Выбрать главу

1. KIU SIN ENJUNGIS, DEVAS TIRI.

Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tre indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis min verki la ceteron. Al li la kulpo!

C.R.

Estis malvarme ekstere, sed la ĉambro, kie ni sidis, estis agrable varma. Mia plej kara amiko, Ernesto, sidis kontraŭ mi, donante sin plene al sia komforta brakseĝo. Jam dum unu horo ni parolis Esperante kaj pasis de temo al temo. Estis vere instiga plezuro aŭskulti lin; li tiom bone sidis en la lingvo. Ordinare, kiam li parolas per sia gepatra lingvo: la angla, mankas al li la vervo kaj esprimo, — sume, la muziko, kiu montriĝas kiam li parolas Esperanton. Lia Esperanta prozo estas poezio. Tute malsamaj ni estas. Arto kaj poezio tute ne tuŝas min, tamen mi ne povas ne senti la belecon de lia esprim-maniero.

Nia parolado fine atingis la Esperantan literaturon, kaj post tio… paŭzo. Ni sidis dum iom da tempo en serena silento, kiun povas ĝui nur veraj amikoj. Mi suĉis cigaredon kaj distre rigardadis la ŝvebantan fumon.

Subite Ernesto diris: "Kial ne verki romanon?"

"Mi?" mi respondis, tute konsternite.

"Jes, vi", li insistis flegme.

Mi ridis: "Mi tute ne havas kapablon tion fari, kaj cetere, pri kio mi skribu?"

"Aŭskultu," li diris. "Mi scias ke vi ne estas aŭtoro kaj ke vi havas lingvajn mankojn, sed vi spertis varian kaj interesan vivon, kaj vi tre interese rakontas pri viaj travivaĵoj, do kial ne skribi pri viaj spertoj ĝuste tiel, kiel ili okazis? Mi certas, ke tiuj okazintaĵoj interesus. Ne! Ne kapneu. Nu, vi ne estas stilisto, konsentite, sed stilo en si mem ne estas ĉio. Jen kial mi konsilas al vi verki."

Mi rigardis lin tre dubeme. Mi konis lin sufiĉe por scii ke li ne ŝercas, ke li tute sincere admonas min… sed… ĉu li ne eraras… ĉu li ne tro alte taksas min?

"Eble," mi respondis hezite. "Tamen rakonti apartajn incidentojn estas unu afero, sed kiel mi kunigu mian vivon en romanformon? Ĝi estis iom varia kaj saltas de medio al medio; alivorte, ĝi estas devia, epizoda, kaj ne kondukas rekte al kulmino laŭ postulo de romano.

"Vi ne komprenas," paciencis Ernesto. "Ne necese oni formas romanon laŭ la reguloj de fabelo. Elektu kion vi juĝas interesa kaj kroniku ĝin tute libere kaj laŭ­sekve, ellasante tion kion vi juĝas tro aparta."

"Mi komprenas," mi diris. "Sed okazas aferoj, kiujn oni ĝue rakontas, sed kiuj ne indas kiel materialo por romano. Ekzemple la rakonto pri Lilio…"

"Lilio?" demandis Ernesto.

"Jes, pri okazo, kiam mi troviĝis iom embarase en nepropra lito."

"Ĉielo, haltu! Tiaj rakontoj viaj estas tute ne toler… Nu, kaj kio okazis poste?"

"Estis mateno. La alia… persono partopreninta la liton jam elŝteliĝis el la ĉambro, kaj mi mem nur atendis oportunan okazon por sekvi. Subite iu eniris la ĉambron. Mi min kaŝis sub la litaĵoj: kiu estas tie? Mi aŭdis la enveninton klopodi ie-tie en la ĉambro kaj konkludis: la timinda, severmora dommastrino! Ŝiaj paŝoj proksimiĝis al la lito. Kion fari? Mi kuŝis senmove. Tiam — ho teruro! — manoj min tuŝis, ĉirkaŭpalpis — mi kuŝis ŝvitegante — kaj la manoj… ordigis patrine ĉirkaŭ mi li litaĵojn. Poste ŝi foriris. La mastrino pensis, ke mi estas… la regula okupantino de la lito!"

Ernesto brovumis. "Hm, iom dube. Mi opinias: ŝparu la donĵuanajn aventurojn aŭ ĉiuokaze ne spicu la verkon tro forte per ili. Kiel mi jam diris, kribru viajn faktojn laŭ juĝo, sed materialon vi ja havas. Nu, vi estis dum jaroj eksponisto. Pritraktu tiun flankon. Startu ĉe la komenco de via eksponista kariero."

