Выбрать главу

— Vidu, kompano mia — diris la bretonano —, vi volis dizerti kaj ĝi ne sukcesis, konteniĝu per tio. Se vi ŝajnigos idioton, vi atingos ne multe per tio.

— Mi petas vin, ĉi tie okazis miskompreno… — terura miskompreno… tuj alkonduku min al iu ĉefoficiro… Kaj ci bonvolu ne cidiri min…

— Mi raportos tion al la serĝento. Kvankam mi vidas ĝin sensenca — li diris kaj fermis la pordon de la ĉelo de Lindsay.

Dume oni laŭtlegis la nomliston sur la ferdeko kaj konstatis, ke John Brisac estas la dizertinto.

— Kiam ni kaptis lin, mi rekonis lin. Mi jam vidis tiun homon kun granda nazo ĉi tie — diris la kaporalo. Tiam alvenis la bretonano raporti, ke la arestito ŝajne freneziĝis. Serĝento Jose ridetis kompreneme.

— La kompatindulo. Bonŝance mi estas la plej bona kuracisto de frenezuloj en la mondo. Alkonduku lin!

Kiam “Brisac” staris antaŭ li kun fleksiĝantaj genuoj, li rulumis cigaredon kaj alparolis lin kun patra bonvolo:

— Vidu Brisac. Vi havas feliĉon, ke ni kaptis vi ne pli ol unu horo, tiel vi saviĝos sen tio ke vi devus stari antaŭ la militan tribunalon. Mi tute ne faros problemon el la afero. Oni ne diru, ke miaj homoj dizertas.

— Mi petas vin, ĉi tie temas pri grava eraro… Mi volis savi iun mian parencon… Mi ne estas legiano, sed angla nobelulo… ĉi tie okazis grava eraro…

— Vi diras la veron. Ĉi tie estas grava eraro. Vi pensas, ke mi estas idioto. Kaj tio estas grava eraro. Se vi volas simuli, Brisac, vi pentos ĝin amare.

— Mi petas vin kredi, ke ĝi estas tiel, kiel mi diras… mi estas Arturo Lindsay…

— Vi estas Jojn Brisac. La soldato de la kompanio la tria de la fremdula legio.

— Sinjoro, aŭskultu min…

— Kiu do vi estas?

— Arturo Lindsay! Kaj…

— Vi estas John Brisac — diris la serĝento, poste li komencis bati Arturon tutforte per sia rad-skurĝo. Estis nokto. La steloj brilis tiel bele, kiel ili povas lumi nur sur la ĉielo de la kanalo antaŭ la enirejo de la Ruĝa Maro. Ĉi tie komenciĝas novaj konstelacioj, timigaj, vast-lumaj, maldensaj kaj pli grandaj, sed sur la norda horizonto de la ĉielo ankoraŭ estas videbla la stelaroj, apartenantaj al la eŭropa disertacio, paliĝinte kaj forviŝiĝinte.

La cerboŝira akra ŝriko de Lindsay, kiel ia alarmosignalo, aŭdiĝis super la kanalo. La skurĝo de la serĝento batis senĉese liajn vizaĝon, manojn, dorson, kaj kiam li ĵetis sin sur la plankon, la serĝento kaj la kaporalo vere surtretis lin, la pezaj, najoplandumaj soldatŝuoj fapiĝis al liaj kapo, doros, flanko kun tiel kruelaj piedbatoj, ke ankaŭ lia ŝriko mutiĝis, li nur stertoris… Jam nenio doloris lin, li nur aŭdis la siblon de la skurĝo, la batojn de la piedoj. Poste oni trenis lin ien kaj frapfermis pordon…

Li sentis tiel, ke lia kapo fariĝis pli klara. Ĝi estis pro la sangado de lia nazo. Li sidis en la sama, humida ĉelo, kaj rato blovelspiris ie, senpere apud lia orelo. Li ne okupiĝis pri ĝi. Li provis preni nur tre malgrandajn spirojn, ĉar kiam lia torako leviĝis pli alten, li sentis neelteneblan lancinan doloron ĉe sia flanko. Li ne povis pensadi. Eble pasis unu horo tiel. Poste malfermiĝis la pordo, kaj la bretonano denove forkundukis lin. Ili haltis antaŭ la serĝento. Jose sidis same apud la balustrado kaj rulumis cigaredon. Li turnis sin al Lindsay kun tiel sama afabla rideto, memorigante la arestiton parte al bonvola patro, parte al satmanĝinta tigro.

— Diru filo mia, kiu vi estas?

— John Brisac.

— Kaj kio vi estas?

— Legiano.

— Ripozu!

***

Krudaj, frandaj vizaĝoj estis ĉirkaŭ li. Malamike akra vivo tuŝis lian korpon kaj animon. Li sentis tiel, ke li devas freneziĝi. Li mortigos sin!.. Poste li konstatis kun plorinda memjuĝo, ke li estas malkuraĝa kaj malforta por fari tion. Li devus telegrafi ien! Li devus paroli kun la oficiro… Li sentis teruran naŭzon al la insektaĉoj, grimpantaj sur lin el la malmola, humida pajlosako. Ĝi estas frenezaĵo! Ĉu tamen estas eble fari ion ĉi tie?!.. Li volis ekiris al la matena inspekto sen armilo. En la lasta momento la kaporalo donis en lian manon la fusilon. Eĉ momenton li ankoraŭ ne dormis, ĉiuj liaj ostoj doloris, li povintu plori pro kolera malesperiĝo… Sed li tre timis la serĝenton. Li provis imiti la apude starantojn. Poste li kaj alia soldato estis senditaj lavpurigi la interferdekon.

