Выбрать главу

La kliko jesis kun tuja fiflata aprobo.

"Vi miskomprenis," diris la soldato. "Mi ne intencis ofendi. Mi petas pardonon, se mi diris ion neplaĉan."

"Vidu," diris Kelly al ĉiuj. "Ĉiam same faras tiuj fremduloj. Ili venas en nian landon, insultaĉas kaj arogas al si superecon kaj poste provas elgliti per hipokritaj pardonpetoj. Ĉiam same. En la dancejo ili ŝtelas niajn virinojn per mensoga ĝentileco; sed kiam oni kulpigas ilin, tiuj malkuraĝuloj ĉiam elglitas per ŝlimaj vortoj."

"Vi pravas, Kelly. Ni piedbatu ilin je pulpo."

Luigi metis la dratajn kuleregojn en la bolantan grason kontraŭ eventualo.

"Nu, mi restas racia homo," diris Kelly. "Sed tiuj du feklekuloj gardu siajn langojn, aŭ mi kripligos ilin, je Kristo, — mi disŝiros ilin, eĉ se estos bataliono da ili. Neniu insultos min kaj restos sana."

Alia ĉirkaŭrigardo por sorbi la aprobajn rigardojn de la koterio.

"Donu al mi la salujon!" subite kriis Kelly al la soldatoj. "Tuj, porkaĉo! Ĉu vi pensas, ke ĝi apartenas al vi?"

Timigite la soldato ekkaptis la salujon, sed pro lia nervozo kaj ankaŭ pro la ŝvitgrasa surfaco ĝi glitis el liaj manoj kaj falis teren. La soldato staris senvorte, konsternite.

"Ĉu vi vidis? Li provis ĵeti la salujon kontraŭ mi."

"Jes, Kelly," diris ratvizaĝulo el la bando. "Ni mortbatu ilin."

"Pro kio vi faris tion, anglaĉo?" plupikis Kelly. La soldato ne respondis.

"Do, vi estas tro altklasa por respondi al ni, he? Vi pensas, ke vi povas atenci min kaj eskapi, ĉu? Nur atendu kaj vi vidos. Nur atendu, ĝis ni kaptos vin sur la strato, kie ne estos atestantoj. Ni regalos vin bone. Eĉ viaj patrinoj ne rekonos vin post nia prilaboro."

Mi kore kompatis la du soldatojn sed diris nenion. Ili foriris el la butiko, kaj la kanajlaro sekvis ilin. Luigi kaj mi iris ĝis la pordo. La soldatoj haltis iom flanke ĉe la fenestro, tro timigite por forlasi la lumon. Luigi kaj mi restis ĉe la pordo, kaj la bando atendis kelkajn metrojn for, apud la muro, atendante ke la du junuloj moviĝu. Ni ĉiuj staris silente, kaj mi streĉis la okulojn jen en unu direkto, jen en alia, serĉante policanon. Mi boris la nebulon senutile; neniu vidiĝis. Ĉiuj atendis… atendis.

Jen, ŝajnis ke mi kvazaŭ ion aŭdas. Pograde la sono pliklariĝis. Brueto… bruo… sono de malrapidaj paŝoj. Mi streĉis la aŭdpovon. Jes, jes, alproksimiĝas. El la nebulo venis du homoj… du viroj. Unu esti granda, fortaspekta, la alia malalta sed fortika. Ili estis vestitaj en eluzitaj proletaj vestoj. Ŝajne senlaboruloj, kiuj piediris de malproksime. Tiu duo venis al mi, kaj la pli granda demandis, ĉu mi scias, kie troviĝas la popolloĝdomo. Mi bone sciis kie estas tiu mizera, cimplena domegaĉo, kie oni povas dormi en unu el la vicigitaj litaĉoj por kelkpenca pago. Mi sciigis lin pri la vojo kaj aldonis mallaŭte:

"Estas kompatinde. Hontinda afero — jen tiu bando atendas por kapti tiujn du soldatojn."

Dume mi pensis: se mi nur povos veki la kompaton de tiuj du laboristoj, mi eble povos varbi ilian helpon, kaj ni kune povos savi la soldatojn el la manoj de la bando. Mi daŭrigis:

"La du soldatoj estas tute neofendemaj homoj kaj ne dolorigus eĉ muŝon, sed tiu bando duonmortigos ilin. Estas granda domaĝo; la du junuloj estas ja teruritaj kaj timas forlasi la lumon de la fenestro."

Kortuŝo enŝteliĝis en mian voĉon: "Mi tre kompatas ilin, ĉar mi bone konas ilian sorton. Antaŭ kelkaj semajnoj tiu kanajlaro kaptis du soldatojn en dezerta strateto kaj difektis ilin tiom, ke ili estis veturigataj al hospitalo. Oni diras, ke unu mortis."

La du novvenintoj diris nenion, sed la grandulo iris malrapide al la bando kaj per preskaŭ dormema voĉo diris:

"Kiu estas la ĉefulo ĉi tie?"

"Mi," sinaserte diris Kelly.

Pak! la krako eĥis en la silento. Neniam mi vidis tian pugnobategon. Kelly falis kiel buĉita bovo kaj kuŝis morte senmove. Sentebla silento. Ĝojo trafluis min. La grandulo rigardis la ceteron de la bando kaj flegme diris:

"Ĉu iu el vi havas ion por diri?"

