Ili rigardis al la ĉielo. Krepusko komenciĝis, kaj la vespera ĉielo estis malhele ruĝa. Inter la piceoj brilis eta ruĝa fajrero kiu similis stelon. Sed ĝi ne estis stelo. Ĝi ne scintilis, ĝi ne radiis. Ĝi brulis. Tute senmova, ĉar ĝi havis la voston malantaŭ si.
— Jen ĝi, — diris la snorko.
La nazo de Snorkfraŭlino malrapide verdiĝis.
Mumintrolo alkuris kun bukedo kiun li klopodis fari kiel eble plej violkolora.
Snorkfraŭlino rigardis ĝin.
— Mi preskaŭ pensas ke flavaj estus pli bonaj, — ŝi diris. — Kiel vi vidas mi verdiĝis.
– Ĉu mi alportu novan? — demandis Mumintrolo.
— Ne, — ŝi diris. — Sed pendigu ion por kaŝi tiun kometon, alie mi ne povos kuiri supon.
Mumintrolo pendigis plejdon antaŭ la kometo. Tiam Snorkfraŭlino retrankviliĝis kaj kuiris fruktsukan supon kun manpleno da herboj en sia eta kaserolo. Poste ŝi disdonis krakpanon, ĉar la snorkoj havis nenion alian.
Post la vespermanĝo ili kuŝiĝis dense sur la dormomato el herbo, kiun Snorkfraŭlino plektis. La fajro malrapide estingiĝis kaj la nokto alvenis.
Sed super la silenta dormanta arbaro lumis la kometo, varmega kaj misaŭgura.
6
La tutan postan tagon ili marŝis tra la arbaro, rekte en la direkto al Muminvalo. Snufmumriko muzikis al ili por iom gajigi la aferon. Iam ĉirkaŭ la kvina horo ili venis al vojeto kun granda afiŝo. “Dancejo. Ĉi tien. Butiko”, — diris la afiŝo.
— Ho! Mi volas danci! — vokis Snorkfraŭlino kunfrapante la snorkmanojn.
— Ni ne havas tempon danci nun kiam la tero pereos, — diris la snorko.
— Sed se ni entute dancu, necesas fari tion nun, — ekkriis Snorkfraŭlino. — Karulo! Ĝi ja pereos nur post du tagoj!
— Eble oni povus akiri limonadon en tia butiko, — diris Snif.
— Kaj la vojo iras preskaŭ en nia direkto, — diris Mumintrolo.
— Oni ja povus nur rigardi tiun dancejon, — opiniis Snufmumriko. — Preterpasante…
La snorko suspiris. Kaj poste ili deflankiĝis sur la vojeton. Ĝi estis vojo gaja kiu serpentis tien-reen, ĝi faris maŝojn kaj saltojn ĉiudirekten kaj foj-foje ĝi nodis sin mem pro nura petolo. Oni ne laciĝas marŝi sur tia vojo, kaj supozeble oni alvenas pli rapide per ĝi ol per vojo rekta kaj malgaja.
— Mi sentas kvazaŭ ni venus hejmen post nur momento, — diris Mumintrolo.
— Rakontu iomete pri la valo, — petis Snorkfraŭlino.
– Ĝi estas valo kie oni sentas sin tute sekura, — rakontis la trolo. — Oni ĝojas vekiĝante kaj estas agrable endormiĝi vespere. Troviĝas arbo por grimpado, kie mi konstruos domon, kaj tute sekreta loko kiun mi montros al vi. Panjo metis konkojn ĉirkaŭ ĉiuj florbedoj, kaj sur la verando ĉiam estas sunbrilo. Tie bonodoras. Kaj ni havas propran ponton, kiun Paĉjo konstruis, kaj eblas iri per ĉarumo trans ĝin. Krome mi eltrovis la maron, peco de la maro estas nia propra…
— Antaŭe vi nur paroladis pri kiel bele estas en ĉiuj aliaj lokoj, kie vi ne estis, — diris Snif.
— Sed tio ja estis antaŭe, — respondis Mumintrolo.
La vojo faris novan kurbon kaj jen estis la butiko, kaj ĝi estis eĉ tre bona butiko. Ĉirkaŭ ĝi staris ĉiaspecaj floroj en bonordaj vicoj, kaj sur fosto kuŝis arĝenta globo kiu spegulis la tutan arbaron kaj la blankan domon kun herba tegmento. Jen kaj jen pendis tabuloj kiuj rakontis, ke eblas akiri lavpulvoron kaj glicirizon kaj Unuarangan Sunoleon.
Mumintrolo supreniris laŭ la ŝtuparo kaj malfermis la pordon, kaj tiam sonorileto en la domo sonis. Ili eniris la butikon, nur Snorkfraŭlino restis ekstere por speguliĝi en la arĝenta globo. Trans la vendotablo sidis maljunulino kun brilaj musaj okuletoj kaj blanka hararo.
