"Ne multaj vendoj, sed ne malbone," mi diris al ĉiuj.
"Ne turmentu vian pensilon," diris Martin. "La unuaj tagoj en montrejo estas ĉiam malfacilaj; sed ni bone vendos, nur aŭskultu al via onklo, kiu neniam eraras! Kaj vi, Micky, vi estas tre honesta knabo, sed kiam mi demandas vin antaŭ la kliento, kiom da kuiriloj restas, vi devas diri ne "multaj", sed "nur du-tri"! Tio igas la klienton aĉeti pro timo, ke la stoko elĉerpiĝos. Micky, mia filo, vi lernos. Bonulo vi estas sed ne sanktulo. Mi spionis vin senvestigi belan sinjorinon per viai okuloj… Ŝi estis edzino, sed tamen adulto brilis en viaj lampoj!"
Micky ridis iom honte, kaj Anjo admonis:
"Nu Martin, kiaj diroj! Vi ofendos Micky."
"Ne," li respondis, "mi ofendas neniun, ĉar mi nur diras kion mi pensas. For la hipokriton! Cetere moraleco nur dependas de geografio. Kio estas maldeca ĉi tie, estas deca aliloke. La tuta mondo havas apetitojn, sed oni volas doni pli da graveco al unu apetito kompare kun alia."
Evidente Martin ne timis tuŝi iun ajn temon, kaj baldaŭ ni ekvidis, ke sub la blago kaj fanfarono li portas ankaŭ trajton de humana sincero.
Ni foriris el la foirhalo kaj ekiris malsupren sur la ŝtuparo, kie puŝiĝis granda amaso da hejmiranta publiko. Iom antaŭ ni iris virino kun trijara infano, kiu pene stumblis apud la patrino, sin kroĉante al ŝia jupo. En la brakoj la virino portis dorlote hundeton. Senhezite Martin paŝis al la virino kaj diris:
"Pardonu, sinjorino, ĉu hundeton vi naskis?"
Kaj tuj kun konsterna arogo li elprenis el ŝiaj brakoj la hundeton, metis ĝin sur la teron, poste levis la infanon kaj metis ĝin aplombe en ŝiajn brakojn. Kun ĝentila kapklino al la mirfrapita virino li revenis al ni kaj tuj komencis vigle paroli pri indiferentaj aferoj, kvazaŭ por ne lasi al ni la eblon komenti lian donkiĥotan agon.
Kurioza homo, mi pensis. Sed nepre simpatia!
16. MALSAĜULOJ KRESKAS MEM, SEN PLUGO KAJ SEM’
Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte ŝercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aŭ nekomprenebla por la ĉeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: "Jen terpomo, ordinara terpomo — sed ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin en proleta Whitechapel?… Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin tie?… Terpomo!"
Liaj eksponoj rikoltis mendojn; ĉiuokaze mi ne estus povinta fari mem ĉiujn eksponojn. Ĉiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj ariĝis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaŭ mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense ĉe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unu-du eliros kaj tio komencos ĝeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke eĉ tusado aŭ rido povus kaŭzi moviĝon, kiu igos ĉiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.
Mi komencis kutime per simpla ĝentila peto, ke oni venu pli proksimen, "ĉar estas malfacile krii kontraŭ la bruo de la foiro". Tio malofte sukcesis. Post tio mi provis po iome mallaŭtigi la voĉon tiel, ke la homoj ĉe la ekstera rando devis antaŭenklini sin por aŭdi. Kiam mi juĝis ke la hompremo sufiĉas, mi petis denove, kaj tio foje sukcesis, ĉar la unua vico estis preskaŭ puŝita antaŭen. Se ankaŭ tiu provo estis senrezulta, mi provis kaŭzi alproksimiĝon per la diro, ke "la malapuduloj ne povas bone vidi". Tio ofte sukcesis, ĉar tio tuŝis ilian senton de ĝentileco kaj donis al ili la ĝenan impreson, ke la okuloj de la postestarantoj estas fiksitaj sur ilia nuko. Kiel lastan rimedon mi uzas ĉi tiun: mi miele-dolĉe kaj karese petas, ke ili bonvolu pliproksimiĝi, kaj tuj post tio subite, per akra laŭtkriego, mi bojas aŭtoritate: "Venu antaŭen!" La ŝoko skuas la grupon kaj kaŭzas ekmovon, kaj tuj mi ĝentile aldonas: "Dankon, dankon!" por ke ĉiu pensu, ke mi dankas proksimiĝantojn. La rezultanta moveto fariĝas movo, kaj jen ili aŭtomate kaj paŝete komencas alveni kvazaŭ paralizitaj marionetoj.
