— Ni zorgos pri la afero. Estu trankvila. Sed ne forgesu elmeti subtason da lakto sur la ŝtuparon ĉiutage dum mi estos for. Mi ne diras kial ĉar tio estas sekreto.
3
En la granda tago de vojaĝo Mumintrolo vekiĝis tre frue kaj kuris ĝis la fenestro por rigardi la veteron. Ankoraŭ restis nube. La nuboj pendis malalte super la deklivoj, kaj neniu folio moviĝis en la ĝardeno.
— Snif! Vekiĝu! Ni ekiros! — vokis la trolo. Li kuris suben laŭ la ŝtuparoj, li sentis sin kuraĝega kaj tre forta. La patrino okupiĝis pri pakado. Ŝi faris buterpanajn pakojn, kaj sur la salona tablo staris amaso da dorsosakoj, korboj kaj skatoloj.
— Kara panjo, — diris Mumintrolo. — Ni absolute ne povas kunporti ĉion tie. Oni ridos pri ni.
— Estas malvarme en Soleca Montaro, — diris la patrino kaj enŝovis du trikitajn jakojn kaj unu krespetopaton. Ĉu vi havas la kompason?
— Jes ja, — respondis Mumintrolo. — Sed ĉu vi ne povas almenaŭ forigi la telerojn. Ni intencas manĝi sur verdaj folioj.
— Kiel plaĉas al vi, karulo, — diris lia panjo kaj retiris la telerojn. — Paĉjo pretigas la floson. La moskorato dormas. Kie estas Snif?
— Jen, — respondis Snif matene mishumore. Li estis tiel dormema ke lia tuta vizaĝo estis ĉifita. Li plandis eksteren sur la ŝtuparon, rigardis la laktan subtason kaj tuj vekiĝis. La subtaso ne plu estis plena, li estis certa ke la lakto malaltiĝis. La katido venis tien. Ĝi revenos, ĝi eble sidos atendante lin kiam li revenos hejmen. Poste la tuta universo povos enlitiĝi.
Ĉe la riverbordo la floso kuŝis preta kun levita velo.
— Memoru resti meze de la rivero, — diris la patro. — Kaj se vi vidos ion strangan kun ronda tegmento, ĝi estas observatorio. La moskorato diris, ke tie loĝas amaso da profesoroj kiuj zorgas pri nenio krom steloj. Grandaj kaj malgrandaj kaj tiom kiom vi deziros. Prenu la albordiĝan ŝnuron. Ĝis baldaŭ!
– Ĝis la, — vokis Mumintrolo kaj Snif. La floso ekflosis malsupren laŭ la rivero.
— Bonan ekskurson! — vokis la patrino de Mumintrolo. — Kaj revenu dimanĉe, ĉar tiam ni manĝos anĝelkaĉon. Ne forgesu surmeti la lanajn kalsonojn se estos malvarme! La stomakpulvoroj kuŝas en la maldekstra flanka fako…
Sed la floso jam preterflosis la unuan kurbiĝon, kaj antaŭ ili etendiĝis la rivero, neloĝata kaj alloga, foren al ĉio nekonata.
Iom post iom la bordoj iĝis pli altaj, malproksime altiĝis Soleca Montaro kiel ombro kontraŭ la ĉielo. La rivero estis same griza kiel la ĉielo, kaj estis tute silente. Neniu birdo kantis kaj neniu fiŝo kaptis ĉe la akvosurfaco. Kaj neniu sola observatorio.
La besteto Snif postulis stiri sed post kelka tempo tediĝis.
– Ĉu ni ne baldaŭ alvenos? — li demandis.
– Ĉi tio estas tre granda kaj grava vojaĝo, — respondis Mumintrolo. — Ne multaj bestetoj havas okazon partopreni en tia.
— Sed nenio okazas, — kontraŭis Snif. — Nur grizaj samaj bordoj kaj nenio por fari. Oni povus kapti perlojn kaj fari etajn bretojn en la groto…
— Perlojn, — diris Mumintrolo. — Tio ja estis nur blankaj ŝtonoj. Ĉi tio estas io serioza, komprenu. La tero povas perei ĉiumomente, kaj ni ekiris por ekscii, kion eblas fari pri la afero. Hieraŭ vi povis paroli pri nenio krom danĝeraj steloj.
— Tio estis hieraŭ, — diris Snif.
La rivero plufluis, griza kaj silenta. Je la krepusko ili vidis kvindekon da hatifnatoj vagantaj orienten.
— Ili ekiris malfrue ĉi-jare, — diris Mumintrolo. — Ĉu vi iam vidis ilin de proksime? Ili nenion diras kaj zorgas pri neniu. Nur iras kaj iras kaj gestas per la manoj kaj gapas al la horizonto. Paĉjo diras, ke ili neniam atingas tien, kien ili iras, kaj ĉiam sopiras aliloken…
Snif rigardis la hatifnatojn. Ili estis tre malgrandaj kaj blankaj kaj ne havis vizaĝojn.
