Выбрать главу

"Ĉu vi iras norden?" mi ĝentile demandis.

Liaj okuloj ridetis. "Per stranga koincido," li diris, "mi iras en la sama direkto, kien iras la aŭtomobilo."

Ni ambaŭ ridis. "Mi ja parolis stulte," mi konfesis, enrampante en la aŭton. "Efektive, mi celas Edinburgon."

"Koincidoj abundas: mi ankaŭ iras tien… kaj ankaŭ la aŭtomobilo."

La aŭto laŭiris la iom tordiĝantan vojon komforte kaj ne tro rapide. La belan pejzaĝon kovris malhela vualo, plaĉa al la okuloj, post la akra sunbrilego. Ni rampis alten, kaj freŝa vento blovis. Mi dume parolis pri miaj travivaĵoj, kaj li diris:

"Renkontante vin, oni ne pensus, ke vi havas monzorgojn. Mi ja pensis, ke vi elektis vojaĝi per petveturo pro la prefero."

"La manko de mono estas sendube ĝena afero, sed mi penas ne doni gravecon al ĝi, kaj plejofte mi sukcesas. Sed la kialo de mia relativa senzorgeco pri ĝi estas, ke mi sentas ke ĝi estas nur provizora stato. Estas tute alia afero, kiam oni batalas dum jaroj kontraŭ malsukceso sen vidi elirvojon. Nuntempe mi havas kelke da ŝilingoj pro la vendo de stoko, kiel mi jam diris; sed ĝuste antaŭ tio, en Blackpool, mi havis neniom. Mi iris al la lombardisto por lombardi aŭ vendi ĉi tiun kostumon, sed oni ne aĉetis, eĉ kiam mi ofertis ĝin tre malkare. La industria krizo devigis homojn vendi vestojn kaj meblojn, sed pro la sama mizero venis punkto, kiam la homoj eĉ ne aĉetas de brokantistoj. Konsekvence, brokantistoj sufokiĝas sub granda troo da nevendeblaj varoj. Tute nature estas, ke ili ĉesas aĉeti eĉ, se la postulata prezo estas ridinde malalta."

Post iom da tempo li haltigis la aŭton kaj diris: "Sciu, ĉi tiu pejzaĝo estas tiom bela, ke mi sentas devon fari al ĝi omaĝon. Pardonu min, sed mi volas eliri por solene aspergi la herban randon!"

"Bone," mi kunŝercis. "Kaj ĉar ankaŭ mi estas ĝentila homo, mi helpos vian celebron." Ce la vojrando mi iom forturnis min de li, sed bedaŭrinde ĉe tio mi ne atentis la ventdirekton. Damne!" mi subitis, kiam la vento reblovis al mi mian oferaĵon. Li ridis. "Nun mi komprenas, kial la lombardisto ne volis aĉeti vian kostumon!" Tiel ni ŝercis dumvoje.

Post plua veturado li haltis ĉe hotelo kaj invitis min al kunmanĝo. Mi ne volis tro profiti lian komplezemon; sed li insistis, ke mia akompano estos al li agrabla, do mi cedis al lia ĝentila invito.

Ni bone manĝis kaj trinkis, dum ni distre interparolis; sed mi rimarkis, ke li donis nenian spuron pri kiu li estas aŭ kion li faras.

Ni atingis Edinburgon, kaj li veturis rekte al George­-Hotelo, kie li intencis loĝi; sed antaŭ la adiaŭo li esprimis la deziron renkonti min dum la posta tago, do ni tion aranĝis. Tiun vesperon mi luis ĉambreton, kie mi havis la rajton uzi la doman kuirejon kaj prizorgi pri mi mem.

