"Ĉu vi pov’s vendi kojrilojn?"
"Jes, certe."
"Kiom vi pov’s vendi s’majne?"
"Ne ĝenu vin pri tio. Ne utilas, ke mi fanfarone citu grandajn nombrojn; sed estu certa, ke mi povas vendi sufiĉe. Ĉu vi povas montri al mi ekzempleron?"
"Mi havas bildon de ĝi," li diris, kaj li abrupte puŝis la manon en la internan brustpoŝon kaj elprenis flugfolion.
"Jen, rigardu sur tion! Ĝi estas brava kojrilo, reĥte el Ameriko."
Mi rigardis la ilustraĵon:
"Jes, ĝi taŭgas, kvankam ĝi estas ankaŭ plibonigebla — sed tio poste."
"Oh, tio ne grav’s, mi pov’s ja fari ŝanĝojn."
"Ĉu vi vendis multajn ĝis nun?"
"Ne, ĝis nun mi vendis preskaŭ nul, ĉar mi ne havis bonan vendiston. Mi luis halon kaj reklamis montrojn dufoje tage, je la tria posttagmeze kaj la oĥa noĥte, sed la dungito estis la ple’ stulta, al kiu la bona Dio jam enblovis la vivon. Nu, se vi bone vendos por mi, vi gajnos bravan pagon."
"Ne," mi respondis. "Mi ne laboros por vi."
"Oĥ, kial ne? Mi traĥtos vin bone. Ĉu vi nor frivolas?"
"Ne, mi ne ŝercas; pri pago ne temas. Mi laboros por neniu. Mi volas aĉeti la kuirilojn de vi kaj mem vendi ilin. Tiel vi profitos sen riski malgajnon pro la altaj kostoj en foiroj. Absolute ne utilas paroli pri salajro. Montru al mi la pograndajn prezojn, kaj se ili estas avantaĝaj, ni povos plu diskuti."
Li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis ĝin.
"Jes, la aĉetprezoj indas. Nu, kion vi diras? Ĉu vi koncesios al mi la solan vendrajton por Britujo?"
"Nu, eble ni pov’s veni al aranĝo," li diris singarde.
Ni iom pli diskutis detalojn, kaj mi aldonis:
"Nun ĉio estas aranĝita, escepte de unu afero. Mi ne havas monon por aĉeti la kuirilojn."
"Kio?"
"Jes, ĝuste tio. Mi volas, ke vi donu al mi kredite la stokon por la unua foiro. Vi ne konas min, kaj mi konscias, ke mi pretendas multon, sed mi ne trompos vin. Mi pagos vin por la tuta stoko post la unua foiro. Vi ne bedaŭros vian fidemon, se vi tion faros. Mi ja estas honesta kaj mi ja sukcesos, kaj vi ja profitos kune kun mi. Estus facila afero blufi kaj ŝajnigi, ke mi posedas la necesan sumon kaj poste prokrasti la pagon; sed mi deziras, ke ni agu kune kaj sincere. Nu, kion vi diras?"
Post iom da medito li etendis la manon.
"Bone, mi fidos je vi, ĉar min plaĉas via rekta parolmaniero. Mi akceptas. Tiel estu. Post du semajnoj estos eta foiro en Peterhead, kaj mi pov’s facile aranĝi, ĉar mi kon’s la gvidanton."
En Peterhead estis tranĉe malvarme. La malgranda urbo kutime enspezas per fiŝkaptado, sed la ŝipoj vidiĝis senokupaj en la haveno pro la ĝenerala industria krizo. Ĉie sur la stratoj estis senlaboraj fiŝkaptistoj, kiuj interparolis. Strange estis vidi, kiel ili agis. Anstataŭ stari kaj paroli, kiel kutimas aliuloj, ili duope marŝis antaŭen ĝis la sama distanco, kiom longas ŝipferdeko, abrupte kaj kune turniĝis kaj marŝis revene. Tien kaj reen ili daŭrigis la marŝon dum interparolado.
Dum mi rigardis al la marborda urbo, la manko de vigleco kaj la signoj de malprospero naskis en mi fortajn dubojn pri sukcesa negocado. Mi aranĝis pensionon kaj evitis antaŭpagi. Mi ankaŭ aranĝis kreditan liveron de manĝaĵoj por la kuireksponoj. Post tio mi presigis kvincent reklamajn flugfoliojn kaj aĉetis kvincent enirbiletojn, kiujn mi enfaldis en la flugfoliojn kaj disdonis tra la urbo. Ĉar mi aĉetis standon, stokon, manĝaĵon kaj ĉion alian kredite, mi neĝoje pensis pri la rezulto, se la vendado fiaskos. Ĉu mi povus elŝuldiĝi? Mi pensis pri la granda, famkonata malliberejo de Peterhead, kaj amar-ŝerce konstatis ke, se mi ne enspezos, almenaŭ la ŝtato ne devos elspezi por mia transporto al la ŝtata gastejo!
