Neniu iris ĝis la rando por rigardi. Ili silente preteriris. Nur Snorkfraŭlino turnis sin kaj iomete suspiris, ĉar ĝuste ĉe la krutaĵo kuŝis la plej granda kaj bela konko de la maro. Ĝi estis tre blanka kaj lumis tra la krepusko. La maro kantis en ĝi.
— Ne zorgu pri ĝi, — diris Mumintrolo. — Ĉi tie estas danĝere. Tie sube troviĝas monstroj kiujn neniu iam vidis. Ili vivas tie sube en la ŝlimo…
Nun vesperiĝis. Ili tenis sin kiel eble plej proksime unu al la alia kaj aŭskultis la malrealecan silenton. Ĉio estis mola kaj malseka kaj strange silenta. Mankis ĉiuj amikaj sonetoj kiuj alvenas vespere sur la tero, de folioj movataj de la nokta vento, de birda pepo, de paŝoj kiuj rapidas hejmen. Ne eblis fari fajron, kaj ili timis dormi inter ĉiuj nekonataj danĝeroj, kiuj ĉi-sube povus insidi. Fine ili grimpis sur altan rokon, kie ŝajnis iom pli sekure, kaj manĝis tion kio restis el la krakpano de la snorkoj.
Mumintrolo prenis la unuan vaĉon kaj decidis preni ankaŭ tiun de Snorkfraŭlino. Dum la ceteraj kuŝiĝis dense unu ĉe la alia kaj endormiĝis, li sidis gapante al la morta mara fundo. Ĝi estis ruĝa pro la kometa lumo, sed ĉiuj ombroj estis velure nigraj.
Mumintrolo rigardis la malgajan pejzaĝon kaj pensis pri tio, kiel la tero devas timi vidante la brilan fajroglobon alproksimiĝi. Li pensis pri tio, kiom li ege amis ĉion, la arbaron kaj maron, la pluvon kaj venton, la sunbrilon kaj herbojn kaj muskojn, kaj kiel maleblus al li vivi sen ĉio ĉi.
Sed poste li pensis: “Panjo sendube scias kiel savi ĉion”.
8
Snif vekiĝis kaj diris:
— Morgaŭ ĝi venos.
Ĉiuj rigardis la kometon (eĉ Snorkfraŭlino, sed tra la fruntharoj). Ĝi timige grandiĝis. Ĉirkaŭ si ĝi havis kronon el tremantaj flamoj. La akvovaporo malaperis, kaj eblis vidi foren super la mara fundo.
— Bonan matenon! — diris Snufmumriko kaj tiris la ĉapelon suben sur la orelojn. — Nun ni pluiru!
Je matenmanĝa horo ili renkontis skruton kiu iris bicikle kun sia ido en sako surdorse. Sur la pakaĵtenilo ĝi havis sian valizon, kaj amaso da pakoj kaj skatoloj pendis sur la stirilo.
La skruto estis tute ruĝvizaĝa kaj gapis al ili sen saluti.
— Saluton, — vokis Mumintrolo. — Ĉu vi ne rekonas min? Ĉu vi transloĝiĝos?
La skruto elseliĝis de la biciklo kaj rapide diris:
– Ĉiuj en Muminvalo jam foriris. Ĉu vi pensas ke ni intencas resti por atendi la kometon?!
— Kiu diris ke la kometo falos en Muminvalon? — demandis la snorko.
— La moskorato, — respondis la skruto.
— Nu, tamen Paĉjo kaj Panjo, — vokis Mumintrolo. — Ili ja restas! Ili atendas min!
— Jesjesjes, — diris senpacience la skruto. — Ili sidas en la verando. Sed tio ne koncernas min! Cetere vi ne havas tempon atingi tien…
Kaj la skruto plu biciklis kun hirtaj haroj.
Ili restis kelkan tempon rigardante post li.
— Valizo! — diris Snufmumriko. — Pakoj kaj skatoloj! En ĉi tiu varmego. Venu, ni pluiru.
Iom pli fore ili vidis plurcent hatifnatojn survoje orienten. Sur la tuta fundo de la maro svarmis fuĝantoj. Etuloj kaj knitoj ĉiuspecaj, musaj familioj kaj muskaj troloj kaj arbaranoj, kaj ĉiuj survojis for de Muminvalo. La plej multaj venis piede, kelkaj el la pli ekscititaj kuris, sed la plej grandaj familioj akiris ĉarojn aŭ eĉ veturilon, kaj iuj kunportis sian tutan domon. Ĉiuj ĵetis timajn rigardojn alĉielen, kaj preskaŭ neniu havis tempon diri pli ol "saluton".
— Kiel strange, — diris malgaje Mumintrolo. — Mi konas tiel multajn el ili, kaj ni jam delonge ne renkontis unu la alian. Kaj ĝuste nun troviĝas tiom por priparoli!
— Ili timas, — diris Snufmumriko.
