Выбрать главу

Sed li povis fari nenion…

Kolombo diris sur la ŝtupro:

— Knaboj, kiu trinkos rumon el vi, tiu forĵetos sian militistan honoron, kaj je mia vorto, mi tuj mortpafos lin.

— Malgrandanimeco — grumblis Troppauer, la poeto — , tamen eble glaseton… — sed Kolombo rigardis lin tiel, ke li tuj eksilentis.

Ili alvenis kurante inter la soldatojn, svarmantajn en la korto:

— Alo! — kriis Kolombo. — Fine jen estas la libereco!.. Ni iru hejmen! Ĝis oni malfermos la akvokranon, ni ne soifu! Knaboj! En la deponejo estas rumo! Ni meritas kelkajn glutojn da drinkaĵo post tiom da mizero!

— Prave! — kriis Troppauer. — Prave! — muĝis la alkoholistoj.

Ili perforte rompis la pordon de la deponejo.

Ili likis la grandajn barelojn unu post la alia per bajoneto, hakilo. Dum momentoj la rumo fluis ĉie, ili ridaĉis, kriadis…

— Hoho! Ĝi estas viskio! — murmuris nun iu, kaj ili tumultis kiel brutaro… Post nelonge ankaŭ la buŝharmoniko eksonis…

La reago de la multe da netolerebla monotoneco estis timiga. Ili kriaĉis, kantis, kelkiuj trinkis tiom da rumo je unu tiro, ke li sterniĝis apud la glaso, falinta el lia mano, kvazaŭ li estus frapita de apopleksio.

— Kio okazas ĉi tie!? — kriis Adrogopoulos sur la ŝtuparo. Li estas danĝera homo! Li interflustradas dum semajnoj kun Pencroft kaj kun aliulo — ĝi trafulmis la kapon de Kolombo.

— Homoj! — hurlis la greko timiĝinte — , ne estas permesate ebriiĝi! Ĉio finite, se…

Kolombo ŝanceliĝante, kvazaŭ li estus ebria, staris antaŭ lin:

— Kion vi diras… Venu, ankaŭ vi trinku… Ĉu ĝuste vi ordonados… kion vi imagas? Ĉu… jen, trinku…

La greko flankenŝovis la glason kolere, tiam Kolombo ekkriegis:

— Ĉu vi ekbatis min!? Mi mortigos vin pro tio, hundo! — Kaj dum la greko miris, ĉar efektive li ne ekbatis Kolombon, lin trafis tia piedbato, ke unue li falis surdorsen, poste kvazaŭ li sledus, li glitis en la kelon. Li tuj salte leviĝis, sed forta pugno batis li je la nazo tiel, ke la mondo mallumiĝis antaŭ li por kelkaj sekundoj. Kolombo sciis, ke la greko povas vanigi ĉion. Li devas likvidi lin!

La legianoj pensis, ke temas pri kutima interbatado. Ili ridaĉis kaj ĉirkaŭstaris la du homojn kriegante.

Adrogopoulos subite kaptis sian kontraŭulon. Kolombo maltrankvile rigardis, ke li devas alfronti superforton: La brakoj de Adrogopoulos kvazaŭ estus el marmoro. La makzelo de Kolombo subite estis ekbatita el sube, ke vertiĝo kaptis lin, sed blinde rebatinte lia hokbato, bonŝance trafis. La greko ekŝanceliĝis por momento… Li dorseniris al la barelo kaj volis kurataki Kolombon. La vizaĝo de la barbulo deformiĝis en malican grimacon, kaj…

De sur la supro de la amasigitaj bareloj, kiel, kiel ne, eble ĉar la peza korpo apogiĝis tien, malpli granda, ducent litra barelo falis sur lian kapon, kaj ĝi diserigis lian kranion…

La soldatoj staris miregante dum kelkaj sekundoj.

…Troppauer dume kaŭriĝis malantaŭ la barelegoj, ĉar se oni divenos, ke li ekpuŝetis la ducent litran vinujon sur la kapon de Adreogopoulos, granda problemo povus okazi al li.

— Nun vi… lernis… — Kolombo imitis la voĉon de la ebriuloj — kiel vi ordonadu al la legianoj… Fripono… Sufiĉe el tiuloj!

Iu ekĝojkriis, ke li trovis konjakon. La aliuloj sin puŝadis ĉirkaŭ li kriegante, kaj post nelonge la kadavro de la greko restis sola ĉe la amasigitaj bareloj.

Kolombo komencis buŝharmoniki sian preferatan kanton:

„Le sac, a foi, toujours au dos!..”

