Выбрать главу

Tove Jansson. KOMETO EN MUMINVALO

esperantigis Sten Johansson

1

En la sama mateno, kiam la patro de Mumintrolo pretigis ponton trans la riveron, la besteto Snif faris eltrovon. Li trovis tute novan vojon. Ĝi enŝteliĝis en la arbaron en malluma loko, kaj Snif longe rigardis al ĝi.

– Ĉi tion mi rakontos al Mumintrolo, li pensis. — Ni devos kune esplori tiun vojon, ĉar mi ne riskos tion sola.

Poste li metis du branĉetojn kruce por retrovi la lokon kaj salte kuris hejmen plejeble rapide.

La valo kie ili loĝis estis tre bela. Ĝi estis plena de feliĉaj bestetoj kaj verdaj arbegoj. Tra la herbejoj fluis la rivero, ĝi faris kurbon ĉirkaŭ la blua mumindomo kaj malaperis al aliaj lokoj kun aliaj bestetoj, kiuj demandis sin de kie ĝi venas.

Estas io stranga pri vojoj kaj riveroj, Snif pensis, oni vidas ilin preterpasi kaj ekhavas teruran emon esti aliloke. Akompani por vidi kie ili finiĝas…

Mumintrolo estis okupita fiksi pendolilon, kiam Snif revenis hejmen.

— Saluton, — Snif diris. — Mi trovis tute propran vojon. Ĝi aspektas danĝera.

— Kiom danĝera? — Mumintrolo demandis.

— Mi prefere dirus enorme danĝera, — la besteto Snif serioze respondis.

— Do ni devas kunporti buterpanojn, — Mumintrolo diris.

— Kaj fruktsukon. — Li iris ĝis la kuireja fenestro kaj diris: — Hej, Panjo. Hodiaŭ ni manĝos eksterdome.

— Bone, — la patrino diris. — Tion vi ja povas fari. — Ŝi metis buterpanojn en la korbon, kiu staris apud la lavtablo. Poste ŝi prenis muminmanplenon da bombonoj el unu skatolo kaj du pomojn el alia, kvar kolbasetojn de hieraŭ kaj botelon da preta fruktsuko, kiu kutime staris sur la forna breto.

— Tre bone, — Mumintrolo diris. — Ĝis baldaŭ. Ni do revenos kiam ni venos.

– Ĝis la, — respondis la patrino.

Mumintrolo kaj Snif iris tra la ĝardeno, trans la herbejojn kaj supren laŭ la deklivo, ĝis la malluma arbaro en kiun ili neniam eniris. Tie ili metis la korbon surteren kaj rigardis malsupren al la valo. La mumindomo estis malgranda kiel punkto, kaj la rivero aspektis kiel mallarĝa verda rubando. La pendolilo tute ne videblis de ĉi-supre.

— Vi neniam antaŭe estis tiel malproksime de via panjo, — diris la besteto Snif. — Nur mi estis ĉi tie, tute sola. Kaj nun vi vidos mian novan vojon kiun mi mem trovis.

Li kuradis tien-reen, flaris kaj nazumis kaj rigardis la sunan altecon kaj ĉiel kondutis kaj finfine li kriis: — Jen! Mi trovis ĝin! Nu? Kion vi diras? Ĉu ĝi ne aspektas danĝera? Vi iru la unua.

Mumintrolo eniris la verdan mallumon, tre singarde. Ĉirkaŭ ili iĝis tute silente.

— Vi devas atenti danĝerojn el ĉiuj flankoj, — Snif flustris.

— Mi ne povas samtempe rigardi ĉien, — Mumintrolo kontraŭis. — Vi rigardu malantaŭen, ĉar por tio mi ne havas tempon.

— Ne, ne, malantaŭen ne, — Snif timeme diris. — Estas multe pli terure se iu postsekvas, ol se oni renkontas iun! Ĉi tio estos je via risko!

— Nu, do iru antaŭe, — diris Mumintrolo.

— Ankaŭ tion mi ne volas! — kriis Snif. — Ĉu ni ne povas iri unu apud la alia?

Do ili iris unu proksime apud la alia pluen kaj pluen en la arbaron. Ĝi iĝis pli kaj pli verda kaj malluma, kaj unue la vojo iris supren kaj poste malsupren kaj ĝi pli kaj pli mallarĝiĝis kaj fine restis entute neniu vojo, nur muskoj kaj filikoj.

— Vojo devas konduki ien, — diris Mumintrolo. — Ĉi tio estas malĝusta. Ĝi ne rajtas tiel finiĝi, tutsimple. — Li faris kelkajn paŝojn sur la muskoj.

— Sed eble ni neniam retrovos la vojon hejmen, — flustris Snif.

— Silentu iomete, — diris Mumintrolo. — Ĉu vi aŭdas ion?

Fore trans la arboj aŭdiĝis mallaŭta susuro. Denove li faris kelkajn paŝojn, levis la nazon flarante. La vento estis humida kaj agrable odoris.