— Vi estas sinjora idioto! Ne provu malrapidumi! Ĉar mi katenigos vin! — La maljuna Jose adiaŭis lin tiel.

Biry, la poŝoŝtelisto, klopodis helpi lin bonkore. Li klarigis, kiel teni la broson, kiel lavpurigi per la tuta korpopezo, tiel ne laciĝos liaj ŝultroartikoj. Lyndsay lavpurigis kun teruro. La haŭto krevis sur liaj delikataj manoj, la kruela suno de la Ruĝa Maro bruligis, liaj ŝultroj kaj koksoj spasme, obruze doloris kaj spiradis fajfante. Vertiĝante pro malsato, li manĝis la legomaĵsupon kaj la kuiritan bovoviandon. Li jam ne protestis, ne defendis sin, tute rompis kaj malesperigis lin ĉio ĉi, kio okazis al li, nur la abomeno de la krueleco, la timego de la bato kaj de la puno direktis liajn farojn.

Vespere li kuŝiĝis sur la malpura, humida pajlosako kaj dormis profunde, senmove inter la svarmantaj insektaĉoj ĝis mateno. Li lernis dormi.

La nova plantaĵisto

Lordo Lindsay povis libere iradi sur la ŝipo. La interŝanĝo de la persono okazis antaŭ la unua vespermanĝo de la vojaĝo. Arturo, de kiam li surŝipiĝis, ankoraŭ ne forlasis sian kajuton. Li tiam elpaŝis la unuan fojon sur la ferdekon, kiam la patrolo kaptis lin. Sekvan tagon John informiĝis pri lia aresto. Li sciis, ke Arturo falis en malfacilan situacion. La soldatoj sur la ŝipo Joinville ankoraŭ apenaŭ konis unu la alian, kaj kiuj vidis lin preterkure, tiujn erarigos la simileco. Li vere ne volis tion… Tiu afektemulo havos kelkajn malagrablajn tagojn, ĝis li eltiros sin el la embaraso.

Li promenis sur la ferdeko en griza sportvestaĵo. Saharo ĉiun guton da graso forkonsumi de sur li. Li estis forta kaj tenaca, sed en la fakira magreco de la malnova legiano. Tiel konvenis al li la vestaĵoj de la malfort-starura Arturo Lindsay. Falt-vizaĝa, blankhara sinjoro haltis vid-al-vide al li:

— Alo, Lindsay! Kia vento vin alportis ĉi tien?

Glaciiĝis la sango en liaj vejnoj.

— Mi jam trovis vin en la nomlisto de la pasaĝeroj! Mi aŭdis, ke vi deziras vojaĝi hejmen!

— Jes. Mi mem volas direkti la aferojn de la plantejo.

La dika, malalta homo ekridis.

— Ĉu vi?! Tio estas bona! Pro Dio, ĝi estas bonega! Eble se temus pri danclernejo, mi kredus tion.

John tute ne konjektis, kiu staras vid-al-vide al li, sed tiu homo plaĉis al li. Kompreneble li kondutis tiel, kvazaŭ li konus lin. Verŝajne Arturo certe konus lin. Li frapetis lian ŝultron gemute:

— Ĉu vi trinkus glason da koktelon kun mi, mister… mister…

— Kial vi diras, ke sinjoro? Eble mynheer! Vi vere estas tiel fola, kiel oni diras. Ĉu vi asertas tion, ke vi ne rekonas min?

— Ne miru — elturniĝis John. — Vere ne hieraŭ ni rekontiĝis lastfoje. — Ili eniris en la koktelejon. Dume la dikulo koleretis:

— Estas vere, ke ni jam renkontiĝis jam antaŭ ol kvin jaroj, tamen io ne estas en ordo ĉe vi, infano mia. Mi estas la plej bona amiko kaj najbaro de via patro, Van Dongen. Kaj antaŭ kvin jaroj, kiam vi vizitis vian patron, ni ne nur renkontiĝis ĉiutage, sed mi ĉeestis ankaŭ vian hontindan forkuron, kiam vi timiĝis pro senkulpa, kara lacerto toke, ke vi kuris ĝis Londono. Je via sano! — Li eltrinkis la koktelon.

John nun jam komprenis multe da aferoj. Unuavice Van Gongen estis garantiaĵo al tio, kiuj rennkontis Arturon lastfoje antaŭ kvin jaroj sur Javo, li trankvile povas roli antaŭ tiuj anstataŭ sia juna frato. Aliparte li vidis, ke sia juna frato havis sufiĉe folan famon sude, kiel snobo. Li apenaŭ aŭskultis la babiladon de la maljuna Van Dongen. Hm… estas tute duba, kiam povos Arturo veni el la legio. Se li venos de tie, eĉ tiam li ne povas riproĉi lin, li rajtigis lin por roli anstataŭ li… Eh! Estas superflue pensadi pri tio! La afero estas interesa, aventura, fola kaj danĝera, ĝi do estas elpensita nur por John Lindsay. Se Van Dong interŝanĝis ilin, tiam estas nenia problemo. Ek al Buitenzorg! La interŝanĝ-stato estu akceptita…