Выбрать главу

– Ĉu vi nun pli bone fartas? — demandis Snufmumriko.

— Ne, diris Snif kaj iĝis tute palvizaĝa. — Nun mi ekhavis kapturnon! — Kaj li kuŝiĝis sternite sur la tero rifuzante pluiri.

— Aŭskultu, — diris Mumintrolo. — Ni devas rapidi. Mi devas kiel eble plej rapide trovi la etan…

— Mi scias, mi scias, — interrompis Snif. — Vian stultan Snorkfraŭlinon. Sed ne tuŝu min ĉar tiam mi vomos!

— Lasu lin malbonfarti en paco, — diris Snufmumriko. — Atendante ni rulu iom da ŝtonoj. Ĉu vi iam rulis ŝtonojn?

— Ne, — diris Mumintrolo.

Snufmumriko elektis grandegan blokon kiu kuŝis ĝuste apud la roka rando.

— Nun rigardu, — li diris kaj ekbalancis la ŝtonon, unu, du, tri — kaj ĝi malaperis trans la randon. Ili kuris antaŭen por rigardi. Jen la bloko dancis antaŭen kvazaŭ fulmotondrus, ŝtonetoj ŝprucis kaj longe poste muĝantaj eĥoj ĵetiĝis tien-reen inter la montoflankoj.

— Fariĝis ŝtonlavango, — feliĉe diris la mumriko.

– Ĉu ankaŭ mi! — vokis Mumintrolo kaj kuris ĝis eĉ pli granda bloko kiu staris ekvilibre plej fore rande de la abismo.

— Singarde! — kriis Snufmumriko.

Sed estis tro malfrue, la bloko tondre falis, kaj post ĝi flugis la malfeliĉa mumintrolo.

Nun verŝajne troviĝus je unu mumintrolo malpli en la mondo, se li ne havus la savŝnuron ĉirkaŭ la ventro. Snufmumriko tuj ĵetis sin dorsen kaj serĉis piedapogon por kontraŭi la puŝon. Ĝi estis forta puŝo, li sentis kvazaŭ li disduiĝus.

Sube en la abismo Mumintrolo senpove svingiĝis tienreen, kaj li estis sufiĉe peza trolo. Snufmumriko malrapide glitis pli kaj pli proksimen al la krutaĵo. La ŝnuro inter li kaj Snif streĉiĝis kaj ankaŭ Snif estis kuntirata sur la tero.

— Lasu, — li ĝemis. — Ne ĝenu min, mi malbonfartas…

— Vi eĉ pli malbonfartos kiam vi falos en la abismon post kelka tempo, — diris Snufmumriko. — Fikstenu kaj tiru! Kaj sube Mumintrolo blekis:

— Helpon! Tiru min supren!

Snif levis la nazon, kaj lia vizaĝo eĉ pli verdiĝis, sed ĉifoje tio estis pro teruriĝo. Li provis forrampi, li apogis sin mane, piede kaj voste, li glitis tien-reen, kaj kiel ajn li baraktis, la ŝnuro implikiĝis inter la rokoj kaj ili ĉesis gliti.

— Kaj nun tiru, — diris Snufmumriko. — Haŭlu per via plena forto kiam mi diras “nun”. Tio estas — ne nun. Ne nun. Sed nun! — Kaj jen ili tiris plenforte, pecon post peco, kaj finfine vidiĝis Mumintrolo super la rando. Unue la oreloj, poste la okuloj, poste la nazo, poste ankoraŭ pli da nazo kaj fine la tuta mumintrolo.

— Je mia vosto, — li diris. — Ĉi tion Panjo devus sperti.

— Saluton! — diris Snif. — Bone revidi vin. Mi estas tiu, kiu igis ĉion halti!

Ili longe sidis por trankviliĝi. Subite Mumintrolo diris:

— Ni estis stultaj.

— Certe vi estis tiaj, — diris Snif.

— Nepardoneble, — pluis Mumintrolo. — Krime! Imagu se ni rulis tiujn ŝtonojn sur la kapon de eta Snorkfraŭlino!

— Tiuokaze ŝi nun estas plata, — diris Snif.

Mumintrolo salte stariĝis.

— Ni devas pluiri, — li ekkriis. — Tuj!

Kaj sub la malintense ruĝa ĉielo kun ĝia pala sundisko ili pluiris malsupren.

Sub la monto fluis rivereto inter la ŝtonoj. Ĝi estis tre malprofunda kaj havis oran glimon sur sia fundo. La hemulo sidis kun siaj lacaj piedoj en la akvo suspirante al si mem. Apude li havis dikan libron titolitan «Insektoj de la Norda Duonsfero, iliaj Kutimoj kaj Fikutimoj».

— Strange, — diris la hemulo. — Eĉ ne unu sola kun ruĝa vosto. Se ne temus pri Dideroformia Fnatopogetes, sed ĝi estas tre ofta kaj havas neniun ajn voston.

Kaj li refoje suspiris.

— Saluton, — diris Mumintrolo kaj aperis de malantaŭ angulo de roko.

— Uf, kiel mi ektimis, — diris la hemulo. — Jen vi denove. Mi kredis ke vi estas ŝtonlavango. Ĉi-matene estis tute terure.

— Kio? — demandis Snif.

— La ŝtonlavango, kompreneble, — respondis la hemulo. — Tute terure. Ŝtonoj grandaj kiel domoj saltadis ĉie kaj rompis mian plej grandan vitran skatolon. Ankaŭ mi saltis. Rigardu la ŝvelaĵon sur mia kapo! Nur rigardu ĝin!

