aĉa provincestro kaj tedadus cin per konfliktoj kun la loka areopago.

— Jen, kion signifas paroli prudente, — respondis Nerono. — Por poezio kaj arto oni rajtas kaj devas oferi ĉion. Feliĉaj la aĥajanoj, kiuj havigis al Homero la temon por «Iliado», kaj feliĉa Priamo, kiu rigardis la pereon de la patrujo! Kaj mi? Mi neniam vidis brulantan urbon.

Sekvis momento da silento, kiun interrompis Tigeleno.

— Mi ja diris jam al ci, Cezaro, — li ekparolis, — ordonu, kaj mi bruligos Ancion. Aŭ, prefere, se ci domaĝas ĉi tiujn vilaojn kaj palacojn, mi ordonos bruligi la ŝipojn en Ostio aŭ konstruigos sur la albana ĉemontaĵo lignan urbon, en kiun ci mem ĵetos flamon. Ĉu ci volas?

Sed Nerono ĵetis al li rigardon plenan je malestimo.

— Ĉu mi ĝuu la vidon de brulantaj lignaj budoj? Cia intelekto tute malriĉiĝis, Tigeleno! Kaj mi vidas, krome, ke ci ne tre alte taksas mian talenton kaj mian , se ci opinias, ke iu alia ofero estus por ĝi tro granda.

Tigeleno konfuziĝis, kaj Nerono aldonis post momento, kvazaŭ volante ŝanĝi la temon:

— La somero venas … Ho, kiel malbonodoras nun certe tiu Romo!… Tamen por la someraj cirkoludoj oni devos tien reveni.

Subite Tigeleno diris:

— Kiam ci forigos la aŭgustanojn, Cezaro, permesu al mi resti momente kun ci…

Horon poste Vinicio, revenante kun Petronio el la imperiestra vilao, diris:

— Mi havis kaŭze de ci momenton da teruro. Mi kredis, ke ci, ebrie, pereigis cin nerevokeble. Memoru, ke ci ludas per morto.

— Ĝi estas mia areno, — respondis senzorge Petronio, — kaj amuzas min, ke mi estas sur ĝi la plej bona el la gladiatoroj. Vidu, kiel finiĝis la afero. Mia influo kreskis ankoraŭ de tiu ĉi vespero. Li sendos al mi sian versaĵon en skatolo, kiu — ĉu ci volas veti? — estos treege riĉa kaj en treege malbona gusto. Mi ordonos al mia kuracisto teni en ĝi laksigilojn. Mi tion faris ankaŭ tial, ke Tigeleno, vidante, kiel sukcesas tiaj aferoj, volos min sendube imiti, kaj mi imagas, kio okazos, se li ĝuigos al la imperiestro spritaĵon. Ĝi estos, kvazaŭ pirenea urso volus danci sur ŝnuro. Mi ridos, kiel Demokrito. Se mi nepre volus, mi povus eble pereigi Tigelenon kaj iĝi lialoke prefekto de la pretorianoj. Tiam mi havus en la manoj Ahenobarbon mem. Sed mi estas tro maldiligenta. Mi jam preferas tian ielan vivon, kian mi vivas, kaj eĉ la versaĵojn de Nerono.

— Kia lerteco, kiu eĉ el mallaŭdo scias fari flaton! Sed ĉu efektive la versaĵo estis tiel malbona? Mi tiujn aferojn ne komprenas.

— Ĝi ne estas malpli bona ol aliaj. Lukano havas en unu fingro pli da talento, sed ankaŭ la Kuprobarba havas ion. Li havas antaŭ ĉio senliman plaĉon je poezio kaj muziko. Post du tagoj ni devas esti ĉe li kaj aŭskulti muzikon por la himno al Afrodito, kiun li hodiaŭ aŭ morgaŭ finos. Ni estos en malgranda rondo. Nur mi, ci, Tulio Seneciono kaj la juna Nervo. Kaj koncerne la versaĵojn, kion mi diris al ci, ke mi ilin uzas post festeno, kiel Vitelio fenikopteran plumon, ĝi estas malvero!… Iafoje ili eĉ estas elokventaj. La vortoj de Hekubo estas kortuŝaj … Ŝi plendas la dolorojn de akuŝo, kaj Nerono sciis trovi taŭgajn esprimojn eble tial, ke li mem en doloro akuŝas ĉiun verson … Iafoje mi lin kompatas. Je Polukso! Kia stranga miksaĵo de la ecoj! Ankaŭ Kaligulo havis mankon en la kapo, sed tia strangulaĉo li ne estis.