Выбрать главу

Denove Mumintrolo ekkuris tiel rapide kiel li povis per siaj mallongaj kruroj. Post kelka distanco li renkontis la snorkon, kiu bluiĝis pro teruro kaj kriis:

— Terura arbedo manĝas mian fratinon!

Kaj li tute pravis.

Venena arbedo de la danĝera genro Angosturo kaptis la voston de Snorkfraŭlino kaj malrapide tiris ŝin al si per siaj vivaj brakoj, dum ŝi, tre kompreneble, estis violkolora pro timego kaj kriis pli laŭte ol iu snorkfraŭlino iam ajn kriis.

— Mi venas! Mi venas! — vokis Mumintrolo.

— Prenu ĉi tiun pro sekuro, — diris Snufmumriko kaj donis al li sian tranĉilon (tiun kun korktirilo kaj ŝraŭbilo). — Kaj provu kolerigi ĝin. La angosturoj tre facile ofendiĝas.

— Ter-rampanto! Lavbroso! — vokis Mumintrolo. La angosturo ne reagis.

— Pispot-broso! — kriis la trolo. — Aĉa ratvost-pesto! Vi ŝajnas koŝmaro post tagmanĝo el memmortinta porko!

Tiam la angosturo turnis ĉiujn siajn verdajn okulojn al li kaj lasis Snorkfraŭlinon. Unu el la longaj brakoj etendiĝis kiel serpento kaj volviĝis ĉirkaŭ la nazo de Mumintrolo.

— Rezistu! — kriis Snufmumriko.

— Pedikaĉo! — blekis la trolo, kaj trinĉ tranĉ li distranĉis la brakon de la angosturo. La spektantoj hurais. Li saltis tien-reen kun kolere svingata vosto, jen kaj jen li faris atakon kontraŭ la angosturo aŭ elpensis novan insulton.

— Kiel multe vi scias! — admire vokis Snif. — Tiom da fivortoj!

La batalo iĝis pli kaj pli furioza. La angosturo tremis pro ekscito, kaj Mumintrolo estis tute ruĝvizaĝa pro kolero kaj peno. Fine oni vidis nenion krom kirlaĵo el brakoj, vostoj kaj kruroj.

Snorkfraŭlino trovis grandan ŝtonon kaj ĵetis ĝin al la venena arbedo. Sed ŝi ne tre lerte celis, do ĝi trafis la ventron de Mumintrolo.

— Ho, hororo! — ŝi kriis. — Mi mortigis lin!

— Kiel kutime de fraŭlinoj, — diris Snif.

Sed Mumintrolo estis pli viva ol iam ajn kaj daŭrigis sian triumfan batalon ĝis nura arbostumpo restis de la angosturo (li lasis ĝin konservi la plej malgrandajn brakojn). Poste li faldis la tranĉilon dirante:

— Nu bone. Jen ĉio.

— Ho, kiel kuraĝa vi estas, — flustris Snorkfraŭlino.

— Ej, ĉi tiajn aferojn mi faras preskaŭ ĉiutage, — pretere diris Mumintrolo.

— Kiel strange, — diris Snif. Mi ja neniam vidis… — Kaj poste li kriis, ĉar Snufmumriko piedbatis al li la kruron.

— Kio estis tio? — ekkriis Snorkfraŭlino kaj saltetis, ĉar ŝi ankoraŭ restis iom ekscitita.

— Ne timu, — diris Mumintrolo. — Nun mi estas ĉi tie por protekti vin. Jen vi ricevos donaceton!

Kaj li donis al ŝi la oran piedringon.

— Ho, — diris Snorkfraŭlino kaj tute flaviĝis pro ĝojo. — Mi tiel terure serĉadis ĝin! Kia ĝojo!

Ŝi tuj surmetis ĝin kaj turnadis sin por vidi kiel bela ŝi estas.

– Ŝi plendadas pri tiu ringo de pluraj tagoj, — diris la snorko. — Ĉiufoje kiam mi provis paroli pri la kometo ŝi parolis nur pri sia piedringo. Ĉu vi interesiĝas pri la kometo?

— Jes, — respondis Snufmumriko.

— Nu, dank’ al Dio, — kontente diris la snorko. — Do ni tuj aranĝu kunvenon. Bonvolu sidiĝi.

Ili sidiĝis.

— Mi elektas min prezidanto kaj sekretario, — pluis la snorko. — Ĉu alia propono?

Neniu havis alian proponon, kaj la snorko trifoje klakis per sia krajono al la tero.

– Ĉu estis pikformiko? — demandis lia fratino.

— Silentu, vi ĝenas la kunvenon, — diris la snorko. — Kion ni scias? Jes. Ke ĝi okazos vendrede la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue.

— La pika formiko? — distrite diris Mumintrolo. Li kontemplis la fruntharojn de Snorkfraŭlino. Panjo ne havis fruntharojn. Li neniam antaŭe vidis fruntharojn.

