Выбрать главу

Jenő Rejtő. Kiuj interŝanĝis vivon

tradukis: László Balázs

Samumo sur la maro

Biry, la poŝoŝtelisto estis la plej honesta homo sur la tuta ŝipo. Mi absolute ne dirus tion, se ĝi estus alimaniere, li vere povis esti modelo de la honestaj ĝentlemanoj. Mi jam antaŭe konjeketas, ke vi akceptas tiun mian aserton kun dubo, ĉar se iu estas poŝoŝtelisto, rilate lian civilan profesion, al tiu oni inklinas formi opinion laŭ eraraj antajuĝoj. Mi asertas kategorie, ke Biry, la poŝostelisto estis la plej honesta ĝentlemano sur la vaporŝipo Joinville. Kaj post tiuj ne kredu, ke la vapoŝipo Joinville estas ŝipo de piratoj. Eĉ male, tiu ŝipo apartenis al la Franca Respubliko, kaj ties ĉiuj pasaĝeroj estis ŝtalte dungitaj. Ĉar Joinville estis la tria persontransporta ŝipo de la kolonia armeo, kiu efektivigis la trafikon de la sodlat-rekompletigo en Nord-Afriko, Madagaskaro kaj Hindoĉiono. Mi ne asertas, ke la ŝipo ne estis malpura, ke ĝi ne estis vivdanĝere malnova, mi ne diras, ke la homoj ne vivis en ĝi netolereble kunpremite, kiel la sekigitaj prunoj, mi absulute nenion diras pri tiu ŝipo, kio povus esti honoriga, rilate oceanŝipon, sed ni devas rekoni tion, ke la disciplino estis pli granda sur ĝi, ol sur la plej eleganta ŝipo Gunard. Unuvice la usonaj turistoj ne babiladis idiotaĵojn ĉi tie dum la tuta tago, ĉi tie ne svenadis dekstren-maldekstren la virinoj, apartenantaj al la plej bonaj societoj, okaze de la plej malgranda ondofrapado ne pelis la matrosojn al la nerva kolapso, ilian laboron gapanta, demandantaj pasaĝeroj, ili ne sidis tutan tagon en la naĝejo kaj ne dancis sub la duŝiloj. Ĉi tie oni skoldis la ondofrapadon per malbelaj vortoj, ne estis virinoj, la pasaĝerojn estis scivolaj pri nenio, kaj ili ne vizitis naĝejon, kies plej grava kaŭzos estis tio, ke absolute ne apartenis naĝejo al la ŝipo. Nek duŝejo. La plej integra apartenaĵo kaj la plej grava parto de la ŝipo estis la serĝento. Tiu serĝento ne konsideris la takton kaj la ĝentilecon la plej gravaj akcesoraĵoj de sia profesio. Li ofte blasfemis, iafoje eĉ piedbatis. Sed la soldatoj estis kontentaj pri li. La dekan jaron servanta legiano, nome Tonton diris, ke ili ĝoju, ke li ne mordas. Ĝi estas tute bonŝance. Li ja servis sub la komando de serĝento, kiu jam demordis orelon. Rilate tiun, Jose estas tipo de afabla soldato.

Nun eble jam pli akcepteblas tiu mia aserto, ke Biry estis la plej honesta homo sur la ŝipo. Eksterordinaran fortan karakteron montras ĉe poŝoŝtelisto tio, se li ŝtelas kamaradajn impresojn. Biry ekzemple aĉetis en la knatino malbona kukon, por ke li ŝtelu kelkajn skatoletojn da cigaredoj, botelon da brando, du-tri pecojn da fromaĝoj kaj aliajn bagatelojn, poste dividi siajn akiraĵojn, nomatajn “kontrabandaĵo” kun siaj diversaj kamaradoj.

