Выбрать главу

"Plaĉus?? Ĉu urso rifuzus mielon? Koran dankon — vi ofertas malavare. Kie vi loĝas?" ŝi demandis.

"Mi ankoraŭ ne aranĝis."

"Do loĝu ĉe ni. La ŝirmo kostos neniom, sed vi devos aĉeti propran manĝaĵon. Mia hejmo estas en tramvetura distanco de ĉi tie; ĝi estas komforta, kaj vi loĝos kiel en via propra hejmo."

"Dankon, kaj tre volonte! Mi ja scias, ke loĝado ĉi tie en somero estas tre multekosta."

Ni kune iris al Syd. Li estis bonulo kaj postulis tre malaltan prezon. Plue li diris, ke ne necesos pagi, ĝis ni enspezis en la foiro. Ni luis du standojn kaj iris al la pograndisto por mendi ion vendeblan. Ni elektis aĵon por eltiri la sukon el citronoj kaj ankaŭ plektitan dratan pleton, kiun oni metas en kuirpoton por ebligi rostadon en la poto mem, sen uzi grandan bakfornon, kiu mal­ŝparus multe da kuirgaso. La unua artiklo estis malmulte taŭga, sed la dua estis ja bona.

Estis mardo, kaj oni promesis ke la foiro estos preta por malfermo je la venonta sabato. Dum du tagoj Liza kaj mi libertempis. Mi puŝis komercajn aferojn for el la menso. Mi supozis bonan negocon ĉe la foiro, sed mi evitis antaŭkalkuli aŭ atendi tro multe. Mi ne povis imagi, kiel la foiro povus ne sukcesi, tamen kiu scias? En komerca afero plej strangaj kapricoj de la sorto povas ja okazi, eĉ malgraŭ la plej serena aŭspicio.

Vendredon ni eniris la foiron kaj ordigis la standojn prepare je la morgaŭo. Ni aĉetis citronojn, kokinon, legomojn ktp. Entute estis dekduo da standoj. La aliaj bazaruloj estis tre optimismaj, sed mi ne lasis min forporti de ilia entuziasmo. Sur la estrado montriĝos la "Omara Virino". Vendrede vespere ŝi antaŭprovis sian prezentaĵon. Ŝi ruĝigis la vizaĝon kaj iris sur la estradon, kie staris tablo, kaj tie sur la tablo ni vidis virinan vizaĝon sen virina korpo, sed de ŝia kolo etendiĝis omaraj gamboj kun du tenajlaj ekstremaĵoj. Kiel la iluzio estis aranĝita, mi ne scias, sed mi konjektis, ke ĝi estas iel kreita per speguloj. Mi diris al ŝi:

"Omaro ne estas ruĝa ĝis post boligo. Ĝi devus esti nigra, se ĝi ja vivas, kiel vi prezentas."

"Mi scias tion," ŝi ridis. "Sed boligita omaro pli longe restas freŝa, ol kruda besto nekuirita, do mi ne bezonas tiel ofte aĉeti novan, kaj cetere la ruĝa koloro estas pli sensacia. La scienca precizo ne tre gravas. Nur atendu ĝis morgaŭ, kaj vi vidos la homojn enveni amase por vidi min."

"Kaj kion vi faros, se oni volos vidi vin manĝi nekuiritajn fiŝojn, kiel asertas viaj reklamoj?"

"Ho, tute simple. Mi manĝos ostrojn. Tiuj estas nekuiritaj fiŝoj, ĉu ne?" ŝi bonhumoris.

Sabaton la foiro malfermiĝis je la naŭa matene. Neniu envenis. Ni ne zorgis. "Ho, estas frue," diris la bazaruloj, "ni ne malpaciencu, ni atendu iomete." Ni atendis dum la tuta mateno, sed ne eĉ unu persono envenis. Ŝajnis nekredeble. Mi diris:

"La granda fluo da homoj, kiun mi antaŭe vidis preterpasi la pordon, estis la faktoro, kiu esperigis min; sed nun estas ĝuste tiu preterfluado, kiu ĝenas min!" Sed oni respondis, ke mi ne estu pesimisto. Mi komencis dubi pri la grandega sukceso, kiun ĉiuj atendis; sed la ĝenerala optimismo vartis ankoraŭ mian esperon. Dum la sekvinta semajno envenis nur manpleno da personoj; tamen la bazaruloj insistis, ke tio nenion signifas, ĉar estas ankoraŭ frue en somero kaj oni devas enkalkuli la belan veteron, kiu logas ĉiujn rekte al la malbordo. "Sed vi vidos ĉi tiun semajnfinon. Estos pentekosto, la urbo pleniĝos de vizitantoj." Ŝajnis al mi, ke vizitantoj tute ne mankas; se nur unu el cent envenus, ni bonege negocus."

Venis vendredo antaŭ pentekosto. Miloj da homoj enfluis la urbon; sed al ni estis same, kiel se ni starus en mezo de la Sahara dezerto. Tamen ankoraŭ la bazaruloj ne povis aŭ ne volis kredi, ke la foiro ne pliboniĝos. Ilia klarigo nun estis, ke la homoj ĵus alvenis kaj estas okupitaj trovi la loĝejojn, elpaki valizojn ktp., do ke ili ankoraŭ ne havis tempon por orientiĝi. Je tiu punkto mi fine perdis ĉiujn esperojn; sed mi ne forlasis la foiron, ĉar alie kien mi iru? Dum la pentekosta semajnfino - tio estas vendredo, sabato, dimanĉo kaj lundo — niaj du standoj kune enspezis kvar ŝilingojn kaj ses pencojn, kaj tiu mizeraĵo prezentis la plej altan enspezon de la tuta foiro!

