Выбрать главу

ilustrita de John Tenniel tradukita de Donald Broadribb

LA AVENTUROJ DE ALICO EN MIRLANDO

LA AVENTUROJ DE ALICO EN MIRLANDO

DE

LEWIS CARROLL

KUN KVARDEK DU ILUSTRAĴOJ DE JOHN TENNIEL

TRADUKITA DE DONALD BROADRIBB

La Aventuroj de Alico en Mirlando

De Carroll, Lewis (Dodgson, Charles Lutwidge), 1832-1898 Ilustrita de Tenniel, John, 1820-1914

Tradukita el la Angla al Esperanto de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933- Unue eldonita en la Angla kiel Alice's Adventures in Wonderland de Macmillan & Co Ltd, 1865

Unue eldonita en Esperanto kiel Alico en Mirlando de Bookleaf Publishing, 1996, ISBN 1-876042-05-2.

Due eldonita kiel Alico en Mirlando de Sezonoj (RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67,

Ruslando), 1999. Vidu http://www.netword.com/broadribb Ĉi tiu traduko kopirajta © 1996 Donald Broadribb. Ĉi tiu eldono: septembro 2000. 192 p. : ill ; 18 cm. 899.9923

La ilustraĵoj kaj aranĝo de ĉi tiu eldono laŭeble plej konformas al tiuj de la originala Angla eldono de 1865. La litertipo estas 13 sur 17 pkt De Vinne.

LISTO DE ĈAPITROJ

ĈAPITRO PAĜO

I. TRA LA KUNIKLOTRUON 1

II. LA LAGO DE LARMOJ 15

VOLONTKONKURSO KAJ LONGA VOSTO 29

LA KUNIKLO ENSENDAS MALGRANDAN VILĈJON 41

KONSILO DE RAŬPO 59 VI. PORKO KAJ PIPRO 76

VII. FRENEZA TEFESTO 95

VIII. LA KROKETLUDEJO DE LA REĜINO 112

LA RAKONTO DE LA FALSĤELONIO 130

LA OMARA KVADRILO 147 XI. KIU ŜTELIS LA TORTETOJN? 162

XII. ATESTAS ALICO 176

ĈAPITRO I

TRA LA KUNIKLOTRUON

Alicon komencis multe tedi la sidado apud sia fratino sur la bordo de la rivereto, kaj la manko de io farinda; unu-du-foje ŝi rigardetis transŝultre la libron kiun legas ŝia fratino, sed ĝi havis nek bildojn nek konversaciojn, "kaj kiel utilas libro," pensis Alico, "sen bildoj aŭ konversacioj?"

Do ŝi konsideradis, en sia menso (laŭeble, ĉar la varmo donis al ŝi senton de dormemo kaj stulteco), ĉu la plezuro de preparo de lekanteto-ĉeno valorus la penon leviĝi kaj pluki la lekantetojn, kiam subite blanka kuniklo kun palruĝaj okuloj kuris tre proksime al ŝi.

Tio ne estis vere rimarkinda; kaj Alico ne opiniis ke estas tre malkutime kiam ŝi aŭdis la Kuniklon diri al si, "Ve! Ve! Mi malfruos!" (poste, kiam ŝi pripensis la aferon, ŝi opiniis ke tio ja estis mirinda, sed kiam ĝi okazis ĉio ŝajnis tute natura); sed kiam la Kuniklo eĉ prenis horloĝeton el la poŝo de sia veŝto, kaj rigardis ĝin, kaj poste plu kuris, Alico surpiediĝis, ĉar ŝi ekpensis ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kun veŝtopoŝo, aŭ kun horloĝeto kiun ĝi povas preni el la poŝo, kaj, plena de scivolo, ŝi kuris trans la kampon sekvante ĝin, kaj sukcesis ĝustatempe vidi ĝin salti en grandan kuniklotruon sub la heĝo.

Post momento Alico sekvis ĝin en la truon, kaj ne eĉ unufoje pripensis kiel ŝi reeliros.

La kuniklotruo iris kelkan distancon rekte kiel tunelo, sed poste eksubeniris, tiom subite ke Alico ne havis momenton en kiu pensi pri haltigi sin antaŭ ol ŝi trovis sin falanta en kio aspektis tre profunda puto.

Aŭ la puto estis tre profunda, aŭ ŝi falis tre malrapide, ĉar ŝi havis multan tempon dum ŝi falis por ĉirkaŭrigardi, kaj por demandi al si kio poste okazos. Unue, ŝi provis malsupren rigardi por vidi al kio ŝi falas, sed estis tro obskure kaj ŝi povis vidi nenion: post tio ŝi rigardis la flankojn de la puto, kaj rimarkis ke ili estas plenaj de ŝrankoj kaj librobretoj: tie kaj tie ŝi vidis mapojn kaj bildojn pendantajn de kejloj. Ŝi prenis poton de unu el la bretoj dum ŝi pasis; la etiketo diris "ORANĜA

MARMELADO", sed ĉagrenate ŝi trovis ĝin malplena: ŝi ne volis faligi la poton, timante ke tio eble mortigus iun sube, do ŝi pene metis ĝin en unu el la ŝrankoj dum ŝi falpasis ĝin.

