Выбрать главу

La bordo estis disvolviĝanta per malgaja perspektivo de fabrikaj tuboj, zonitaj per tavoloj da nigra fumo. La borda linio, kie mornaj fasadoj, akveduktoj, pontoj, gruoj, cisternoj kaj tenejoj tumultis inter relvojoj, similis al bizara silueto: tiom ĉio estis tie nigra pro karbo kaj fulgo. Ĝemado de batoj kontraŭ fero alĵetiĝadis el ĉiuj flankoj de la spektaĵo; tondro de vaporaj martelegoj, cikadoj de malgrandaj marteloj, penetra ŝriko de segiloj, svena tintado de ĉaroj — ĉio ĉi, se aŭskulti, ne dividante sonojn, konsistigis unu krion. Inter muĝo de metaloj, ofte frapante, elĵetadis putran vaporon centoj da diversaj tuboj. Ĉe moleoj, kovritaj per tenejoj kaj konstruaĵoj, aspekte similaj al torturiloj, — tiom multe da hokoj kaj ĉenoj estis svingiĝantaj inter tiuj similaĵoj de la Ejfela turo, — staris barĝoj kaj vaporŝipoj, polvante per elŝarĝata ŝtonkarbo.

«Kuranta sur ondoj» mallevis la ankron. La veloj falis, poste malaperis. Renkontinte Butler-on, mi demandis, ĉu longe ni estos en Dagono. Li diris, ke baldaŭ oni komencos ŝarĝi, kaj vere, pasis ĉirkaŭ duonhoro, kiam trenŝipo alkondukis al ni kvarangulan pezan ŝalupon, el kies holdo portistoj komencis treni laŭ la pasponteto firmajn lignajn kestojn. La pura ferdeko de la «Kuranta» kovriĝis per koto kaj polvo. Mi foriris en mian kajuton, kie mi dum ioma tempo aŭdadis monotonan sonan bildon: piedfrapadon de nudaj piedoj, bruon de kesto, ĵetita sur la plankon, kaj raŭkajn voĉojn. Tiel daŭris dum ĉirkaŭ du horoj. Finfine estiĝis relativa silento. Ĉiuj laboristoj, kiel mi vidis tion tra la luko, deiris en la ŝalupon, kaj la trenŝipo ektiris ĝin en la havenon.

Baldaŭ post tiam al pendanta ponteto, mallevita ĉe tiu flanko de la ŝipo, kie situis mia kajuto, aliris boato, stirata de dungita boatisto. La boato trairis tiel proksime de la luko, ke mi pretere pririgardis ĝiajn pasaĝerojn. Tio estis tri virinoj: rufa, maldika, kun kunpremita buŝo kaj mallarĝigitaj okuloj; korpulenta, arogantaspekta blondulino, kaj la tria — pala, nigrahara, de nervoza, anguleca staturo. Svingante la manojn, tiuj tri virinoj ekstaris, rigardante supren kaj elkriante iajn sovaĝajn salutojn. Sur iliaj ŝultroj estis puntaj manteletoj; la haroj estis ordigitaj kun kruda pufeco, per kiu oni kutimas impresi en certaj lokoj; forte pudrita, teatre almetinta la pugnojn al la flankoj, en silkaj roboj, ringoj kaj kolieroj, tiu kompanio rapide trairis la rondan ekranon de la spaco, malkovrata de la luko. Mi rimarkis kartonajn skatolojn kaj valizojn. Guez ricevis siajn gastojn.

Eĉ ne leviĝante sur la ferdekon, mi povis bonege imagi la scenon de renkonto de la virinoj. Por tio ne necesis esplorado de moroj. Dum mi pense estis vidanta malbonan ludon pri bonaj manieroj, kaj ankaŭ malnature emfazitan galantecon, — malproksime aŭdiĝis, ke la tuta taĉmento trenas sin malsupren. Oftaj paŝoj de la virinoj kaj peza iro de la viroj trapasis preter mia pordo, kaj al vortoj, diritaj de iu duonvoĉe, respondis rideksplodo.

En la kajuto de Guez staris portreto de la nekonata junulino. La partoprenantoj de la orgio kunvenis en plena kompleto. Mi estis vojaĝanta sur ŝipo kun obskura historio kaj suspektinda ŝipestro, atendante okazontajn eventojn, por celo malklara kaj komencanta iĝi voĉo de emocio, same stranga en tiuj cirkonstancoj, kiel ĵaluza deziro distingi, pri kio oni flustras trans muro.

En ĉio kaŝiĝis granda kaj danĝera sarkasmo, kiu naskis maltrankvilon. Mi atendis, ke Guez konservos en sia malĉasto, almenaŭ, eblan elegantecon, — tiel mi pensis laŭ kelkaj liaj personaj trajtoj; sed la konduto de Guez atendigis pli malbonajn aferojn, kaj tial mi firmiĝis en la intenco tute izoliĝi. Plej forte min turmentis la penso, ke, elirante sur la ferdekon tage, mi riskas, kontraŭvole, esti entirita en la diboĉan kompanion. Por mi restis nur frua, ankoraŭ dorma mateno kaj malluma nokto.