Ili kantis kaj drinkis. Kelkaj homoj, manke de glaso, ĉerpis la rumon per sia ĉapo. Ties duono elfluis. En la fono oni aranĝas malpli gravan konflikton per bajoneto. Kelkaj soldatoj kuŝas sur la tero senkonscie, raŭka kriaĉo plenigas la kelon, kaj sonas la buŝharmoniko…

Jam vesperiĝis. Kolombo muzikis senhalte. Grupo da goumier-oj interbatadis kun kelkaj soldatoj. Pafoj knalas… La amuziĝo jam havis kvar-kvin viktimojn. Neniu zorogis pri Hildebrandt kaj la corvée… Spolinsky, Troppauer, Minkus, Pilotte kaj la aliaj ne kuraĝis drinki. Ĉar Kolombo sidas sur la ŝtuparo kaj buŝharmonikas, sed sur lia sino kuŝas granda, suboficira revolvero.

Estis la sesa kaj duono, kaj la kompanio jam ebriiĝis. Ili drinkis nekredeble grandan kvanton da rumo…

… Battista kaj Latouret kuŝis ŝnurligite unu apud la alia. Proksimume ili estis klarvidaj pri sia sorto, aŭdinte la furiozan ĝojkriadon… Subite venis kelkaj soldatoj en duopaj vicoj, kun fiksitaj stiletoj. Avane Troppauer kaj Pilotte kun po unu flamĵetilo, simila al fornotubo. Kolombo gvidis ilin. Ili tranĉis la ŝnurojn de ambaŭ suboficiroj. Latouret salte leviĝis.

— Mizera feĉuloj… Fiaj patrujperfiduloj!

— Se vi finis tion, oldulo mia — diris Kolombo trankvile — , diru tion, ĉar ni havas ankorŭ multe da aferoj. Ĉu vi ne dezirus transpreni la gvidon de la patrolo anstataŭ grumblado, kaj aresti la ribelulojn?

Dum li parolis, li transdonis po unu revolvero al ambaŭ suboficiroj.

— Kio ĝi estas? — demandis Battista stulte.

— Se ni ne estus ŝnurligintaj vin, vi estus irintaj sur la korton gaskoni, kaj la ribeluloj estus mortigintaj vin ambaŭ. Sed ni bezonas du bonajn suboficirojn, se iu aŭ la alia jam iomete jam maljuniĝas… — li turnis sian la Latouret. — Ni senarmigis la ribelulojn, sed tiuj ne scias pri ĝi. Ili rompis la pordon de la deponejo, ili findrinkis la rumon, kaj ili apenaŭ povas stari sur siaj piedoj. Serĝento! Gvidu la patrolon por aresti ilin… Sed rapide! En avant, oldulo mia! Marche! — li komandis per sia karakteriza, militista lingvaĵo.

— Se ĝi estas vera… Harrincourt… tiam mi ne hontas… ke mi bedaŭris vin iafoje… kiam oni torturis vin… Liaj okuloj ekbrilis, liaj kelkaj kat-similaj, blankaj lipharoj bataleme direktiĝis antaŭen, kaj li transprenis la gvidon de la malgranda taĉmento: — Á mon commandemant!.. En route! Marche!

Jam apenaŭ povis stari kelkaj soldatoj sur siaj piedoj, kiam aŭdiĝis ekstere la bruo de proksimiĝantaj pezaj paŝoj. Du flamĵetiloj direktiĝis al ili, kiu jam en si mem sufiĉas al tio, ke tiuj mortbruligu ĉiun en la kelo dum momentoj.

— En joue! — krakis la voĉo de Latouret, kaj la stiletoj direktiĝis al la ribeluloj. La ebriuloj mire vidis, ke malaperis la armiloj.

… Post dek minutoj oni metis seruron sur la pordon de la kelo, kaj la ribeluloj kuŝis sur la tero, strikte ligitaj… Ili kuratakis la goumier-ojn tiel subite kun pafpretaj armiloj, ke tiuj tute ne povis pensi reziston. Ili ŝnurligis ilin rapide. La tri malliberulojn, kiuj ne aliĝis al la ribelintaj ĝendarmoj, oni malligis. Anakŭ ili ricevis armilon. Benid Tongut ankoraŭ ĝustatempe fuĝis tra la malantaŭa fenestro… Li grimpis sur la parapeton ĉe forlasita parto de la fortikaĵo… Li kunportis ŝnuron… Li volis malsuprengrimpi sur la transa flanko, kaj atendi la alvenontajn negrojn… La sokota-anoj estos ĉi tie morgaŭ aŭ postmorgaŭ en la dezerto.

Sed li ne kalkulis tion, ke iu atentas lin de horoj sur la parapeto… Iu, kiu havis aranĝendan aferon kun la serĝento.

Longaj ombroj kuŝis sur la ŝtonoj pro la oblikv-angule subiranta suno, kiam Benid Tongut atingis la krenelon. Iu alpaŝis lin el la krepusko kaj kaptis lian gorĝon. La serĝento ekvidis tute proksime la senindulge krudajn trajtojn de Barbizon.

— Momenton, kamarado… — flustris la korsikano.

Benid Tongut sentis nur akran doloron ĉe sia nuko, kaj io krakas. Poste li flugis tra super la parapeto kaj falis el dek kvin metra alto…

2

Kiam Finley elrigardis tra la fenestro kaj vidis la kolektiĝantajn soldatoj, li turnis sin.