Выбрать главу

Komplezu - plibonigante. Esploru - savante. Klarigu - respekteme. Semu - sen aflikto. Studu - perfektiĝante. Marŝu - kun ĉiuj. Antaŭeniru - kun utileco. Agu - por ĝenerala bono. Korektu - bonkore. Pardonu - ĉiam.

2

Savantaj principoj

Ne forgesu, ke Dio estas la lasta celo de niaj destinoj. Deziru feliĉon al la aliaj tiom, kiom vi deziras vian propran feliĉon.

Interkonsentu senprokraste kun viaj kontraŭuloj.

Respektu la opinion de viaj najbaroj.

Evitu malagrablajn kverelojn.

Pruntedonu, ne atendante redonon.

Donu kun ĝojo vian kunlaboradon por la bonaj verkoj.

Ne zorgu pri la kalumniantoj.

Danku la malamikon pro la valoro, kiun li atribuas

al vi.

Helpu la infanojn.

Ne forlasu la maljunulojn kaj malsanulojn.

Pensu pri vi la lasta en ĉia interkonkurado de bonfaroj.

Senkulpigu sincere.

Riproĉu neniun.

Rebonigu viajn mizeraĵojn, antaŭ ol korekti la

aliulajn.

Uzu fidon kaj saĝon.

Lernu semi, preparante bonan rikolton.

Ne petu vinberojn de dornarbeto.

Liberigu vin de la pezo de troaj formalaĵoj.

Praktiku la simplecon.

Parolu kiel eble plej malmulte pri vi kaj viaj problemoj.

Stimulu la noblajn kvalitojn de viaj kunuloj.

Laboru por la bono de ĉiuj.

Valorigu la tempon.

Aranĝu metode vian laboron, sciante, ke ĉiu tago alportas siajn taskojn.

Ne afliktiĝu.

Servu al ĉiuj sen ligiĝo.

Estu gajhumora, justa kaj dankema.

Neniam trudu viajn vidpunktojn.

Memoru, ke la mondo ne estas farita nur por vi.

*

La hodiaŭaj sociaj sciencoj prezentas ĉi tiujn principojn kiel novaĵojn. Tamen ili estas malnovaj. Ili venis sur la Teron pere de la Kristo, antaŭ preskaŭ dudek jarcentoj. Sed ni, Spiritoj kun malgranda komprenpovo, malfruas kun ilia praktikado.

3

Kristanaj privilegioj

Tenadi ekstreman fidelecon al Dio.

Forgesi siajn proprajn dezirojn, konsiderante la Superajn Decidojn.

Humiliĝi, ke nur la mano de la Sinjoro estu glorata. Konkeri sin mem.

Rezigni kun ĝojo, por la bono de aliaj. Ĉerpi profitojn eternajn el perdoj forpasemaj. Labori por la konstruado de la Dia Regno. Esperi, kiam aliaj malesperas.

Penetri en la templon de l' silento meze de voĉobruado.

Gardi fidon super la turmentado de l' duboj. Ĝustatempe silenti por ne vundi. Paroli kun utileco.

Aŭskulti la Dian Amikon en plena soluleco.

Servi sen ia rekompenco.

Kuraĝe porti sian propran krucon.

Suferi, lernante kaj profitante.

Ami sen postuloj.

Sekrete helpi.

Semi kun la Kristo, ne alkroĉante sin al rezultatoj.

Ĉie trovi fratojn.

Nutri la plezuron esti utila.

Taksi la ĝustan valoron de la kaŭzoj kaj aĵoj.

Sanktigi la malbonon.

Sincere helpi la erarantojn.

Pardoni tiom, kiom necese.

Superi la malfacilaĵojn.

Konservi bonhumoron kaj mildecon.

Tenadi f ortanimecon.

Liberiĝi el la iluzioj de la mondo, antaŭ ol la mondo seniluziigos nin.

Persisti en la bono ĝis la fino.

4

Favore al vi mem

Lernu cedi favore al multaj, por ke iuj venu helpe al vi en malagrablaj situacioj.

*

Helpu sen postuloj, por ke aliaj vin helpu sen plendoj.

*

Ne katenu vian najbaron al via pensmaniero; havigu al via kamarado la oportunan okazon preni la vivon tiel libere, kiel vi.

*

Atentu, kiel vi parolas; en pluraj okazoj manieroj parolas pli elokvente ol vortoj.

*

Kiel eble malmulte parolu pri vi; partoprenu frate en la ĝojo de via proksimulo.