Nenia respondo. Nenia movo. Turnante sin al la du soldatoj, la grandulo diris: "Vi povas iri hejmen sendanĝere."

Li denove rigardis per trankvila, esplora mieno al la ŝtonigita bando, atendis iomete kaj revenis al sia kunulo, kiu ankoraŭ staris apud mi kaj Luigi. "Bonan nokton," li diris al ni, kaj li kaj lia kunulo malrapide iris en la direkto al la popolloĝejo. Mi ne estas venĝema homo… tute male, sed la sono de tiu pugnobato estis dolĉa muziko al mi. Ke la grandulo iam estis boksisto, mi ne dubas.

La kunuloj de Kelly ekviviĝis, kaj ĉiuj provis veki sian senkonscian ĉefon. Ili trenis lin en la butikon kaj per akvo kaj vinagro uzis ĉiujn rimedojn por revivigi lin, sed vane. Malgraŭ masaĝo kaj knedado de la pulsoj ktp. Kelly restis en morta sveno. Liaj okuloj estis nigre ŝvelintaj, la nazo difektita, kaj granda sanga kontuzo elstaris inter liaj okuloj. Post plenaj dek minutoj Kelly montris la unuajn vivosignojn. La ratvizaĝulo diris: "Kia fiago! Li atakis Kelly surprize kaj forkuris, antaŭ ol ni povis kapti lin."

"Jes," respondis strabulo, "sed li ne eskapos. Mi tordos la kolon de tiu bastardo. Li nur venu en miajn manojn!"

"Mi iros kapti tiun ŝliman feĉulon," diris la ratvizaĝulo. "Vi aliaj prizorgu Kelly." Kaj li elkuris por serĉi la grandulon, sed kuris en la mala direkto. Kun la revenanta kuraĝo kaj la reciproka apogo kaj aprobo, la fia koterio de Kelly pli detaligis la "surprizan atakon kaj forkuron".

Strange estis, ke ili ne vidis, kio ŝajnus klare videbla, nome ke devis esti mi, kiu instigis la grandulon, ĉar li parolis al neniu alia.

32. LUPO SOPIRAS, AL ARBARO SIN TIRAS.

Oktobro. Letero de Liza sciigis min ke ŝi estos en la Glasgova foiro en la Kelvin-halo. Mi decidis forlasi la laboron kaj iri al la foiro. Kiam venis la tempo foriri, mi spertis ioman korpremon, ĉar mi tre amikiĝis kun Luigi kaj lia familio. La infanoj, kiuj nomis min "onklo Vik", ne volis ke mi iru. Por kontentigi ilin, mi sidis inter ili kun unu sur mia genuo kaj fabrikis fantaziajn rakontojn, kiujn mi ĝuis eĉ pli ol ili. Precipe mi ŝatis Jolandan, kiu estis okjara infanino kaj estis tiu, kiu havis lokon sur mia genuo. Ŝi seriozmiene demandis, kial mi devas foriri, kaj sugestis, ke iu alia povus iri por sperti la grandajn aventurojn en strangegaj landoj, pri kiuj mi jam rakontis al ŝi. Denove mi devis alvoki mian imagon por trovi pretekston kontentigan al ŝi.

"Nu, ĉi tio estas granda sekreto," mi diris. "Do ne diru al iu; sed mi nepre devas iri al forforaj landoj por serĉi mian edzinon, kiu perdiĝis, ĉar ŝi ne volis lerni la geografion en la lernejo. Sed kiam mi revenos, mi portos donacon al vi. Ĉu bone? Nu, kion vi volus havi?"

"Mi scias, mi scias!" ŝi ripetis, ĝoje kunfrapante la manetojn. "Mi volus kokinon, kiu metas multajn, multajn ovojn," kaj ŝi larĝe malfermis la esprimplenajn, profunde brunajn okulojn.

"Nur tion? Ho, tio ne estos sufiĉe; mi portos multe pli ol tion al vi."

"Portu grandegan kokinon, do."

"Bone, bone," mi diris. "Mi portos la plej grandan kokinon en la mondo kaj ĝi faros ovojn tiel grandajn kiel via kapo. Gi estas tiom granda, ke oni donis specialan nomon al ĝi. Ĝi nomiĝas struto. Ĝi devas ja esti granda por havi tute specialan nomon, ĉu ne?"

"Jes, jes, portu grandan "sturton", tree­e grandan "sturton"… tiom grandan!" kaj ŝi tenis la brakojn streĉalte super la kapo.

Ni ĉiuj ridis, kaj post reciprokaj bondeziroj mi foriris kun salutoj kaj adiaŭoj reeĥantaj en miaj oreloj.

Kiam mi alvenis en Glasgovo, neĝpluvis, kaj estis kaĉe kaj malagrable sub la piedoj. Per tramo mi iris al la foiro. Ĉe la eniro mi flaris la odoreton, kiun mi bone konis, kaj sentis ian eksciton ŝveli en mia brusto. La sumo de varmo, parolado, muziko, de tiu medio tiel intime konata, agrable tuŝis miajn sensojn.