Выбрать главу

Lyman Frank Baum

LA BIRDOTIMIĜILO DE OZ

Noto de la Aŭtoro

Dediĉita al "La Subtenantoj" de Los Angeles, Kalifornio, kiel dankema esprimo de la plezuro kiun mi spertis pro mia konatiĝo kun ili, kaj rekone al ilia sincere strebo subteni la homaron per afableco, helpemo kaj bonvolo. Ili ĉiuj estas granduloj, kaj ili ĉiuj havas la donemajn korojn de malgrandaj infanoj.

L. Frank Baum

Ĉapitro 1

La Ĝranda Kirlakvo

"Ŝajnas al mi," diris Kap'tano Vilĉjo, dum li sidis apud Trot sub la granda akacia arbo, rigardante la bluan oceanon, "ŝajnas al mi, Trot, ke ju pli ni scias, des pli ni trovas ke ni ne scias."

"Mi ne plene komprenas tion, Kap'tano Vilĉjo," respondis la knabineto per serioza voĉo, post momento da pensado, dum kiu ŝiaj okuloj sekvis tiujn de la maljuna velisto trans la vitrecan surfacon de la maro. "Ŝajnas al mi ke ju pli ni lernis des pli ni gajnis."

"Mi scias; unuavide ŝajnas tiel," diris la velisto, kapjesante; "sed kiuj malplej scias emas supozi ke ili scias ĉion scieblan, dum kiuj plejmulte scias agnoskas kiom grandega estas ĉi tiu mondo. Tiuj sciantoj komprenas ke unu vivdaŭro ne'stas sufiĉe longa por pli ol nur kelkfoje enpuŝi la scioremilojn."

Trot ne respondis. Ŝi estis tre malgranda knabino, kun grandaj solenaj okuloj kaj serioza simpla mieno. Kap'tano Vilĉjo jam de multaj jaroj estas ŝia fidela kompano kaj instruis al ŝi preskaŭ ĉion kion ŝi scias.

Li estis mirinda persono, tiu Kap'tano Vilĉjo. Ane vere tre maljuna, kvankam lia hararo estis griza — kaj estis malmulte da ĝi. La plejparto de lia kapo estis kalva kiel ovo kaj brila kiel lakita tuko, kaj tio kaŭzis liajn orelojn komike elstari. Liaj okuloj aspektis mildaj kaj estis palbluaj, kaj lia ronda vizaĝo estis malglata kaj bronzkolora. La maldekstra kruro de Kap'tano Vilĉjo mankis, sube de la genuo, kaj tial la velisto ne plu velis sur la maroj. La ligna kruro kiun li uzis estis sufiĉe bona por promenado sur la tero, aŭ eĉ por remi aŭ veli boateton en kiu estis Trot, sur la oceano, sed kiam temis pri "kuri supren" aŭ plenumi aktivajn taskojn sur ŝipo, la maljuna velisto ne sufiĉe kapablis. La perdo de lia kruro ruinigis lian karieron kaj la maljuna velisto komfortigis sin per sindediĉo al la edukado kaj akompanado de la knabineto.

La akcidento okazinta al la kruro de Kap'tano Vilĉjo fariĝis ĉirkaŭ la tempo kiam naskiĝis Trot, kaj ekde tiam li loĝas kun la patrino de Trot kiel "plejelstara pensionano", ĉar li ŝparis sufiĉan monon por pagi siajn ĉiusemajnajn kostojn. Li amis la bebon kaj ofte tenis ŝin sur siaj genuoj; ŝia unua veturo estis sur la ŝultroj de Kap'tano Vilĉjo, ĉar ŝi ne havis beboĉaron; kaj kiam ŝi komencis surpiede stumble promenadi la infano kaj la velisto fariĝis intimaj kamaradoj kaj kune ĝuis multajn strangajn aventurojn. Oni diras ke la feinoj ĉeestis la naskiĝon de Trot kaj markis ŝian frunton per siaj nevideblaj mistikaj signoj, tiel ke ŝi povis vidi kaj fari multajn mirindajn agojn.

La akacia arbo estis supre de alta klifo, sed pado kondukis malsupren laŭ la bordo zigzage al la rando de la akvo, kie la boato de Kap'tano Vilĉjo estis ligita al roko per dika ŝnurego. La posttagmezo estis varmega kaj humida, apenaŭ estis bloveto de la aero, do Kap'tano Vilĉjo kaj Trot sidadis kviete en la ombro de la arbo, atendante ĝis la suno sufiĉe malaltiĝos por ke ili povu remvetureti.

Ili decidis viziti iun el la grandaj kavoj kiujn la ondoj ĉizis el la rokoplena bordo dum multaj jaroj da senpaŭza strebado. La kavoj estis fonto de konstanta plezuro por kaj la knabino kaj la velisto, kiuj amis esplori iliajn mirigajn fonojn.

"Mi kredas, Kap'tano," komentis Trot, fine, "ke venis la horo kiam ni komencu."

