— Vi devus vidi kiel bela vi estas, — ŝi diris.
Tiam Mumintrolo montris la spegulon, kiun li tenis kaŝita malantaŭ la dorso.
– Ĝi estas por vi, — li diris. — Vi povas speguli min.
Dum ili spegulis unu la alian la porda sonorilo sonis kaj envenis Snufmumriko.
— Mi pensas ke tiu pantalono prefere iom pli malnoviĝu, — li diris. — Ĝi ne havas mian formon.
— Mi bedaŭras, — diris la virino. — Sed novan ĉapelon vi sendube bezonus?
Snufmumriko tiris sian malnovan ĉapelon pli suben sur la orelojn kun tima mieno.
— Koran dankon, — li diris. — Sed mi ĝuste rememoris kiom danĝeras akiri tro da posedaĵoj.
La snorko senĉese sidis notante en sia kajero. Nun li stariĝis kaj diris:
— Unu grava afero pri kometoj estas ne tro longe resti elektante en butikoj. Snif! Tuj eltrinku la limonadon!
Snif verŝis en sin la tutan botelon kaj misglutis ĝin. Aŭdiĝis strangaj sonoj kaj jen li elsputis la tuton sur la maton.
— Mi vomis! — li riproĉe ekkriis.
— Tiel li ĉiam faras, — klarigis Mumintrolo. — Nun ni ja baldaŭ foriros, ĉu?
— Kiom kostas ĉio? — demandis la snorko.
La eta maljunulino komencis kalkuli, kaj dum ŝi kalkulis, Mumintrolo ekmemoris ke li ne havas monon. Per la brovoj li demandis la aliajn kaj vidis laŭ iliaj nazoj ke ankaŭ ili estas senaj. Kurteno!
— Estos 40 penioj por la kajero kaj 34 penioj por la limonado, — diris la virino. — La stelo kostas 3 markojn kaj la spegulo 5 ĉar estas rubenoj dorsflanke. La tuto estos 8 markoj kaj 74 penioj.
Neniu diris ion. Snorkfraŭlino surtabligis la speguleton kun profunda suspiro, kaj Mumintrolo komencis malnodi la ŝnuron de sia medalo. Snif rigardis la maton malsekan de limonado. Kaj la snorko demandis sin ĉu kajero pli aŭ malpli valoras post kiam oni skribis en ĝi.
La eta maljunulino rigardis ilin super la okulvitroj.
— Nu, miaj infanetoj, — ŝi diris. — Krome ja estas tiu malnova pantalono, kiun Snufmumriko ne deziris. Ĝi valoras precize 8 markojn. Unu afero forstrekas la alian, do efektive vi ŝuldas entute nenion.
– Ĉu tio povas esti ĝusta? — scivolis Mumintrolo.
— Certe tio estas ĝusta, — respondis la virino. — Mi ja konservos la pantalonon.
La snorko klopodis kalkuli enkape sed tio ne prosperis.
Do li notis ĝin ĉi tiel en sia kajero:
Kajero 40 penioj
limonado (elsputita) 34 penioj
medalo 3 markoj
spegulo (kun rubenoj) 5 markoj
Sume 8 markoj kaj 74 penioj
Pantalono 8 markoj
8=8 krom 74 penioj
— Sed tio ja ĝustas, — la snorko surprizite diris.
— Tamen restas 74 penioj, — kontraŭis Snif. — Ni devus havi tiujn, ĉu ne?
— Ne estu pedanta, — diris Snufmumriko. — Ni diru ke tio egalas.
Ili riverencis al la eta maljunulino. En la pordo Snorkfraŭlino demandis:
– Ĉu la dancejo estas malproksima?
— Tute ne, — respondis la virino. — Iom pli antaŭe. Sed la danco komenciĝos nur je la lunleviĝo.
Meze de arbaro Mumintrolo haltis kaj diris:
— Tiu herba tegmento ne aspektis tre forta. Eble ŝi ŝatus kuniri por kaŝiĝi en nia groto?
— En mia groto, — diris Snif. — Ĉu mi iru demandi?
— Faru tion, — diris Snufmumriko.
Snif forkuris kaj ili sidiĝis vojrande por atendi.
– Ĉu vi scias danci tiun novan, kio-ajn-ĝi-nomiĝas? — demandis Snorkfraŭlino.
— Ne, — respondis Mumintrolo. — Valso plaĉas al mi.
— Ni ne havas tempon danci, — diris la snorko. — Rigardu la ĉielon.
Ili rigardis (sed Snorkfraŭlino ne).
– Ĝi pligrandiĝis, — diris Snufmumriko. — Hieraŭ ĝi estis kiel formika ovo. Nun ĝi aspektas kiel oranĝo. Mi preskaŭ pensas…
— Sed tangon vi sendube scias, — interrompis Snorkfraŭlino. — Unu paŝeto flanken kaj du malantaŭen.