Homoj venis bonnombre en la foiron, sed ili ne multe elspezis. Mi ne havis normalan standon, sed devis eksponi sur la scenejo. La unua prezentaĵo estis parado de laŭmodaj roboj; post tio sekvis mia vico, kaj post mi venis varietea spektaklo. La varieteo estis regata de komikulo nomata Gus Stratton. Gus tre plaĉis al mi. Li estis vigla homo preskaŭ kvindekjara kaj, ĉar la foirestro estis sinretirema homo, Gus komplezeme prizorgis ĉion rilate al la tri scenejaj prezentaĵoj. Al mi li donis la oficon fari ĉiujn publikajn anoncojn. La plej ĝena devo, kiun Gus entreprenis, estis prizorgi ke ĉio fluu kronometre ekzakte. La malfacilo estis, ke la manekenoj ĉiam ĝenis ĉiujn per sia prokrastemo, kiu tro malfruigis la prezenton de la varieteo. Gus multe koleriĝis pri ili, sed la manekenoj ne atentis liajn admonojn.
Unu vesperon mi vidis Gus malpacience rigardi sian horloĝon. Li venis al mi kaj diris:
"Denove ili malfruas, kaj ĉi-vespere ili havas eĉ pluan montron: la montron de piĵamoj. Damnu tiujn sencerbajn pupojn! Elĉerpiĝis mia pacienco — mi iros en ilian vestejon kaj faros al ili taŭgan regalon."
Kaj Gus kolere marŝis en la vestoŝanĝan ĉambron.
"Kion vi faraĉas?" li kriis. "Rapidu! La publiko ja ne atendos ĝis noktomezo. Movu vin, ĝi ne estas enterigo — tuj iru sur la scenejon! Vi detruos ĉion per via prokrasto."
"Iru for!" ili respondis per supera tono. "Vi ne estas nia estro. Ni ne agnoskas vin. Ne decas, ke vi venu inter sinjorinojn dum senvestiĝo."
"Sinjorinoj? Vi arogas al vi altajn titolojn. Ĉu vi pensas, ke gravas al mi esti inter aro da vestpendigiloj?"
"Huŝ! For kaj pendigu vin — vi nur enuigas nin. Malaperu!"
"Bone. Do mi donos al vi absolutan ordonon. La piĵama montro estas malpermesata. Vi prezentos nur la geedziĝan procesion, kaj punkto!"
Kaj li elmarŝis kolere.
"Rossetti!" li vokis. "Iru sur la scenejon kaj anoncu, ke nun sekvos la geedziĝa procesio." Mi iris sur la scenejon kaj anoncis jene: "Gesinjoroj, nun niaj manekenoj prezentos al vi la plej modajn kaj lastdatajn virinajn nuptajn robojn. Mi fieras anonci, ke tiuj ĉarmaj kaj konvenaj vestoj vidiĝas nun la unuan fojon en ĉi tiu distrikto."
Imagu la ŝokon, kiam la manekenoj paŝetis sur la scenejon en piĵamoj! La ĉeestantaro laŭte kaj longe ridis kaj pensis, ke mi ŝercis fiete.
36. SORTO OFTE ALSENDAS KION NI NE ATENDAS.
Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso.
Kion fari? Kion fari? La demando ripetiĝis en mia cerbo. Mi ja sciis kion fari, se mi atentus nur la komercan flankon de la problemo; sed estis aliaj konsideroj, kiujn mi ne povis ignori sen senti koran maltrankviliĝon. Denove mi pripensis la aferon dekomence. Mac, la entreprenisto, kiu organizis la foiron en Peterhead, poste starigis foiron en Nairn. En Peterhead mi nenion profitis. Restis al mi ekzakte sufiĉe por elŝuldiĝi. Sed en Nairn mi bone gajnis. Per parto de tiu gajno mi pagis kaŭcion pri stando en Edinburga foiro organizota de alia viro kaj okazonta en marto. Mac venis al mi kaj sciigis, ke li aranĝos foiron en Buckie. La foiraj datoj oportune akordiĝis tiel, ke mi povos labori en Buckie kaj tuj poste komenci en Edinburgo. Verdire mi ne ŝatis la ideon negoci en Buckie, ĉar ankaŭ Buckie estas fiŝkaptista urbeto, kaj mi tre timis malgajni tie; sed Mac estis tiel bona kaj komplezema homo, ke mi ne povis rifuzi. Mac alte taksis la valoron de mia eksponado sur la scenejo, kaj li juĝis ĝin necesa por la sukceso de la foiro. Do, mi pensis: mi eble malgajnos en Buckie, sed mi bone enspezos en Edinburgo. Ĝis tiu punkto ne estis malfacile decidi.
Sed nun io okazis. Pro ia kialo la halo en Buckie ne estis luebla ĝis unu semajno post la antaŭaranĝita dato, kaj tio kaŭzis, ke la du foiroj parte samtempos. Jen la problemo. Ĉu perfidi Mac aŭ ĉu riski la fiaskiĝon de mia nove komencita komerco? Mi estis sola kaj ne povis ĉeesti ambaŭ foirojn. Mi pensis pri Liza, kiu volonte venus responde al mia alvoko; sed ankoraŭ mi ne sciis, ĉu mia entrepreno sukcesos, kaj mi ne volis igi ŝin forlasi sian sekuran laboron favore al la hazardo de mia entrepreno…