La maljunulo sagace rigardis la ĉielon, la maron kaj la senmovan boaton. Apost tio li kapneis.

"Eble venis la horo, Trot," li respondis, "sed al mi tute ne plaĉas la aspekto de la posttagmezo ĉifoje."

"Kio malĝustasf" ŝi demandis surprizite.

"Mi ne scias diri. Simple estas ke tro kvietas laŭ mia opinio. Anenia vento, eĉ ne moviĝeto de la akvo, nenia mevo fluganta ie ajn, kaj la fino de la plej varmega tago de 1 jaro. Ami ne'stas veterprognozisto, Trot, sed ĉiu velisto scius ke la signoj estas minacaj."

"Mi povas vidi nenion malĝustan," diris Trot. "Se estus nubo en la ĉielo, eĉ nur grandeta kiel mia dikfingro, eble tio rajtus maltrankviligi nin; sed — rigardu, Kap'tano! — la ĉielo ne povus esti pli klara."

Li rerigardis kaj kapjesis.

"Eble ni povos bone atingi la kavon," li konsentis, ne volante senplezurigi ŝin. "Estas nur mallonga distanco, kaj ni zorge atentos; do venu, Trot."

Kune ili malsuprenis laŭ la zigzaganta pado al la marbordo. Tute ne estis malfacile por la knabino paŝi laŭ la kruta vojo, sed Kap'tano Vilĉjo, pro sia ligna kruro, devis teni rokojn kaj radikojn fojfoje por eviti falon. Sur sendekliva pado li estis vigla kiel ĉiu ajn, sed grimpi supren aŭ malsupren laŭ montetoflanko necesigis zorgojn.

Ili sekure atingis la boaton kaj dum Trot malligis la ŝnuron Kap'tano Vilĉjo etendis manon en fendon de la roko kaj eltiris plurajn sebajn kandelojn kaj skatolon da vaksalumetoj, kiujn li ĵetis en la ampleksajn poŝojn de sia "sudokc'a". Tiu sudokc'a estis nelonga mantelo el oleita ledo kiun la maljuna velisto surportis ĉiam — kiam li ja surportis mantelon — kaj la poŝoj ĉiam enhavis aron da objektoj, utilaj kaj ornamaj, kiuj scivoligis eĉ Troton pri el kie ili venis kaj kial Kap'tano Vilĉjo opinias ilin valoraj. La poŝtranĉiloj — unu granda kaj unu malgranda — la pecoj de ŝnuro, la fiŝhokoj, la najloj: ili povus esti utilaj diversokaze. Sed ŝeleroj, kaj ladstakoletoj kun nekonata enhavo, butonoj, pinĉiloj, boteloj da kuriozaj ŝtonoj k.s., ŝajnis tute nenecesaj, certe ne kunprenindaj. Tio estis afero de Kap'tano Vilĉjo, tamen, kaj nun kiam li aldonis la kandelojn kaj la alumetojn al sia kolekto Trot ne komentis, ĉar ŝi sciis ke ĉi tiuj estas por lumigi la vojon tra la kavoj.

La velisto ĉiam remis la boaton, ĉar li manipulis la remilojn forte kaj lerte. Trot sidis en la malantaŭo kaj stiris. La loko kie ili enboatiĝis estis malgranda golfeto, kaj la boato transiris multe pli grandan golfon celante foran promontoron kie situas la kavoj, tuj ĉe la bordo de la akvo. Ili estis preskaŭ du kilometrojn for de la bordo kaj eble duonvoje transiris la golfon kiam Trot subite eksidis rekte kaj kriis: "Kio estas tio, Kap'tanof"

Li ĉesis remi kaj parte turnis sin por rigardi.

"Tio, Trot," li malrapide respondis, "al mi aspektas ege simila al kirlakvo."

"Kio kaŭzas ĝin, Kap'tanof"

"Kirlo en la aero estigas kirlon en la akvo. Ami timis ke ni trovos danĝerojn, Trot. Amalĝuste aspektis. La aero estis tro kvieta."

"Ĝi proksimiĝas," diris la knabino. La maljunulo ekkaptis la remilojn kaj komencis remi kiel eble plejforte.

"Ĝi ne proksimiĝas al ni, Trot," li spiregis; "ni proksimiĝas al la kirlakvo. Ĝi tiras nin al si kvazaŭ magneto!"

La sunbronzita vizaĝo de Trot estis iom pli pala dum ŝi firme tenis la stirilon kaj penis forstiri la boaton; sed ŝi diris nenian vorton indikantan timon.

La kirlado de la akvo dum ili proksimiĝis faris muĝan sonon kiu estis timiga. Tiom feroca kaj forta estis la kirlakvo ke ĝi tiris la surfacon de la maro en la formon de granda pelvo, deklivanta malsupren cele la centron, kie granda truo estis farita en la oceano — truo kun muroj el akvo tenata en sia loko de la rapida kirlado de la aero.