"Blackie, ĉu vi konas Manĉestron? Kie troviĝas tiuj adresoj? Ĉu estas proksimaj inter ili?"
Li rigardis la liston. "Jes, tiu estas tute apude en Mosley Street, kaj tiu estas…"
"Tio sufiĉas, dankon; mankas tempo, ĉar Lewis fermos je la unua. Montru al mi la vojon. Mi klarigos, dum ni iros. Mi volas aĉeti milojn da viŝtukoj. Venu!"
"Sed, aĉeti senmone?" li balbutis.
"Jes, jes," mi respondis. "Mi ankoraŭ ne scias kiel, tio estas elpensota detalo. Ni rapidu."
Mi iris en la unuan oficejon, klarigis ke mi volas milojn da viŝtukoj por granda podetala firmao, sed diris ke ili devas esti tre moderprezaj kaj bonkvalitaj.
"Jen la situacio," mi klarigis: "Tiu firmao volas viŝtukojn, kaj estas ŝanco por vi akiri la liverrajton, ĉar la firmao ne estas kontenta pri sia liveranto. Sed ne estas mi, kiu decidos pri la aĉeto, do via prezo devas esti malaltigita ĝis la lasta ono. Nu, komprenu, ke mi mem scias nenion pri viŝtukoj, sed la prezo kaj kvalito devas esti taŭgaj por spertuloj, kiuj scias aĉeti avantaĝe kaj grandkvante. Donu al mi ekzempleron kaj okaze de sukceso lasu al mi malgrandan kurtaĝon!"
"Mi bedaŭras, ke ni ne povas salti al propono tiel senpripense; necesas tempo por konsideri, kaj…"
"Sed ne estas tempo! Aŭ vi transsaltos formalaĵojn, aŭ vi perdos la okazon. Vi…" sed mi vidis, ke mi ni povas skui lin en lia rutina proceduro, do mi forrapidis.
Mi vizitis unu-du aliajn firmaojn kun sama rezulto. Ĉe proksimume la kvara oficejo oni aŭskultis al mi.
"Sed kian grandecon kaj kian kvaliton vi deziras?" oni demandis.
"Mia Dio, mi ne scias. Vi scias! Vi konas ĉi tiun komercon, vi scias kiu kvalito kaj amplekso estas sufiĉe populara por esti vendebla grandkvante podetale. Kompreneble oni ne deziras bantukojn…"
Li donis al mi vizaĝ-viŝtukon volvitan en bruna papero.
"Nu," mi diris, "diru al mi ion pri tiu tuko! Ĉu ĝi estas kroĉtrikita aŭ speciale sorba aŭ… kio? Notu la grandon kaj prezon."
Li ridis kaj donis al mi ĉiujn detalojn.
"Nun donu al mi vian vizitkarton. Dankon! Do estas komprenite, ke mi reprezentas vian firmaon. Bone."
Kaj mi elkuris, rapidis rekte al la kontoro de s-ro Robinson kaj diris al li:
"Ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi por tiu prezo?"
"Ne," li diris.
"Do kio mankas? Ĉu la prezo estas tro alta?"
"Jes," diris s-ro Robinson.
"Bone, do ne necesas malvolvi mian ekzempleron. Nu, diru al mi, kiu kvanto, kvalito kaj prezo taŭgas al vi, kaj mi trovos ilin."
"Sed diru: kio supozigis vin, ke ni bezonas viŝtukojn?"
Mi hezitis, poste diris: "Mi devas konfesi, ke antaŭ nelonge mi estis ekster via kontoro, atendante vin pri alia afero, kaj mi ne povis ne aŭdi vian paroladon ĉe la telefono."
"Hm, mi ja intencis aranĝi pri ĉi tiu provizora kontoro," li diris, kvazaŭ al si mem; kaj turnante sin al mi, li aldonis: "Vero estas, ke ni efektive ne bezonas de alia firmao viŝtukojn! Kiam mi tion minacis ĉe la telefono, mi nur blufis. Oni devas tion fari por stimuli la senprokrastan liveron."
Mia spirito falis.
"Do, ĉio finita," mi diris. "Restas nur deziri al vi bonan tagon kaj esprimi la esperon, ke mi ne tro malŝparis vian tempon."
"Tute ne," li diris. "Ne iru. Bonvolu sidiĝi. Tre tiklas min la ideo, ke vi venis ĉi tien, aŭdis kion mi diris, kaj revenis kiel reprezentanto de firmao kun la varo en malpli ol unu horo! Jes, tio plaĉas al mi. Vi prosperos, tion mi scias. Kun kiu firmao vi interrilatis?"
"Jen la vizitkarto."
Li rigardis ĝin. "Jes, mi konas tiun firmaon, ĝi estas bona kompanio. Nu, rakontu al mi pri vi mem; tio tre interesos min."
Mi rakontis senkaŝe.
"Tre interese, mi ŝatas vian sintenon kaj energion. Ordinare mi havas postenon flanke en kaŝo, sed ĝuste nun tio mankas al mi… sed momenton!"
Kaj li telefonis al unu-du fakoj demandante, ĉu estas libera posteno.
