Junulo venis al mi kaj diris kun forta irlanda akcento:
"Ĉu vi deziras laboranton?"
"Efektive jes," mi respondis. "Ĉu iu sendis vin al mi?"
"Ne, mi nur demandas."
"Kia estis via lasta laboro?"
"Mi laboris en magazeno dum iom da tempo, sed trovis la laboron tro teda. Antaŭ tio mi estis emajlisto en fabriko, sed la laboro malutilis mian sanon."
"Ĉu vi iam ajn eksponis aŭ laboris en foiroj?"
"Ne, nur tiujn du laborojn mi faris. Antaŭe mi studis ok jarojn por fariĝi katolika pastro, sed ŝanĝis la ideon, antaŭ ol mi faris la finan voton."
Mi staris penseme kaj sendecide. Li estis juna, seriozmiena kaj modeste vestita. Li ŝajnis tre sincera kaj ema labori.
"La laboro en foiroj estas tre streĉa," mi avertis. "Oni ofte eĉ ne havas tempon manĝi; mi ne pensas, ke vi estas tipo taŭga por foiro."
"Donu al mi la ŝancon! Mi certas, ke mi ŝatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros."
Mi rigardis demande al Anjo, kaj ŝi kapjesis.
"Bone," mi diris. "Ĉu vi povas komenci nun helpi al mi ordigi la standon?"
"Volonte."
Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj ĉio estis aranĝita.
"Ho, kio estas via nomo?"
"Michael O’Hara."
"Bone, Micky, ni komencu."
15. LI VORTON EN LA POŜO NE SERĈAS.
La sekvintan matenon, dum Anjo kaj mi alproksimiĝis al la enirejo de la foiro, viro venis rekte al mi kaj etendis la manon. Surprizite mi akceptis la manpremon. Li tutkore skuis mian manon, metis la alian manon amikeme sur mian ŝultron, kaj diris: "Vi laboras en la montrejo, amiko, ĉu ne? Jes, mi sciis tion, sed vi ne ŝvitis tiom longe, kiom mi ha! Mi povas vidi tion, mia kapo ne servas nur kiel apogilo por mia ĉapo. Jes, videble vi estas nova bazarulo, ĉar vi ne kalkulis la fingrojn post manpremo. Ĉiam faru tion post manpremo kun bazarulo, kam’rado. Eblas, ke vi ne konas min. Ĉiuj bazaruloj konas Martin Vernon: la plej sperta bazarulo kiun la montreja mondo iam havis la ŝancon — ne, la honoron koni. Nu, amiko, mi volas, ke vi faru al mi komplezeton, nur etan favoreton entre nous. Mi estis malsana dum iom da tempo, preskaŭ mi flaris la violojn de sube, kaj nun mi bezonas enirprezon, nur kelkajn rondajn groŝojn, por ke mi trovu laboron. Nu, mi scias, ke vi ĝojos fari tion, n’est-ce pas? Mi redonos la gelt’on al vi tiom senprokraste ke vi pensos, ke vi nur prenis ĝin el unu poŝo por remeti ĝin en la alian, Nu, certe vi donos… iu ajn povas flari, ke vi estas tribano nia. Jen, vi jam estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato! Kaj ankaŭ via ĉarma edzinet’," li pluis, klinante sin ĉe la talio, "ŝi ja estas via edzino, ĉu ne?" Kaj ĉe mia hezito li tuj aldonis: "Ha, jes, mi komprenas — ne gravas. Vi devas fieri pri ŝi, danki al la dioj!"
Mi rigardis lin. Li radiis de bonhumoro, estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo. Li portis biretoĉapon, buntan kravaton, sportjakon, veluran pantalonon kaj brunajn ŝuojn. Li parolis per granda miksaĵo de slango, en kiu estis la bazarula, la usona kaj slangoj el diversaj regionoj kune kun fremdaj vortoj. Kiel multaj bazaruloj, li diris efektive ne "bazarulo", sed "barzulo" (lange oportuna kripligo).
Je lia tumulta alparolo Anjo kaj mi ekridis.
"Ha, la gaja koro!" patosis Martin. "Kia mizera mondo estus ĉi tiu globo, se mankus la rido! Venu, Romeo kaj Julieta, ni eniru, vi ne pentos la donotajn groŝojn, vi vidos min labori, vi vidos min tondi la ŝafojn. Antaŭen, estimataj, al la giĉeto!"
"Ĉu mi estas via unua ŝafo hodiaŭ?" mi ridis.