— Aha, — ŝi diris. — Tiom da infanetoj. Kaj kion vi do deziras?
— Limonadon, — diris Snif. — Prefere ruĝan.
– Ĉu troviĝas kajeroj kun linioj aŭ kvadratoj? — demandis la snorko, ĉar li intencis noti ĉion farendan se oni kolizias kun kometo.
— Certe troviĝas, — respondis la maljuna virino. — Ĉu blua kajero?
— Prefere iu alia koloro, — diris la snorko, ĉar bluajn kajerojn uzas nur tre malgrandaj snorkoj.
— Eble mi bezonus novan pantalonon, — diris Snufmumriko. — Sed ĝi ne aspektu tro nove. Mi bonfartas nur en tia kiu havas mian propran formon.
– Ĝuste tiel, — diris la virino kaj surgrimpis ŝtupetaron por dehoki pantalonon el la plafono.
– Ĝi aspektas ege nove, — Snufmumriko maltrankvile diris. — Ĉu ne troviĝas pli malnova?
— Tiu sendube estas la plej malnova pantalono kiun mi havas, — deklaris la virino. — Sed morgaŭ ĝi ja estos eĉ pli malnova, — ŝi aldonis esperplene kaj rigardis Snufmumrikon super la okulvitroj.
— Nu bone, — li diris. — Mi povus iri trans la domangulo por provi ĝin. Sed mi demandas min ĉu ĝi havas mian formon. — Kaj li malaperis en la ĝardenon.
La snorko notadis en sia nova kajero, kiu estis verda.
— Nu, kion deziras vi, eta trolo? — demandis la maljunulino.
— Diademon, — Mumintrolo serioze respondis.
— Diademon! — diris la virino kun surpriziĝo. — Por kio vi uzos ĝin?
— Li donacos ĝin al Snorkfraŭlino, — kriis Snif kiu sidis meze sur la planko trinkante ruĝan limonadon tra suĉilo.
— Li iĝis tute ridinda de kiam li renkontis ŝin.
— Tute ne estas ridinde doni juvelojn al damo, — diris la eta maljunulino. — Vi estas tro malgranda por kompreni, sed efektive juvelo estas la sola ĝusta donaco por damo.
— Ho, ĉu vere, — diris Snif kaŝante la nazon en la limonadglaso.
La virino rigardis supren-suben laŭ ĉiuj siaj bretoj, sed tie troviĝis neniu diademo.
— Eble sub la vendotablo, — proponis Mumintrolo.
La virino serĉis.
— Ne, ankaŭ tie ne, — ŝi malgaje diris. — Imagu, mi havas eĉ ne unu solan diademon. Sed eble konvenus paro da etaj snorkogantoj?
— Mi ne vere scias, — diris Mumintrolo kun malgaja mieno. Tiumomente la porda sonorilo sonoris kaj Snorkfraŭlino eniris la butikon.
— Bonan tagon, — ŝi diris. — Kian ege belan spegulon vi havas en la ĝardeno, sinjorino. De kiam mi perdis mian spegulon mi povas speguli min nur en akvoflakoj, kaj la vizaĝo iĝas iel stranga en ili.
La virino okulumis al Mumintrolo. Ŝi prenis ion de breto kaj rapide enmanigis ĝin al li. Mumintrolo rigardis; ĝi estis eta ronda spegulo kun arĝenta rando kaj dorsflanke troviĝis ruĝa rozo farita el rubenoj. Li rigardis la maljunulinon ridante.
Snorkfraŭlino nenion rimarkis.
— Vi hazarde ne havas medalojn, — sinjorino, ŝi demandis.
— Kion? — demandis la virino.
— Medalojn, — diris Snorkfraŭlino. — Belajn stelojn, kiujn sinjoroj ŝatas porti ĉirkaŭ la kolo.
— Ho, jes ja, — ekkriis la virino. — Medaloj tio estas, ja. — Kaj ŝi rigardis supren-suben laŭ siaj bretoj kaj sub la vendotablo kaj ĉie en la butiko.
– Ĉu vi havas neniun entute, — demandis Snorkfraŭlino kaj ekhavis larmojn en la okuloj.
La virino aspektis malfeliĉa, sed tiam ŝi ekhavis ideon kaj suriris la ŝtupetaron ĝis la plej supra breto. Ŝi eligis la skatolon kun kristarbaj ornamoj kaj singarde elprenis grandan belan stelon por la arbopinto.
— Imagu, kia bonŝanco, — ŝi diris. — Jen tamen mi havas medalon!
— Ho, kiel bela, — flustris Snorkfraŭlino. Ŝi turnis sin al Mumintrolo dirante: — Ĝi estas por vi. Ĉar vi savis min de la venena arbedo.
Mumintrolo mutiĝis kaj emociiĝis. Li genuis kaj ŝi pendigis la medalon ĉirkaŭ lian kolon. Ĝi lumis per unika brilo.