Выбрать главу

Proksimume je noktomezo oni alrulis grandan barelon da pomvino, kaj ĉiu ricevis etan tason el betulŝelo el kiu trinki. La lampiroj kolektiĝis en bulon meze de la dancejo kaj ĉirkaŭe sidis ĉiuj aliaj manĝante buterpanojn kaj trinkante vinon.

— Nun ni rakontu historiojn, — diris Snif. — Ĉu vi ne scias rakonton, eta knito?

— Neee, — diris la knito kaj terure embarasiĝis. — Eble unu…

— Nu, do rakontu ĝin, — diris Snif.

— Estis iam arbara rato nomita Pimp, — murmuris la knito kaj timide rigardis inter la manoj.

— Nu, kaj kio poste? — diris Snif kuraĝige.

— La rakonto finiĝis nun, — flustris la knito kaj subenrampis por kaŝiĝi en la muskoj. Ĉiuj ridis plenforte, kaj la lagofantomoj batadis tamburon per siaj vostoj.

— Ludu ion al kio eblas fajfi! — vokis Mumintrolo.

— Do ni ludu la Paŝto-paŝanto-kanton, — diris Snufmumriko.

— Sed ĝi estas tiel malĝojiga, — kontraŭis Snorkfraŭlino.

— Tamen ludu ĝin, — diris Mumintrolo. — Ĝi estas bona fajfokanto.

La mumriko ludis kaj la trolo fajfis kaj ĉiuj aliaj kunkantis en la rekantaĵo:

Vi paŝta paŝanto jen fajfu kaj kantu en nokta malvarm'. Vi lacas ĉi fojon kaj perdis la vojon al hejma la ĉarm'.

Snorkfraŭlino suspiris.

— Nun mi iĝis melankolia, — ŝi diris. — Tio ja estas precize kiel pri ni. Ni estas lacaj kaj perdis la vojon hejmen!

— Vi estas laca ĉar vi tro multe dancis, — diris la snorko kaj malplenigis sian tason.

— Kompreneble ni trovos la vojon hejmen, — vokis Mumintrolo. — Ne estu melankolia! Ni hejmenvenos kaj Panjo havos pretan vespermanĝon kaj diros "imagu ke prosperis al vi" kaj ni diros "vi ne scias kion ni trapasis!"

— Kaj mi ricevos piedringon el perloj, — flustris Snorkfraŭlino. — El unu perlo ni faros kravatpinglon por vi.

— Jes, — diris Mumintrolo. — Kvankam ja sufiĉe malofte mi portas kravaton.

— Unu perlon mi pendigos ĉirkaŭ la kolon de mia sekreto, — diris Snif. — Mi havas sekreton, kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O kaj kiu akompanas min ĉie! Ĝi sopiris al mi dum la tuta tempo nun kiam mi forestis…

– Ĉu ĝi eble finiĝas per to? — demandis la snorko.

— Mi ne diras! — vokis Snif. — Kaj vi ne rajtas diveni!

Nun Snufmumriko ludis unu kanton post alia, dormemigajn krepuskajn kantojn kaj ekirajn kantojn. Unu post la alia knitetoj kaj lagofantomoj komencis retiriĝi en la arbaron. La arbospiritoj malaperis kaj Snorkfraŭlino endormiĝis kun sia spegulo enmane.

Fine la kantoj silentiĝis kaj sur la herbejo estis tute kviete. La lampiroj estingiĝis, kaj tre, tre malrapide alproksimiĝis la mateno.

7

La kvinan de aŭgusto birdoj ne plu kantis. La suno lumis tiel malforte ke ĝi apenaŭ estis videbla. Sed super la arbaro la kometo staris granda kiel rado de veturilo, kaj ĉirkaŭ ĝi estis ringo el fajro.

Snufmumriko ne emis muziki. Li paŝis solece cerbumante. Ankaŭ la aliaj estis silentaj. Nur Snif de temp' al tempo ĝemetis kaj plendis pri kapdoloro. Estis terure varmege.

Tiam la arbaro malfermiĝis en dezertan pejzaĝon el longaj sablodunoj. Senfinaj molaj montetoj el sablo kaj jen kaj jen tufoj el mara aveno. Mumintrolo haltis flarante en la aero.

— Mi ne sentas marodoron, — li diris. — Malbonodoras…

— Sendube estas dezerto, — diris Snif malgaje. — Dezerto kie niaj ostoj blankiĝos kaj eĉ neniam estos trovitaj. Mi havas kapdoloron!

Estis peze paŝi sur la sablo. Ili plumarŝis, super unu altaĵo kaj suben laŭ alia.