"Nu kiaj paroloj, samsortano! Vi ĵetas semojn por rikoltegi, saĝulo! Neniu jam bedaŭris renkonti Martin Vernon: vi vidos. Per la vortoj de Julio Cezaro, kiam li ĉarpentis la Trojan ĉevalon: Veni, vidi, vici, la mondo estas nia ostro, kaj ni elprenos la perlon!"
Mi pagis por li, montris niajn enirbiletojn kaj eniris. Ni kune iris al la stando.
"Ha, kuiriloj," diris Martin. "Mi povus vendi tiujn. Bona varo kun bona pluso. Ili interesas la virinojn. Ĉiam vendu al la virinoj! Laŭ statistikoj la virino aĉetas okdek procentojn el la varoj de la lando. Ŝi aĉetas por si, por la hejmo, por la infanoj, por la viroj… sed precipe por si."
"Ĉu vi iam ajn vendis kuirilojn?" mi interesiĝis.
"Kuirilojn? Certe. Mi vendis ĉion. Ne kreskas fungoj sur Martin Vernon. Se vi volas helpanton, mi prezentas al vi la unuan ŝancon profiti per mi. Kion vi diras? Mi ’sponos tiujn kuirilojn, kaj vi bezonos nur krajonaĉi mendojn en la libro tiel fulme, ke via krajono brulos."
"Sed ĉu vi iam ’sponis tiujn kuirilojn?" interrompis Anjo. "Jes aŭ ne?"
"Mi ’sponis multajn kuirilojn, do ĉu gravas, se ĉi tiuj estas iom aliformaj? Kio estas formo? Ili kuiras sen akvo, do kio? Ne timu, mi ’sponis ĉion — de virinaj korsetoj ĝis dentbrosoj por hundoj… Momenton!"
Kaj li forlasis nin kaj kuris al du preterpasantaj mezaĝaj virinoj.
"Matenon, sinjorinoj! Ĉu vi vidis ĉi tiun kuirilon? Jen la plej nova, la plej interesa kuirilo en la tuta foiro. Ĝi kuiras sen akvo. Eĉ por kuiri supon, akvo ne necesas. Tre facile uzeblaj ili estas. Mi bezonus nur momenton por montri al vi unu. Tiuj kuiriloj estas nepre necesaj al ĉiu homo, kiu manĝas!"
Li parolis flue, kaj manko de scio ne detenis lin. Li sciis nenion pri la kuirilo kaj klarigis tute malĝuste, sed tamen en persvada maniero, kaj fine li eligis mendon, kiun mi skribis en la libron.
"Do," li diris, "ĉu tio konvinkas vin? Ĉu necesas plu buŝaĉi?"
"Jes, sed estis iom da bonŝanco tie," mi komentis. "Tamen mi dungos vin, sed mi devas instrui vin pri la kuirilo, ĉar kelkaj el viaj diroj hirtigis miajn harojn!"
"Eĉ Kolumbo ne konstruis Amerikon en unu tago, sed detaloj estas ja nur detaloj: ne zorgu."
Micky envenis, kaj mi prezentis Martin al li. Ili parolis iomete, kaj Martin diris: "Vi estas irlandano? Honoron al vi: vi venas de la Lando de Shaw. Jen cinikulo, kiu scias ridi pri ĉi tiu straba mondo! Mi tranazis ĉiujn liajn verkojn. Micky, knabo, mi estas kontenta nomi vin kam’rado."
La vizitantoj komencis enveni bonnombre, kaj mi komencis eksponi. Ni ne vendis tiom, kiom mi atendis. La tri helpantoj bone laboris. Micky laboris kviete, klarigante. Lia sincera maniero trafis. Ankaŭ Martin bone parolis, sed li iom tro parolis kaj li enkondukis apartaĵojn, kiuj ne rilatis al la objekto, sed mi ne estis malkontenta pri li. Mi telefonis al la direktoro de V.I.K. kaj sciigis lin pri la vendoj kaj la dungitoj. Plaĉis al mi, ke la direktoro lasis ĉion en miaj manoj. Tio permesis al mi disponi libere, kvazaŭ mi estus la estro. Mi cedis iom da antaŭpago al Martin, kaj de tempo al tempo li iris al bufedo por trinki iom da biero, sed li ne trinkis tro. Ni kaj Micky ne trinkis alkoholaĵojn krom dum okazoj de societemo. Ni tri ne iris manĝi plenan manĝon sed kuris intertempe aĉeti teon aŭ kafon kaj buterbulkojn. Je la fino de la unua tago ni ĉiuj estis lacaj, escepte de Martin, kiu havis grandan energion, kaj lia babilado kaj intertempaj spritaĵoj tenis nin gajaj.