Dume el ekstere aŭdiĝadis la krioj de la batalantoj kaj la bruo de la flamoj el la brulanta urbo.
Ĉapitro 49ª
Homaj amasoj tendostariĝis en la grandiozaj imperiestraj ĝardenoj, en la iamaj ĝardenoj de Domicia kaj Agripino, sur la Kampo de Marso, en la ĝardenoj de Pompeo, Salustio kaj Mecenaso. Oni okupis portikojn, konstruaĵojn destinitajn por pilkludo, ĉarmajn somerdomojn kaj budojn konstruitajn por bestoj. Pavoj, fenikopteroj, cignoj kaj strutoj, gazeloj kaj antilopoj el Afriko, cervoj kaj kapreoloj iĝis viktimoj de la amasoj. Oni komencis venigi manĝoprovizojn el Ostio tiel abunde, ke sur flosoj kaj diversspecaj ŝipoj oni povis iri de unu bordo de Tibero al la alia, kiel sur ponto. Oni disdonadis grenon treege malkare, por la prezo de tri sestercoj, kaj al malriĉuloj tute senpage. Oni venigis grandegajn provizojn da vino, olivoleo kaj kaŝtanoj, el montaroj oni alpeladis ĉiutage amasojn da bovoj kaj ŝafoj. Mizeruloj, kiuj antaŭ la brulo rifuĝadis en la malriĉaj stratetoj de Suburo kaj en la ordinara tempo suferadis malsaton, vivis nun pli bone ol antaŭe. La minaco de malsato estis decide forigita, pli malfacile estis tamen antaŭgardi kontraŭ perfortoj, raboj kaj malleĝaĵoj. La vaga vivo sekurigis senpunecon al rabuloj, tiom pli, ke ili proklamadis sin adorantoj de la imperiestro kaj ne avaris al li aplaŭdojn, kie ajn li montriĝis. Ĉar, krome, la oficoj pro la forto de la faktoj malaktiviĝis kaj kune mankis loke sufiĉaj armofortoj, kiuj povus kontraŭagi la memvolajn agojn, tial en la urbo, loĝata de friponoj el la tuta tiama mondo, havis lokon aferoj super la homa imago. Ĉiunokte okazadis bataloj, murdoj, forkaptoj de virinoj kaj infanoj. Apud la pordego Mugiona, kie estis haltejo por brutaroj alpelataj el Kampanio, okazadis bataloj, en kiuj pereadis centoj da homoj. Ĉiumatene la bordoj de Tibero svarmis de dronigitaj korpoj, kiujn neniu enterigis kaj kiuj, rapide putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro. En la tendaro komenciĝis malsanoj kaj homoj pli timemaj antaŭvidis grandan epidemion.
Kaj la urbo brulis senĉese. Nur en la sesa tago la brulo, trafinte la malplenajn spacojn de Eskvilino, sur kiuj oni intence detruis grandan nombron da domoj, komencis malfortiĝi. Sed amasoj da ardanta karbo lumis ankoraŭ tiel brile, ke la popolo ne volis kredi, ke ĝi estas jam fino de la plago. Efektive en la sepa tago la brulo reeksplodis kun nova forto en la konstruaĵoj de Tigeleno, sed pro manko de materialo ĝi daŭris jam mallonge. Nur domoj trae bruligitaj faladis ankoraŭ tie kaj ie, ŝprucigante supren flamajn serpentojn kaj kolonojn da fajreroj. Sed iom post iom la funde ardantaj ruboj komencis supraĵe iĝi nigraj. La ĉielo post sunsubiro ĉesis lumi de sanga brulruĝo kaj nur nokte en la vasta nigra dezerto saltis bluaj flamlangoj, eliĝantaj el amasoj da karbo.
El la dek kvar kvartaloj de Romo restis apenaŭ kvar, kalkulante en tio ankaŭ Transtiberon. La ceteron formanĝis la flamoj. Kiam fine cindriĝis la karbamasoj, oni vidis de Tibero ĝis Eskvilino grandegan spacon grizan, malgajan, senvivan, sur kiu elstaris vicoj da kamentuboj, kvazaŭ tombaj kolonoj en tombejoj. Inter tiuj kolonoj vagis tage funebraj aroj da homoj, serĉantaj jen karajn objektojn, jen la ostojn de karaj personoj. Nokte hundoj hurlis sur la cindraro kaj sur la ruinoj de la iamaj domoj.
