Выбрать главу

hermogeno: Tiu nomo estas bombasta, Sokrato; sed kion vi diras pri la monato kaj la astroj?

sokrato: Monato [meis] korekte devas deriviĝi el malmultiĝi [meiousdai]. Astroj verŝajne ricevis sian nomon laŭ lamplumo [astrape]. Astrape, ĉar ĝi konsistas el okul-turnado [хpa anastrefei], devas esti anastro- pe,[65] kaj oni plibeligis ĝin por fari la nunan vorton fнstrape.

hermogeno: Kion pri fajro kaj akvo?

sokrato: Mi tute ne scias pri fajro, sendube aŭ la Eŭtifra muzo forlasis min, aŭ ĝi estas malfacilega vorto. Vidu kian rimedon mi uzas kiam ajn mi tute ne scias ion tian.

hermogeno: Kian?

sokrato: Mi diros al vi. Sed respondu ĉi tion: ĉu vi povas diri kial oni ku- timas nomi ĝin fajro?

hermogeno: Je Zeŭso, ne mi.

sokrato: Pripensu kion mi suspektas pri ĝi. Mi scias ke la helenoj prenis vortojn de la barbaroj, precipe la helenoj loĝantaj inter la barbaroj.

hermogeno: Do?

sokrato: Vi scias ke se oni penas montri la taŭgecon de nomo laŭ la hele­na lingvo anstataŭ laŭ la lingvo al kiu ĝi apartenas, la entrepreno de­vas fiaski.

hermogeno: Prave.

410 sokrato: Konsideru ĉu eble tiu vorto "fajro" [pur] estas fremdlingva, ĉar ne estas facile trovi ligon inter ĝi kaj la helena lingvo. La frigian- oj[66] tute klare uzas ĉi tiun vorton, kun nur etaj modifoj. Estas same pri "akvo" [hudхr] kaj "hundoj" [kunes] kaj multaj aliaj vortoj.

hermogeno: Tiel estas.

sokrato: Do ni ne perfortu tiujn vortojn, ĉar iu povas informi pri ili. Do mi formetas "fajron" kaj "akvon".

[aer], Hermogeno, havas tiun nomon ĉar ĝi levas [airei] super la te- ron. Aŭ eble ĉar ĝi konstante fluas [aei hreei]. Aŭ ĉar vento fluas el ĝi, kaj poetoj uzas la vorton aetas por signifi "ventoj". Eble aer originis en la vorto aetorroun [ventonkreanta][67]

Mi supozas ke ĉielo [aiter], ĉar ĝi ĉiam kuras flue ĉirkaŭ la aero de- vus nomiĝi aei deer ["ĉiam-kur-aero"] .

Tero [ge] estas pliklarsignifa kiam oni diras gaian [teron]. Qaia ĝuste diriĝus genneteira [naskintino], kiel diras Homero, kiu diras gegaasin anstataŭ gegennesdai [naskiĝi]. Bone. Kio sekvos tion?

hermogeno: Sezonoj [horai], Sokrato, kaj jaro [eniautos kaj etos].

sokrato: Sezonoj [horai] devas esti dirata laŭ la arkaika atika maniero, se oni volas kompreni ĝin. <OrR$1[68] nomiĝas tiel ĉar ili dividas la vintr- on de la somero kaj de la ventoj kaj la terproduktoj. Ĉar ili dividas [horizein] ili nomiĝas horai. Eniautos kaj etos [ambaŭ signifas mona- to] sendube estas unusama vorto. Ĝi estas tio kio enlumigas ĉiujn kreskaĵojn kaj iĝantojn, laŭvice, kaj kontrolas ilin en si. Simile kiel la antaŭe diskutita nomo Zeŭso estis dividita en du partojn, Zena kaj Dia[69], ankaŭ ĉi tie kelkaj diras eniautos kiu signifas en si [en heauto]; aliaj diras etos kiu signifas etazei [reguligas]. Do la tuta parolo estas "kio reguligas en si", esprimata per du partoj, tiel ke du vortoj fariĝis, eniautos kaj etos, el unusola vorto.

hermogeno: Nu, Sokrato, vi multege progresas.

sokrato: Mi kredas ke mi jam longe veturis en la saĝterenon.

hermogeno: Nepre.

sokrato: Sed vi diros: eĉ pli rapide.