— Ne, — li diris. — Mi vidis neniun de proksime, kaj mi ankaŭ ne volas tion. Ĉu ni ne baldaŭ alvenos?
Mumintrolo suspiris kaj stiris la floson ĉirkaŭ la sekva kurbiĝo. Kaj jen li ekvidis ion strangan sur la rivera bordo, ion similan al klare flava sukerkonuso. Tio estis la unua gaja koloro kiun li vidis en la tuta tago.
— Kio estas tio? — vokis Snif. — Ĉu Observatorio?
— Ne, — diris Mumintrolo. — Tio estas tendo. — Flava tendo. Kaj en ĝi brilas lumo…
Kiam ili alproksimiĝis ili aŭdis iun ludi per buŝharmoniko en la tendo. Mumintrolo turnis la rudron kaj la floso malrapide turniĝis al la tero kaj stabile haltis ĉe la bordo.
— Hola? — li mallaŭte vokis.
La muziko silentiĝis. Kaj el la tendo venis mumriko kun malnova verda ĉapelo kaj pipo enbuŝe.
— Saluton, — diris la mumriko. — Ĵetu la ŝnuron al mi. Vi ne hazarde kunportas iom da kafo surŝipe?
— Tutan skatolon! — vokis Snif. — Ankaŭ sukeron. Mi estas Snif kaj mi vojaĝis almenaŭ cent mejlojn kaj mi rajtis stiri preskaŭ la tutan vojon kaj hejme mi havas sekreton kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O! Jen Mumintrolo. Lia paĉjo konstruis tutan domon!
– Ĉu vere? — la mumriko diris rigardante ilin. — Mi estas Snufmumriko.
Li faris etan fajron ekster la tendo kaj ekkuiris kafon.
– Ĉu vi loĝas ĉi tie tute sola? — demandis Mumintrolo.
— Mi loĝas jen kaj jen, — respondis Snufmumriko eligante tri tasojn. — Hodiaŭ hazarde estas ĉi tie, morgaŭ aliloke. Jen la avantaĝo loĝi en tendo. Ĉu vi survojas ien?
— Jes. Al Observatorio, — Mumintrolo serioze diris. — Ni rigardos danĝerajn stelojn kaj ekscios, ĉu la universo efektive estas nigra.
— Tio estos longa vojaĝo, — diris Snufmumriko. Poste li silentis sufiĉe longe.
Kiam la kafo estis preta li verŝis ĝin en la tasojn dirante:
— Ne eblas scii pri kometoj. Ili venas kaj foriras laŭplaĉe.
Eble ĝi tute ne venos ĉi tien.
— Kio estas kometo? — demandis Snif, kaj liaj okuloj nigriĝis.
– Ĉu vi ne scias tion? — diris Snufmumriko. — Tamen vi ekiris por rigardi danĝerajn stelojn? Kometo estas sola stelo kiu perdis la prudenton kaj ĵetas sin tra la universo kun arda vosto post si. Ĉiuj aliaj steloj havas bonordajn orbitojn laŭ kiuj ili iras, sed la kometo povas aperi ĉie ajn. Ankaŭ ĉi tie.
— Kaj kio do okazos? — flustris Snif.
— Malbono, — diris Snufmumriko. — La tuta tero dispeciĝos.
— Kiel vi scias ĉion ĉi? — bruske demandis Mumintrolo.
Snufmumriko levis la ŝultrojn.
— Homoj babilas, — li diris. — Ĉu vi volas pli da kafo?
— Ne, dankon, — diris la trolo. — Mi ne emas je pli da kafo.
— Ankaŭ mi ne! — ekkriis Snif. — Mi malbonfartas… Baldaŭ mi vomos!
Ili longe sidis rigardante al la dezerta pejzaĝo nenion dirante. Snufmumriko elpoŝigis la buŝharmonikon kaj ludis nedifinitan vesperan kanton.
Nun la danĝero ekhavis nomon. La kometo. Mumintrolo rigardis la ĉielon, kiu estis griza kaj ĉiutaga. Sed nun li sciis, ke ie trans la nuba kovrilo flugas la brulanta stelo, la kometo kun longa brilanta vosto, ĝi flugas pli kaj pli proksimen…
— Kiam ĝi alvenos? — li subite demandis.
— Tion oni sendube scias en tiu observatorio, — diris Snufmumriko ekstarante. — Sed certe ĝi ne venos ĉivespere. Ĉu ni faru etan promenon antaŭ ol mallumiĝos?
— Kien? — timeme demandis Snif.
— Ho, ien ajn, — diris Snufmumriko. — Sed se vi nepre deziras iri ien, ni ja povus rigardi la grenatan fendegon.
— Grenatoj! — vokis Snif. — Ĉu ili estas veraj?
— Mi ne scias, — respondis Snufmumriko. — Sed ili estas belaj.