— Ej, — diris Mumintrolo. — Hejme nenio povas esti danĝera!
— Kredeble ni estas ege kuraĝaj! — vokis Snif gestante per sia ponardo tiel ke la juveloj glimis.
— Mi pensas, ke ni ne estas tre kuraĝaj, — cerbumis Mumintrolo. — La afero estas nur, ke ni jam kutimiĝis al tiu kometo. Preskaŭ interkonatiĝis kun ĝi. Ni estis la unuaj kiuj sciis ion pri ĝi, kaj ni vidis ĝin kreski kaj grandiĝi. Imagu, kiel sola ĝi devas esti…
— Jes, — diris Snufmumriko. — Imagu, kiel sola oni estus, se oni timigus ĉiujn.
Snorkfraŭlino enŝovis sian manon en tiun de Mumintrolo.
– Ĉiuokaze, — ŝi diris. — Dum vi ne timos, ankaŭ mi promesas ne timi.
Kaj finfine ili atingis la alian bordon. Ili saltis suben de la stilzoj kaj rulis sin sur la sablo, ili kuris en la arbaron, ili kriis kaj ridis kaj brakumis unu la alian.
— Ni preskaŭ venis hejmen! — vokis Mumintrolo. — Rapidu! Rapidu! Paĉjo kaj Panjo sidas atendante en la verando!
Sed la vojo hejmen estis multe pli longa ol ili pensis.
En la arbaro ili renkontis hemulon kiu kverelis al si mem kun poŝtmarkalbumo enmane.
— Bruo kaj kurado, — diris la hemulo. — Bruo kaj kriado kaj eĉ ne unu sola povas klarigi, pri kio temas!
— Saluton, — diris Mumintrolo. — Ĉu vi estas parenco de la hemulo kiu ŝatis noktan papilion?
— Li estas mia kuzo ĉe la patra flanko, — respondis la hemulo kun malbone kaŝita antipatio. — Jen granda azeno. Ni ne plu estas parencoj, mi finis la rilaton.
— Kial? — demandis Snif.
— Li estis tro unuflanka, — diris la hemulo. — Nenio krom insektoj kaj insektoj kaj insektoj. La tero povus fendiĝi sub li, kaj li ne zorgus pri tio.
— Sed ĝuste tion ĝi faros, — klarigis la snorko. — Pli precize morgaŭ je la oka kvardek du.
— Kion? — diris la hemulo. — Do, terura bruado. Mi ordigis miajn poŝtmarkojn dum tuta semajno kaj esploris ĉiun akvomarkon, kaj kio okazas? Oni foriras kun la pordo. Oni forŝiras la seĝon. Oni fermas la tutan domon! Kaj jen mi sidas kun miaj poŝtmarkoj en plena pelmelo kaj neniu sola povas klarigi pri kio temas!
— Kara hemulo, — diris Snufmumriko tre malrapide kaj klare. — Temas pri kometo kiu morgaŭ kolizios kun la tero.
— Kolizios, — ripetis la hemulo. — Ĉu tio iel rilatas al kolektado?
— Ne, tute ne, — diris Snufmumriko. — Tio rilatas al sovaĝa stelo kun vosto. Kaj kiam ĝi alvenos ĉi tien, restos malmulte el viaj poŝtmarkoj.
— Gardu min, — diris la hemulo kaj kunigis siajn jupojn (ĉar hemuloj estas vestitaj per jupo, neniu scias kial. Eble ili neniam ekhavis la ideon surmeti pantalonon).
— Kion mi faru, — la hemulo do pluis.
— Vi venu kun ni, — diris Snorkfraŭlino. — Vi povos kaŝi kaj vin mem kaj viajn poŝtmarkojn en nia bela groto.
— Mia bela groto, — diris Snif.
Tiel do okazis, ke la hemulo kuniris en la marŝo kontraŭ Muminvalo. Li estis tre ĝena akompananto, sed tio estis neevitebla. Unufoje ili devis reiri plurajn kilometrojn por serĉi mispresaĵon kiun li perdis, kaj dufoje li ekkverelis kun la snorko pri io kion neniu el ili bone sciis (ili asertis ke tio estis diskuto, sed ĝi sonis kiel kverelo).
Snif iris unuope kaj estis nekutime silenta. Li pensis pri la katido. Ĉu la patrino de Mumintrolo memoris elmeti lakton al ĝi? Imagu, se la katido ne komprenos ke ĝi ŝatu Snif'on, kaj anstataŭe ekŝatos la patrinon? Ĉu ĝi frotos sin al li aŭ nur foriros kun la vosto ĉielen? Neniam eblas esti certa pri sia kato. Plej sekure estas nur subkomprenigi, ke oni havas ion kio ege multe amas onin. Snif tre fieris, ke dum la tuta vojaĝo li ne diris eĉ unu vorton pri katido.
— Aŭdu, — subite diris Snufmumriko kaj elbuŝigis la pipon. — Komencas blovi…