Выбрать главу

*

Kiu fariĝas specialisto pri eltrovado de malbono, tiu malfacile vidas bonon.

*

Kiu ne deziras porti jugon, tiu ne kapablas servi.

*

Kiu senĉese lamentadas, tiu irados sub pluvo da

larmoj.

37

Liberigu vian animon

Ne kateniĝu al la beleco de l' efemeraj formoj. Floro baldaŭ forvelkos.

*

Ne amasigu multekostaĵojn, kiuj pezus en la pesilo de la mondo. Ĉenoj el oro ligas tiel forte, kiel mankatenoj el bronzo.

*

Ne sklaviĝu al la opinioj de ventkapuloj aŭ malkleruloj. "Incitatus", ĉevalo de Kaligulo, povis manĝi el sitelo ornamita per perloj, tamen malgraŭ tio ĝi ne ĉesis esti ĉevalo.

*

Ne nutru la avidecon pri posedaĵoj. La domoj de numismatoj estas ĉiam plenplenaj de moneroj, kiuj servis al milionoj da homoj kaj kies posedantoj jam malaperis.

Ne perdu vian konstruantan liberecon pro homaj vidpunktoj. Kaptilo, malliberiganta danĝeran beston, estas

egala al tiu, surprizanta senzorgan kanarion.

*

Ne kredu al laŭdo, kiu atribuas al vi imagitajn kvalitojn. Kruelaj vespoj kelkfoje sin kaŝas en la kaliko de lilio.

*

Ne turmentiĝu per la sopirego ekhavi iajn tujajn superaĵojn dum la surtera elprovado. La muzeoj dormadas plenŝtopitaj per vestoj de reĝoj kaj de aliaj "kadavroj de mortintaj superaĵoj".

38

Ne difektu vian tagon

Via incitiĝo solvos nenian problemon.

*

Viaj ĉagrenoj ne ŝanĝas la naturon de la okazaĵoj.

*

Viaj elreviĝoj ne faras tian laboron, kiun nur la tempo sukcesos plenumi.

*

Via galhumoro ne modifas la vivon.

*

Via doloro ne malhelpos, ke la suno morgaŭ brilu super bonuloj kaj malbonuloj.

Via malĝojo ne prilumos vojojn.

*

Via senkuraĝeco edifos neniun.

*

Viaj larmoj ne anstataŭas la ŝviton, kiun vi devas verŝi por via propra feliĉo.

*

Viaj plendoj, eĉ tiuj el la koro, neniam aldonos ĉe

aliaj eĉ unu gramon da simpatio al vi.

*

Ne difektu vian tagon. Lernu el la Dia Saĝo senfine senkulpigi, ĉiam konstruante kaj rekonstruante por la senlima bono.

39

Kun Jesuo

Abnegacio estos al vi privilegio.

Sufero glorigos vian vivon.

Provado grandigos vian povon.

*

Laboro estos konfidatesto sur via vojo.

*

Oferado plej altigos viajn impulsojn.

Malsaneco de la korpo estos saniga medikamento por via animo.

*

Kalumnio honorigos vian taskon.

*

Persekutado kontraŭ vi estos motivo, por ke vi benu

multajn.

*

Angoro plipurigos viajn esperojn.

*

Malbono invitos vian spiriton al farado de bono.

*

Malamo ekscitos vian koron al elmontroj de amo.

*

La Tero kun siaj kontrastoj kaj senĉesaj renovigoj estos por la individua pliboniĝo benata lernejo, per kies purigaj lecionoj vi forlasos la egoismon, frakasitan por ĉiam.

40

Vi povas kredi

Se vi en ĉiu momento parolos pri boneco, sed tamen

ne estos bona, tio estos senutila por via feliĉo.

*

Se via mano skribos belajn paĝojn, laŭ supera inspiro, kaj vi tamen ne stampos ilian belecon en via spirito, vi

estos ia simpla seninteligenta stafeto.

*

Se vi legos mirindajn librojn kun emocio kaj larmo, sed tamen ne efektivigos tion, kion vi legis, vi estos nenio alia ol tre malbona registrilo.