La postan tagon mi renkontis la sinjoron ĉe la hotelo, kaj ni kune eliris. Mi estis kontenta iomete reciproki lian bonecon, kondukante lin al la vidindaĵoj de Edinburgo, kiujn mi bone konas. Ni komence laŭiris Princes-straton. Princes-strato estas konsiderata kiel unu el la plej belaj ĉefstratoj en la mondo. Belaj ĝardenoj plene laŭlongas unu flankon de la rekta strato, kaj la okulo estas kondukata, trans la ĝardenojn kaj valan parkon, al la majesta Edinburga kastelo, kiu alte regas sur pitoreskaj, krutaj rokoj. Post tio ni vizitis multajn interesajn lokojn en la histori-riĉa urbo. Ni sate manĝis kaj je vespero ni iris al teatro. Li insistis pagi por ĉio, eĉ kiam mi volis pagi bagatelajn sumojn. Je fino de la tago li sciigis min, ke li forvojaĝos la morgaŭan matenon, kaj li neatendite ŝovis ion en mian manon. Mi rigardis kaj trovis, ke estas kvinpunda monbileto. Mi provis redoni ĝin al li, sed li ne volis repreni ĝin. Mi ne povis ne honti, kaj tute rifuzis la donacon. Post longa insisto kaj kontraŭinsisto, mi diris al li:

"Ŝajne mi ne povas devigi vin repreni la monon; do mi tenos ĝin, se vi akceptos mian proponon. La propono estas, ke vi prenu de mi ĉekon por kvin pundoj. Mi havas konton en la banko Westminster, sed estas nur kvin ŝilingoj kredite tie. Mi ne elprenis tiujn ŝilingojn, ĉar mi ne volis likvidi la konton. Sur la proponita ĉeko mi ne skribos daton, por ke ĝi ne eldatiĝu. Tenu la ĉekon dum proksimume unu jaro kaj tiam datu ĝin kaj prezentu ĝin al la banko. Se la ĉeko estos redonata al vi, tenu ĝin dum iom malpli ol ses monatoj kaj prezentu ĝin denove en la banko. Mi certas ke, antaŭ ol tiu tempo pasos, nepre troviĝos mono en la konto."

Li kontente akceptis la kondiĉon. Mi devis peti lian nomon por difini la ĉekon. Lia nomo estas Ralph Martin, kaj krom tio mi scias nur, ke lia hejmo estis ie proksime al la urbo Bournemouth. Poste, kiam ja estis mono en mia bank-konto, mi trarigardis mian trimonatan detalraporton, sed li neniam postulis la repagon. Mi ĉi tie skribis lian veran nomon, havante la espereton, ke iu leganto eble konos lin kaj bonvolos sciigi lian adreson al mi, por ke mi povu minimume kvitigi la ŝuldon.

31. RICEVIS BANDITO LAŬ SIA MERITO.

Mi manĝis sate sed vivis ŝpareme. Mi decidis serĉi provizoran laboron ian, ĝis la foirsezono, kiu komenciĝos en aŭtuno. Sed mi ne povis trovi laboron. Liza intertempe sendis al mi jen dek ŝilingojn jen unu pundon el sia salajro.

Ofte dum hejmiro mi elektis trapasi tre malaltklasan parton de la urbo por eviti pli longan ĉirkaŭiron. En la denso de tiu kvartalaĉo estis butiko, kie oni vendis frititajn fiŝojn kaj terpomojn. Tiaj butikoj troviĝas, laŭ mia scio, nur en Britujo, kaj en Skotlando plejparte italoj posedas ilin. Ili malfermiĝas proksimume je la sesa vespere kaj fermiĝas je la plej malfrua permesata horo, ordinare je la dekunua. Tie vendiĝas nur frititaj eglefinoj kaj frititaj terpomfingroj. Oni aŭ manĝas tion en la butiko, aŭ oni portas ĝin hejmen aŭ eĉ manĝas ĝin el papersaketo survoje.