— Jen rigardu, — diris la snorko. — La hatifnatoj migras.

Fore sur la dunoj moviĝis longa procesio el hatifnatoj. Ili rigide okulfiksis la horizonton kaj maltrankvile flirtigis la manojn.

— Ili marŝas orienten, — diris la snorko. — Eble plej sekure estus sekvi ilin. Ili sentas, vi scias.

— Sed ni loĝas okcidente, — diris Mumintrolo. — Paĉjo kaj Panjo loĝas okcidente. Kaj li pluiris laŭ rekta linio kontraŭ Muminvalon.

— Nun mi krome soifas, — plendis Snif.

Sed neniu respondis.

La sablodunoj malaltiĝis. La tero estis kovrita de maraj fukoj kiuj brilis ruĝe en la kometa lumo. Troviĝis silikoj kaj konkoj. Troviĝis pecoj da betulŝelo kaj ligno kaj korko, troviĝis ĉio kio devas troviĝi sur mara strando. Sed la maro ne plu troviĝis.

Ili staris unu apud la alia nur gapante. Kie devus esti la maro kun siaj molaj bluaj ondoj kaj balanciĝantaj mevoj nun troviĝis nur malfermita abismo. Vaporis el ĝi, io bolis tie sube, kaj odoris strange kaj akre. Sub ili la strando apikis suben en verdajn, ŝlimajn fendegojn.

— La maro estas for, — diris Snorkfraŭlino duonvoĉe. — Kial la maro malaperis?!

— Mi ne scias, — murmuris Mumintrolo.

— Bone do, ke ni ne estas fiŝoj, — diris Snif, klopodante esti brava.

Sed Snufmumriko sidiĝis kun la kapo en la manoj kaj vokis:

— La bela maro! Tute for! Plu neniu velado, neniu naĝado, neniuj grandaj ezokoj! Neniuj ŝtormegoj, neniu travidebla glacio! Neniam plu la luno povos speguli sin! Kaj la strando ne plu estas strando, ĝi estas nenio ajn!

Mumintrolo sidiĝis apud lin kaj diris:

– Ĝi revenos. Ĉio revenos post kiam la kometo foriros. Ĉu vi ne kredas ke jes?

Sed Snufmumriko ne respondis.

— Kiel ni trairu? — subite demandis la snorko. — En du tagoj ni ne havas tempon ĉirkaŭiri tiun truon.

Neniu ion diris.

— Ni devas kunveni, — pluis la snorko. — Mi proponas min kiel prezidanton kaj sekretarion. Ĉu vi havas proponojn?

— Flugi, — diris Snif.

— Paŝi, — murmuris Mumintrolo.

— Ne estu stultaj, — diris la snorko. — Ni ne havas tempon esti stultaj. Viaj proponoj estas unuanime malakceptataj. Proponu ion alian.

— Proponu mem! — kriis Mumintrolo kolere. — Troviĝas neniu maniero! Skribu en via aĉa kajero ke ni ĉiuj iĝos kaĉo kiam la kometo venos ĉar eĉ Snufmumriko ne kredas ke ni elturniĝos!

Iĝis tute silente.

Tiam Snufmumriko stariĝis kaj diris:

— Ni trairos per stilzoj. Por tio la tempo sendube sufiĉos.

— Jes ja! — vokis Mumintrolo. — Jen bona ideo! Stilzoj, kompreneble! Rapidu! Ni devas trovi stilzojn, ni savos nin, ni venos hejmen!

Ĉiuj diskuris por serĉi.

Nenie eblas trovi tiel multe kiel sur mara strando. Mumintrolo trovis okcidentan balizon disrompitan. Snorkfraŭlino trovis tenilon de balailo kaj remilon. Snufmumriko trovis fiŝvergon kaj flagstangon. Snif trovis lupolan apogilon kaj difektitan ŝtupetaron. Sed la snorko iris la tutan vojon reen ĝis la arbaro kaj akiris du mallarĝajn trunkojn de piceoj precize same longaj.

Poste ili ĉiuj renkontiĝis denove kaj klopodis lerni paŝi per stilzoj. Snufmumriko stabile iris tien-reen per siaj stilzoj montrante al la aliaj kiel oni faru.

— Pli longajn paŝojn! — li vokis. — Estu tute trankvilaj. Ne pensu. Sentu! Ne rigardu suben, ĉar tiam vi perdos la ekvilibron.

— Mi havas kapturnon! Mi vomos! — kriis Snif.

— Aŭskultu, Snif, — diris Snufmumriko. — Estas tre eble, ke troviĝas perditaj trezoroj sur la mara fundo.