Finfine la bazaruloj ne povis nei al si, ke la foiro sin pruvis vere fiaska entrepreno. La "Omara Virino," venis al mi ĉagrenite. Ŝi nun estis virino pli amara ol omara. Ŝi diris:

"Mia mono elĉerpiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi nun estas preskaŭ preta manĝi iun ajn specon de nekuirita fiŝo." Kaj ŝi aldonis malgaje: "Sed neniu eĉ envenis por proponi tion." La Omara Virino ne povis elteni kaj ŝi forlasis la foiron. Unu-du aliaj volis forlasi; sed la ĝenerala opinio estis, ke ne estus dece forlasi Syd, ĉar li estas ja bonulo, kaj ke eble troviĝos maniero sukcesigi la foiron, se ni ne, per forkuro, devigos lin fermi la halon. Syd pagis grandan sumon por la luo de la halo, ĉar li devis lui ĝin por la daŭro de la somero. Li agis malavare al ni kaj ja provis elpensi rimedojn, do ni decidis helpi al li almenaŭ per restado.

Syd konkludis, ke la omarvirina spektaklo ne estis sufiĉe alloga, kaj li decidis venigi pilolvendiston. Tiu pilolvendisto laboris en la jena maniero. Li staris ĉe la enirejo kun granda serpento volvita ĉirkaŭ la korpo. Homoj kolektiĝas kaj rigardas scivoleme. Li parolas pri la serpento kaj po iom paŝetas malantaŭen, instigante la homojn sekvi lin. Kiam li atingas la estradon, li suriras, parolante pri serpenta veneno kaj kontraŭvenenaj medikamentoj, kaj de tiu punkto gvidas sian parolon al la piloloj, kiujn li vendas. Sed al la pilolvendisto mankis serpento.

Syd kaj li iris al Liverpool per aŭtomobilo kaj aŭ luis aŭ aĉetis serpenton. Ili revenis kontente kun la besto en ligna kesto, kaj niaj esperoj komencis ekflamiĝi. La nova provo stimulis kaj gajigis nin. Ni vive deziris vidi la serpenton kaj rigardis de ioma distanco, dum la pilolisto komencis malfermi la keston. Kiam li levis la kovrilon, la serpento timige siblis kaj fulme ĵetis la kapon mordintence al la vendisto. Li apenaŭ sukcesis forsalti sufiĉe rapide. La serpento rampis rapide el la kesto kaj kondutis sovaĝe. La pilolvendisto kriis averte al ni; sed tio ne estis necesa, ĉar ni jam forkuris ĉiudirekte.

La serpento estis en la mezo de la halo. Kelkaj el ni atingis la elirejon, sed aliaj troviĝis malantaŭe kaj timis preterpasi la beston por eliri. Ĉe ĉiu moveto de la serpento la kaptitaj bazaruloj saltis tien kaj tien, kaj la vendisto dume provis per balailo enigi la serpenton en ĝian keston. La virinoj kriis panike, kaj amaso da personoj kolektiĝis ĉe la pordo, sed por la unua fojo en sia vivo la bazaruloj ne provis profiti la okazon por vendi al la ĉeestantaro. Oni enportis diversajn ilojn, inkluzive de longa stango, fosilo kaj rastilo. Kelkaj viroj kuraĝe helpis, kaj fine la serpento estis enigita en la keston kaj la kovrilo riglita. La pilolisto blasfemis: "Tiu bastarda vermo estas sovaĝa, kaj oni eĉ ne venenokastris ĝin! Je Kristo, mi senhaŭtigos ilin kiam mi reportos ĝin! Kia kanajlaĵo, doni al mi tian serpenton!"

La pilolisto kaj Syd reportis la serpenton al Liverpool. Ili revenis kun alia. "Ne timu," diris la pilolisto, "ĉi tiu estas bona. Mi certiĝis pri tio."

Sed ni staris tre distance, dum li elprenis ĝin el la kesto. La pilolisto volvis la serpenton ĉirkaŭ sin kaj karesis ĝin sen ia timo. Pograde ni kuraĝiĝis kaj riskis tuŝi kaj palpi ĝin. Ni alkutimiĝis al la serpento kaj amikiĝis.

Tiu serpento estis la ĝusta antitezo de la unua. Ĝi rigardis nin per molaj okuloj, kaj ĝia tuta vizaĝo esprimis amon. Ni tre ŝatis ĝin, kaj ĝi iĝis nia dorlotbesto. Ni povis fari kun ĝi kion ajn, kaj ĝi ne protestis, sed nur plaĉe glitetis silke. La pilolisto sukcesis enigi kelkajn klientojn, sed ne estis sufiĉe da ili kaj la negoco daŭris malbone. Unu matenon la serpento mortis, kaj nur tiam ni konstatis, ke ĝi estis duonmorta jam ĉe alveno. Syd preskaŭ elŝiris sian hararon. "Kia damnita sorto!" li diris. "Ĝio iras malbone. Kion mi faru nun?"