Выбрать главу

"Vi eraras, Vik, ni fianĉiĝis. Jen la ringo," kaj ŝi elprenis ĝin el sia mansaketo. "Ni geedziĝos je Kristnasko."

Mi pensis iomete. "Do bone, Anjo, mi kontraŭracie esperas, ke vi estos feliĉa. La afero ne estas facila por mi, sed almenaŭ via amikeco estas io, kaj cetere mi ĉiam havos dolĉajn rememorojn."

"Dankon."

"Ĉu vi venos al la venonta foiro en Aberdeen?"

"Mi ne povas. Li ne volas, ke mi vojaĝu plu. Post la fino de la eksponado ĉi tie mi intencas forlasi mian laboron."

Post tio ni babilis ĝenerale kaj iom gajiĝis; sed interne mi sentis pezon, kiun mi ne tute sukcesis kaŝi.

Iel la horoj pasis. Ŝi venis kun mi al la stacidomo kaj post reciprokaj adiaŭaj kisoj kaj reciprokaj promesoj skribi la trajno min forportis.

20. KONTRAŬ ĈIU MALFACILO EKZISTAS KONSILO.

Post tio, denove foiroj. En Aberdeen mi tuj antaŭvidis malfacilaĵojn. Ne estis multe da loko en la aleoj ĉirkaŭ ni, kaj unu-du kontraŭaj standoj vendis per laŭta deklamado. Plenŝtopo de la aleoj per homoj kaj kribatalo ne povos ne okazi. Do mia unua laboro estis amikiĝi kun miaj kontraŭuloj, por ke aferoj iru des pli glate. Post la malfermo de la foiro mi donacis rostitajn kokidojn al la kontraŭaj bazaruloj, por helpi al la ĝenerala komplezemo, kiun mi celis. Ĉe unu flanko estis sinjorino, kiu vendis parfumon. Ŝi kviete laboris, aspergante preterpasantojn per parfumo, kaj ŝi ĝentilmaniere vendis al ili. Por ne montri elektemon, mi donacis kokidon ankaŭ al ŝi, kaj ni amikiĝis. Ŝia stando estis bele drapirita, kaj la parfumo estis en belformaj flakonoj bonguste pakitaj en kartonaj skatoloj. Parolante kun ŝi iun tagon, mi rimarkis, ke ŝi havas nur unu kvaliton de parfumo; do mi diris:

"Ĉu ne estus pli bone, se vi havus diversajn parfumojn? Vi vendus pli, se vi prezentus elekton al la klientoj, ĉu ne?"

"Mi ja havas diversajn," ŝi diris.

Mi ĉirkaŭrigardis.

"Sed mi vidas nur la violan," mi kontraŭis.

"Jes, hodiaŭ mi vendas nur violan, morgaŭ mi vendos rozan, kaj tiel plu laŭvice tra la tuta stoko. La parfumoj venas al mi en sortimentoj; sed se mi elmetus ĉiujn sur la stando, la klientoj havus malfacilon decidiĝi inter la diversaj odoroj. Do ili malŝparus mian tempon. La praktiko instruis min, ke mi pli bone enspezas, se mi ne permesas elekton."

"Kiun el tiuj parfumoj vi preferas por propra uzo?"

"El tiuj!" ŝi diris, kvazaŭ ŝokite. "Neniun. La solaj floroj, kiuj iel rilatas kun tiuj parfumoj, estas tiuj bildigitaj sur la flakonaj etikedoj. Oni aĉetas ĉi tiun parfumon kvinlitre en benzinskatoloj. La parfumo verŝajne kostas al la pograndisto po naŭ pencoj por kvinlitro," ŝi ŝercis.

Micky kaj alia eksponisto nomita Jeff helpis min. Ni tri glate laboris kaj kunŝercis. Mi ŝatis Micky. Li iom maldikiĝis pro la neregula vivado. Sole pri unu afero mi devis lin gardi. Ofte li malaperis de la stando, kaj mi devis serĉi lin. Ĉiam mi sciis kie serĉi, ĉar preskaŭ senescepte mi trovis lin parolanta al iu belulino ĉe ŝia stando. "Micky, Micky," mi ŝercadmonis, "nun mi scias kial vi ne emis esti pastro." Ankaŭ Jeff al mi plaĉis. Li estis kompetenta kaj bone sciis aranĝi aŭ manovri. Se okaze, post la butikferma horo, mankis io bezonata, mi ĉiam sendis lin por serĉi ĝin. Iel li ĉiam aranĝis; nepre li revenis kun la bezonataĵo. Por doni al vi ekzemplon pri lia iniciatemo, mi citos al vi, kion li rakontis al mi:

"Mi foje devis fari vojaĝon tra la lando, for de la fervojaj ĉeflinioj. La vagonara iro estis tre enuiga kaj malrapida. Ĉe unu stacidomo mi devis eliri por atendi pluan vagonaron. Estis la dua matene en februaro. La stacidomo dormis, la apuda urbeto dormegis. Mi informiĝis de la ununura portisto, ke mi devas atendi ĝis post la sepa. Mi iris al la atendejo por ripozi, ĉar mi estis morte laca. Ne estis fajro en la atendejo, la gaslumo miope palpebrumis. Ĉe la muro staris krudligna benko. Mi sternis min sur la benkon por endormiĝi; sed la malvarmo estis tiom pika, ke mi ne povis dormi. Frostotremante, mi eliris por demandi la portiston, ĉu ne estas loko pli komforta, sed mi ne povis trovi lin. Ŝajne li iris hejmen. Mi paŝis tien kaj reen laŭ la kajo, svingante la brakojn kaj batante la piedojn por iom varmiĝi. Mi sciis, ke serĉi provizoran ŝirmon de iu en la urbo estas senespere je tiu horo.

