Выбрать главу

"Jock!" li diris. "Kiel vi fartas? Kio logis vin al ĉi tiu ĝangalo?"

"Ĉio iras glate ĉe mi. Kiel ĉe vi?"

"Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo."

"Ĉu tio ĉi estas via nova entrepreno?"

"Ne, mi laboras ĉe foiro dum la semajno, kaj se la vetero estas afabla dimanĉe matene, mi venas ĉi tien."

"Ĉu vi multe enspezas per la faboj?"

"Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo."

"Mi certe ne estus kredinta, ke oni aĉetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!"

"Ho, la publiko aĉetas ion ajn. Ju pli trompa la varo, des pli oni aĉetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj."

"Kio?" mi demandis.

"Mia pluso," li respondis. "Kiam mi komencis, mi provis fari paroladon pri la faboj, sed eltrovis ke la publiko ne kredas min. Ĝi estis bona "fabelo", pri la deveno de la misteraj nigraj faboj kaj citoj pri la granda bonŝanco, kiun ili venigas, sed nenio; do mi decidis provi diri nenion, krom fuŝdiri kio ili estas. Kaj la homoj aĉetas. Eble ili iom hontas, kiam ili estas inter la amaso, kiun mia parolado kolektis. Ĉu aŭ ĉu ne, ili aĉetas unuope."

"Vi havas pli da kuraĝo ol mi. Mi ne kuraĝus tion fari, precipe se mi havus helbluajn okulojn."

Benjo kaj mi plu promenadis. Ni vidis iun, kiu estis laŭte deklamanta. Sur sia vendobenko li havis kapon de moruo, kaj sur ĝi estis grandeta pilolo diskoforma.

"Gesinjoroj," li deklamis, "rigardu la muŝojn! Ili estas ĉie sur la stando, sed neniu — eĉ ne unu sola — alproksimiĝas la fiŝkapon. Jen unu pundo! Tion mi volonte donos al iu ajn, kiu unua vidos muŝon resti sur la fiŝo. Gesinjoroj, tiu pilolo ŝirmos vian manĝaĵon kontraŭ muŝoj kaj ĉiuspecaj insektoj. Nur metu unu en vian kuirejon aŭ manĝoŝrankon, kaj vi forigos la danĝeron, kiun portas muŝoj. Muŝoj infektas…  ktp."

Ni formoviĝis. Neniam antaŭe mi vidis tiun pilolon, sed mi aŭdis pri ĝi. Laŭdire oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandaĵon je pecoj de iu ajn formo. Kelkfoje oni koloras la fandaĵon per blua aŭ ruĝa inko. La muŝoj ne proksimiĝas al la fiŝo, sur kiu estas la pilolo, ĉar la fiŝo estas…  antaŭe trempita en petrolon.

19. UNU ORIENTEN, ALIA OKCIDENTEN.

Estis aŭgusto. Mi laboris en magazeno en Manĉestro. La firmao skribis al mi, ke la unua foiro okazos en Aberdeen en septembro, kaj petis, ke mi bonvolu elekti taŭgan lokon por nia stando kaj ankaŭ faru la standplanon. Oni lasis al mi ankaŭ la elekton de la kunlaborantoj.

Anjo laboris en Leeds, kiu ne estas malproksime de Manĉestro. Mi tuj skribis al Anjo, sciigante ŝin pri la perspektivoj kaj dirante al ŝi, ke mi intencas viziti ŝin dum la venonta merkredo. Merkredo estis ja la duontaga ferio en ambaŭ urboj, do oportuna por ni. Anjo respondis ke ŝi ĝojas pri mia venonta vizito.

Anjo atendis min ĉe la stacidomo en Leeds. Ni kuris unu al la alia laŭ la kajo, ĉirkaŭbrakis kaj kisis. Kian ĝojon mi spertis ĉe la renkonto!

"Ho, Vik," ŝi diris. "Mi ĝojas denove vidi vin."

"Jes, mia kara, sed kiajn mizerajn skribetojn vi sendis al mi lastatempe! Ĉu mankis al vi skribpapero?"

"Mi estis tre okupita kaj cetere mi ne emis al la skribado." "Tro okupita por skribi leteron?! Nu, Anjo, ne mensogetu."

"Ĉu vi venis ĉi tien por riproĉi min?" ŝi diris ofendite.

"Ne, kara mia, sed vi ja ŝuldas al mi ian klarigon. Nu, kien ni iru?"

"Estas lule komforta kafejo ĉi-proksime. Ni iru tien."

"Ĉu ne al via loĝejo?"

"Ni povus… sed ĝi estas malproksima, kaj vi ni disponas multe da tempo, ĉu?"

"Ne, nur kelkajn horojn, sed ni povus ja veturi per taksio."

