Выбрать главу

La forto de la litero g retenas la gliton de la lango, kaj esprimas glis- ĥros [malavara], glukus [dolĉa], kaj gloiхdes [viskozeco].

Li perceptis ke la litero n prononciĝas interne kaj esprimas "enecon"; ĝia funkcio kaj prononciĝo estas samaj. Ekzemple: endon [interne] kaj entos [en].

Li asignis al la litero a la signifon "grando", kaj al la litero к la signifon "larĝo", ĉar ili estas grandaj literoj.

La litero o esprimas rondecon, tial ĝi estas abunde metita en la vor- ton gongulon [rondeco].

Ŝajnas ke la leĝfarinto simile kunligis literojn kaj silabojn kun ĉiu ekzistaĵo por fari signojn kaj nomojn, simile kunmetis ilin por la ce- teraj vortoj. Tia estas la korekteco de nomoj, Hermogeno, laŭ mia opinio — krom se Kratilo ĉi tie diras ion alian.

hermogeno: Nu, Sokrato, Kratilo ofte multe ĝenis min, kiel mi diris ko- mence, per deklaro ke ekzistas ia korekteco de nomoj, kvankam li neniam klarigas kio ĝi estas. Mi tute ne scias ĉu li intence aŭ kontraŭvole parolas tiel malklare. Do, Kratilo, diru al mi ĉi tie antaŭ Sokrato: ĉu vi konsentas kun kion diras Sokrato pri nomoj, aŭ ĉu vi povas diri ion pli ĝustan? Se vi povas diri ion pli ĝustan, do diru ĝin,

51

por ke aŭ vi lernu de Sokrato aŭ vi instruu ambaŭ nin.

kratilo: Kion, Hermogeno? Ĉu vi supozas ke estas facile lerni aŭ instrui ion tiel rapide — precipe tion, kio ŝajnas esti la plej granda temo?

428 hermogeno: Je Zeŭso, ne mi. Sed mi kredas ke Hesiodo pravis kiam li diris ke aldoni iometon al iometo estas utile.[85] Do se vi povas eĉ iometon aldoni, ne hezitu helpi ne nur Sokraton — ĉar vi estas just- ulo — sed ankaŭ min.

sokrato: Kratilo, mi kaj mia kolego tute ne plene fidas kion ni diris dum nia ekzameno. Do kuraĝe parolu, se vi eble povas diri ion pli bonan. Ne mirigus min ke vi povas diri ion pli bonan, ĉar estas klare al mi ke vi mem ekzamenis la temon kaj ankaŭ lernis de aliaj. Do se vi diros ion pli bonan, vi povos kalkuli ankaŭ min kiel unu el viaj lernantoj.

kratilo: Kiel vi diris, Sokrato, mi okupiĝis pri la temo kaj eble mi povos fari vin lernanto. Sed mi timas ke fariĝos inverse, ke vi ekdiros al mi la vortojn uzitajn de Aĥilo kiujn li diris al Ajakso en Preĝoj:

^jakso, 'Popolestro, dia filo de Telamono,

'Vi ŝajnas esti dirinta ĉion en mia menso.[86]

Efektive, Sokrato, vi ŝajnas esti ia orakolo, ĉu inspirita de Eŭtifro, ĉu parolas alia Muso jam delonge troviĝanta en vi.

sokrato: Kratilo, amiko, Jam delonge mi mem miras pro mia saĝeco kaj mi malfidas ĝin. Mi opinias ke ni devas reekzameni kion mi diras, ĉar sintrompo estas plej aĉa. Kiam la trompanto eĉ ne iomete for- estas sed ĉiam ĉeestas, ja estas terure, ĉu ne? Ofte necesas rekonside- ri la jamdiraĵojn kaj peni, laŭ la vortoj de la poeto, rigardi "kaj antaŭ- en kaj malantaŭen"[87]. Do nun ni rigardi kion ni diris. Ni diras ke korekta nomo estas tiu kiu montras kia estas la objekto — ĉu tio jam estas sufiĉe diskutita?

kratilo: Mi opinias ke tute plene, Sokrato.

sokrato: Do nomo havas instruan celon.

kratilo: Nepre.

sokrato: Kaj ĝi estas arto, kun praktikantoj.

kratilo: Nepre.