Dum mi tiel rezonadis, venis krepusko. La borda bruo nun aŭdeblis pli obtuze; mi aŭdis, kiel sub krioj de Butler oni levas la velojn, faras preparojn por plua navigado. La vindaso komencis elturni la ankron, kaj tondra krakado de la ankra ĉeno dum ioma tempo estis la ĉefa sono sur la ŝipo. Finfine oni turnis la ŝipon. Mi vidis, kiel la nigra, en fajroj, bordo estis foriranta maldekstren kaj la oceano sternas puran horizonton, prilumitan de la sunsubiro. Rigardante en la lukon, mi laŭ moviĝoj de ondoj, alkurantaj al mi, sed deirantaj laŭ la ŝipflanko malantaŭen, preter la fenestro, rimarkis, ke la «Kuranta» iras sufiĉe rapide.

El la manĝoĉambro alflugis jubila virina krio; poste longe ridegis Sinkwright. Laŭ la koridoro trakuris Horacio, tintante per manĝilaro. Poste mi aŭdis, kiel oni lin skoldas. Post tio neatendite apud mia pordo eksonis paŝoj, kaj la alirinto frapis. Mi tuj malfermis la pordon.

Tio estis parfumita kaj kuraĝiĝinta Sinkwright, en unua ŝargo de diboĉa humoro. Kiam la pordo malfermiĝis, — el la salono, tra laŭta konversacio, aŭdiĝis tintado de gitaroj.

Obeante al mia rigardo, Sinkwright fermis la pordon kaj afekte ĝentile riverencis.

— Ŝipestro Guez petas vin fari honoron veni al la tablo, — deklaris li.

— Transdonu al la ŝipestro mian sinceran dankon, — respondis mi kun malplezuro, — sed diru ankaŭ, ke mi rifuzas.

— Mi esperas, ke vin eblas persvadi, — daŭrigis Sinkwright, — des pli, ke ĉiuj ni estos tre ĉagrenitaj.

— Vi apenaŭ persvados min. Mi intencas pasigi la vesperon sola.

— Bone! — diris li mirigite kaj eliris, ripetante: — Bedaŭrinde, tre bedaŭrinde!

Antaŭsentante pluajn atencojn, mi prenis plumon, paperon kaj eksidis al la tablo. Mi komencis skribi al Lerch, kalkulante sendi tiun leteron ĉe unua halto. Mi deziris havi grandan monsumon.

Sur la dua paĝo de la letero ree aŭdiĝis insista frapo; ne atendante permeson, en la kajuton enpaŝis Guez.

Ĉapitro XV

Mi turnis min kun malagrabla sento de dependo, kiun spertas ĉiu, se gastigantoj iĝas senceremoniaj.

Guez estis en smokingo. Al lia aspekto, senriproĉa, koncerne la kostumon, sovaĝe kontraŭdiris ebria spasmo de la vizaĝo. Li estis peze, kapturne ebria. Alirinte tiel proksime, ke mi, ekstarinte, deŝoviĝis, timante falemon de lia korpo, Guez apogis sin per la dekstra mano sur la tablo, kaj la pugnon de la maldekstra almetis al sia flanko. Li estis nervoze spiranta, penante stari rekte, kaj konservadis ekvilibron dum ondado per tio, ke fleksadis kaj malfleksadis la genuon. Mian okupitecon pri la letero Guez eĉ ne rimarkis.

— Ĉu vi deziras iom gaji? — diris li, signife palpebrumante, dum lia akra, malvarma rigardo de la vizaĝo, indiferenta al tiu frazo, estis atente esploranta min. — Mi intencas estigi simplajn, amikajn rilatojn. Ne estas senco vivi dise.

— Sinkwright estis ĉe mi, — rimarkis mi, kiom povis, paceme. — Li, certe, transdonis al vi mian respondon.

— Mi ne kredis al Sinkwright, alie mi ne estus ĉi tie, — deklaris Guez. — Lasu tion! Mi scias, ke vi koleras kontraŭ mi, sed ajna kverelo devas havi finon. Ĉe ni estas tre gaje.

— Ŝipestro Guez, — diris mi, skrupule elektante vortojn kaj sentante atakon de furiozo; mi ne deziris cedi al la kolero, sed vidis, ke mi devas meti finon al la aroga interveno, rompi la scenon, komencantan fari min kreteno en miaj propraj okuloj. — Ŝipestro Guez, mi petas vin por ĉiam forgesi pri mi kiel pri kompaniano en amuzoj. Via tempopasigo por vi havas, probable, kaj sencon kaj pravigon; plie mi ne povas permesi al mi rezoni pri viaj agoj. Vi estas la mastro, kaj vi estas en via propra hejmo. Sed ankaŭ mi estas libera homo, kaj se vi tion ne tute komprenas, mi promesas ripeti mian aserton kaj pruvi, ke mi estas prava.

Dirinte tiel, mi atendis, ke li elgrumblos pardonpeton kaj foriros. Li ne ŝanĝis la pozon, ne moviĝetis, nur iĝis eĉ pli pala, ol estis. Malkaŝa, furioza malamo lumis en liaj okuloj. Li suspiris kaj ŝovis la manojn en la poŝojn.