*

Evitu tro longan parolon; kiu konversacias sen

interrompo, tiu lacigas la aŭskultanton.

*

Lasu al via frato la aŭtorecon de la bonaj ideoj kaj ne ĉagreniĝu, se oni forgesos vin, konvinkite, ke la noblaj iniciatoj efektive ne apartenas al vi, ĉar ĉiu bono originas de Dio.

*

Rigardu vian kontraŭulon kiel portanton de ekvilibro; se ni bezonas amikojn, kiuj nin stimulas, ni bezonas ankaŭ iun, kiu montras niajn erarojn.

*

Diskutu trankvile; via opozicianto havas rajtojn egalajn al la viaj.

*

Se vi tro alte taksis la kritikojn de malsuperulo, eltenu

sen ĉagreno la trudojn de la rondo, en kiun vi vin ĵetis.

Estu utila ĉie, sed ne pretendu plaĉi al ĉiuj; ne intencu tion, kion eĉ la Kristo ne sukcesis ankoraŭ realigi.

*

Rimarkinte eraron, korektu ĝin unue en vi mem kaj

poste en la aliaj, sen perforto kaj malamo.

*

Se vin trafos perfido, rifuzu honori ĝin per indigno; pririgardu ĝin kun silenta rideto, trankvilanime esploru ĝian procedon kaj, post tio, faru el ĝi materialon indan je la vivo.

*

Frate korektu enviulon; envio estas nemaskita honoraĵo al merito, kaj la ordinara homo, pagante tian tributon, sin turmentas kaj suferas.

*

Alkutimiĝu al trankvilo kaj braveco en la rondoj de la homa lukto; sen tiuj konkeroj vi malfacile eliros el la sinsekvoj de la malsuperaj reenkarniĝoj.

5

Evangeliaj medikamentoj

Helpu ĉiam. Nenion timu. Neniam malesperu. Lernu senĉese. Pensu multe. Meditu pli. Malmulte parolu. Korektu kun amo. Laboru feliĉa. Direktu saĝe. Obeu ĝoje. Ne lamentu. Iru antaŭen. Atentu transe. Vidu malproksime. Diskutu serene. Lumigu ĉirkaŭ vi. Dissemu pacon. Disverŝu benojn. Luktu altigante.

Estu gajanima. Vivu sentime. Elmontru kuraĝon. Portu trankvilecon. Respektu ĉion. Preĝu kun fido. Viglu bonvoleme. Antaŭeniru plibonigante. Servu hodiaŭ. Esperu al la morgaŭo.

6

Por via bono

Ne koleru kontraŭ senklerulo; certe li ne disponis

la oportunajn okazojn, kiuj prilumis vian vojon.

*

Evitu kverelojn kun fanatikaj personoj; ili ankoraŭ restadas en la karcero de ekskluzivismo kaj meritas kompaton, kiel ĉiu katenito.

*

Ne konfuziĝu pro malbonedukito; malĝentila frato

plej ofte havas difektitan hepaton kaj malsanajn nervojn.

*

Helpu ŝanceliĝantan kamaradon; eble li ne havas eĉ

tion nepre necesan, dum vi havas superfluaĵojn.

25 Kristana Agendo

Ne koleru kontraŭ sendankulo; li kredeble esta homo senkonsila aŭ sensperta.

*

Helpu eraranton; viaj piedoj paŝas sur tia sama tero kiel liaj, kaj se vi havas rimedojn por korekti, vi tamen ne rajtas mallaŭdi.

*

Senkulpigu defalinton; li estas malkuraĝulo, sed poste li revenos al la leciono.

*

Protektu malsanulon; danku al la Dia Povo por la ĝisnuna ekvilibro de viaj organoj.

*

Forgesu akuzanton; li ne konas vian aferon ekde ĝia komenco.

*

Pardonu maliculon; la vivo zorgos pri li.

7

Frateca peto

Helpu per via preĝo ĉiujn viajn fratojn:

kiuj neniam trovas tempon aŭ rimedojn por esti utila

al iu;

kiuj sin sentas ĉie vundataj de aliula maldankemo; kiuj vindas al si la okulojn per nigra tolaĵo, por vidi malbonon en ĉiaj situacioj;

kiuj rigardadas mil kastelojn en la aero, sed ne ekbruligas eĉ unu kandelon sur la tero;

kiuj nur laboras en la ebura turo de sia persona kulto, ne malsuprenirante ĝiajn ŝtupojn por kunlabori kun la ceteraj;