Выбрать главу

hermogeno: Je Zeŭso, ne vi! Laŭ mia opinio, vi trafas ĝin.

sokrato: Estas prave, laŭ mia opinio, nomi la idon de leono leono, kaj la idon de ĉevalo ĉevalo. Mi ne parolas pri kiam monstro naskiĝas el ĉevalo, sed pri kiam la ido estas samnatura kiel la naskinto. Se ĉevalo kontraŭnature naskus bovinan idon, tio estus nomenda "bovido', ne "ĉevalido". Simile, mi ne nomus nehoman idon de homo "homido". Kaj same pri arboj kaj ĉio alia. Ĉu vi akordas kun mi?

hermogeno: Mi akordas.

sokrato: Bone. Sed atentu por ke mi ne misgvidu vin. Ĉar se ido naskiĝas el reĝo, ĝi estas nomenda "reĝo", kaj ne gravas el kiuj silaboj tiu nomo konsistas, se ĝi signifas la samon. Ankaŭ ne gravas ĉu litero aldoniĝas al ĝi aŭ forpreniĝas el ĝi, se la esenco de la afero restas kaj estas klare videbla en la nomo.

hermogeno: Kion vi diras?

sokrato: Nenion kompleksan. Estas simile al la literoj de la alfabeto. Vi scias ke ni donas nomojn al la literoj, sed la nomoj ne estas la literoj mem, escepte de kvar: e, u, o, kaj х.[11] Vi scias ke por la aliaj vokaloj, kaj la konsonantoj, ni aldonas ekstrajn literojn por formi iliajn nom- ojn. Sed se ni klare konservas la signifon, la nomo estas korekta. Ek- zemple, beta. Vi vidas ke la aldonitaj e kaj t kaj a ne malhelpas tiun literon montri sian naturon per la tuta nomo decidita de la leĝfar- into. Li bone sciis doni nomojn al la literoj.

hermogeno: Ŝajnas al mi ke vi tute pravas.

394 sokrato: Nu, ĉu ne estas same pri "reĝo"? Reĝo naskiĝas de reĝo, bo­na el bona, bela el bela, ktp., el ĉiu speco ido simila naskiĝas, krom se naskiĝas monstro, do ĝi havas la saman nomon. Povas esti ke la sila- boj estas tre diversaj, tiel ke amatoro kredus ke ili estas tute malsimi- laj kvankam ili signifas la samon. Estas simile kiam ni uzas medika- mentojn, la koloroj kaj odoroj povas multe varii kiam temas pri la sama substanco. Por la kuracisto, kiu konas ilian koncepton, ili estas similaj, kaj la aldonaĵoj ne timigas lin. Tute same personon kiu kom- prenas la signifojn de nomoj ne timigas aldono aŭ ŝanĝo aŭ manko de litero, eĉ se la literoj estas tute malsimilaj, ĉar la koncepto restas

sama.[12]

Kiel ni ĵus diris, Лstianaks kaj fнektхr havas neniujn komunajn lite- rojn escepte de la t, sed ili havas identan signifon. Simile, kiuj literoj estas komunaj al ili kaj ^rĥepolis[13]? Sed ili signifas la samon. Kaj estas multaj aliaj nomoj kiuj nur signifas "reĝo". Pluraj vortoj signifas "ge- neralo" ekzemple rtgis, kaj 'Polemarĥos[14], kaj Eupolemos. Kaj estas di­versaj kiuj signifas "kuracisto": latroklйs kaj Лkesimbrotos[15]. Kaj simi­le ni povas trovi multegajn aliajn kiuj distingiĝas per siaj silaboj kaj literoj, sed indikas la samajn konceptojn. Ĉu vi samopinias?

hermogeno: Certe.

sokrato: Do laŭnaturaj naskitoj devas ricevi samajn nomojn.

hermogeno: Certe.

sokrato: Kion pri tiuj kiuj naskiĝas kontraŭnaturaj, monstraj? Ekzemple, kiam el bona pia viro naskiĝas malpia filo. Estas simile kiel antaŭe, se ĉevalo naskas bovinan idon, la ido devus ne havi la patran nomon sed tiun de sia speco, ĉu ne?

hermogeno: Certe.

sokrato: Kaj la malpia ido de piulo devas ricevi nomon laŭ sia speco.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Nek Qeofilos, ["di-amanto"] nek mnesideos, ["memor-dio"], nek iu el tiaj nomoj. Lia nomo devas esprimi la malon de tiuj, se lia nomo devas esti korekta.

hermogeno: Tute certe, Sokrato.

sokrato: Simile "Oresto",[16] Hermogeno, verŝajne estas korekta, negrave ĉu li hazarde ricevis tiun nomon, ĉu ĝin donis al li poeto kiu volis indiki lian sovaĝan naturon kaj lian ferocon kaj lian montecon per lia no- mo.