429 sokrato: Kaj ili estas...kiuj?

kratilo: La leĝfaristoj, kiel vi diris jam komence.

sokrato: Ĉu ĉi tiu arto establiĝas inter homoj simile al la aliaj, aŭ ne? Mi celas diri ĉi tion: iuj pentristoj estas pli kompetentaj ol aliaj, ĉu ne?

kratilo: Nepre.

sokrato: La pli bonaj faras siajn laboraĵon — la bildojn — pli bone; kaj la malpli bonaj malpli bone faras bildojn, ĉu ne? Kaj estas same pri domkonstruistoj, kelkaj konstruas pli bonajn domojn ol aliaj.

kratilo: Jes.

sokrato: Ĉu ankaŭ inter leĝfaristoj, kelkaj pli bone laboras ol aliaj?

kratilo: Mi kredas ke ne.

sokrato: Vi, do, ne kredas ke kelkaj leĝoj estas pli bonaj ol aliaj?

kratilo: Ne.

sokrato: Nek, verŝajne, unu nomo estas pli bone donita ol alia?

kratilo: Ne.

sokrato: Do ĉiuj nomoj estas korekte donitaj, ĉu?

kratilo: Se ili ja estas nomoj.

sokrato: Sed kion ni diru pri la nomo de Hermogeno, se li efektive tute ne havas Hermesan karakteron? Ĉu ĝi do ne vere estas lia nomo, aŭ ja estas lia nomo sed ĝi estas malkorekta?

kratilo: Ĝi ne vere estas lia nomo, Sokrato, ĝi nur ŝajnas esti lia nomo. Sed efektive ĝi estas nomo de iu alia persono kiu havas kongruan karakteron.

sokrato: Sed ĉu oni ne mensogas[88] asertante ke li estas Hermogeno? Ĉar ja estus mensogo aserti ke li estas Hermogeno kvankam li ne estas tio.

430 kratilo: Kion vi diras?

sokrato: Nu, laŭ via pretendo, oni tute ne povas mensogi — kvankam, amiko Kratilo, tre multaj personoj ja mensogas, kaj nuntempe kaj antikve.

kratilo: Sed Sokrato, kiel povus persono kiu diras ion tamen diri nenion? Sed tio ja estas la signifo de "mensogi": "diri nerealaĵojn".

sokrato: Amiko, via argumento estas tro subtila por mi je mia aĝo. Sed diru al mi: ĉu laŭ vi oni ne "diras" falsaĵon, sed oni ja "asertas" ĝin?

kratilo: Mi ankaŭ ne kredas ke oni "asertas" falsaĵon.

sokrato: Nek "parolas" nek "deklaras"? Se iu renkontus vin en fremda lan- do, prenus vian manon, kaj dirus: "Saluton, fremda Atenano, Hermo­geno filo de Smikriono," — se li dirus, aŭ asertus, aŭ parolus, aŭ deklarus, tiujn vortojn — ĉu la vortoj celus tamen Hermogenon? Aŭ eble neniun?

kratilo: Mi kredas, Sokrato, ke li dirus nur sensignifajn sonojn.

sokrato: Nu mi bezonas scii ĉu la sonoj estas vero aŭ falsaĵo. Aŭ ĉu parto de ili estas vero, alia parto falsaĵo? Ankaŭ tio sufiĉus.

hermogeno: Laŭ mi tiu persono nur faras bruon, li nur movas siajn lipojn sensignife, same kiel se iu batas latunon.

sokrato: Nu eble ni povus tamen interkonsenti, Kratilo, ĉi tieclass="underline" ĉu vi kon­sentas ke nomo estas unu afero, kaj la objekto kiun oni nomas estas alia afero?

hermogeno: Jes.

sokrato: Kaj ĉu vi akceptas ke nomo imitas la objekton?

hermogeno: Tute certe.

sokrato: Sed vi ankaŭ akceptas ke pentraĵo imitas objekton alimaniere?

kratilo: Jes.

sokrato: Bone — eble mi nur miskomprenis. Bonvolu diri ĉu vi akceptas ĉi tion: — oni povas atribui ambaŭ specojn de imitado — bildoj kaj nomoj — al la objektoj kiujn ili imitas, ĉu ne?

kratilo: Prave.

sokrato: Unue konsideru ĉi tion: oni povas supozi ke bildo pri viro temas pri viro, kaj bildo pri virino temas pri virino, kc., ĉu ne?

kratilo: Certe.

sokrato: Kaj ankaŭ povas esti inverse, ke bildo pri viro temas pri virino, kaj bildo pri virino al viro.