"Eksponisto mi estis, jes kaj ne. Mi klarigu. En la angla lingvo troviĝas la vorto demonstrator kaj ankaŭ la slange teknika vorto grafter. Nu, jen la diferenco. Demonstrator kutime eksponas varon, kiun li bone konas, aŭ teknike aŭ alimaniere; alivorte: li estas specialisto de iu metio kaj estas regula reprezentanto de firmao, kaj pli malpli sincere klarigas. Li ofte estas sendita rekte de la laborejo al la ekspona loko, kaj poste revenas al sia metio. Lia salajro ne multe varias; sed ofte la firmao aldonas etan kurtaĝon pro la mendoj akiritaj pere de li. Sed grafter kutime ŝanĝas de firmao al firmao kaj de varo al varo. Scio pri la artiklo kaj regulaj vendmetodoj estas por li flanka konsidero. Ordinare li estas kombino de ĉarlatano kaj trud-vendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas ĉiujn rimedojn, esceptinte pafilon, por devigi la interesaton aĉeti. Senrespondeca ulo li estas, kiu bone enspezas kaj malavare elspezas. Hodiaŭ li paradas kiel spertulo pri aŭtomata lavmaŝino, kaj morgaŭ li kvazaŭ science parolas pri sano kaj malsano, dum li vendas ian medikamenton. Li pli similas al ia bazarvendisto, kvankam li laboras kie oportunas - tio estas, ĉie ajn de stratangulo kaj bazaro ĝis komerca foiro kaj magazeno. Lia vivo estas gaja, interesa kaj senĝena, ĉar li estas laŭnature optimisto. Mi pensas ke "bazarulo" taŭgus por traduko de grafter… do, ni nomu lin tiel.

Bazarulo estas vere metiisto sen metio. Lia metio estas koni iom pri multaj aferoj. Donu al bazarulo iom da ordinara tero en koverto, kaj tio iĝos tuj la plej valora fruktigilo. Senhezite li hipnote deklamos, donante al tiu tero mirindegajn kvalitojn por kreskigo, florigo, fruktigo de plantoj. Lia manko de scio pri terkulturo ne bridas lian langon. Li ne nur kapablas paroli, sed scias kiel paroli, ĉar li estas natura psikologo, kaj scias juĝi kaj tikli sian aŭskultantaron. Eble vi pensas ke mi troigas, citante tervendadon kiel ekzemplon, sed io tia fakte okazis.

Bazaruloj havas sian propran slangon kaj estas fratecaj inter si. Neniu patrino iam decidis eduki sian infanon por bazarula kariero, kaj mi neniam aŭdis pri lernejo por bazaruloj. Ili origine venas de tre diversaj medioj kaj naciecoj. Tre ofte ili estas personoj, kiuj forlasis sian metion pro diversaj kaŭzoj, sed precipe pro ribelo kontraŭ la reguloj kaj postuloj de estre regata laboro. Preskaŭ ĉiu bazarulo estas eks-io. Inter ili troviĝas eksstudentoj, teatraj eksludantoj, eksboksistoj, eksinĝenieroj, eksartistoj, eksbutikistoj ktp.

Ilia slango montras la nacian diversecon. Mi ne estas etimologo, sed fremda deveno de multaj vortoj en la slango estas memevidenta. Ekzemple manĝari signifas manĝaĵon, do certe ĝi estas de latina deveno; pani signifas pluvon, kaj tio koincidas kun la hinda vorto pani kiu signifas akvon, kaj eble venas de la cigana lingvo. Gelt signifas monon, kaj tio venas de la germana lingvo, tre ŝajne pere de la juda; bevi signifas drinki, el latina; ŝajs estas malbonega negoco…"

"Ĉu ŝajs estas latina?" demandis Ernesto.

"Ne tute," mi respondis, "ĝi estas ne latina sed pli­ĝuste… latrina kaj venas de la germana lingvo."

"Kaj kiel vi fariĝis bazarulo?" scivolemis Ernesto.

"Tio okazis jene…"

"Jen la komenco de via romano!" diris Ernesto. "Sed ne rakontu al mi — skribu vian rakonton, zorgante nur ke vi skribu nature kaj senĝene, kvazaŭ vi rakontus viajn aventurojn en amika rondo."

"Nu, mi provos," mi diris.

"Bonan sukceson!" diris Ernesto.

2. LA ĴETO ESTAS FARITA.

Mi estis kuiristo en Edinburgo. En tiu tempo mi eĉ ne vidis komercan foiron. Mi ŝatis la kuiran laboron, forte laboris en granda hotelo kaj havis nenian ĝenon. Sed iun tagon venis perturba penso al mi… tre malkvietiga penso. Ĉu mia pago estas tiel alta kiel mi kredis? Jes, kompare al aliaj ĝi estas taksata kiel bona, sed mi laboras tage kaj nokte; sep tagojn en la semajno. Nu, mi kalkulis, laŭhore la pago estas malalta. Kaj mi eĉ ne havas stabilan finhoron. Ho jes, laŭŝajne; sed ofte la ĉefkuiristo venas ĝuste kiam mi pretiĝas por foriri kaj diras aŭtoritate: "He, ĉi-nokte okazos balo (aŭ ia festo), kaj vi devas labori ĝis frumatene."