La soldatoj, plenŝtopitaj en la ŝipo, ne konis unu la alian. Tiu rekompletigo konsistis el la kondamnitoj de la armeo de Afriko. Pro dizerto, pro seria rompo de la disciplino, pro strataj interbatadoj oni deklaris, kiel mildan punon, transpostenigon de la deliktulo en Hindoĉinion. Poste li lernos taksi Saharon kaj la militservon en Afriko, deklarita infero. Kiam kolektiĝis kargo da kondamnitoj en Oran, tiam ekveturis la bagnanoj de la legio, tute nekontaj soldatoj unu al la alia, el la plej diversaj garnizonoj de Afriko.

La kaduka Joniville vekis tian senton en la pasaĝeroj, kvazaŭ ĝi disfalus je pecoj en ĉiu momento pro la skuiĝo de ĝia propra giganta motoro. Sed tiuj pasaĝeroj, kiuj havis ĉiun kaŭzon pretendi moderajn vivkondiĉojn, estis tre kontentaj pri la agrabla ŝipveturado, dum kiu ili havis preskaŭ nenian priservon. Kaj oni tre konscience faris tion. Ili sopiris tian soldatservon jam delonge. La planko de la interferdeko ja estis eksterodinare vermoplena kaj la varmo de la korpoj preskaŭ sorĉis veran bestejon el la pajlosakoj. La sufoka aero, ĉiun higienon malhavantaj soldatoj, plenŝtopitaj en malgranda ejo, farus netolerebla la restadon de ia delikatsenta homo eĉ por momento, sed tiuj soldatoj ĉi tie travivis monotone ripetiĝantajn teruraĵojn, de timego kaj torturo dum horoj, kiuj ŝajnis jaroj, en kiuj la plej malgranda parto de la tempo havis premegan pezon, kaj ili malestimis ne nur la mortotimon, sed ili jam atingis tiun staton, ke ili jam timis nek la vivon.

Matene: veka trumpetado, kaporalo blasfemas, loga singratado, poste mallonga matenmanĝo. Elsorbinte la lastan gluton da nigra kafo el la gamelo, alviciĝo sur la ferdeko. Sekvas la inspekto. La sekva programero: la opinio de serĝento Jose pri la tuta societo. Konsterniga. Elektaĵoj el la drastaj diraĵoj de la franca lingvo. Oni povas anonci sin por kuracista ekzameno, sed tio ne estas proponinde, ĉar la izolĉelo, apartenanta al la ŝipo estas malseka kaj malbonodora. Pojno-ekzercoj, iom da purigado sur la senespere malpura ŝipo, prizorgado de la militistaj ekipaĵoj; ĝi estas tuttaga servo. Vespere rakontado de tre longaj, legianaj historioj, post kies fino, kvazaŭ esprimante sian plaĉon, komeniciĝas senfina singratado inter la senmove atentanta aŭskultantaro. La motoro Benz stertoras tiel, kvazaŭ ĝi agonius kaj la lastan fojon movus la krevadantan, malnovan riparon. Tintas la ladboteloj, aŭdiĝas malsupren la sirenado de la ŝipo, iu ronkas, per tio kvazaŭ signalante la dormadon, la kaporalo mallumigas ĉion, nur la portebla lampo lumas.

Kaj la rato transprenas la regadon en la silento…

***

— Kion liveras tiun malnova ŝipo malantaŭ ni? — demandis sinjoro Eddington, la prezidanto de Trader Motor Trust sian najbaron, dum hotelknabo metis glacipecetojn en lian viskion per ostokulero.

— Eble ĝi portas karbon — diris Spolansky, blankhara, pola diplomato, kiu trinkis malvarman teon anstataŭ viskio kaj manĝis biskviton kun ananasmarmelado —, se ĝi estas tiel malnova barko oni ne povas fari pasaĝeran trafikon. Ankaŭ ĝi estas franca ŝipo, mi vidas tiel.

— Jes. Nun jam ankaŭ mi vidas: Jo… in… ville… Malbenita varmego! Estu ĝisosta viro tiu, kiu ekveturas por tia tropika vojaĝo.