Sur la kajon venis hundo, kiu sin okupis per vizitoj al la diversaj spuroj de siaj amikoj. Mi venigis la hundon al mi kaj karesis ĝin, donante al ĝi pecetojn de biskvitoj, kiujn mi havis en la poŝo. Por variigi mian paŝadon, mi eliris el la stacidomo, kaj la hundo sekvis min. Ĉe stratangulo mi vidis alian hundon, kiu alproksimiĝis. Tio donis al mi ideon. Mi rapidigis miajn paŝojn kaj iris serĉi hundojn. Mi trovis du pliajn. Mi amikiĝis kun la hundoj kaj igis ilin sekvi min. Kun la kvar hundoj mi reiris al la stacidoma atendejo, kuŝiĝis sur la planko, kaj per dorlotaj vortoj kaj karesoj atingis, ke unu hundo sin kuŝigis sur min kaj la aliaj sin lokis ĉirkaŭ mi. Tiel mi dormis komforte varme."

La supre citita rakonto estas iom ridinda, sed ĝi ja montras sinhelpon necesan al nia metio.

Por doni alian ekzemplon, mi rakontos kio okazis en alia foiro. Tiu foiro estis tute fiaska. Neniu envenis. Iu bazarulo kaŝe aranĝis kun aliulo, ke ili faru jenon:

La bazarulo sin brunigis kaj sin vestis kiel hinda raĝao, kaj en ekzotikaj vestoj kaj kun parada maniero li iris en taksio de loko al loko tra la urbo. Li eniris butikojn kaj agis tiel, ke li tiru atenton al si kaj al sia bruna interpretisto. Malrapide li veturis al la foiro kaj sukcesis krei ĝeneralan intereson kaj scivolemon. Tiel trafe li aliaspektigis sin, ke la estro de la foiro kaj la aliaj bazaruloj ne rekonis lin. Li iris de stando al stando kun sia interpretisto kaj malavarege donis grandajn mendojn al la firmaoj. La farsa interbabilado inter la raĝao kaj la interpretisto daŭris, dum la foirestro humile kondukis lin kaj granda aro da homoj lin sekvis. Ĉe la lavmaŝina stando la raĝao mendis dek-naŭ maŝinojn: "unu por ĉiu tribo". La vizito de la raĝao estis menciata en la urba gazeto, kaj tiel la foiro estis reklamata, kaj la negoco vigliĝis. La foirestro ne dankis la bazarulon, kiam la ŝerco malkovriĝis, ĉar li tute ne ĝuis scii, ke li estis viktimo de granda blago.

Pograde mi dungis kaj instruis novajn helpantojn. Ĉe intervjuo kun eblaj dungotoj, ne interesis min, se ili montris atestilojn pri longa kaj fidela servado ĉe firmao aŭ atestilojn pri bona karaktero skribita de iu pastro aŭ imponulo. Sole interesis min scii, ĉu ili estas inteligentaj kaj kapablas pritrakti neatenditan okazaĵon. Foje venis al mi elektristo. Liaj atestiloj estis bonaj. Responde al miaj demandoj li klarigis, kiel li laboris zorge, neniam venis malfrue ktp. Sed tio nur milde interesis min. Mi demandis: "Ĉu vi neniam faris ion ajn for de la propra laboro?"

Li respondis nee.

Mi plu enketis: "Ĉu vi neniam estis senlaborulo?"

Li diris: "Jes, dum iom da tempo."

"Do," mi daŭrigis, "kion vi faris tiam?"

"Preskaŭ nenion. Mi ja provis ion, sed ĝi ne sukcesis. Ĝi estis bagatelo."

"Eble ne," mi diris. "Bonvolu klarigi."

"Ho, estis nenio. Nur ke, kiam mi ne sciis kiel enspezi, mi vidis specon de fajrigilo en butika fenestro. Mi aĉetis unu. Ĝi estis sorba briko, kiun oni trempas en petrolon. Ĝi estis tre simple enkaĝigita per du dratoj, kiuj estis spirale kuntorditaj ĉe unu fino por formi ankaŭ tenilon. Nu, mi aĉetis iom da sorba briko kaj drato kaj mem fabrikis la artiklon. Mi vendis la fajrigilojn ĉe pordoj. Mi ne sukcesis vendi multajn, kaj la entrepreno tute ne valoris kompare kun regula laboro."

"Tio sufiĉas," mi diris. "La posteno estas via."

Tiu persono fariĝis unu el miaj plej bonaj laborantoj. Malgraŭ ĉiuj klopodoj miaj la plenŝtopo de la aleoj en la Aberdeena foiro ne ŝajnis evitebla. La foirestro venis plurfoje al ni plendante kaj minacis ke, se la ĝenaĵo ne ĉesos, li fermos la standon. Ni havis la kutiman servotablon, sed ĉar la stando estis malgranda, la tablo situis ĉe la antaŭa limo de nia spaco tiel, ke la rigardantoj devis stari en la aleo. Nu, por eviti, ke la rigardantoj bloku la aleon, ni movis la tablon malantaŭen, por ke la publiko povu veni en nian spacon. Sed io nekomprenebla okazis. Mi tute ne povis enigi la homojn sur la liberan lokon. Malgraŭ ĉiuj klopodoj ili haltis en la aleo kiel antaŭe. Sed post iom da tempo mi ekvidis la kaŭzon. Sur la planko mi rimarkis, ke restis la marko tie, kie la tablo antaŭe staris. Kredu, ne kredu: la homoj haltis aŭtomate ĉe tiu linio. Mi aliris kaj per piedo forviŝis tiun strekon, kaj nia problemo solviĝis. Tia estas la amaso. Individuo el amaso estas tute racia, sed la amaso nur reagas ŝafe, stulte aŭ, minimume, senpense.