Multaj bazaruloj konis Martin, kaj ĉiuj diris, ke li estas bonulo malgraŭ sia fanfarona kaj nedeca maniero paroli. Kelkaj opiniis, ke li estas judo, sed tion mi dubas, ĉar li foje ellasis al mi, ke lia vera nomo estas Vernon Ramsbotham. Tiu nomo estas tipe nordangla, sed ne tia nomo, kian judo prenus al si. La pasinteco de Martin estis mistero. Oni sciis, ke li multe vojaĝis kaj iam loĝis en Parizo, eĉ iom parolas la malaltklasan Parizan dialekton; sed neniu sciis, per kio li vivis tie. Neniam mi renkontis iun, kiu legis tiom da gravaj libroj sen plenkompreni ilin. Li legis ŝajne pri ĉiu temo kaj konis skize la plimulton da verkoj. Unu-du fojojn mi iris kun li al kino, kaj ofte en mezo de serioza filmo, se io impresis lin kiel banala aŭ komika, li eksplodis per laŭta rido kaj havis nenian hontemon tiel agi.
Venis sabato, la lasta tago de la foiro. Je la finhoro, la deka, ĉiu komencis paki la varojn kaj rekvizitojn kiel eble plej rapide. Laboristoj ĉiuspecaj komencis malmunti la tutan foiron, kaj antaŭ la okuloj la granda foiro komencis rapide degeli. Estis interesege vidi la rapidan dismembriĝon. Ekstere viciĝis pli ol milo da ŝarĝaŭtoj ĉiuspecaj. Ĉiu strato kaj strateto en la ĉirkaŭaĵo estis borderita de ŝarĝaŭtoj. Ili moviĝis intermite al la grandaj porvaraj enirejoj. La lasta atingos la enirejon eble dek horojn poste.
Lacaj kaj kontentaj, ni lasis la prete pakitajn aĵojn ĉe la stando, por ke oni ilin kolektu la sekvontan tagon. La foiro estis sukcesa. Ni bone enspezis. Lunde matene ni devos veturi al Bristol, kie malfermiĝos foiro je merkredo.
Dimanĉon mi revenis al la preskaŭ malplena halego por kolekti kelkajn aĵojn, kiujn ni intencis kunporti al Bristol. Mi konstatis, ke mankas du siteloj kaj fasko da blankaj jakoj kaj antaŭtukoj. Mi koleriĝis pri la ŝtelo. Mi vidis du detektivojn, kiuj staris proksime. Mi vokis ilin.
"Mankas siteloj kaj tolaĵoj ĉi tie. Ĉu vi ne povas pli bone gardi?" mi koleris.
Ili ridis kaj flegme diris: "Ĉu nur tio?"
"Ĉu ili estis valoraj aŭ ne, la afero estas ĝene maloportuna."
Unua detektivo diris: "Aŭskultu, konsideru vin bonŝanca, perdinte nur tion. Ni ja gardas; sed komprenu, ke tra la tuta nokto personoj elportas varojn por plenigi ŝarĝaŭtojn. Ni ja ne povas postuli, ke ĉiu malpaku ĉion kaj pruvu, ke ĉiu objekto apartenas al li! Ĉu vi ne komprenas, kiel malpraktike ridinda tio estus? Cetere tio postulus monatojn! Ĉi-nokte iu ŝtelis keston da binokloj, kiuj valoras mil pundojn. Unu matenon kelkaj laboristaspektaj viroj venis en la foiron kaj forportis de stando altvaloran fortepianon. Multaj vidis ilin; sed, ĉar venditaj pianoj estas ofte forportataj por livero al kliento, neniu atentis. Sed la plej aŭdaca ŝtelo okazis hieraŭ nokte, unu horon post la fermo de la foiro. Du firmdirektoroj staris sur la propra stando trinkante glason da viskio, kiam du "laboristoj" petis, ke ili volu kompleze veni for de la stando, dum oni deprenos la grandan tapiŝon, sur kiu ili staris. La direktoroj flankenstaris, dum la du ŝtelistoj rulis kaj forportis la tapiŝon. La ŝtelo ne malkovriĝis, ĝis la veraj transportistoj envenis du horojn poste."
