Выбрать главу

Post Aberdeen estis la Glasgova oktobra foiro, kaj post tio: denove la Edinburga novembra foiro. Vico da anglaj foiroj sekvis. La laboro iĝis rutina. La plej granda ĝeno estis la bruo, kontraŭ kiu oni devis lukti. Krom la bruo de homasoj kaj deklamantaj vendistoj estis tiu de radioj kaj orkestroj. Mi kutime plendis al la foirestroj pri muzikbruo, sed ĉiam la estroj agis en la sama maniero. Ili estis afablaj kaj promesis helpi, sed nenio okazis. Mi trovis, ke la sola maniero estis unue protesti ĝentile, kaj poste fari ion konkretan kaj decideman por devigi ilin al plibonigo.

En unu foiro estis grandega megafono apud la stando. Ĝi tute dronigis niajn voĉojn. Ripetitaj plendoj ne efikis. Mi fine diris al helpanto: "Ĉu vi povas iel difekti tiun aparaton?" Li respondis: "Lasu min fari." Kun drattran­ĉilo li foriris de la stando, kaj iom poste la megafono silentiĝis. Post iom da tempo iu riparis ĝin. Mia bazarulo atendis la ŝancon por kaŝe iri, kaj la aparato estis denove silentigita. Ĝi tiu rompo kaj riparo daŭris kelkajn tagojn; fine oni enuis pri la senfina riparado, kaj ni povis labori senĝene. Alian fojon okazis, ke orkestro tre proksima al ni simile nuligis niajn klopodojn. Denove plendoj ne utilis, malgraŭ promesoj de la foirestro. Mi do aĉetis butonforman mikrofonon (tian, kian oni portas en la butontruo) kaj kaŝis megafonon malantaŭ la nomtabulo de la stando. Dum la orkestro muzikis, mi parolis nur sufiĉe laŭte por esti aŭdata. Sed intertempe la orkestro haltis, kaj tenoro kantis. Kiam li komencis, mi laŭtigis la voĉon ĝis plenpovo, kaj la efiko estis tute konfuziga al la kantisto. Li kantis pri amo, kaj mia voĉo enmetis; "Brasikoj, karotoj, terpomoj… ktp." tiel, ke la kanto farsiĝis kaj li kantisto devis halti. La foirestro kuris al mi en plena kolero. "Vi scias ke megafono sur stando ne estas permesita!" li kriis.

"Ni pagis alte por la stando kaj postulas la rajton esti aŭdataj de niaj klientoj," mi respondis. "Mallaŭtigu la bruistojn, alie mi daŭre uzos la megafonon!"

Post tio li ja disponis, ke la orkestro muziku iom malpli laŭte.

En unu foiro estis orkestro kaj ankaŭ militista fanfaro. Krom tio, la hala tegmento estis el onda lado, kiu reeĥis la bruon. La orkestro ne multe ĝenis nin, ĉar ĝi estis en pli­malpli sonrezista ligna konstruo, sed la militista fanfaro plene sufokis niajn voĉojn. Denove plendoj, denove nenio helpa. Kun mi laboris sinjorino, kiu havis akran, penetran voĉon; do mi donis al ŝi mian vicon deklami. Mi mem iris ĝis la ekstera rando de la aŭskultantaro, sed mi povis aŭdi nenion. Mi povis nur vidi ŝiajn lipojn moviĝi sensone. Mi ekkoleris. Vestita en plena kuirista uniformo, mi rapidis rekte al la fanfaro. Mi paŝis tra la navo kaj iris senpere sur la estradon. La direktisto venis rekte al mi kun la fingro sur la lipoj silentige, sed mi estis tro ekscitita por atenti.

"Ĉu vi haltigos tiun damnitan bruaĉon!" mi kriis.

La direktisto sin klinis antaŭen, preskaŭ kaŭrante, kvazaŭ li timus. Mi ne komprenis lian sintenon. Li flustris: "La radio-dissendo." Tio ŝajnis al mi senhonta preteksto: mi ja sciis, ke la orkestro, kiu dissendas, tute ne ĝenas nin, kaj la kolero leviĝis en mian gorĝon. Mi eksplodis:

"Damno al vi, kulpas ne la orkestro sed via furza muzikaĉo!" — kaj tion kriinte, mi tuj ekvidis mikrofonon, kiu pendis antaŭ mi ĝuste super la nivelo de miaj okuloj, apud mia frunto. Miaj nedecaj vortoj estis dissenditaj! Okazis granda skandalo kaj riproĉado pri tio, sed mi nur forskuis de miaj ŝultroj la respondecon, kaj post ĉeso de la vortŝtormo ĉio estis aranĝata tiel, ke ni povis labori.

