Выбрать главу

ПШПШкШЧШ

De la Spirito ANDREO LUDOVIKO

Francisco Candido Xavier

(Mediumo)

Kristana Agendo

Diktita de la Spirito

Andreo Ludoviko

Id

Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL e GRAFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941-040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO

e

Av. L-2 Norte - Q. 603 - Conjunto F 70830-030 - Brasilia-DF - Brasil

2a eldono

De la 4a ĝis la 6a ekzempler-milo

El la portugala lingvo tradukis: A. K. AFONSO COSTA

5,01-AA; 000.3-O; 10/1991

Copyright 1948 by

FEDERACAO ESPIRITA BRASILEIRA

(Brazila Spiritisma Federacio)

SGAN 603 - Conjunto F- Av. L2 Norte Brasilia - DF - Brasil - CEP 70.830-030

Kompostado, fotolitografio kaj ofset-preso de Presejo de la Eldona Fako de FEB Rua Souza Valente, 17 20941-040 - Rio-RJ- Brasil

C.G.C. n°33.644.857/0002-84 IE. n°81.600.503

Impresso no Brasil PRESITA EN BRAZILO

Tabelo de la enhavo

Pĝ-

Informoj al la leganto 9

Kristanaj imperativoj 13

Savantaj principoj 15

Kristanaj privilegioj 17

Favore al vi mem 19

Evangeliaj medikamentoj 22

Por via bono 24

Frateca peto 26

Estas en danĝero la fratoj 28

Dum la konversacioj 29

En gravaj momentoj 31

Preventa medikamento 33

Helpu ĉiam 35

Sendube 37

Dum 39

Jen tiel kondutante, vi recevos profiton 41

Kelkaj difinoj 43

Vere 44

Utilaj konsiloj 46

Demando pri elekto 48

Logikaj konkludoj 50

Semado 51

Krom tio 53

Realaĵo 55

Ŝajnoj 57

Ŝvebu pli alte 59

Se vi deziras 61

Malfacilaj spertoj 62

Efektive 64

Konvenas pensi pri jeno 66

Respondoj al la rapidemo 68

Elmontru vin 70

Signoj 72

Sen tiaj armiloj 74

Kontrolu vin 76

Lernu el la Naturo 78

Laŭ bona logiko 80

Liberugu vian animon 82

Ne difektu vian tagon 84

Kun Jesuo 86

Vi povas kredi 88

Defendu vin 90

Vi mem 92

Personaj problemoj 93

Ŝvebu super ĉio 95

Ĉiam vokata 97

Profitu la oportunan okazon 99

Petoj 101

Konsultu la bonon 103

Helpu vin mem 105

Konkludoj 107

Informoj al la leganto

Multaj amikoj serĉas normojn de konduto kun la sola fiksideo konstrui al si eksterajn vojon ...

Ili volonte ricevus de la spirita mondo rektajn inspirojn, kiuj ilin levus al la altaĵoj de ia facila venko. Per opinioj de elkarniĝintaj fratoj, loĝantaj en aliaj sferoj, ili dezirus reĝustigi negocojn, kiuj koncernas nur ilin mem, abrupte ŝanĝi la mensan sintenadon de karaj personoj, penetri en la sekreton de situacioj, kiujn neatendite kreis aliula libera volo; sed neniu evitos spertadon, kies fukcio estas ĉiam nin instrui kaj plibonigi.

Antaŭ tia realaĵo, ĉia instruo, ne bazita sur la interna harmonio, estas nenio alia ol simpla ĵonglado per vortoj, por ja ofte laŭdinde kaj bonefike pasigi la tempon.

Homo, renoviĝinta por la bono, prezentas fundamentan garantion por la homa feliĉo. Jen kial, antaŭ ĉio, la homo ja devas altiĝi antaŭ la vivo kaj la Universo, kiujn konstante tuŝas, eĉ en iliaj plej etaj anguloj, la mirinda dia agado.