La tuta malavareco kaj helpo, kiun Nerono elmontris al la popolo, ne retenis minacojn kaj eksciton. Kontenta estis sole amaso da friponoj, ŝtelistoj kaj senhejmaj mizeruloj, kiuj povis ĝissate manĝi, trinki kaj rabi. Sed homoj, kiuj perdis siajn plej proksimajn personojn kaj havaĵojn, ne lasis pacigi sin per la malfermo de la ĝardenoj, nek per la disdonado de greno, nek per la promesoj de cirkoludoj kaj donacoj. La malfeliĉo estis tro granda kaj tro senekzempla. Aliajn, en kiuj bruletis ankoraŭ ia fajrero de amo al la urbo-patrujo, malesperigis la famo, ke la malnova nomo devas malaperi de la supraĵo de la tero kaj ke Nerono intencas konstrui sur la cindroj novan urbon, nomotan . La ondo de malkontenteco ŝvelis de tago al tago, kaj malgraŭ la flatoj de la aŭgustanoj, malgraŭ la mensogoj de Tigeleno, Nerono, sentema al la favoro de la amasoj, kiel neniu el la antaŭaj imperiestroj, pensis kun teruro, ke en tiu silenta batalo pro vivo aŭ morto, kiun li faris kontraŭ la patricioj kaj la senato, li povas resti senapoga. La aŭgustanoj mem estis ne malpli teruritaj, ĉar ĉiu morgaŭo povis alporti al ili pereon. Tigeleno pripensis venigon de kelkaj legioj el Anatolio. Vatinio, kiu ridis eĉ tiam, kiam oni lin vangofrapis, perdis la bonhumoron; Vitelio perdis la apetiton.
Aliaj konsilis inter si, kiel forturni la danĝeron, ĉar neniu malkonsciis, ke se iu eksplodo polvigus la imperiestron, tiam, eble krom la sola Petronio, eĉ ne unu el la aŭgustanoj savus sian vivon. Al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nerono, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis. La malamo kontraŭ ili estis preskaŭ pli granda ol kontraŭ li mem.
Ili komencis do streĉi la mensojn, pensante, kiel senŝarĝiĝi de la respondeco pri la bruligo de la urbo. Sed volante senŝarĝigi sin mem, ili devis purigi de la suspektoj ankaŭ Neronon, ĉar alie neniu kredus, ke ili ne estis la kaŭzintoj de la malfeliĉego. Tigeleno interkonsilis tiucele kun Domicio Afro kaj eĉ kun Seneko, kvankam li malamegis la maljunan filozofon. Popea, komprenante ankaŭ, ke la pereo de Nerono estus kune verdikto kontraŭ ŝi, petis konsilon de siaj konfidatoj kaj hebreaj pastroj, ĉar oni supozis ĝenerale, ke de kelkaj jaroj ŝi konfesis la kredon je Jehovo. Nerono mem elpensadis rimedojn, ofte terurajn, pli ofte arlekenajn, kaj alterne li subiĝadis al teruro aŭ ludis, kiel infano, antaŭ ĉio li tamen plendis.
Foje en la domo de Tiberio, kiu estis savita de la brulo, daŭris longa kaj senefika interkonsilo. Petronio proponis lasi for la zorgojn kaj veturi Grekujon, poste Egiptujon kaj Anatolion. La vojaĝo estis jam delonge intencata, kial do ĝin prokrasti, se en Romo estas malgaje kaj danĝere.
Nerono akceptis la konsilon kun fervoro, sed Seneko, pensinte dum momento, diris:
— Veturi estos facile, sed poste reveni — malpli facile.
— Je Heraklo! — respondis Petronio, — reveni oni povus fronte de la aziaj legioj.
— Tiel mi faros, — ekkriis Nerono.
Sed Tigeleno komencis kontraŭparoli. Li mem sciis nenion elpensi, kaj se la ideo de Petronio venus en lian kapon, sendube li deklarus ĝin kiel savan, nun tamen gravis al li, ke Petronio ne montriĝu refoje la sola homo, kiu en malfacilaj momentoj scias savi ĉion kaj ĉiujn.
— Aŭskultu min, dia! — li diris, — la konsilo estas pereiga! Antaŭ ol ci atingos Ostion, komenciĝos civila milito; kiu scias, ĉu iu el la ankoraŭ vivantaj posteuloj de la dia Aŭgusto decidos proklami sin imperiestro, kaj tiam kion ni faros, se la legioj partiiĝos kun li?
— Ni faros tion, — respondis Nerono, — ke antaŭe ni klopodos, ke malestu la posteuloj de Aŭgusto. Ili jam estas nemultaj, facile do estos liberiĝi de ili.
— Oni povas tion fari, sed ĉu nur tio gravas? Miaj soldatoj eĉ hieraŭ aŭdis en la amaso, ke imperiestro devus esti viro tia, kiel Trazeo.
Nerono ekmordis la lipojn. Post momento li tamen levis la okulojn supren kaj diris:
— Nesatigeblaj sendankuloj. Ili havas sufiĉe da greno kaj da karbo, sur kiu ili povas baki flanojn, kion pli ili volas?
Al tio Tigeleno diris:
— Venĝon.
Sekvis silento. Subite Nerono ekstaris, levis la manon supren kaj diris:
Poste, forgesinte pri ĉio, li vokis kun radianta vizaĝo:
— Oni donu al mi tabuletojn kaj skribilon, por ke mi notu tiun ĉi verson. Neniam Lukano komponis ion similan. Ĉu vi rimarkis, ke mi trovis ĝin en unu sekundo?