Li dorsapigiĝis en la balanciĝanta brakseĝo kaj ĝemis profunde. Vere estis tre varme. Li staris ĝuste sur iu plej senventa punkto de la kanalo Suez. Ili enkargis karbon. “Marechal Joffre” estis vere belega, luksa ŝipo, sed pri la aero ĉi tie, inter Afriko kaj Azio ĝi ne povis zorgi por la pasaĝero. La ventoliloj zumis konstante, sed tiuj ne povis solvi la problemon de tiu ampleksa, varma muro, kiu travideble, sed kun sentebla pezo sidis sur la akvon. La hotelgrumoj kredencis la trinkaĵojn kun glacio, iliaj fervoraj, nigraj kruroj kuradis konstante supren kaj malsupren sur la brilaj ŝtuparoj. La glasoj tintadis, la ostoventoliloj susuris, ili disŝprucis fajnan, resfreŝigan parfumon, ili ekbruligis la cigaredon en la buŝo de la pasaĝeroj, ke oni eĉ pri tio ne devu zorgi, sed vane, la kuracistoj havis ĉiam pli multe da laboro, kaj la delikataj, alten amasigitaj manĝaĵbarikadoj nemalmulte restis netuŝitaj.

Kvankam tiu ŝipo faris ĉion, kion ĝi povis. La motoro estis gume sidigitaj kaj la moderna maŝino funkciis preskaŭ senbrue. Ĉiuj metalaj konsistigaj partoj brilis, la radioparatoj dissendis la programon de la ĵazbando de la hotelo Savoy el Londono. Tepida bano, malvarma akvo, muziko, mebloj el metaltuboj, kuracista ekzameno, ventozaj, grandaj kajutoj kun moskitoreto, kun malvarmigitaj litaĵoj, kun banĉambro, kun radioaparato, biblioteko, tenisludejo kaj tiu mola, gumosimila maso dampas la paŝojn, kiu formas la plankon de la ŝipo.

La ŝipo Marechal Joffre staris. Ĝi kargis karbon en angla haveno. Joinville veturis plu. Ĝi jam preskaŭ atingis la ankritan ŝipon. Ĝi malakcelis. Proksimiĝis vaporŝipo ankaŭ el vid-al-vida direkto, kaj tri ŝipoj devis havi lokon unu apud la alia.

La elegantaj pasaĝeroj kuŝis svenete en siaj ripozseĝoj. Ili trinkis trinkaĵojn kun glacio senĉese. Sonis la ĵazmuziko…

***

— Diablo foporotu ilin — diris Biry kaj kraĉis, kio estis vera malĝentilaĵo de li. Lia deklaro ne povis koncerni alian, ol la senpere antaŭ ili starantan oceanŝipon Marechal Joffre. La kanalego kelkloke havis nek okdek metran larĝon, kaj sur tiuj partoj la ŝipoj preterveturas unu la alian tre malrapide kaj tre proksime. Diverskoloraj signallampoj lumas intermite sur ambaŭ bordoj, altaj digoj kaj deponejoj, kabloj, stangoj, antenoturoj kaj ŝarĝvagonoj borderas la akvon.

Apud Biry staris legiano kun firmkaraktera vizaĝo. Li havis malgrasan vizaĝon pro la multe da suferoj, sed liaj ostaj, larĝaj ŝultroj, liaj nigraj okuloj kun stranga brilo, enkaviĝintaj profunde, pruvis ĝin, ke tiu homo estas forta. Kiel mi jam menciis, ke la soldatoj, senditaj en Hinoĉinion, ne konis unu la alian, ili nur nun komencis proksimiĝi, nur nun elformiĝos amikaj grupoj, tial Biry, kiu taksis sin io, prezentis sin al li, kiel ĝentilulo.

— Mi estas Biry.

— Brisac.

— Via nomo sonas tiel, kiel la mia.

Estis mallumo. Ili preskaŭ ne povis vidi la vizaĝon unu de la alia, nur kelkajn trajtojn, en la lumkareso de preterglitanta lumfasko.

— De kie vi venas? — demandis Biry.