411 hermogeno: Nu, post tio mi volonte vidus la ĝustecon de la belaj no­moj kiuj rilatas al virto, ekzemple: sagaco [fronesis] kaj intelekto [su- nesis] kaj justeco [dikaiosune] kaj ĉio alia tia.

sokrato: Nu, amiko, vi vigligas nemalgrandan klason de vortoj. Sed ĉar mi surmetis la leonhaŭton, mi ne senkuraĝiĝu. Necesas ekzameni, mi supozas, sagaco [fronesis] kaj intelekto [sinesis] kaj opinio [gnome], kaj scio [episteme] kaj la aliajn kiuj, laŭ via diro, estas belaj nomoj.

hermogeno: Certe ni ne neglektu ilin.

sokrato: Je la Hundo! Mi kredas ke mi ne malbone orakolas! Kion mi ĵus pensis estas: ke la tre antikvaj nomfarintoj, kiel la plej multaj el la nuntempaj saĝuloj, serĉas por trovi informon pri estaĵoj kaj pro sia propra tro multa mensturniĝo ili konkludas ke tiuj objektoj mem ĉir- kaŭiras. Ili ne rimarkas ke la kaŭzo estas ilia propra interna kapturn- iĝo, sed decidas ke la aferoj faras tion laŭnature, ke nenio estas sen- mova aŭ plene stabila, ke ĉio fluas kaj moviĝas kaj estas plena de ĉia movo kaj konstanta ŝanĝiĝado. Mi diras tion pripensinte ĉiujn vort- ojn ĝis nun pritraktitajn.

hermogeno: Kiel povas esti, Sokrato?

sokrato: Eble vi ne rimarkis dum la ĵusa pritraktado ke la nomoj doniĝis ĉiam ĉar la objektoj moviĝas kaj fluas kaj ŝanĝiĝas.

hermogeno: Mi ne multe pensis pri tio.

sokrato: Nu, la unua vorto en nia listo estas tute simila.

hermogeno: Kiu vorto?

sokrato: Sagaco [fronesis]. Ĝi estas pensado kun moviĝo kaj fluo [foras kai hrou noesis] eble ankaŭ avantaĝa moviĝo [onesis foras]; do, se vi volas, tiu vorto temas pri moviĝo.

Opinio [gnхme] sendube indikas rigardon al estiĝo kaj observadon. [gones skepsin kai nхmesis]. Observi [nхman] kaj rigardi [skopein] es­tas sinonimoj.

Se vi volas, intelekto [noesis] estas celado al noveco [neou hesis], "esti nova" signifas ke ekzistaĵoj konstante estiĝas. La nomfarinto intencis indiki la almovon de la menso, uzante la vorton neoesis. La praformo de tiu vorto ne estis noesis, oni diris duoblan e: noeesis.

412 Prudento [sofrosune] estas savo [sхteria] de la sagaco [fronesis] kiun ni ĵus ekzamenis.

Scio [episteme] signifas ke valora menso sekvas [hepomenes] la mov- iĝon de objektoj, kaj nek postlasiĝas nek antaŭiras. Do necesas en- meti e kaj diri hepeisteme.

Intelekto [sunesis] ŝajnas simile esti ia kolektaĵo, kaj esprimas kuniri [sunienai] kaj ensume akompanas scion. Intelekto indikas ke la men­so veturas kun la objektoj.

Sed saĝo [sofia] signifas tuŝi moviĝon. Ĝi estas pli obskura vorto kaj pli fremda. Sed necesas memori ke la poetoj ofte diras, kiam okazas

34

komenco de rapida antaŭeniro, esude [li rapidis]. Estis fama Lacede- mona viro nomata Sous [Rapido]. Kaj la Lacedemonanoj uzas tiun vorton por la senco "rapide ataki". Saĝo [sofia] signifas moviĝotuŝon [foras epafen], ĉar ekzistaĵoj moviĝas.