*

Se vi pie tenados sincerajn konvinkojn pri fido, sed tamen ne renoviĝos por la bono laŭ tiuj konvinkoj, via menso estos nura hoko kun religiaj sentencoj.

Se via gvidkapableco disciplinos multe da homoj, plibonigante ilin, kaj vi tamen ne disciplinos vin mem, la Leĝo traktos vin kun tia sama severeco, kun kiu ĝi uzas vin por perfektigi la aliajn.

*

Se vi perfekte konos la lecionojn por via vojo kaj, en la mortemaj okuloj de la mondo, iros en la societon de herooj kaj sanktuloj, sed tamen ne praktikos la bonajn instruojn, kiujn vi konas, vi antaŭ la Diaj Leĝoj ĉiam

rekomencos vian laboron, ĉiufoje pli kaj pli malfacile.

*

Se vi jene vokos al Jesuo: Majstro kaj Sinjoro..., sed tamen ne volos lerni servi kun li, viaj vortoj sonos sen ia senco.

41

Defendu vin

Ne ŝanĝu viajn orelojn en ian svarmejon de onidiroj.

Intrigo estas ia vipuro, kiu ennestiĝus en via animo.

*

Ne turnu viajn okulojn en vidilojn de la klaĉemo.

Tiuj bildoj, kiujn vi misformus, sin montrus ĉiam

kripligitaj sur la ekrano de via menso.

*

Ne faru el viaj manoj lancojn por lukti sen profito.

Uzu ilin por la semado de bono.

*

Ne malnobligu viajn kreipovajn kapablojn, centrante ilin en la mundumaj plezuroj.

Vi respondos pri tio, kion vi faros el ili.

Ne trudu al via imagemo konstantajn ekscitiĝojn.

Viaj malnoblaj kreaĵoj turmentus vian internan

mondon.

*

Ne konduku viajn sentojn en la malsanecan plezuron

suferi.

Instruu ilin ĝui la plezuron servi.

*

Ne elzorgu por vi la vojon al la paradizo, indikante al la aliaj la vojon al la infero.

La irejo al la ĉielo estos konstruata interne de vi

mem.

42 Vi mem

Memoru, ke vi mem estas

la plej bona sekretario de via tasko,

la plej aktiva propagandisto de viaj idealoj,

la plej klara demonstracio de viaj principoj,

la plej alta normo de la supera instruo, kiun via spirito

sekvas,

kaj la vivanta mesaĝo de la altaj pensoj, kiujn vi komunikas al aliaj.

Ankaŭ ne forgesu, ke

la plej granda malamiko de viaj plej noblaj faroj, la plena aŭ parta negacio de la altega idealismo, kiun vi diskonigas,

la disonanca noto de la simfonio de la bono, kiun vi deziras ludi,

la arkitekto de viaj afliktoj,

kaj la detruanto de viaj okazoj de altiĝo - estas

vi mem.

43

Personaj problemoj

Vivanta fido ne estas transdonebla hereda propraĵo. Ĝi estas persona konkero.

*

Vera feliĉo ne estas pruntebla varo. Ĝi estas intima

realiĝo.

*

Ĉiela graco ne hazarde venas. Ĝi devas esti meritita.

*

La plej bona karito ne estas tiu farata pere de aliaj. Praktiki ĝin devas ja ni mem.

*

Morala forteco ne estas ia rezulto de aliulaj petoj.

Ĝi originas el nia klopodo persiste agadi por la bono.

Fidela espero ne fiksiĝas en nia koro per simpla

infekto. Ĝi estas frukto de pli alta kompreno.

*

Vera amo ne naskiĝas el la ombroj de deziro. Ĝi

estas neelĉerpebla kristalklara fonto el la eterna spirito.

*

Reala scio ne estas ia en kelkaj tagoj farita konstruaĵo. Ĝi estas verko de la tempo.

*

La paradizo neniam estos akirita per ruza aĉeto. Ĝi estas atingebla nur per nia forta volo eviti la purgatorion

aŭ la inferon en nia propra konscienco.

*

Neneigebla estas la protekto de la Supera Sfero al ni ĉiuj, kiuj ankoraŭ moviĝas en la ombro. Tamen, ve al ni, se ni ne serĉas la benojn de la lumo! ...

44