"Nu!" pensis Alico, "post tia falo, min tute ne ĝenos fali suben sur la ŝtuparo! Kiom brava oni kredos min ĉehejme! Mi eĉ ne plendus se mi falus de la supro de la domo!" (Verŝajne tio ja estis vera.)

Suben, suben, suben. Ĉu la falo neniam ĉesos? "Kiom da kilometroj mi falis ĝis nun?" ŝi diris pervoĉe. "Sendube mi proksimiĝas al la centro de la tero. Mi kalkulu: tio signifus ke mi falis sep mil kilometrojn, mi kredas—" (ĉar sciu ke Alico lernis plurajn faktojn tiajn en siaj lecionoj en la lernejĉambro, kaj kvankam nun ne estis tre bona oportuno paradi ŝian scion, ĉar neniu ĉeestis por aŭskulti ŝin, tamen estis bona ekzerco memori ĝin) "—jes, jen proksimume la ĝusta distanco—sed, kiun

Latitudon aŭ Longitudon mi atingis?" (Alico tute ne sciis kio estas Latitudo, nek Longitudo, sed ŝi opiniis ke ili estas tre elegantaj vortoj.)

Baldaŭ ŝi rekomencis paroli. "Ĉu eble mi falos rekte tra la teron? Kiom kurioze estos, eliri inter homoj kiuj marŝas kapsube! La Antipatioj, mi kredas—" (ŝin iom feliĉigis ke neniu aŭskultas nun, ĉar tio tute ne sonis la ĝusta vorto) "—sed mi devos demandi al ili pri la nomo de la lando, sciu. Pardonu, S-rino, ĉu mi estas en Nov-Zelando aŭ en Aŭstralio?" (kaj ŝi provis riverenci dum ŝi falis—imagu, riverenci falante tra la aero! Ĉu vi kredas ke vi kapablus?) "Kaj kia stulta knabineto ŝi opinios min pro tia demando! Ne, tute ne taŭgos demandi: eble mi vidos la nomon sur afiŝo ie."

Suben, suben, suben. Nenio alia estis farebla, do Alico baldaŭ rekomencis paroli. "Dina vere demandos al si kie mi estas hodiaŭ vespere, mi kredas!" (Dina estis la kato.) "Mi esperas ke ili memoros ŝian teleron da lakto je ŝia vespermanĝo. Dina, kara! Mi multe volas vin ĉi tie kun mi! Ne estas musoj en la aero, vere, sed eble vi kaptus vesperton, kaj tio estas tre simila al muso, sciu. Sed ĉu katoj manĝas vespertojn, ĉu?" Kaj nun Alico komencis fariĝi tre laca, kaj ŝi daŭre ripetis al si, kvazaŭ sonĝante, "Ĉu katoj manĝas vespertojn? Ĉu katoj manĝas vespertojn?" kaj kelkfoje, "Ĉu vespertoj manĝas katojn?" ĉar, komprenu, ŝi povis respondi nek la unuan formon de la demando nek la alian, do ne multe gravis kia ŝi faris ĝin. Ŝi sentis sin endormiĝi, kaj ĵus komencis sonĝi ke ŝi marŝas man'- en-mane kun Dina, kaj diras al ŝi, tre serioze, "Nu, Dina, diru al mi la veron: ĉu vi iam manĝis vesperton?" kiam subite, tump! tump! ŝi trafis amason da branĉetoj kaj sekaj folioj, kaj la falo ĉesis.

Alico tute ne estis vundita, kaj ŝi eksaltis sur siajn piedojn post nur momento: ŝi supren rigardis, sed estis tute obskure supre: antaŭ ŝi estis alia longa irejo, kaj la Blanka Kuniklo estis ankoraŭ videbla rapide marŝante tra ĝi. Necesis perdi eĉ ne momenton: Alico kuris kiel la vento, kaj estis ĝustatempa por aŭdi ĝin diri, dum ĝi ĉirkaŭiris angulon, "Ho je miaj oreloj kaj vangharoj, kiom malfruiĝas!" Ŝi estis proksima malantaŭ ĝi kiam ŝi ĉirkaŭiris la angulon, sed la Kuniklo ne plu estis videbla: ŝi trovis sin en longa, malalta koridoro, kiun lumigis vico de lampoj pendantaj de la tegmento.

Estis pordoj tute ĉirkaŭ la koridoro, sed ĉiuj estis ŝlositaj: kaj kiam Alico laŭiris la longon de unu flanko kaj poste de la alia, provante ĉiun pordon, ŝi marŝis malfeliĉe laŭ la centro, demandante al si kiel ŝi sukcesos eliri.

Subite ŝi trovis malgrandan trikruran tablon, tute el solida vitro: estis nenio sur ĝi escepte de malgranda ora ŝlosilo, kaj la unua penso de Alico estis ke eble ĝi apartenas al unu el la pordoj de la koridoro; sed, ve!,aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosilo estis tro malgranda, sed ĉiuokaze ĝi ne malfermis iun el ili. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi trovis malaltan kurtenon kiun

ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ ĝi estis mal- granda pordo ĉirkaŭ kvar- dek centi- metrojn alta: ŝi provis la malgrandan oran ŝlosilon en la seruro, kaj ŝi ĝoje trovis ĝin ĝusta!