Kelkafoje mi eniris kaj aĉetis porcion, ĉar la manĝo estas bona kaj moderkosta, kaj mi alparolis la posedanton itale. Mi sciigis lin, ke mi bone konas la metion, kaj li demandis, ĉu mi ŝatus helpi lin, por ke li povu liberigi sian edzinon de la laboro, ĉar ŝi devas prizorgi la kvar junajn infanojn. Li aldonis, ke li ne povos pagi multon, sed ke mi povus manĝi ĉe ili. Mi volonte akceptis. Lia nomo estis Luigi Grimaldi kaj li estis indiĝeno de provinco apud Napolo. Li estis malhelhaŭta, malalta fortikulo, kaj li kaj lia edzino estis analfabetaj. Ili parolis suditalan dialekton, kaj kiam ili provis paroli veran italan, ili fuŝis la lingvon. Kiam ili parolis inter si dialekte, mi komprenis nur kelkajn vortojn sporade.

Luigi havis bonegan memoron kaj, kvankam li ne bone sciis kalkuli, li kutime memoris, ke tiom da varo je certa prezo kostas tiom. Se li estis devigata fari kalkulon, li uzis propran metodon. Dum kalkulado li deprenis ĝenajn frakciojn, kaj poste aldonis iom kompense, kaj tiel per deprenoj kaj aldonoj li tenis sin al la ĉefa kerna sumo. Estis surprize, kiel proksime li atingis la ĝustan rezulton per tia stranga, arbitra metodo. Malgraŭ la populara ideo, ke neinstruitulo estas facile trompebla, mi trovis, ke la malo estas vera. Konscio pri sia manko igas analfabeton esti tre singarda. Facila fluo de vortoj kaj rezonoj ne influas lin, kaj li rekte rezonas sen implikiĝi en trompcela maŝaro de vortoj.

Alian aferon mi konstatis. Tio estis ke la kutima ideo, ke manko de lerneja scio signifas malsaĝecon, estas tute erara. Mi konstatis, ke Luigi estas tre sagaca kaj povas facile superruzi ruzulojn.

Mi ofte aŭdis pri la malalta klaso de homoj, kiuj troviĝas en la kvartalaĉoj de certaj skotaj urboj, precipe en Glasgovo; sed mi neniam konsciis, kiel diboĉaj ili ja estas. La precipa kaŭzo de la degenerado estas la forta drinkado. Se viskio mankas, ili drinkas eĉ metil-alkoholon, kaj mi aŭdis ke eĉ polurkremo, enhavanta alkoholon kaj uzata por poluri latunon ktp., estas trinkata. Tiaj venenoj frenezigas ilin, kaj kvereloj kaj sovaĝaj bataloj okazas tre ofte. Estis bonŝance, ke la uzo de armiloj ne estis tre kutima, kaj sekve bataloj estis plejparte pugnaj. Sed ofte ĉemanaj armiloj, kiel boteloj, estis uzataj. La bataloj tute ne obeas la regulojn de la boksarto, kaj kapoj kaj piedoj estas kutimaj rimedoj. Estis unu-du bandoj da fiuloj, kiuj ĉiam serĉis pretekstojn ataki iun ajn. Iliaj taktikoj estis tre aĉaj. Ĉe komenco de batalo ili kaptas la jakon de kontraŭulo ĉe la refaldo kaj rapide deprenas ĝin ĝis la kubutoj, tiel ligante la brakojn, kaj poste pistbatas la senpovigiton. Alia taktiko estis kapti la kontraŭulan jakon ambaŭflanke ĉe la kolo kaj, forte tirante la viron al si, puŝi lin plenforte en la vizaĝon per malaltigita kapo. Tia kolizio estas terure efika. Puŝo per genuo tre malalte en la ventron ankaŭ estas senpoviga rimedo. Sed la plej aĉa faro estas preni botelon ĉe la kolo kaj derompi ĝin ĉe la bazo, tiel ke restas zigzaga vitra ekstremaĵo. Puŝo per ĝi en la vizaĝon postlasas terure krudŝiran vundaĉon.