Ŝi evidente embarasiĝis, komencis paroli kaj silentis.

"Anjo, kio estas? Ĉu vi ne emas, ke ni kunestu solaj post tiel longa tempo? Diru klare: ĉu io ŝanĝiĝis inter ni?"

"N­-ne," ŝi balbutis. "Vi estas ĉiam… Ho, Vik - estas nur, ke… ke estas pli bone, ke ni ne iru tien… kaj cetere la dommastrino ne ŝatus, ke mi konduku viron en mian ĉambron. Ŝi estas tia… tre suspektema… tre puritana."

"Anjo, kio estas? Kial vi diris "cetere"? Kio estas la alia afero, kiu maloportunigas nian iron? Ĉu vi kunvivas kun iu?"

"Ho Vik, ne antaŭjuĝu. Ne estu suspektema. Estas nur, ke ne estas oportune. Estas… io."

"Al mi ŝajnas tute klare, ke estas ne io, sed iu."

Ŝi koleretis. "Bravulo! Do vi jam konkludis pri ĉio. Vi jam scias ĉion kaj kulpigas min. Vi estas viro, do vi arogas elekti vin juĝisto. Sed, Vik, rigardu rekte en miajn okulojn kaj deklaru honeste, ĉu vi mem restis ermito dum mia foresto. Ĉu vi povas tion diri?"

"Tion mi ne atendis de vi, Anjo: ke vi uzus tiun kutiman virinan ruzon anstataŭ vin defendi, rebati per kontraŭakuzo! Bonega taktiko, sed uzu ĝin kun iu alia, ne kun mi. Mi certe ne malŝparus tempon por forpuŝi vian akuzon. Nuntempe pri vi temas, ne pri mi. Jes, jes, karulino kara, do vi volas, mi forgesu pri vi, dum mi baraktas por min mem senkulpigi! Nu, Anjo, lasu miajn aferojn flanken. Ĉu aŭ ĉu ne vi havas kunulon ĉi tie?"

"Kial mi respondu?" ŝi diris. "Vi ja decidis mem. Vi estas ĉioscia — vi kaj Dio!"

"Alia taktiko. Ofendiĝemo. Kio sekvos tion? Mankas nur nervokrizo kaj sveno. Daŭrigu, daŭrigu. Uzu ĉiun artifikon laŭvice kaj poste ni povos paroli racie."

Ŝi tute silentis. Ni ambaŭ paŝis al la kafejo. Mute ni eniris. Dum la manĝo mi alrigardis ŝin esplore, sed ŝi evitis mian rigardon. Post iom da tempo ŝi rompis la silenton. "Vik", ŝi diris.

Mi ne respondis.

"Vik", ŝi ripetis, "mi petas pardonon, sed ne kulpas mi sola. Mi tre ŝatas vin kaj…"

"Ŝatas?!"

Momenton ŝi rigardis min senmove; poste ŝi mordetis la lipojn kaj hezite etendis la manon por tuŝi mian.

"Vik," ŝi diris mallaŭte. "Ni ne kverelu - mi vin petas. Atendu, ĝis mi klarigos. Komprenu, karulo, ke ĝis nuna momento vi ne donis al mi la eblon klarigi. Tuj kiam ni renkontiĝis, vi komencis riproĉi min. Mi ja intencis diri al vi ĉion. Milfoje antaŭ via veno mi pripensis la aferon. Pripensis, kiel sciigi vin sen vundi vin, ĉar mi ja alte taksas vian amikecon. Ne rigardu min tiel, mi ja parolas sincere. Nu, Vik, ne koleriĝu. Estas ja io, sed ne iu. Almenaŭ, ne en la senco kiun vi aludis. Mi kunvivas kun neniu. Sed… sed mi enamiĝis. Jes, Vik, tute kaj komplete. Tion mi ne povis eviti. Li estas bonulo kaj tute ortodoksa, eĉ mallarĝmensa. Kaj estas multaj kva­litoj liaj, kiujn mi eĉ abomenas, sed mi ne povas ne ami lin. Estas strange.­ Mi ne volas malamikiĝi kun vi. Mi preferus, ke ni restu ĉiam amikoj; sed ion pli, Vik, mi ne povus. Mi ne povus perfidi lin. Ne, penu kompreni. Diru, ke tio ne detruos nian amikecon."

"Ĉu li estas bazarulo?" mi diris nekonsekvence.

"Ne, li laboras en oficejo. Li ne konas la mondon. Li ĉiam loĝis en ĉi tiu urbo kun sia vidva patrino."

"Ĝi estas skuo, sed via elekto estas via elekto. Mi havas sufiĉe da prudento por ne deadmoni vin de li. Pli bone, se mi atendos, ĝis vi enuos pri li. Via korinklino eble ne daŭros."