"Domaĝe," li diris, remetante la aŭdilon. "Mi bedaŭras, ke mi havas nenion por vi, sed jen konsilo. Skribu al la firmao Japlac; ĝi estas bona kompanio kaj uzu mian nomon. Ĉu vi faros tion?"
"Jes, mi ja faros."
"Ĉu vi havas taŭgan leterpaperon?"
"Ne specialan."
"Do, jen papero kaj koverto. Nun diru al mi, ĉu vi tagmanĝis?"
"Mi matenmanĝis."
"Sed ne tagmanĝis, ĉu?"
"Ne, sed tio ne gravas, tute ne, ne klopodu pri tio sed dankon pro via ĝentila intereso!"
"Ho, tio estas nenio. Mi bedaŭras nur, ke mi ne havas postenon por vi. Sed promesu al mi unu aferon: post unu jaro skribu al mi, ĉu vi prosperas aŭ ne. Mi multe interesiĝas pri vi."
Mi promesis kaj adiaŭis. Mi reportis la viŝtukon al la fabrika firmao. Mi dormis ĉe Blackie tiun nokton. Post enlitiĝo mi spertis malfacilon dormi. Pensoj kirliĝis en mia menso. Kion plu fari? mi pensis. Mi ne povas kulpigi min, mi ja penis — diablo scias. Kio plu? La pensado elkovis nenion, sed mi ne povis haltigi ĝin. Daŭre kaj daŭre la pensoj sin trudis, karusele ili ripetadis sin. Mi devas dormi: ĉi tio estas stulta! Mi rearanĝis la kusenojn kaj devigis min ne pensi. Sed vane: denove mia menso bildigis la ĵusan pasintecon kaj mia cerbo agitiĝis. Mi sakris, bone, plensente kaj suke. Trivialaj estis la vortoj, sed mia brusto senpeziĝis; jes, fiaj, aĉaj, ŝokaj vortoj, sed ili utilis, jes, pli ol preĝo. Mi timis, ke la dormdetruaj pensoj revenos. Do, se mi ne povos eviti ilin, mi ruzos. Mi pensos pri plaĉaj aferoj, mi fantazios…
Jen, mi estas eksterordinare kapabla komercisto. Tute facile mi sukcesas. Per la nura volo mi kapablas vendi. Antaŭ mi estas granda homamaso. Mi diras preskaŭ nenion. Plejparte mi nur rigardas ilin. Mia volo devigas ilin aĉeti. Ĉiuj volas aĉeti. Ne estas tempo por enskribi mendojn, do mi ĵetas amason da mendokajeroj al ili kaj trankvile diras al ili:
"Enskribu mem la mendojn, elŝiru la surskribitan folion kaj envolvu en ĝi la ĝustan sumon: mi ne havas tempon por redoni troaĵon!"
Mi riĉiĝis. Kiel uzi la monon? Jes, al tiu mi donacos grandan sumon: li ĉiam baraktis por perlabori sufiĉon. Kaj al tiu mi donacos vestojn, domon. La ĝojo sur la vizaĝoj de la ricevintoj pli ol rekompencos min. Kaj al tiu alia, kiu ĉiam malsanis, mi aranĝos ke la plej famaj kuracistoj flegu lin ĝis plena resaniĝo… kaj… mi dormis.
30. LA VOJ’ ELEKTITA.
La sekvintan tagon mi reiris al Blackpool per petveturo. Tie mi sukcesis vendi parton de mia rostkrada stoko al iu bazarulo. Mi vendis ilin subkoste, ĉar la mono tre necesis al mi. Tiun monon mi donis al Liza por ŝiaj elspezoj en Caernarvon, retenante iom pli ol unu pundon por propra uzo.
Post du-tri tagoj en Blackpool mi decidis petveturi al Skotlando: distanco de proksimume 350 kilometroj. Ĉio iris glate, ĝis mi atingis distancon de iom pli ol duonvojo. Tie mia lasta helpo-aŭto deiĝis de la rekta vojo kaj lasis min ie en kamparo, longe for de iu urbo. Estis jam krepusko, kaj mi spertis malfacilon sukcesigi miajn petojn, ĉar aŭtomobilistoj ne emas obei haltopetojn kiam noktiĝas. Tiun malemon mi povis kompreni kaj eĉ aprobi, ĉar kelkfoje okazis, ke aŭtomobilistoj estis tiel prirabitaj. Kvankam tiaj banditaĵoj estis maloftaj, tamen raportado en la gazetoj atentigis ĉiujn kaj timigis multajn.
Nunahore la aŭtistoj ne estis tiel multnombraj kiel en luma tago, kaj mi sciis ke, ju pli malheliĝos, des pli malforta fariĝos mia ŝanco elpeti veturon. La perspektivo dormi sur kampo aŭ longe piediri al urbo, ne estis laŭ mia gusto, do mi komencis peti senelekte al ĉiuj aŭtoj. Unu aŭto haltis pro mia mansignalo. Ĝi ne estis ŝika, kaj ĝia posedanto estis senĝene vestita per komfortaj, libertempaj vestoj. Li ekplaĉis al mi. Li havis facilan sintenon kaj (kiel mi tuj konstatis) ankaŭ humoron. Li estis tipe angla. Li malfermis la pordon de la aŭtomobilo kaj pip-en-mane gestis al mi, ke mi eniru.