— Tio ja sonas facile, — konsentis Mumintrolo.
— Kara kokina fratino, — diris la snorko. — Ĉu vi neniam povas resti ĉe la afero!?
— Ni komencis paroli pri danco, — diris Snorkfraŭlino. — Kaj poste vi subite daŭrigis parolante pri kometoj. Mi ankoraŭ parolas pri danco.
Ambaŭ malrapide komencis ŝanĝi koloron. Ĝuste tiam Snif rekuris.
– Ŝi ne volas, — li vokis. — Ŝi savos sin en la kelo kun konfitaĵoj. Sed ŝi sendis dankojn kaj salutojn kaj po unu stangbombonon al ĉiu el ni.
– Ĉu vi ne hazarde elpetis ilin, — demandis Mumintrolo.
— Neniam en mia vivo! — incitite diris Snif. — Ŝi opiniis ke ni devus ricevi ilin ĉar ŝi ŝuldis al ni 74 peniojn. Mi diris nur, ke ŝi tute pravas.
Do ili marŝis plu kaj la vojo marŝis kun ili. La malhela suno subiris inter piceoj kaj enlitiĝis sub la horizonto. Anstataŭe la luno leviĝis, sed ĝi estis strange palverda kaj senbrila.
La kometo lumis pli kaj pli forte. Ĝi estis preskaŭ same granda kiel la plenluno kaj lumigis la tutan arbaron per sia ruĝa, malrealeca lumo.
La dancejo situis en eta maldensejo. Ĝi estis ornamita per kronoj el lampiroj, kaj arbarrande granda akrido agordis sian violonon. La maldensejo estis plena de vizitantoj kiuj atendis ke la dancado komenciĝu. Etaj lagofantomoj kuraĝis elveni el la sekiĝintaj marĉoj kaj el la arbara lageto. Sur la dancejo estis svarmo el etaj knitoj, kaj sub la betuloj klaĉadis amaso da arbo-spiritoj (arbospirito estas eta damo kun belega hararo kiu vivas en la arbotrunko. Nokte ŝi eliras por balanciĝi en la frondaro. Ŝi kutime ne troviĝas en pinglo-arboj).
Snorkfraŭlino elprenis sian speguleton por kombi la fruntharojn kaj esplori, ĉu la floro sidas ĝuste malantaŭ ŝia orelo. Mumintrolo alĝustigis sian medalon. Ili neniam antaŭe vizitis tiel grandan balon.
– Ĉu vi pensas ke mi ofendos la akridon, se mi iomete ludos per mia buŝharmoniko, — flustris Snufmumriko.
— Ludu vi ambaŭ, — diris la snorko. — Instruu al li tiun kanton "Ĉiuj bestetoj bantigas la voston".
– Ĝi konvenos, — diris Snufmumriko. Kaj li venigis kun si la akridon malantaŭ arbedon por instrui al li la novan kanton.
Post kelka tempo aŭdiĝis etaj tonoj trans la arbedo, unu post alia, kaj jen pliaj, triloj kaj melodietoj. Knitetoj kaj arbospiritoj kaj lagofantomoj ĉesis babili kaj iris sur la herbejon por aŭskulti.
— Tio sonas bone, — ili diris. — Certe estas bone danci je tio.
— Panjo, — diris juna kniteto kaj montris al Mumintrolo. — Tie staras generalo.
La tuta familio venis admiri lian medalon.
— Kiel belan lanugon vi havas, — ili diris al Snorkfraŭlino.
La arbospiritoj rajtis laŭvice speguliĝi en ŝia spegulo kun rubena rozo dorsflanke kaj ĉiu lagofantomo desegnis malsekan personan markon en la kajero de la snorko.
Sed nun aŭdiĝis la kanto "Ĉiuj bestetoj bantigas la voston" trans la arbedo, eĉ ne unu sola tono perdiĝis, kaj jen aperis Snufmumriko kaj la akrido ludante plenforte. Estiĝis granda pelmelo kaj svarmado kiam ĉiuj paroj elserĉis unu la alian. Post kelka tempo ĉiu trovis tiun, kun kiu li plej preferis danci, kaj ĉiuj turniĝis en rondo sur la dancejo.
— Sed vi ja dancas tre bone, — diris Snorkfraŭlino. — Kiu danco estas tio?
— Mia propra, — respondis Mumintrolo. — Mi ĵus eltrovis ĝin!
La snorko elektis lagvirineton kun perkoherboj en la haroj kaj trovis iom malfacile sekvi la takton. Snif turniĝis kun la plej malgranda kniteto kaj sentis sin tre granda. Estis klare ke la knito admiris lin. La kuloj dancis sialoke kaj el ĉiuj anguloj de la arbaro novaj gastoj alplandis, alrampis kaj alsaltis por rigardi. Neniu sola pensis pri la kometo kiu sola kaj arda flugis antaŭen tra la nigra nokta spaco.