Antaŭ ol elpreni la pretajn manĝaĵojn el la kuirilo, mi ĉiam invitas la aŭdantojn fari demandojn. Tiujn demandojn mi ŝatas, ĉar mi neniam scias kion atendi. Ofte estas uloj, kiuj volas perpleksi aŭ embarasi la eksponiston. Sed tiu, kiu estas sperta, povas ĉiam respondi rekte kaj turni eĉ malfavoran demandon al gajno. Mi trovis, ke dum la ekscito de la eksponado la menso estas pli vigla kaj la preta respondo saltas al la lipoj. Foje okazis, ke mi pensis pri la ekspono, dum mi sidis en loĝejo. Iu probabla demando venis al mia menso, kaj mi cerbumis por trovi taŭgan respondon, sed mi tute ne povis. Post duonhoro da pensado mi rezignis trovi solvon, kaj restis nur esperi, ke neniu demandos. Sed poste en foiro okazis, ke kuracisto faris tiun saman demandon. La respondo tuj venis al mi, kaj ĝi estis tute trafa kaj ĝusta respondo, ne nur momenta elturniĝo. Demandoj estis ofte nekoncizaj kaj ne klare vortigitaj. Mi ĉiam ripetis la vortojn de la demandanto kaj, se necese, netigis ilin, ĉar oni ne povas bone pritrakti nebulan diraĵon. Post tio mi donis aliajn ekzemplojn aŭ klarigojn favorajn al la demandanto, kaj, fortiginte kaj konkretiginte lian punkton, mi trafe nuligis ĝin.
Estas simpla afero eviti rektan respondon aŭ moki, aŭ eĉ insulti kontraŭulon aŭ plendanton. (Ne gravas, kiom bona la artiklo estas - ĉiam troviĝas iu, kiu trovas manieron stulte misuzi ĝin, kaj revenas por plendi.) Se eksponisto mokŝercas kontraŭ plendanto, la ceteraj ridas, kaj la demandinto estas tiel silentigita. Nur bazarulo, kiu ne konas sian metion, tion faras, ĉar oni venkas nur, kiam oni vendas, ne kiam oni batas per fi-taktiko. Ekzemple: unu bazarulo, kiu krude eksponis specon de bakforno, kiu estis multekosta kaj farita el malfortika metalo, trovis sin foje sub la bombardado de plendantino. La jena vortlukto okazis:
Ŝi: "Mi aĉetis unu el tiuj fornoj antaŭ unu jaro, kaj la supro tute tordiĝis, kaj mia edzo diras, ke ĝi valoras neniom."
Li: "Per kia rajto via edzo arogas al si kritiki mian fornon?"
Ŝi: "Per la rajto de sia profesio. Li estas diplomita inĝeniero."
Li: "Do diru al li, ke li faru novan supron por la forno!"
La respondo estis lerta, kaj ĉiuj ridis, sed la bazarulo vendis nenion ĉe tiu ekspono.
Sperta bazarulo respondus eble tieclass="underline"
"Sinjorino, vi estas tre bonŝanca!" (Tio tenas kaj interesas la aŭdantaron, ĉar ili scivolas pri la ŝajna kontraŭdiro.) La bazarulo daŭrigas: "Jen la avantaĝo, kiam oni aĉetas garantiitan artiklon de bondigna firmao kiel la mia. Vi ĉiuj komprenas ke, inter miloj da ekzempleroj, unu povas esti difekta. Foje mi konis personon, kiu aĉetis altkostan horloĝon. Tiu horloĝo ne bone funkciis, sed la marko estis bona — nepre bonega, mondkonata marko; tamen jen okazis, ke el miloj unu estis malbona. Tio povas okazi; fakte mi asertas, ke tio ne povus ne okazi. Sed vi, sinjorino, estas ja bonŝanca. Simple sufiĉas, ke vi venu al mi post ĉi tiu eksponado kaj mi donos al vi novan aŭ, se vi preferas, mi redonos al vi la plenan prezon. Jes, gesinjoroj, ĉiam aĉetu bonan varon ĉe bona firmao!"
Kaj lia parolado venigus mendojn, ofte pli, ol se la plendo ne okazus. Ĉu la bazarulo poste ja donus novan fornon aŭ redonus la monon, estas tute alia afero. Li eble trovus pretekston por ne redoni ion ajn.
Mi konatiĝis kun multaj bazaruloj en la Londona foiro, kaj preskaŭ ĉiuj faris rakontojn pri la agoj de Premo. Ŝajne li postlasis spuraron da trompaĵoj. Li trompis la firmaon, por kiu li laboris, la magazenon, en kiu li laboris, la butikistojn en la urbo, kie li troviĝis, kaj la kunlaborantojn kaj konatojn. Neniu komprenis, kial li ne estas malliberigita. Unu eksponisto diris, ke en alia foiro lia firmao ricevis leteron de kliento demandanta, kial la hamako, por kiu li pagis ĉe la foiro, ne estas liverita. La firmao ne povis trovi la mendon. Enketo sekvis, kaj rezulte oni eltrovis, kio estis okazinta. Estis jene. La plendanto staris ĉe la stando rigardante la ĝardenmeblojn, kiam viro, supozeble komizo de la firmao, alparolis lin. La "komizo" vendis al li hamakon, por kiu li pagis sep pundojn. Tio okazis dum la foresto de la vera komizo. La firmao neniam malkovris, kiu la trompulo estis; sed la priskribo fingromontris al Premo, kiu laboris ĉe apuda stando. Tamen kaj malgraŭe, la firmaoj ofte redungis Premon, ĉar li sciis vendi superordinare bone. Mi vidis Premon en la Londona foiro laborantan por la sama firmao, kiun li trompis en Edinburgo. Oni diras, ke la firmao faris kun li aranĝon, ke li pagu la ŝuldon iom post iom el sia salajro.