Выбрать главу

Kaj Snif tuj ĉesis malbonfarti.

— Rigardu min, — vokis Snorkfraŭlino. — Mi kapablas! Mi kapablas! Mi tute ne pensas, mi nur sentas!

— Tion ni scias, — diris ŝia frato.

Post unu horo diris Snufmumriko:

— Nun ŝajnas al mi ke vi ĉiuj kapablas. Estas tempo ekiri.

— Ankoraŭ ne! Mi sendube devas iom pli ekzerci min, — petis Snif kaj ĵetis rapidan rigardon suben en la maran fundon.

— Ni ne havas tempon, — diris la mumriko. — Nun memoru eviti ŝlimon kaj fendojn. Sekvu min.

Unu post la alia, kun la stilzoj sub la brakoj, ili grimpis suben en la ruĝa krepusko. Ili perdis piedapogon kaj glitis sur la marherboj kaj apenaŭ povis vidi unu la alian pro akvovaporo.

— Vi memoras ke ĉi tio okazas je via risko, ĉu ne? — demandis Snif.

— Certe, — respondis Mumintrolo. — Mi scias. Vi povas esti tute trankvila.

Nun la morta mara fundo etendiĝis antaŭ ili. Ĝi aspektis vere mizera. Ĉiuj belaj kronoj el fuko, kiuj iam balanciĝadis en travidebla akvo, kuŝis plataj kaj nigraj, kaj fiŝoj senpove baraktis en la malmultaj flakoj restantaj. Terure malbone odoris. Ĉie meduzoj kaj fiŝetoj kuŝis spirkaptante, kaj Snorkfraŭlino kuris tien-reen por porti ilin ĝis la akvotruoj.

— Tiel do, tiel do, — ŝi diris. — Nun vi tuj fartos bone denove…

— Mi ege bedaŭras, — diris Mumintrolo. — Sed mi pensas ke ni ne havos tempon savi ĉiujn.

— Tamen kelkajn, — diris Snorkfraŭlino suspirante. Ŝi suriris siajn stilzojn kaj sekvis la ceterajn. Ĉi-malsupre la kometo impresis multe pli granda, kaj ĝi ŝajnis flirti kaj flagri tra la akvovaporo. Kvazaŭ long-kruraj insektetoj ili marŝis pli kaj pli fore suben en la profundaĵojn de la maro.

Jen kaj jen el la sablo altiĝis enormaj malhelaj montoj, kies pintoj iam estis insuletoj kaj ŝeroj kie ekskursaj boatoj albordiĝis kaj knitetoj plaŭde banis sin.

— Mi neniam plu kuraĝos naĝi en profunda akvo, — diris Snif tremante. — Nur imagi, ke ĉio ĉi kuŝas sub la ventro!

Li rigardis suben en fendegon kie ankoraŭ akvo restis kaj sekreta vivo svarmis.

— Tamen ĝi estas bela. Terura kaj bela, — diris Snufmumriko. — Kaj scii, ke neniu iam estis ĉi tie antaŭ ni…

— Jen ĝi estas! — subite kriis Snif. — La trezorkesto! Vi diris ke ĉi tie troviĝas perditaj trezoroj…

Li lasis la stilzojn kaj komencis furioze elfosi la keston el la sablo.

— Helpu min! — li kriis. — Ĝi estas ŝlosita… Ĝi fiksiĝis…

— Ni ne povos kunporti ĝin, — ĝi estas tro granda, diris la snorko. — Snif, mi petas, rapidu! Vi trovos multe pli belajn aferojn antaŭ ol ni alvenos. — Kaj la besteto Snif plupaŝis kun la nazo ĉifita pro malespero.

La rokoj iĝis pli altaj kaj sovaĝaj, kaj la grundo estis plena de fendegoj. La stilzoj senĉese fiksiĝis en la fendoj, kaj ili iris pli kaj pli malrapide. Jen kaj jen iu el ili falis surkapen. Ili jam ĉesis interparoli kaj nur marŝis, marŝadis. Kaj subite sinkinta ŝipo kuŝis antaŭ ili. La kompatinda ŝipo aspektis ege melankolia. La masto estis disrompita kaj la frakasitaj flankoj plenaj de mituloj kaj marherboj. La rigon forportis maraj fluoj. Sed la prua figuro restis. Ĝi gapis rekte preter ili kaj malĝoje ridetis en soleco.

– Ĉu vi pensas ke ili saviĝis? — flustris Snorkfraŭlino.

— Kompreneble, — respondis Mumintrolo. — Ili ja havis savboatojn. Venu, ni foriru. Ĝi aspektas vere tro malĝojiga.

— Atendu iomete, — vokis Snif kaj saltis suben de la stilzoj. — Mi vidas ion glimantan! Ion el oro! — Li enrampis sub la vrako kaj komencis fosi inter la marherboj.

— Ponardo! — li kriis. — Ĝi estas el oro kaj havas juvelojn sur la tenilo!