— Mi bedaŭras, ke ni hazarde ĵetis kelkajn ŝtonojn suben, preterpasante, — diris Snufmumriko. — Estas malfacile rezigni, se ili estas tre grandaj kaj rondaj…

– Ĉu vi volas diri, ke ĝi estis via ŝtonlavango? — malrapide demandis la hemulo. — Mi devus diveni tion. Kompreneble. Efektive mi neniam trovis vin tre simpatiaj, kaj post tio ĉi estas necerte ĉu mi volas plu koni vin.

Kaj li turnis sin for verŝante akvon sur siajn lacajn piedojn. Post kelka tempo li diris:

– Ĉu vi ankoraŭ ne foriris?

— Ni baldaŭ ekiros, — respondis Snufmumriko. — Ni nur ŝatus scii, ĉu vi rimarkis ion strangan pri la koloro de la ĉielo.

— Koloro de la ĉielo? — la hemulo surprizite ripetis.

— Jes, la ruĝa koloro.

— Aŭskultu, — diris la hemulo. — La ĉielo povas esti kvadratita se ĝi volas, en ordo laŭ mi. Mi maloftege rigardas ĝin. Kio zorgigas min estas ke mia bela rivereto senakviĝas. Se tio ĉi daŭros, mi ne plu povos plaŭdi per la piedoj.

— Sed estas granda danĝera kometo, — ekis Mumintrolo. Tiam la hemulo stariĝis, kolektis siajn aferojn kaj vadis ĝis la transa flanko.

— Venu, ni iru, — diris Snufmumriko. — Sendube li preferas esti sola.

La tero iĝis pli agrabla por surtreti, ĝi estis kovrita de likenoj kaj muskoj kaj jen kaj jen kreskis kelkaj floroj. La arbaro alproksimiĝis. Estis varmege.

— En kiu direkto vi loĝas? — demandis Snufmumriko. — Ĉar nun ni devos iri laŭ rekta vojo por veni tien antaŭ la kometo.

Mumintrolo rigardis la kompason.

– Ĝi tute freneziĝis, — li diris. — Ĝi nur turniĝas en rondo. Ĉu vi pensas ke ĝi timas la kometon?

— Tio eblas, — diris Snufmumriko. — Ni devos iri intue. Mi ĉiuokaze neniam kredis je kompasoj. Ili nur detruas la naturan senton pri direktoj.

– Ĝuste nun mi havas naturan senton pri manĝo, — informis Snif. — Kial ni jam delonge ne manĝas?

– Ĉar la manĝo elĉerpiĝis, — diris Snufmumriko. — Trinku fruktsukon kaj provu pensi pri io agrabla.

Post iom ili venis al lageto. Ĝia akvo malaltiĝis al malprofunda flako kiu fiodoris, kaj ĉe la bordoj algoj malfreŝis, verdaj kaj ŝlimaj. Ĝi ne plu estis ĉarma lago por banoj.

— Eble ĝia fundo truiĝis, — diris Snif. — Kaj nun ĉiu akvo elfluas.

— Ankaŭ la rivereto de la hemulo malaltiĝis, — diris Mumintrolo.

Snif rigardis en la fruktsuka botelo.

— Ankaŭ ĉi tie malaltiĝis! — li kriis.

— Ej, — diris Mumintrolo. — Vi mem trinkis el ĝi. Ne estu azeno.

— Vi estas azeno! — kriis Snif, ĉar li laciĝis kaj timis kaj malsatis, kaj ĝuste tiam ili aŭdis iun alvoki helpon. Iu kriis en la arbaro. Estis tre laŭtaj kaj ŝiraj krioj, kiuj levis la nukajn harojn de la tuta triopo. Mumintrolo ekkuris kiel kanonkuglo.

— Atendu! — kriis Snif. — Mi ne povas sekvi! Ho! Aj! — La savŝnuro streĉiĝis ĉirkaŭ lia ventro, li falis survizaĝen kaj blekante estis tirata plu laŭ la tero. Sed la aliaj ne haltis, ĝis ili kuris ambaŭflanke de arbo kaj falis teren.

— Forigu la morhan ŝnuron! — kolere diris Mumintrolo.

— Vi sakris! — diris Snif.

– Ĉu gravas? — reciproke kriis la trolo. — Estas Snorkfraŭlino, kiu alvokas helpon! Mi scias, ke estas ŝi!

— Nun vi ambaŭ trankviliĝu, — diris Snufmumriko. Li eligis sian tranĉilon kaj distranĉis la ŝnuron.

Denove Mumintrolo ekkuris tiel rapide kiel li povis per siaj mallongaj kruroj. Post kelka distanco li renkontis la snorkon, kiu bluiĝis pro teruro kaj kriis:

— Terura arbedo manĝas mian fratinon!

Kaj li tute pravis.

Venena arbedo de la danĝera genro Angosturo kaptis la voston de Snorkfraŭlino kaj malrapide tiris ŝin al si per siaj vivaj brakoj, dum ŝi, tre kompreneble, estis violkolora pro timego kaj kriis pli laŭte ol iu snorkfraŭlino iam ajn kriis.

— Mi venas! Mi venas! — vokis Mumintrolo.

— Prenu ĉi tiun pro sekuro, — diris Snufmumriko kaj donis al li sian tranĉilon (tiun kun korktirilo kaj ŝraŭbilo). — Kaj provu kolerigi ĝin. La angosturoj tre facile ofendiĝas.

— Ter-rampanto! Lavbroso! — vokis Mumintrolo. La angosturo ne reagis.

— Pispot-broso! — kriis la trolo. — Aĉa ratvost-pesto! Vi ŝajnas koŝmaro post tagmanĝo el memmortinta porko!

Tiam la angosturo turnis ĉiujn siajn verdajn okulojn al li kaj lasis Snorkfraŭlinon. Unu el la longaj brakoj etendiĝis kiel serpento kaj volviĝis ĉirkaŭ la nazo de Mumintrolo.