— Jen la maro, — Mumintrolo kriis kaj ekkuris, ĉar se li amis ion entute, tio estis bani sin.

— Atendu! — kriis Snif. — Ne lasu min sola!

Sed Mumintrolo haltis nur vidante la maron antaŭ si. Tiam li solene sidiĝis sur la sablon kaj rigardis la ondojn kiuj ruliĝadis, unu post alia, ĉiuj kun rando el blanka ŝaŭmo sur la pinto. Post kelka tempo Snif elvenis el la arbaro kaj sidiĝis apud li dirante: — Vi forkuris de mi. Vi lasis min en la danĝero!

— Mi tiel ekĝojis, — Mumintrolo klarigis. — Mi konis la valon kaj la riveron kaj la montojn, sed ne ke ni krome havas maron. Rigardu kiaj ondoj!

— Ili aspektas malvarmaj kaj koleraj, — diris Snif. — Ene de ili oni malsekiĝas, kaj sur ili oni vomemas.

– Ĉu vi ne ŝatas plonĝi? — Mumintrolo surprizite demandis. — Ĉu vi povas plonĝi kun malfermitaj okuloj?

— Mi povas, sed mi ne volas, — diris Snif. Mumintrolo stariĝis kaj iris rekte kontraŭ la maron.

— Tio okazos je via risko! — kriis Snif. — Ne eblas antaŭe scii, kion oni ekvidos tie sube!

Sed Mumintrolo plonĝis en grandan ondon tra kiu la suno klare brilis. Unue li vidis nur verdajn vezikojn el lumo, poste li vidis arbarojn el fukoj kiuj balanciĝis super la sablo. Ili estis elegante frizitaj kaj ornamitaj per konkoj, interne rozkoloraj kaj ekstere blankaj. Pli fore de la tero la akvo malheliĝis proksime al nigra truo, kiu kondukis rekte suben en la senfundon. Tiam li returnis sin, sagis supren meze de ondo kaj akompanis ĝin reen al la strando. Tie Snif sidis vokante pri helpo.

— Mi pensis ke vi dronis! — kriis Snif. — Aŭ ke ŝarko formanĝis vin! Kio okazus al mi sen vi?

— Ne stultumu, — diris Mumintrolo. — Mi kutimas je la akvo. Cetere, dum mi estis tie sube mi ekhavis ideon. Tre bonan ideon kiu estas sekreto.

— Kiom granda? — demandis Snif. — Ĉu same granda kiel "abismo min glutu"?

Mumintrolo kapjesis.

— Abismo min glutu, — Snif recitis. — Vulturoj manĝu miajn sekajn ostojn kaj neniam plu mi manĝu glaciaĵon se mi ne gardos la sekreton de l’ sekretoj. Nu?

— Mi estos perloĉasanto kaj kaŝos miajn perlojn en skatolo, — diris Mumintrolo. — Ĉiuj blankaj ŝtonoj estas perloj. Ĉiuj blankegaj kaj rondegaj.

— Ankaŭ mi volas esti perloĉasanto! — kriis Snif. — Mi kaptos ilin surstrande. La tuta strando estas plena de ŝtonoj blankaj kaj rondaj.

— Vi ne komprenas, Mumintrolo klarigis. — Ili estas perloj nur sub la akvo. Ĝis baldaŭ. — Kaj jen li refoje vadis eksteren tra la surfo.

— Kio do mi povas esti!? — Snif kriis post li.

— Vi povas esti tia ulo, kiu trovas skatolon por perloĉasanto, — diris Mumintrolo kaj plonĝis. Snif malrapide plupaŝis laŭ la strando.

— Vi prenas ĉion amuzan, — li murmuris. — Nur pro tio ke mi estas tre malgranda.

Li iom serĉis skatolojn, sed troviĝis neniu. Nur fukoj kaj kelkaj tabulstumpoj. La strando estis longa kaj soleca kaj ĝi finiĝis per alta monto kiu deklivis rekte suben en la akvon. La tuta monto estis malseka de onda ŝaŭmo.

– Ĉi tio ne plu estas amuza, — pensis Snif. — Mi ne plu volas esti malgranda kaj sen iu kunludanto…

Kaj ĝuste tiam la besteto Snif ekvidis katidon kiu promenis sola plej supre sur la monto. Ĝi estis nigra-kaj blankmakula kaj havis tre mallarĝan voston kiu elstaris rekte supren. Li tiel ekĝojis ke tio doloris al li.

— Kateto, — vokis Snif. — Eta katideto, — venu suben renkonti min, mi tiel terure enuas!

La katido sendis al li flavan rigardon trans la ŝultron kaj plu plandis. Tiam Snif komencis grimpi. Li grimpis kaj grimpegis sur la malseka kruta monto, senĉese vokante al la kato. Kiam li finfine alvenis supren, ĝi jam plandis rekte antaŭen laŭ la krutaĵo kaj iris ekvilibre sur mallarĝa roka kornico.