— El Latour. Ĝi estas antaŭenŝovita garnizono en Saharo.

Vastaj polvovualoj preterflugis en la vaporplena, lunluma nokto, super la kanalego kun malrapida ŝvebo, nebulece, kiel la vento portis ĉi tien la delikatajn sablerojn el la dezerto. La grandaj, elektraj globoj havantaj la brilon de multmil kandeloj, prilumis la ferdekon de la luksa ŝipo per serena taglumo, kiel du sortobatitaj, malsat-rigardaj, trivitaj, afrikaj infanterianoj staris kun envia decidemo, apogiĝintaj al la malpura balustrado de la ŝipo Joinville, en la mallumo kaj en la fiŝodoro. Gongo eksonis sur la ŝipo Marechal Joffre, kaj elegantaj pasaĝeroj en vesperfestaj vestaĵoj ekiris preter la brilantaj, metalbalustradoj por vespermanĝ. Nur kelk-metra distanco estis inter la du ŝipoj, tial Joinville veturis per helika rapideco. La soldatoj sentis tiel, ke ili povintus ektuŝi la la virinojn en silakj roboj per siaj etenditaj manoj.

— Ĉu vi jam estis ĝentlemano? — demandis Biry malbonhumore.

— Ĉu ĝentlemano?… Ĝi estas iom vasta nocio en la granda mondo…

Li subite serioziĝis kaj rigardis konsternite al la alia ŝipo. Dume la ŝvebantaj polveroj plidensiĝis, la surbordaj signalampoj ekbrilis subite per flava lumo, kaj de ie aŭdiĝis ŝriko de danĝersireno.

— Lindsay! Arturo Lindsay!.. — kriis Brisac. Ankaŭ Biry rigardis en tiun direkton. Alta sinjoro en smokingo staris vid-al-vide al ili, sur la alia ŝipo, elpaŝante el sia kajuto. Lia karakterize greka nazo estis ĝuste tia, kiel tiu de Brisac. Meditante dum kelkjaj minutoj, li etendis sian manon al la poŝo kaj reiris en sian kajuton. Biry ksuiĝis pro sufoka tusado, li ankoraŭfoje aŭdis la krion de Brisac: “Lindsay! Arturo Lindsay!..” Poste, kiel mitralpafo, knalante, kirliĝante, miriado da polveroj falis tra super la ŝipo, sirenoj sonis, aŭdiĝis la dormsignalo… Neniu vidis pli proksimen ol unu paŝo. La povo de la dezerto kirliĝis, muĝante super la kanalego. Eblas, ke la aeroblovo portis la parton de la samumo ĝis ĉi tie. Tiu kirliĝanta polvoondo ofte kovras la knalegon dum minutoj, kiu cetere pace, sed konstante ŝvebas super la akvo, kvazaŭ serĉante la malaperintan, mallarĝan terpecon, sur kiun anticipe ĝi povis trankvile kovri. Fine tiu senhejme sabloŝtormo, sen rekompletigo, kaj sen sufiĉe da ebena tereno estas nur samumaĉo, ĝi trapasas rapide kaj ne faras pli grandan damaĝon, ol unu aŭ du fingordikan, silkan sedimentiĝon, pro kio la deponejetoj ricevaj pujnan egreton, la matrosoj havas kion balai kaj deskui el la ĉemizoj. Sed tiu polvonubo estis iom pli forta, ol la kutimaj sabloblovoj. Dum kelkaj minutoj tiel blinda mallumo, tiel sufoka polvoinundo kovris ĉion, en kiu nur tiel eksterordinara homo povas agi, kiel Brisac. Li paŝis sur la randon de la ŝipo tra la balustrado. Blinde pro la polvo, frapiĝinta en liajn okulojn, sufokiĝante kaj tusante, kun antaŭenetenditaj brakoj, forpuŝis sin de sur Joinville. Li havis bonŝancon… Li restis pendanta sur balustrado, kaj tiel li sciis, ke li povas esti nur sur la vaporŝipo Marechal Joffre.