Snorkfraŭlino klinis sin antaŭen por rigardi kaj perdis la ekvilibron. Ŝi baskulis antaŭen sur la stilzoj, poste ŝi baskulis dorsen, ŝi kriis diskante kaj jen ŝi flugis arke en la nigran internon de la vrako. Mumintrolo alkuris por savi ŝin.

Li grimpis supren laŭ la rusta ankroĉeno, glitis sur felo el marherboj sur la ferdeko kaj rigardis suben en la mallumon de la holdo.

— Kie vi estas?! — li kriis.

— Jen! — pepis Snorkfraŭlino.

– Ĉu vi vundiĝis? — demandis la trolo.

— Ne, sed mi timas, — ŝi diris.

Mumintrolo saltis en la holdon. Akvo atingis ĝis lia ventro, kaj odoris mucide kaj malagrable.

— Snif kaj liaj ĉiamaj juveloj, — li diris.

— Tamen mi komprenas lin, — kontraŭis Snorkfraŭlino. — Mi amas juvelojn kaj oron kaj perlojn kaj diamantojn! Eble troviĝas kelkaj ĉi tie! Ĉu ni…?

— Estas tro mallume, — diris Mumintrolo. — Kaj eble troviĝas danĝero ĉi tie.

— Jes, — obeeme diris Snorkfraŭlino. — Do levu min, mi petas. — Kaj Mumintrolo levis ŝin sur la randon de la holda truo.

— Kiel prosperas al vi? — vokis Snufmumriko.

— Mi refoje estas savita, — gaje respondis Snorkfraŭlino kaj elprenis sian speguleton por esplori ĉu ĝi frakasiĝis. Sed dank' al Dio, la vitro estis en ordo kaj ĉiuj rozaj rubenoj restis dorsflanke. En la spegulo Snorkfraŭlino vidis sian propran malsekan frunthararon, ŝi vidis la nigran truon, ŝi vidis la okulojn de Mumintrolo tie sube kaj malantaŭ li, plej fore en la mallumo ŝi vidis ion alian — ion kio moviĝis. Kio malrapide rampis pli kaj pli proksimen al Mumintrolo…

— Atentu! — ŝi kriis. — Estas io malantaŭ vi!

Mumintrolo turnis sin.

Kaj jen venis la sepio. La plej danĝera monstro de la maro, giganta sepio, malrapide alglitis kontraŭ li el la mallumo.

Mumintrolo klopodis grimpi, sed la tabuloj estis tro glitaj. Fojon post fojo li glitis malantaŭen kaj plaŭde refalis en la akvon. Supre Snorkfraŭlino sidis kriante, ankoraŭ kun la spegulo enmane.

Kaj la sepio alproksimiĝis.

Subite ĝi haltis palpebrumante. La spegulo kaptis la ardan diskon de la kometo per sia vitro kaj ĵetis grandan blindigan rebrilon rekte en la vizaĝon de la sepio. Ĝi ektimis. Dum sia tuta vivo ĝi vivadis en mallumo plej sube en la plej profunda maro. Nun la mallumo estis for. La maro estis for. Kaj plej terure; ekhavi abomenan, ruĝan lumon rekte en la okulojn. La sepio suspiris kaj ĵetis ĉiujn siajn brakojn ĉirkaŭ la kapon plej interne de la holdo.

— Snorkfraŭlino, vi savis mian vivon, — diris Mumintrolo.

— Kaj en kia inteligenta maniero!

— Tio okazis pro hazardo, — ŝi respondis. — Sed mi dezirus savi vin de sepio unufoje ĉiutage!

— Nu, bone, — diris Mumintrolo. — Nun vi eble tamen deziras tro multe. Venu. Mi volas foriri de ĉi tie.

Dum la tuta tago ili marŝis tra la soleca mara pejzaĝo, pli kaj pli profunde suben. Jen troviĝis enormaj marfundaj konkoj, kiuj tute ne similis tiujn, kiujn oni povas kolekti surstrande. Ili estis ornamitaj per dornoj kaj turboj kaj havis intensajn belajn kolorojn.

— Eblus loĝi en ili, — diris Snorkfraŭlino. — Ĉu vi aŭdas ilin susuri? Ĉu iu sidas flustrante en ili?

— Tio estas la maro, — diris Snufmumriko. — La konko memoras la maron. — Li ekemis muziki kaj elpoŝigis la buŝharmonikon. Sed eĉ ne unu sono elvenis el ĝi, la akvovaporo forpelis ĉiujn tonojn.

— Jen aĉa afero, — diris Snufmumriko afliktite.

— Paĉjo sendube riparos ĝin kiam ni venos hejmen, — diris Mumintrolo. — Li povas ripari ĉion ajn, se li nur iam komencas.

— Nun ni estas proksime al la plej granda mara profundo, — diris Snufmumriko. — Paŝu singarde…

Jen ne plu troviĝis marherboj. La fundo de la maro krute deklivis antaŭ ili, kovrita de griza ŝlimo. Estis absolute silente kaj tre solene. Kaj jen, subite, ne plu troviĝis fundo. Ĝi malaperis en abismo el ombroj kaj akvovaporo.