Выбрать главу

"Nur por faciligi la laboron, mi faris tiel. Mi ŝraŭbis hokon al la subo de la tablo ĉe mia flanko. Sur ĝi mi pendigis sitelon da akvo. Mi pretigis kiel kutime tri­kvar citronojn, tratruis ilin, poste per la pinto de la spilo mi disrompis interne la citronan histon, ĝis ĝi estis tute spongsimila. Tiujn citronojn mi havis ĉiam en la akvo. Kiam klientoj kolektiĝis, mi povis facile atingi la citronojn sen kliniĝi. Mi prenis unu citronon el la sitelo sub la tablo kaj ŝajnigis trabori ĝin per la spilo. Mi devis teni la citronon horizontale, dum mi mienis trabori, alie la "suko" elfluus tro frue. Post elpremo de la "suko mi montris per unu mano al la kvanto ŝprucigita en la glason kaj per la alia mano mi anstataŭigis la drenitan citronon per alia, dum la klientoj forrigardis. Denove mi elpremis abundan sukon el la "sama" citrono. Nu, la butikisto trovis la sitelon da akvo, en kiu naĝis la citronoj, kaj li komprenis ĝenerale, kion mi faris. Sed anstataŭ esti kontenta, li koleriĝis. Ĉu vi povas kredi tion? Ĉu vi povas kredi ke ekzistas viro tiom stulta? Kaj ĉu vi povas imagi kion li malprudente diris? Li havis la impertinenton diri, ke la vendado estas trompa, jen kia viraĉo li estas! Jen kiel li min dankas, ĉar mi nur iom faciligis al mi la laboron. Tiaj stultuloj ne permesas, ke oni honeste profitu!"

"Estas letero por vi," mi diris al Liza, donante ĝin al ŝi. Ŝi prenis ĝin, rigardis la surstampon, turnis ĝin enmane kaj diris: "Nu, kiu skribus al mi de Londono? Eble la dommastrino, kiun mi konas tie… Ne, ne povas esti: ŝi ne havas skribmaŝinon."

"Kial ne skribi al la sendinto por eltrovi kiu sendis ĝin? Aŭ ĉu vi pensas ke estus pli trafe malfermi ĝin por eltrovi?"

"Genia ideo! Eble estas skribaĵo en la koverto".

Ŝi legis kaj diris: "Gi estas de V.I.K. Oni demandas, ĉu mi volus eksponi ĉe foiro en Caernarvon. Kie estas Caernarvon?"

"Vi tiel multe vojaĝis kaj ne konas la geografion? Ĝi estas en Kimrujo, ne tro distance de ĉi tie. Kiam okazos la foiro?"

"Post du semajnoj. V.I.K. ne kutimas voki la provizorajn laborantojn en la mezo de la somero. Ŝajnas, ke iom mankas al ili laborantoj. Mi havas ideon. Mi skribos al ili akceptante la laboron kaj aldonos, ke mi eble povos havigi vin por ili. Tiel ne ŝajnos, ke vi repetas vian oficon kun ĉapelo en mano."

"Ne, mi ne volas labori por ili. Iru vi!"

"Sed kion vi faros, Vik? Kiel vi trovos laboron?"

"Ho, laboro? Tian mi povas facile ricevi. Estas kuirilaj firmaoj, kiuj volonte dungus min, sed mi ne volas labori por iuj."

"Vi ne volas labori? Kial?"

"Aŭskultu, Liza! Mi estas senmona kaj ne scias, kien min turni; sed se mi akceptos dunglaboron, mi neniam havos ŝancon prosperi. Ne! Malgraŭ mia mizera stato mi intencas elteni, ĝis mi trovos kion mi celas. Mi scias, ke obstini en mia ideo pri propra komerco ŝajnas malsaĝe post miaj lastatempaj spertoj, sed tiu ideo fiksiĝis en mia kapo."

"Do, mi eltenos kun vi," diris Liza.

"Tute ne. Vi laboru — mi serĉos. Mi faras al vi ĉi tiun promeson. Se mi fine sukcesos starigi komercon, mi enprenos vin kiel partoprenantinon, kaj ni duonigos ĉion. Vi estas bonega vendistino kaj tre valorus kiel asociano."

"Prefere mi ne akceptu la oficon ĉe V.I.K. sed venu kun vi, por ke ni povu helpi unu al la alia."

