Выбрать главу

Findirante la lastajn vortojn, Filatre rapide eksidis al la tablo kaj prenis plumon.

— Mi kun peno imagas, kion mi skribu, — diris li, turnante al mi la tempion kaj la angulon de la okulo.

Li frotis la frunton kaj komencis skribi, prononcante la skribitan laŭte, dum ĝi estis pleniganta la paperan folion.

— Notu, — diris Filatre, haltante, — ke Brown estas homo de negoco, de profito, malproksima de mi kaj vi, kaj ĉio, kio, laŭ li, rememorigas ekstravagancon, tuj fermas lin. Nun plu. «Iam, en la tago, feliĉa por vi kaj por mi, vi diris, ke vi plenumos ajnan mian deziron. Mi tutkore esperis, ke tia minuto ne venos; ĝeni vin mi opiniis nepardonebla egoismo. Tamen okazis, ke mia paciento kaj parenco…»

— Tiu diplomata malprecizaĵo aŭ, mallonge dirante, senmalutila mensogo, mi esperas, ne gravas, ĉu? — demandis Filatre; poste li daŭrigis skribi kaj legi: «… parenco, Tomaso Harvey, la doninto de tiu ĉi letero, bezonas vojaĝon sur ordinara velŝipo. Tio estas utila kaj necesa pro lia malsano. Detalojn li sciigos persone. Kiel mi lin komprenis, li ne estus kontraŭ unu aŭ du vojaĝoj en kajuto…»

— Kiel strange estas eldiri tiujn vortojn, — interrompis sin Filatre. — Sed mi ilin eĉ skribas: «… kajuto de ŝipo “Kuranta sur ondoj”, kiu apartenas al vi. Vi ege ŝuldigos min per helpo al Harvey. Mi esperas, ke la sano de via profunde simpatia edzino plu ne sugestas maltrankvilon. Mi petas vin…»

— … kaj tiel plu, — finis Filatre, kovrante la koverton per larĝaj linioj de adreso.

Li enmanigis al mi la leteron kaj eksidis apud mi. Dum li skribis, min komencis turmenti timo, ke la ŝipo de Guez foriris.

— Pardonu, Filatre, — diris mi, klariginte al li tion. — Mia malpacienco estas granda!

Mi ekstaris. Atente, kun profunda meditemo rigardante al mi, ekstaris ankaŭ la kuracisto. Li faris per la mano duonretenantan geston, tuŝinte mian ŝultron; malrapide retiris la manon, komencis paŝadi tra la ĉambro, haltis ĉe la tablo, distrite mallevis la rigardon kaj frotis la manojn.

— Kvazaŭ ni devas ankoraŭ ion diri unu al la alia, ĉu vere?

— Jes, sed kion? — respondis mi. — Mi ne scias. Mi, kiel vi, ŝatas diveni. Okupiĝi pri tio nun estus same, kiel pentri naturon en mallumo.

— Vi pravas, bedaŭrinde. Jes. Al mi neniam okazis io simila. Estu certa, ke mi estas maltrankviligita kaj absorbita de ĉio ĉi. Sed vi skribos al mi el la vojaĝo? Ĉu mi ekscios, kio okazis al vi?

Mi promesis al li kaj aldonis:

— Sed ĉu eble ankaŭ vi paku vian valizon, Filatre?! Kune kun mi?!

Filatre dismovis la manojn kaj ridetis.

— Tio estas loga, — diris li, — sed… sed… sed… — Lia rigardo por unu momento haltis sur negranda portreto, staranta inter bronzaj aĵoj de la tablo. Nur nun ekvidis ankaŭ mi tiun portreton — foton de bela juna virino, rigardanta rekte, iomete klininte la kapon.

— Nenio rekompencos min, — diris Filatre, ekfumante kaj abrupte ĵetante la alumeton. — Kiel ajn originala, kiel ajn asketa, siamaniere, certe, estu via interna mondo, — vi, kara Harvey, deziras ekvidi ridantan vizaĝon de feliĉo. Ne negu. Sed sur tiu vojo mi ricevos nenion, ĉar mian deziron povas plenumi neniu. Ĝi estas simpla kaj preciza, sed ĝi plenumiĝos neniam. Mi elkuracis multajn homojn, sed ne sukcesis elkuraci mian edzinon. Ŝi estas viva, sed estas egale, kvazaŭ ŝi mortis. Tio estas ŝia portreto. Ŝi ne revenos ĉi tien. Ĉio cetera havas por mi nenian sencon.

Dirinte tiel kaj preventante miajn vortojn, eĉ mian silenton, kiuj, kun tuta ilia sincereco, nur malfaciligus tiun subitan momenton de rigardo al la malfermiĝinta fremda koro, Filatre sonorigis kaj diris al la servisto, ke oni donu kaleŝon. Ne adiaŭante definitive, ni interkonsentis, ke mi sciigos lin pri mia vizito al Brown.

Ni eliris kune kaj disiĝis ĉe la perono. Sursaltinte la sidilon, Filatre deveturis kaj retroturniĝis, kriinte:

— Certe, mi per tio ne… — La ceteron mi ne aŭdis.

Ĉapitro VII

La kontoro de Brown «Frajtisto kaj Kargo», kiel plej multaj kontoroj de tia tipo, situis sur la kajo, tre proksime, do ne necesis preni aŭton. Mi liberigis la ŝoforon kaj, ĵus enirinte en la havenon, ĵetis maltrankvilan rigardon al la moleo, kie mi vidis hieraŭ «Kurantan sur ondoj». Kvankam ĝi estis nun relative malproksime de mi, mi tuj ekvidis ĝiajn mastojn kaj buspriton sur la sama loko, kie ili estis nokte. Mi eksentis plenan faciliĝon.