— Kial neniam iu aŭskultas kion mi diras? — malespere diris la snorko.

— Mi ne scias, — diris Snif. — Ĉu tiel estas de ĉiam?

— Nun vi ĉiuj fermu la buŝon kaj aŭskultu kion diras la snorko, — diris Snufmumriko. — Li volas ke ni elpensu ĉu troviĝas maniero saviĝi.

— Ni iru hejmen, — diris Mumintrolo. — Kaj vi akompanos nin, ĉu ne?

— Tiun demandon ni traktu pli profunde en la sekva kunveno, — respondis la snorko.

— Kie vi loĝas? — demandis Snorkfraŭlino.

— Mi loĝas en belega valo kun Paĉjo kaj Panjo, — diris Mumintrolo. — Paĉjo mem konstruis nian domon kaj ĝi estas blua. Ĝuste antaŭ ol ekiri de hejme mi pendigis pendolilon por vi en la ĝardeno…

— Ej, tiam vi neniam vidis ŝin, — vokis Snif. — Prefere rakontu pri mia groto. Aŭskultu! Snorkfraŭlino! Ĉu vi scias ke mi havas sekreton kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O? Kaj ke ĝi estas treege fidema!

– Ĉu vi ne povas zorgi pri la afero, — petegis la snorko refoje klakante per sia krajono. — Unue, ĉu eblas supozi ke ni atingos tiun valon antaŭ la kometo, kaj due, ĉu ni havos pli grandan ŝancon savi nin tie ol aliloke?

– Ĝis nun ĉio prosperis, — opiniis Snif.

— Panjo certe aranĝos tion, — diris Mumintrolo. — Vi devus vidi, kiel belan groton ni havas!

— Mi havas, — diris Snif.

— Kaj en la groto mi havas amason da perloj, kiujn mi mem kaptis, — pluis Mumintrolo.

— Perlojn! — ekkriis Snorkfraŭlino. — Ĉu eblas fari piedringojn el ili?

— Certe eblas! — vokis la trolo. — Nazringojn kaj orelringojn kaj ventrozonojn kaj diademojn…

— Jen pli posta demando, — diris la snorko kaj furioze batadis per sia krajono. — Ĉu vi volas savi vin aŭ ĉu ne?

— Nun refoje vi rompis la pinton de la krajono, — diris lia fratino. — Eble ni povus savi nin en tiu groto. Ĉu iu deziras vespermanĝon?

— Kompreneble ni savu nin en la groto! — diris Mumintrolo. — Kiel saĝa vi estas!

— En mia groto! — vokis Snif. — Ni rulos ŝtonojn antaŭ la enirejon kaj ŝtopos ĉiujn fendojn en la plafono kaj alportos amason da manĝo kaj etan lanternon. Kiel ekscite!

— Tamen certe alia kunveno estos bezonata, — kontraŭis la snorko. — Pensu pri labordivido, ekzemple.

— Kompreneble vi faru vian kunvenon, — diris Snorkfraŭlino. — Sed nun mi ŝatus iom da brulligno. Kaj supakvo. Kaj floroj surtable.

— Kiu koloro? — demandis Mumintrolo. Snorkfraŭlino rigardis sin mem kaj vidis, ke ŝi daŭre estas flava.

— Viola, — ŝi diris, — ŝajnas al mi ke violkoloraj floroj plej konvenus al mi.

Mumintrolo kuris en la arbaron. La snorko kaj Snif trenis sin for por akiri lignon kaj akvon por la supo. Snufmumriko ekbruligis sian pipon. Li kuŝiĝis surdorse kaj rigardis supren en la ruĝan ĉielon.

— Tiu ideo pri la groto ne estis malbona, — li diris. — Ĉu vi timas la kometon?

— Ne, — diris Snorkfraŭlino. — Se mi nur ne devas vidi ĝin kaj klopodas pensi pri io alia.

Snif trovis neniun akvon. Li flare trovis marĉon, sed tie restis nur iom da ŝlimo surfunde, kaj ĉiuj kompatindaj akvolilioj jam mortis. Fine li reiris kun pendantaj oreloj kaj diris:

— Mi pensas ke ĉiu akvo en la tuta mondo elĉerpiĝis.

Kion ajn la fiŝoj diros pri tio. Nun restas nur fruktsuko.

— Do ni faros fruktsupon, — diris Snorkfraŭlino. — Jen ni solvis tiun aferon.

— Ni certe ne solvis ĝin, — kontraŭis ŝia frato. — Ja devas esti ia kaŭzo ke ĉiu akvo malaperas…

Li sidiĝis apud la brulligno kiun li akiris. Ĉiuj ŝtipetoj estis precize same longaj, li mezuris ilin.

— Ia kaŭzo, — malgaje ripetis la snorko.

— Mi pensas ke kulpas la kometo, — diris Snufmumriko.