"Nia laboro ne estas tiel facila, kiel oni pensas. Ŝtelistoj estas lertaj kaj aŭdacaj. Ridiga ŝtelo okazis antaŭ nelonge. Ni kaptis aŭtomobil-ŝteliston. Li estis bone konata de ni. Mi parolis al li kaj demandis; "Kial vi ŝtelis tiel arĥaikan aŭton? Tion vi ne kutimas fari. La ŝtelita aŭto ne valoris la penon, ĉu?" La ŝtelisto respondis: "Kredu min, mi ne vere ŝtelis ĝin. Okazis jene. Mi laŭiris straton kun amiko, kiam ni preterpasis aŭtomobilon. Mia amiko diris: "Jen aŭto, kiun vi ne povas ŝteli!" Mi rigardis. Tie estis aŭto fiksita per ĉeno, kiu iris tra la rado kaj ĉirkaŭ lampfosto. Por forviŝi tiun ofendan malgrandigon de mia povo, mi entreprenis la ŝtelon. Mi simple deprenis la ĉenitan radon, almetis la kromradon kaj forkondukis la aŭton." Amuzis min imagi la surprizon de la aŭtoposedanto, kiam li revenis por retrovi sian maŝinon kaj ekvidis sian radon ĉenita al la lampfosto!" finis la detektivo.
Mi iris al la loĝejo de Martin por ekscii, ĉu li decidis veni kun ni tri al Bristol. Jam plurfoje mi demandis lin pri tio; sed li respondis, ke li ne certas.
Mi eniris lian ĉambron. Neniam mi vidis tiom da malordo. La planko, la mebloj, ĉio estis plena de libroj, gazetoj, paperoj, malpuraj vazoj kaj vestoj. Estis multaj libroj.
"Antaŭen, Vik, envenu!" li diris, gestante enirige. "Bonvenon en mia kastelo! Deprenu la pezon for de viaj piedoj!" kaj, vidante, ke ne estas libera seĝo, li per mansvingo ŝovis librojn de sur seĝo sur la plankon. "Mankas via ĉarmulino — kial?"
"Mi venis rekte de la foiro. Ŝi estas hejme, pakante la valizojn, ĉar ni devas iri al Bristol frumatene. Nu, Martin: ĉu vi decidis veni aŭ ne veni? Ni devas scii."
"Bedaŭrinde ne. Ŝiras mian koron, sed mi devas iri al alia loko."
"Ĉu ĉe ni ne sufiĉas la pago?"
"Kia diro! Ĝi pli ol sufiĉas. Ne temas pri la laboro aŭ la gelt’o. Sed mi devas viziti mian idon, kaj post tio mi devas nepre forvojaĝi por fari ion farendan."
"Tio estas surprizo: mi ne sciis, ke vi havas filon."
"Jes, mi ja edziĝis. Mi estis juna tiam nura flavbekulo. Ni estis feliĉaj — turte feliĉaj; sed unu tagon ŝi malaperis kiel vaporo. Ŝi forkuris kun iu alia. La afero estis tute neatendita kaj sen klarigo. Mi ne plu eĉ flaris ŝin. Tia estas la vivo, Vik. Tamen nun mi estas kontenta — mi veturas malpeze. Mi vivas laŭ mia gusto, sen devoj kaj sen tiuj fadenetoj, katene fortaj, per kiuj la virinoj nin ligas. Se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras. Nek Dio nek tondro min deturnos. Miaj libroj min distras, la mondo min amuzas… Do, kam’rado, adios kaj a rivederci kiam ajn la vento nin kunpelos."
17. FRIPONO ĈIE SIAN NOMON SKRIBAS.
La laboro en Bristol ne estis tre streĉa, la negoco estis bona. Ni spertiĝis kaj lernis pli bone helpi unu la alian. Por ŝpari tempon kaj pli efikigi niajn klopodojn, ni iniciatis kodvortojn.
Se ekzemple mi nescie malŝparas tempon parolante al aĉetinto, kaj Micky rekonas lin, li tuj avertas min per kodvorto glate enŝovita en frazon, kaj, avertite, mi kiel eble plej baldaŭ forlasas la aĉetinton kaj ekkroĉas min al iu alia. Aŭ se mi estas okupita kaj vidas iun, kiun mi juĝas kiel aĉetonton, kodvorto tuj sciigas tion al Micky aŭ Anjo. Simile, alia kodvorto sciigas, ke venas iu por plendi, kaj la avertito kondukas la plendanton flanken kaj helpas al li, sed for de la aŭdpovo de aliaj, interesiĝantaj pri la kuirilo.
Iufoje okazas, ke mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, eble ĉar la homoj malpaciencas, En tia okazo la eksponisto diras la kodvorton, ĉu flanken, ĉu en sia deklamado. La helpantoj do estas pretaj klopodi, ke neniu gustumu la koncernan manĝaĵon, kiu ne estas plenkuirita. Oni ne povas forkaŝi ĝin, ĉar tio logas nedeziratan atenton, sed per ĉiaj ruzoj la nekuiritaĵo estas gardata. Se iu volas ekzemple gustumi nekuiritajn cepojn, la helpanto diras: "Certe!" kaj kvazaŭ miskomprene li donas terpomojn aŭ karotojn kaj sinsekve puŝas aliajn manĝojn al la enketanto tiel, ke li hontas insisti pri la cepoj.