La tago estis varmega, sufoka, kiel aero super arda forno. Iom laciĝinte, mi malrapidigis miajn paŝojn kaj eniris sub tolan markezon de havena taverno por sensoifigi min.

Inter nemultaj vizitantoj mi ekvidis emociitan matroson, kiu, svingante per forgesita, en ekscito, glaso da vino kaj plurfoje intencante ĝin eltrinki, sed ree forgesante, estis firmiganta sian parolon per akraj gestoj, turnante sin al kompanio de maristoj, okupantaj angulan tablon. Dum mi staris ĉe la verŝotablo, frapis en mian aŭdon vorto «Guez», pro kio mi, same forgesinte mian glason, senprokraste turnis min kaj ekaŭdis.

— Mi lin ne forgesos, — estis parolanta la matroso. — Mi navigas dum dudek jaroj. Mi vidis tiom da ŝipestroj, ke se ilin samtempe enlasi ĉi tien, ne sufiĉos loko por ke ĉiuj staru sur unu piedo. Mi komprenas tiel, ke Guez estas vera diablo. Ne allasu Dio servi sub lia komando. Se al li iu ekmalplaĉos, li eltiros el tiu ĉiujn vejnojn. Mi al vi diros: tio estas furioza homo. Foje li tiel batis la ĉarpentiston al la orelo, ke tiu senkonsciiĝis kaj ne povis ekstari dum pli ol horo: nur ĝemadis. Mi mem ricevis; plie pro miaj respondoj. Mi ŝatas respondi tiel, ke homo tute verdiĝu, sed ne povu alkroĉiĝi. Sed ke li estas furioza, tio estas ankoraŭ duono de malfeliĉo. Li estas malica, kanajlo. Nenion eblas diveni laŭ lia vizaĝaĉo, kiam li vokas vin. Eble, donos glason da vodko, sed eble — faligos per bato. Tio ĉe li okazas subite. Okazas, ke li parolas mallaŭte kaj racie, kiel homo, sed se vi malĝuste rigardis aŭ silentis responde — «komprenu kiel vi deziras, pro kio mi silentas» — do pretas. Ni ĉiuj elturmentiĝis kaj kune decidis foriri. Estas onidiro, ke jam ne unuafoje ŝipanaro forlasadis lin meze de vojaĝo. Do kio?! Por lia vivo sufiĉos stultuloj!

Li eksilentis, restinte kun malfermita buŝo kaj rigardante al sia glaso en kolera perplekso, kvazaŭ estis vidanta tie la malamatan ŝipestron; poste unuglute sekigis la glason kaj komencis kolere ŝtopi sian pipon. Ĉio ĉi koncernis min.

— Pri kiu Guez vi parolas? — demandis mi. — Ĉu ne pri tiu, kies ŝipo nomiĝas «Kuranta sur ondoj»?

— Ĝuste pri li, sinjoro, — respondis la matroso, ĵetinte maltrankvilan rigardon al mia vizaĝo. — Do, vi scias, kia tio estas homo, se li entute estas homo, sed ne rabia hundo!

— Mi aŭdis pri li, — diris mi, subtenante la konversacion kun celo ekscii kiel eble plej multe pri la homo, en kies kompanio mi intencis restadi dum nedifinita tempo. — Sed mi ne renkontis lin. Ĉu vere li estas maliculo kaj kanajlo?

— Absoluta… — komencis la matroso, misglutinte kaj punciĝinte, kun solena malrapideco de ĵuro, evidente, intencante aldoni — «vero», kiam post mia dorso, interrompante la respondon de la matroso, elflugis neatendita, akra ekkrio: «Absurdo!» La homo aliris al ni. Tio estis same matroso, pure vestita, de kruda kaj racia aspekto.

— Absoluta absurdo, — diris li, turnante sin al mi, sed rigardante al la unua matroso. — Mi ne scias, kiel vin koncernas ŝipestro Guez, sed mi — kaj vi vidas, ke mi ne estas estro, mi estas sama matroso, kiel tiu ĉi kriemulo, — li malestime direktis rigardon en la vizaĝon de la konsterniĝinta oratoro, — kaj mi asertas, ke ŝipestro Guez, unue, estas vera maristo, kaj due, elstara homo de bonkorega animo. Mi servis ĉe li de januaro ĝis aprilo. Kial mi foriris — tio estas mia afero, kaj Guez pri tio ne kulpas. Ni faris du navigojn al Gor-Sajn. El la tuta ŝipanaro li al neniu diris malbonan vorton, kaj nia frataro, mi diru sincere, estas ja bunta popolo. Nun tiu ĉi homo diras, ke Guez batis ĉarpentiston. El la ceteraj faradis kotletojn. Kiu do kredos al tiela mensogo? Ni ricevadis porciojn pli bonajn, ol sur militaj ŝipoj. En dimanĉoj oni donadis al ni botelon da viskio por tri homoj. Al la ferdekestro kaj al batema Butler, la supera asistanto, la ŝipestro faris grandan mallaŭdegon pro tio, ke li minacis al la kuiristo per la pugno. Tiam Butler diris: «Diablo vin komprenos!» Ŝipestro Guez kunvenigadis nin, fojfoje, kaj laŭtlegadis tiajn historiojn, pri kiuj ni neniam aŭdis. Kaj se inter ni okazadis kverelo, Guez diradis nur: «Estu bonkoraj unu al la alia. De malbono devenas malbono».