Выбрать главу

Gardone viŝis sian ŝvitkovritan vizaĝon, flavan pro la timiĝo.

— Kiel vi opinias? — li demandis la leŭtenanton.

— Ni mortos — li respondis inidferente. — Se ili havas ekrasiton, ni ne povos longe teni ilin ŝakite, ĉar ili eksplodigos la akvotubon. Poste alvenos la sokota-anoj, kaj se la ribeluloj ne mortigos nin, tiam ni povos mortpafi nin, ĉar kompreneble mi tute ne volas kapitulaci al la negroj…

— Eble… militkaptiteco…

— Ba! Ili tuj masakros nin.

— Ĝi ne estas certa, eĉ… Kial ili farus tion?

Finley sentis naŭzon. Se iu estas malkuraĝa, tamen li devus regi sin, kiam li vidas, ke li devas morti, kaj ne estas helpo. Kaj tiu homo portas la uniformon de la francaj soldatoj!

La voĉo de la kreteno aŭdiĝis el ekstere:

— Bonvolu halti, ĉar cetere la senragulo devas pafi… Ĝi estas la ordono…

— Iru en la inferon — diris iu, kaj ŝajnas, ke li flankenŝovis la idioton, ĉar la pordo malfermiĝis, kaj Hildebrandt enpaŝis.

— Senrangulo! — alkriaĉis lin Finley kolere. — Kiarajte vi envenas sen permeso kaj sen frapeto…

— Atendu! — interrompis la kapitano. — Mi estas la komandanto. Kion vi volas? — li trunis sin al Hildebrandt.

— Sinjoro kapitano! La soldatoj sendis min por intertrakti kun sinjoroj oficiroj. Ni malobeos! Ni volas irir hejmen, kaj ni iros hejmen. Neniu povas malhelpi nin en tio. La oficiroj ne faris malbonon al ni, nek ni faros malbonon al ili. Nek al la fortikaĵo. Diru la kombinacion, ni provizos nin per akvo por la vojo, kaj tiu garnizono restos por Francio, ankaŭ la oficiroj restos vivantaj. Se vi ne agos tiel, ni okupos la fortikaĵon. Se necese, ni eksplodigos la tutan administrejon, ni havas sufiĉe da ekrasito, kaj ĝi faras senespera la kontraŭstaron de la oficiroj. Tiel aŭ ĉi tiel ni akiros la akvon. Sed kiam ni eksplodigos la akvoduktojn, ni ruinigos la fortikaĵon kaj ĉiun, kiu apartenas al vi. La ribelinta gernizono decidis tiel.

— Forportu vin! — kriis Finley. — Ni ne intertraktas kun ribeluloj, kaj ni ĉiuj…

— Mi petas silenton! — diris la kapitano energie. Li ne sentis senperan mortdanĝeron, kaj tio faris lin aroga. — Kian rolon havas en la afero certaj negroj sokota?

— La sokota-anoj estas survoje al Aut-Taurirt. Ili sendis mesaĝon fare de la ĉefo de la ĝangala tribo, se ni okupos la fortikaĵon, kaj tiel ili ne devas timi la franca militistaro, ili gvidos nin tra sekreta vojo al Angla Guineo. Ni ne faras malbonon al la sokota-anoj, sed ni defendas ankaŭ vin, se vi ne devigas nin agi alimaniere.

— Eliru — respondis Gardone al Hildebrandt — , kaj atendu sur la koridoro!

Hildebrandt sciis, ke li gajnis. Li turnis sin soldate kaj eliris. Kreto ŝovis sian kapon tra la pordo:

— Sinjoro oficiro… ĉu mi ne devas mortpafi la senrangulon?

— Forportu vin!

Kreto rikanis kaj malaperis. Gardone diris al Finley supereme.

— Laŭ mi diplomatemo estas bezonata en tiu ĉi afero. Nun temas ne pri heroaĵo. La garnizono kaj la vojo estas la unua. Oni ordonis tion al mi. Tiuj ribeluloj do foriru, kien ili volas. Mi ne respondecos pri la pereo de la fortikaĵo.

Gardone rektigis sin kaj rigardis orgojle sur sian anstataŭiganto.

— Ĉu vi volas malfermi la akvokranon, sinjoro kapitano? Aŭ diri la kombinacion al ili?

— Jes! Ili estas bonaj knaboj, nur malesperiĝintaj. Iom da diplomatemo, kredu min… Ili iru for… kaj tiel la fortikaĵo restos sendifekta. Se ili eksplodigos la akvotubon, tiam ili ruinigos ankaŭ la garnizonon… Ni ne povas rezigni tiun taktike gravan, strategian lokon…

— Mi ne samopinias, sinjoro kapitano — respondis Finley kolere, kun larĝiĝintaj nazloboj.