"Ne, Liza, tio estas malsaĝa ideo. Ne necesas, ke ni ambaŭ risku malsaton, kaj cetere vi havas la devon monhelpi al via familio. Vi laboru, kaj mi restos ĉe mia decido kaj ankaŭ ĉe mia promeso al vi. Mi havas la stokon da rostkradoj kaj mi klopodos vendi tiujn komence. Vero estas, ke mi jam decidis iri al Liverpool por trovi vendlokon en magazeno. Mi konas iun fakestron en magazeno tie, kaj eble tio helpos."

"Se vi nepre decidis, Vik, nu, mi havas kelkajn ŝilingojn kiujn mi volonte donos al vi. Verŝajne sufiĉe por pagi la veturon. Sed kiel vi superos la malfacilaĵojn en Liverpool? Eĉ se vi sukcesos trovi vendlokon? La magazeno ne pagos vian parton de la enspezo antaŭ la fino de la semajno; do, kiel vi sukcesos loĝi kaj manĝi intertempe?"

"Nu, tiun problemon mi solvos siatempe. Dankon pro la propono de la monhelpo, sed mi ne volas ĝin. Tenu ĝin, vi ĝin bezonos."

"Sed kiel vi povos iri al Liverpool?"

"Tre simple, mi iros piede."

"Piede? Sed tio ne estas ebla. Ĝi estas longa vojo."

"Ne longa, ĝi estas 80 kilometroj, kaj mi ja iros piede … kiam mi ne veturos aŭtomobile!"

"Mi ne komprenas," diris Liza. "Per kies aŭtomobilo?"

"Per ĉies. Ordinara viro uzas unu aŭtomobilon, sed mi uzos multajn. Ĉu vi komprenas min? Simple dirite, mi intencas petveturi."

Liza kontraŭis la ideon, sed mi obstinis, kaj fine ni interkonsentis ke mi komencu mian petveturadon je la venonta lundo.

28. TUTE LIBERA KIEL BIRDO AERA.

Lundo frumatene. La tago vekiĝis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon. Mi rigardis al la ĉielo, riverencis gaje kaj diris: "Mil dankojn al vi, amiko!" Tia estis mia humoro, Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; ĝi ja estis laŭmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon, kiun mi estis paginta por ĝi. Mi ne prenis valizon, sed nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson. Mi eĉ ne vestis pluvsurtuton aŭ ĉapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du ŝilingoj en la poŝo mi eliris, post adiaŭoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse ĝis la limo de la urbo laŭ la Liverpool-vojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.

"Nu," mi pensis, "mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: Kial timi neon? Tiu igas min provi eĉ ŝajne malesperan aferon… sed ne, ĝi ne taŭgas por la momento. Fidu al la lasta mikroskopa ŝanceto! Ne, ankaŭ tiu ne servas. Ĝi servas nur, kiam mi serĉas vojon por eliri el embaraso. Faru kion aliulo ne faras!.. Nu jes, eble tiu servos, al mi ĝis nun ĝi estis la plej utila maksimo. Nu, kion farus aliulo, kiu survoje petas veturigon? Unue li komencas marŝi. Se li marŝas kvin kilometrojn, li nur lacigas sin, sed tiu distanco preskaŭ ne helpas ĉe tiel longa vojo. Kaj pli-malpli la samaj aŭtomobiloj atingas lin, ĉu li estas ĉe la komencpunkto aŭ kelkajn kilometrojn plu. Jes, marŝi estas stulte, ĉar oni povas veturi la saman distanceton, kiun oni marŝus. Sed se mi sidas ĉe la vojrando, mi devas konsideri, kion pensus la aŭtomobilisto… jen, mi ekforgesis pri tiu ali maksimo mia: Konsideru la vidpunkton de la aliulo! Jes, la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo; do entute estos plej bone, se mi atendos, ĝis aŭtomobilo vidi­ĝos, kaj tiam komencos marŝi. Ŝarĝaŭtistoj estos pli komplezaj… ne, pli vere ili estos pli tedataj, ĉar ĉiu petulo celas ilin. Mi devas teni min al la maksimo: Faru kion la aliulo ne farus! Do mi elektos luksajn aŭtojn. Tiel mi iros pli rapide kaj ne haltos tie kaj tie, kiel eble faros ŝarĝaŭtoj. Kaj se mi elektos malnovan aŭton, ĝi povus panei, kaj mi devus halti kaj kunhelpi pro ĝentileco. Do mi mansignalos nur al zorge elektitaj aŭtoj. Sed la signalmaniero? Ankaŭ ĝin mi devas ŝanĝi. La kutima mansvingado kun la dikfingro etendita estas tro almozpeta. Mi devos agi postule, kvazaŭ io grava donus al mi la rajton. Jes, jen mia plano."