Kiel gvidi okazojn, fari aranĝojn, kontroli manifestiĝojn aŭ harmoniigi inter si elementojn por difinit- aj celoj, sen ekvilibro en la fonto de efikoj, situacioj kaj faktoj, sidanta en ni mem?

Transportite al palaco de moderna kulturo, sovaĝulo neniel povus postuli, ke la civilizitoj revenu en siajn iamajn kabanojn por kontentigi lian nesufiĉan komprenemon, kontraŭe: li devas mem instrui sin, por kompreni la progreson de la mondo.

Katenita al la krusto de la Tero, astronomo ne petus la stelojn forlasi la vojon, kiun la kosmaj leĝoj difinis al ili en la senlima spaco, sed li mem devas pliperfektigi siajn optikajn aparatojn por atingi siajn celojn, antaŭ la ĉiela grandeco.

Estus infanaĵo forpeli muŝojn de sur infekta fokuso, pretendante per tio forkuraci la malsanon. Logike ja estas sanigi la fokuson.

La homo, heredanto de la Ĉielo, ĉiam spegulos la Dian Patrecon, laŭ la ŝtupo, sur kiu li staras.

Ni do evitu la malnovajn intencojn facile ricevi senpenajn bonfarojn.

Nemalkonfesebla estas la neceso de kunlaborado sur la evolua vojo.

En ĉiuj departementoj de l' Universo ni ekkonos favorantojn kaj favoratojn. La hierarkio mem, por esti bone praktikata, baziĝu sur principoj de solidareco.

Sene konvenas malŝati favoron, ni tamen ne faru el la protekto koruptadon.

Tiel komprenebla estas konstanta helpado al delikata juna planto, kiel natura estus apogilo al utila vegetaĵo superŝarĝita per fruktoj. Tamen ni, Spiritoj, alkutimiĝintaj al instruoj pri la senmorteco, posedas sole nur embrian klerecon kaj ankoraŭ staras tre malproksime de superproduktado sur la kampoj de bono. Ni estas Spiritoj de homoj jam sen la komenca sensperteco, sed al kiuj mankas virtoj, sub la prava neceso prilumi la konsciencon, plibonigi sentojn kaj perfektigi la individuajn kvalitojn, por ne vane ricevi la benojn de la Sinjoro.

Ĉi tiu malgranda kurso de Spiriteco, kiun Andreo Ludoviko verkis, ne estas vantema kolekto da rekomendoj de rigorulo. Ĝi estas amika mesaĝo por tiuj homoj, kiuj petas konsilojn de Spiritoj, kvazaŭ la vera savanta laboro estus ekster tiuj homoj mem. Ĝi prezentas la parolon el nia kampo de batalado, kie ni lernas, ke la miraklo de la perfektiĝo estas rezultato de klopodado, konado, disciplino, altiĝo, servado kaj pliboniĝo en la templo de la "mi".

Ĝi do ne estas ia pedanta lernolibro.

Ĉi tie, leganto-amiko, vi trovos nur ripeton de la instruoj de la Majstro, en nova vorta aranĝo, ke ni rememoru kun Li, ke la Dia Regno - konstruo de Dio en la homo - vere neniam ekaperos en la mondo per eksteraj ŝajnoj.

EMMANUEL

Pedro Leopoldo, la 18an de Junio 1947.

1

Kristanaj imperativoj

Lernu - humile. Instruu - per ekzemploj. Administru - edukante. Obeu - serveme. Amu - edifante. Timu - vin mem. Suferu - kun profito. Parolu - konstruante. Aŭdu - bonvoleme. Helpu - altigante. Subtenu - levante. Trairu - servante. Preĝu - trankvile. Petu - saĝe. Esperu - laborante. Fidu - agante. Konfidu - gardante. Ricevu - disdonante. Akceptu - ĝentile. Kunlaboru - sen alligiteco.