— Ĉu? Tio do tute ne gravas… Mi estas sendita ĉi tien, ĉar oni scias, ke temas pri tikla afero… Sinjoro leŭtenanto, mi ordonas al vi, gvidu la senditon de la ribeluloj al la akvokrano, kaj diru al li la kombinacion de la kirasŝranko.

La oficiro respondis senhezite:

— Mi malobeas!

— Transdonu vian glavon!

Finley malbukis sian glavon rapidmove kaj metis ĝin sur la tablon.

— Iru en vian ĉambron, kaj restu tie ĝis alia orodono. Mi diros la kombinacion de la seruro, kaj mi malfermos la akvokranon je mia respondeco… Senrangulo!

Hildebrandt aŭdis ĉiun vorton tra la maldika pordo, tiel li ensaltis en la ĉambron ĝoje, kaj Gardone volis diri ion, sed — li retropaŝis timiĝinte.

El la torako de Hildebrandt, staranta vid-al-vide subite aperis stileto… La soldato fiksrigadis antaŭen kun larĝe malfermitaj okuloj kaj buŝo… poste li stumble falis. Malantaŭ li staris Kreto en la mano kun fusilo, sango gutis de sur la stileto de lia armilo.

— Mi estas majoro Yves — li diris trankvile kaj rigardis rekte en la okulojn de Gardone. — Kapitano! Transdonu vian glavon al Finley! Mi arestas vin pro patrujperfido…

ĈAPITRO 26

1

Dume la taĉmento sisteme forigis la ne deziratajn elementojn jam sub la gvido de Hillers. Ankaŭ la militvagantoj, tendumantaj apud la fortikaĵo povis esti danĝeraj. Barbizon sciis de la malliberuloj, kiuj estas la ĉefagitantoj tie.

Subite maŝinpafiloj direktiĝis al ili el la muro de la fortikaĵo. Kelkaj homoj saltis sur kamelojn, sed kiam oni komencis pafi ilin, kaj falis tiuj, kiuj provis fuĝi, ili ĉiuj eksidis kaj atendis, kio okazos al ili. Oni sendis ĝendarmon el la fortikaĵo kun tiu mesaĝo, ke ili demetu la armilojn ne pli ol dek minutoj, cetere ili estos mortpafitaj.

Ili kapitulis ne pli ol dek minutoj. Poste patrolo ĉirkaŭis ilin kun pafpretaj fusiloj. Hillers laŭtlegis tridek nomojn sur slipo. Tiuj estis la ĉefribeluloj. Oni forkundukis ilin. Laŭ la leĝo „tuj kaj surloke” — kiel ribelulojn, kaptitajn je freŝa faro — oni mortpafis ĉiujn.

Oni diris al la aliaj, kie ili rericevos sian armilon. Eblas, ke nokte okazos batalo. Se ili ne batalos sufiĉe bone, oni masakros ilin, ĉar mitraloj estos malantaŭ ili, en pafdistanco.

Poste Latouret ordonis pri la deĵoro, kaj fine li disigis la alviciĝintoj jen tieclass="underline"

— Knaboj! Nun ĉiu meritas trinki glason da vino. Vi, Harrincour, venu kun mi por priaŭskultado!

— Ni povas iri, oldulo mia — li respondis per sia kutima neglektemo, kaj la lipharoj de Latouret ektremis, li aŭdigis eĉ ian leopar-similan murmuron, sed cetere li diris nenion.

2

La suno suiris malantaŭ la dezerto, kaj Kobienski, la gvidanto de la corvée atendis la signalon: eklumantan reflektoron sur la muro de la fortikaĵo.

Sed la malgranda, blanka fortikaĵo staris mute en la vesperiĝanta dezerto, kvazaŭ ĉiu vivanta estaĵo estus forlasinta ĝin.

Ia sinistra angoro ekregis la homojn. La malliberuloj kolektiĝis ĉe la komenco de la ŝoseo, agoprete, ke ekvidinte la signalon de la reflektoro ili unuiĝos kun la homoj de la corvée. La onidire d-ro Borden kaj la du aliaj fremduloj: Lorsacoff kaj Macquart gvidis la bagnanojn. Ili disdonis ankaŭ kelkajn armilojn, malmultajn, nur tiom, kiom ili povis kontrabandi sur la aŭto. La ekrasito kuŝis apud li en du lignokestoj.

Hienoj ridaĉis per olertranĉa voĉo, kaj ekbrilis la unuaj palaj seteloj super la flavaj sablomontetoj de Sharo.

— Diablo komprenas… — murmuris Kobienski, rigardante al la muta, ŝajne timige forlasita fortikaĵo.

— Eble okazis io malbona — diris iu soldato.

— Sed kio?

Ili silentis.

— Ĝi evidentiĝos post nelonge — diris Lorsakoff el la direkto de la bagnanoj — , kiam oni deŝanĝos la corvée-on.

Neniu respondis. La koŝmaro de la malbona antaŭsento ekregis la grupeton de soldatoj, kiel ili atendis en la dezerto, la vesperon de tiu timiga tago.