395 hermogeno: Klare, Sokrato.

sokrato: Ankaŭ la nomo de lia patro konformas al lia naturo.

hermogeno: Klare.

sokrato: Sendube tiel estis rilate al Agamemnono[17], admirata pro laboreg- ado, glorata pro pacienco. Indiko pri tio estas liaj spertoj kaj pacien- co en Trojo. La nomo Agamemnono indikas ke li estas admirinda pro sia persistado. Same la nomo Atreo estas korekta. Li murdis Kri- sipon kaj tre kruelis kontraŭ Tiesto, kaj tiel kaŭzis la detruon kaj ruiniĝon de sia bonfamo. Tiu priskriba nomo estas iomete ŝanĝita kaj kaŝita, tiel ke la naturo de tiu homo ne estas klara al ĉiuj. Sed la signi- fo de Atreo estas sufiĉe klara al spertuloj pri nomoj. Kaj rilate al obs- tineco [ateires], sentimeco [atreston], kaj ruinigo [ateron] tiu nomo estas ĉiel korekta. Ankaŭ la nomo de Pelopso ŝajnas al mi ĝusta. Ĝi signifas personon kiu vidas proksimaĵojn.

hermogeno: Kiel tio pravas?

sokrato: Laŭdire tiu viro, kiam li murdis Mirtilon, tute ne antaŭsciis nek antaŭvidis la katastrofan estontecon de sia tuta gento. Li vidis nur ti- on kio estis proksima — t.e. pelas — kaj tuja, kiam li fervoris edzinigi kiel ajn Hipodamian. Ankaŭ ĉiu opinius ke la nomo de Tantalo estas korekta kaj laŭ lia naturo, se la diraĵoj pri li estas veraj.

hermogeno: Kiuj?

396 sokrato: Ke multaj teruraj misfortunoj trafis lin dum lia vivo, la lasta el ili estis la detruiĝo de lia patrio; kaj kiam li mortis, en Hadeso ŝto- no svingiĝis [talanteia] super lia kapo. Estas mirinde kiel tio akordas kun lia nomo. Estas simple kvazaŭ iu volis nomi lin plej mizera [ta- lantatos] sed kaŝis la nomon dirante ke li estas Tantalos [Tantalo], kaj la tradicio hazarde konservis tion kiel lian nomon. Kaj ŝajnas ke la nomo de lia patro Zeŭso ankaŭ bonege taŭgas, kvankam estas malfacile observi tion. La nomo de Zeŭso simple estas kia frazo. Oni dividas ĝin, kaj unuj uzas unu parton, la aliaj uzas la alian parton — iuj nomas lin Zкna, aliaj nomas lin Ј>ia. Kombinite, ili klarigas la na- turon de la dio. Kiel ni diris, estas taŭge ke nomo kongruas al la sig- nifato. Por ni kaj ĉiuj aliaj neniu alia estas la kaŭzo de vivo pli ol la estro kaj reĝo de ĉio. Do estas korekte ke ĉi tiu nomiĝas Dio, pro kiu ĉiuj ĉiam vivas.[18] Unuaaŭde ŝajnas insolente nomi lin infano de Kro- no, ĉar li estas inda ido de granda intelekto — sed koron signifas ne knabon sed lian puran [ka^aron] kaj senmakulan [akeraton] mens- on.[19] Li estas laŭtradicie filo de Urano[20], kies signifo "suprenrigardo" estas ankaŭ bele taŭga nomo, ĉar tiel, Hermogeno, laŭ la astronomi- istoj oni akiras puran menson.[21] Do la nomo estas ĝusta. Se mi me- morus la geneaologion laŭ Hesiodo mi parolus simile ankaŭ pri la antaŭaj generacioj, montrante ke iliaj nomoj estas ĝustaj, por provi ĉu jes aŭ ne validas ĉi tiu saĝo kiu ĵus subite trafis min el mi ne scias kie.

hermogeno: Nu, Sokrato, vi ŝajnas al mi subite orakoli ekstaze.

sokrato: Tion mi ŝuldas, Hermogeno, al Eŭtifro el Prospaltio. Jam de ĉi- matene mi multe estas kun li aŭskultante lin. Ekstaze li ne nur plen- igis miajn orelojn per la saĝodajmono sed ankaŭ kaptis mian mens- on. Mi kredas ke li instigas nin. Hodiaŭ li inspiru nin por fini la enke- ton pri nomoj. Sed morgaŭ, se vi akceptas, ni forsendos la inspiron kaj trovos personon kiu kapablas purigi nin de la ekstazo — aŭ pastr- on aŭ Sofiston.