21. ANSTATAŬA EDZINO.

Ĉe foiro en Bournemouth estis bazarulo nomata Alec Nicol, kiu eksponis ian novforman vestpendigilon. Lia stando estis tute apud la mia, kaj ĉe enveno mi demandis lin, ĉu li scias indan loĝejon. Li respondis, ke estas loko por unu persono en lia loĝejo, do mi aranĝis loĝi tie. La dommastrino estis komplezema kaj tre religiema.

Unu tagon en la foiro mi vidis Alec flirti kun iom tro ŝminkita fraŭlino. Post ŝia foriro Alec diris al mi, ke li aranĝis, ke ŝi kunloĝu kun li. Mi avertis lin, ke tion li ne povas fari, ĉar la dommastrino tion ne permesus. Alec ne ĝenis sin kaj diris: "Ho, tio estos facile aranĝebla."

Je la manĝohoro ni iris hejmen. Ni havis tempon, ĉar la foiro ne estis tre sukcesa, kaj cetere la loĝejo estis sufiĉe proksima. Alec diris al la dommastrino: "Hodiaŭ mi ricevis telegramon de mia edzino, ke ŝi venos viziti min. Ĉu estos oportune?" La dommastrino respondis komplezeme, ke estas tute oportune kaj ke ŝi estos kontenta bonvenigi s-inon Nicol.

Ĉio iris glate, kaj post du tagoj, s-ino Nicol adiaŭis afable kaj foriris. Sed kelkajn tagojn poste Alec diris al mi: "Mi faris aranĝon kunpreni alian knabinon al la loĝejo."

"Ĉu vi estas freneza?" mi diris. "La dommastrino certe elĵetos vin, se vi eĉ sugestos tian aferon al ŝi."

Li nur ridis: "Kie estas volo, tie estas vojo."

Je la manĝohoro Alec sidis ĉe la tablo kun profunde deprimita aspekto. Estis klare videble, ke granda maltrankvilo lin posedas. Li preskaŭ ne manĝis kaj intertempe mordis la lipojn pro animturmento. La dommastrino demandis al li: "Ĉu okazis ia malfeliĉo?" Sed Alec respondis, ke estas nenio, kvankam lia mieno forte neis tiun aserton. Fine la dommastrino diris: "Mi scias, ke ne estas mia afero, s-ro Nicol; sed videble io okazis al vi, kaj se mi povus iel helpi aŭ konsili, mi volonte farus."

Alec eligis spiregon kaj diris: "Ho ve, mi faris teruran pekon kaj nun mi estas ruinigota. Mi devos pagi por mia fifaro, kaj mia tuta vivo estos frakasita. Ho, mi bedaŭregas mian pekon, sed neniu povos helpi al mi. Mia tuta estonteco estas senespera."

"Ĉu la afero povas esti tiom malbona? Ĉu neniu povus helpi?"

"La afero estas ja terura, kaj neniu ajn povas helpi al mi… krom eble vi sed mi ne povas eĉ esperi, ke vi volus tion fari. Vi ja estus tiom ŝokita!"

"Sed diru! Pri kio temas?"

"Mi ne povas diri. Vi elĵetus min tuj, kaj mi ne rajtus plendi kontraŭ tio. Kredu min, sinjorino, mi estas la plej malfeliĉa homo sub la suno. Sed mi meritas mian sorton."

La dommastrino rigardis lin kompateme.

"Diru al mi, pri kio temas, kaj mi penos helpi al vi."

Alec rigardis ŝin duonespere, atendis iomete kaj fine diris:

"Kiam mi enkondukis s-inon Nicol, mi mensogis al vi."

"Ŝi… ŝi… ne estas mia edzino."

Li paŭzis, por ke li ŝokita dommastrino alkutimiĝu al la sciigo, kaj pludiris: "Sed hodiaŭ mia vera edzino sciigis min perletere, ke ŝi venos ĉi tien. Kiam ŝi eltrovos, ke mi loĝis ĉi tie kun alia virino, ŝi tuj forlasos min."

La dommastrino restis senvorte, sed post iom da tempo ŝi diris:

"Vi faris tre grandan pekon, sed la Bona Libro ankaŭ instruas pardoni al tiu, kiu sincere pentas pri malbonfaro. Do estu trankvila. Mi diros nenion, kaj mi esperas, ke ĉi tio instruos al vi dece konduti en la estonteco."

Alec dankis ŝin tre kore, kaj lia vizaĝo heliĝis. Lia "edzino" kunloĝis kun li dum kelkaj tagoj. Ĉe la fino de la foiro la dommastrino pagigis al Alec multe pli ol li atendis por la loĝado, kaj li asertis, ke ŝi trompis lin. Li ne volis pagi la sumon, kiu estis ja ekscesa, kaj ili amare kverelis, Nu, Alec devis pagi; sed la kverelo daŭris, ĝis li foriris. La dommastrino sekvis lin ĝis la perono kaj insultis lin. Alec staris sur la trotuaro kun la valizo en mano kaj, sin turnante al ŝi, li kriis: