Выбрать главу

— Nu, kara fratino, — diris la snorko, — ĉu vi ne deziras floron malantaŭ la orelo hodiaŭ?

— Estas afable ke vi pensas pri tio, — ŝi respondis. — Sed mi ne emas. Mi timas.

Snif iris pensante pri sia katido. Ĉu ĝi sidos sur la veranda ŝtuparo? Ĉu ĝi diros ion al li aŭ nur ronronos? Imagu, se ĝi estus tiel malgranda ke ĝi eĉ ne rekonus lin! Li pli kaj pli maltrankviliĝis kaj malcertiĝis, kaj fine li komencis ĝemeti.

– Ĉio sendube prosperos, karulo, — diris Snufmumriko. — Sed klopodu paŝi iomete pli rapide. Ĉar nun urĝas…

— Ja urĝas! — ekkriis la hemulo. — Ĉiuj rapidas. Ĉiuj bruas! Neniam estas kvieto surtere! — Li paŝis serĉante sian poŝtmarkalbumon ĉie, kaj lia vizaĝo estis ĉifita pro malĝojo. Estis terure varmege kaj restis al ili nenio por manĝi aŭ trinki. Ili nur paŝis, paŝadis.

“Kiel stranga oni povas iĝi, se oni sopiras je io”, — pensis Mumintrolo. — Absolute ŝajnas al mi, ke mi flaras agrablan odoron de ĵus bakitaj bulkoj”. Li suspiris kaj plupaŝis. Post iom li haltis kaj flaris per levita nazo. Kaj jen li komencis kuri.

La arboj maldensiĝis. La odoro de ĵus bakitaj bulkoj intensiĝis. Kaj subite Muminvalo etendiĝis antaŭ li kun sia blua mumindomo, same trankvila kaj ĉiutaga kiel kiam li ekiris de hejme. Kaj endome lia patrino bakadis spickukojn en kvieto kaj paco.

— Ni estas hejme! Ni estas hejme! — kriis Mumintrolo. — Mi ja sciis, ke prosperos al ni. Venu vidi!

— Jen la ponto pri kiu vi parolis, — diris Snorkfraŭlino. — Kaj tio sendube estas la arbo por grimpado. Kia bona domo kaj kia bela verando!

Snif rigardis la verandan ŝtuparon. Sed neniu katido sidis tie atendante.

Kuireje la patrino de Mumintrolo dekoraciis altan kukon per rozkolora batkremo. Ĉirkaŭ ĝi estis skribite per belaj maŝoj el ĉokolado: “Al mia amata Mumintrolo”, kaj plej supre ĝi havis stelon el sukero.

Panjo malrapide fajfetis dum ŝi jen kaj jen rigardis eksteren tra la fenestro. Muminpatro vagis de unu ĉambro al la alia, zorgante kaj barante al ŝi la vojon.

— Kial ili ne venas, — li diris. — Estos la unua kaj duono.

— Ili sendube venos, — diris la patrino. — Ne maltrankvilu. Levu la kukon iom, mi petas, por ke mi enŝovu la subkukan paperon. Snif rajtos leki la pladon, tion li ŝatas…

La patro suspiris kaj levis la kukon.

— Ni devus neniam permesi al ili foriri, — li diris. — Sed ni ja ne komprenis…

Tiumomente la moskorato envenis kaj sidiĝis sur la ŝtipujo.

— Nu, kiel iras la kometo, — demandis la patrino.

– Ĝi iras tiel rapide kiel ĝi povas, — bruske respondis la moskorato. — Vere taŭga momento por baki kukojn.

– Ĉu vi bonvolus gustumi spickukon? — demandis la patrino de Mumintrolo.

— Nu, bone, — diris la moskorato. — Eble unu, atendante.

Manĝinte tri spickukojn li diris:

– Ŝajnas ke via filo alkuras trans la ponton, sinjorino. En tre miksita kompanio.

— Mumintrolo?! — vokis la patrino, lasante la kukotrulon en la rubakvujon. — Kaj tion vi rakontas nur nun! — Ŝi kuris eldomen kaj la patro postkuris ŝin.

Jen li venis! Kaj jen venis Snif… Kaj poste amaso da figuroj kiujn nek la patro nek la patrino antaŭe vidis.

— Kiom mi atendis! — vokis la patrino. — Venu en miajn brakojn! Kiel vi estas maldikaj kaj malpuraj! Nu, kia ĝojo… Ĉu tio estas reala?

— Panjo! Paĉjo! — kriis Mumintrolo. — Mi estis en batalo! Mi batalis kontraŭ venena arbedo kaj mi venkis. Trinĉ, tranĉ, kaj jen ĝiaj brakoj forflugis kaj fine restis nur la stumpo!

— Ke vi kuraĝis! — ekkriis la panjo. — Kaj kiu do estas tiu?

— Jen Snorkfraŭlino, — respondis Mumintrolo. — Ŝi estas tiu, kiun mi savis de la venena arbedo. Kaj jen la snorko. Jen Snufmumriko, kiu estas mia plej bona amiko. Kaj jen la hemulo kiu kolektas poŝtmarkojn.

Ĉiuj manpremis reciproke.

— Tre interese, diris la patro de Mumintrolo. — Kolekti poŝtmarkojn estas tre nobla hobio.

– Ĝi tute ne estas hobio, ĝi estas mia profesio, — elsnufis la hemulo, ĉar li malbone dormis.

– Ĉu vere, — diris la patro. — Do vi eble ŝatus rigardi poŝtmarkalbumon kiu albloviĝis ĉi tien hieraŭ?

— Kion!? — kriis la hemulo.

— Jes ja, — diris Muminpanjo. — Mi metis la paston por fermenti, kaj matene ĝi estis plena de etaj malagrablaj glumarkoj.

— Glumarkoj, — ripetis la hemulo paliĝante. — Ĉu ili restas? Kie ili troviĝas?! Je ĉiuj malhemaj hemuloj, vi tamen ne forĵetis ilin, ĉu?!

— Jen la tuto pendas por sekiĝi, — diris la patrino montrante al la lavŝnuro inter la siringoj.

La hemulo ĵetis unu solan rigardon al sia ruĝa poŝtmarkalbumo kaj kriis pro ĝojo. Li forstumblis tiel rapide kiel li povis en siaj difektitaj falbaloj.

— Iuj estas ege feliĉaj, — Snif amare diris. Neniu katido venis saluti lin. Kun akuza mieno li montris al la subtaso kun lakto, kiu staris sur la veranda ŝtuparo. La lakto ŝajnas acida, li diris.

— Tio estas pro la varmego, — klarigis la patrino. — Nenio konserviĝas en ĉi tiu varmego. Sed ĝi tiel malofte venas por trinki… Kara infano, nun ni iom matenmanĝu. Venu saluti la moskoraton.

Sed Snif restis en la ĝardeno. Li rampis sub la arbedojn por logi la katidon. Li serĉis en la lignejo. Ĉie li serĉis vokante, sed la katido ne venis.

Tiam Snif reiris al la verando, kie la ceteraj matenmanĝis parolante pri la kometo.

— La moskorato diris ke ĝi falos en la legomĝardenon ĉivespere, — diris la patrino de Mumintrolo. — Kaj ĝuste kiam tiu malbela griza polvo finfine forbloviĝis de la legomoj… Nu ja. Do mi tute ne zorgis sarkadi… Imagu, ke la universo efektive estas nigra! Ĉu ne vi estas tiu, kiu eksciis tion?

— Jes ja, — diris Snif iom pli gaje. — Mi eksciis ĉion por vi. Kaj vi povas kaŝiĝi en mia groto kiam la kometo venos!

— Atendu iomete, — vokis la snorko. — Ni devas havi kunvenon pri la afero! Kunvenegon! Oni ja ne povas tutsimple tiel decidi.

— Kial ne, — diris Snorkfraŭlino. — Ne eblas ja decidi malrapide. Ni transloĝiĝos en la groton kaj kunportos ĉiujn niajn valoraĵojn!

— Jes! Ĉu vi vidis mian ponardon? — kriis Snif.

– Ĉu ni ne povus manĝi la festan vespermanĝon en la groto? — vokis Mumintrolo. — Ni faru el tio ekskurson!

Ĉiuj kriis samtempe kaj gestis permane, kaj Snif elverŝis la tutan laktoglason sur la tablotukon.

La moskorato ekstaris dirante:

— Vi iĝas pli kaj pli ĝenaj. Kaj ĉiu ĉi parolado estas nenecesa, ĉar vi ĉiuokaze fariĝos kaĉo. Nun mi kuŝiĝos sur la hamako por pensi. Adiaŭ ĝis iam, se ni neniam plu revidos nin.

Poste li foriris. Iomete silentiĝis, kaj la patro de Mumintrolo profunde suspiris.

— Mi ne komprenas kial tiu moskorato tiel malgajigas min, — li diris. — Estas la tria horo… Eble ni devus paki? Kiom da spaco troviĝas en la groto? — La patro rigardis la snorkon kaj demandis: — Ĉu vi povus organizi tiun transloĝadon por ni?

La snorko ruĝiĝis pro ĝojo.

— Mi klopodos, — li serioze diris. — Sed unue bonvolu doni al mi kajeron kun kvadratoj aŭ linioj kaj skribilon kaj mezurilon kaj planon de la groto en birda perspektivo kun ĉiuj mezuroj zorge indikitaj. Kaj poste mi bezonas liston de ĉiuj viaj posedaĵoj. Desegnu tri stelojn ĉe tio kion vi plej ŝatas kaj du stelojn ĉe tio kio nur plaĉas al vi kaj unu ĉe tio sen kio vi eble povus vivi.

— Mian liston vi tuj ricevas, — diris Snufmumriko ridante.

— Tri steloj ĉe buŝharmoniko!

Poste komenciĝis la granda pakado. La moskorato kuŝis sur la hamako rigardante, kaj la hemulo sidis sub la siringoj ordigante poŝtmarkojn.