Выбрать главу

"Jam unu el ili difektiĝis," li diris, rigardante ilin.

"Ĉu pretajf" demandis la Orko.

"Jes!" ili kune kriis, kaj Pesim proksimiĝis al la sunkufo kaj vokis al ili: "Vi frakasiĝos aŭ dronos, mi tute certas! Sed adiaŭ, kaj ĝis nerevido!"

La Orkon provokis tiu malafabla parolo, do li turnis sian voston kontraŭ la vireton kaj rotaciigis ĝin tiel rapide ke la aerblovo renverspuŝis Pesimon kaj li ruliĝis plurfoje sur la tero antaŭ ol li povis haltigi sin kaj sidiĝi. Jam tiam la Orko estis alte en la aero kaj rapidanta trans la oceanon.

Ĉapitro 6

La Flugo de la Etuloj

Kap'tano Vilĉjo kaj Trot veturis tre komforte en la sunkufo. La movado estis tre regula, ĉar ili pezis tiom malmulte ke la Orko flugis senpene. Tamen ili estis ambaŭ iom nervozaj pri sia estonta sorto kaj ne povis ne voli sin sekuraj sur la tero kaj naturdimensiaj denove.

"Vi estas terure malgranda, Trot," komentis Kap'tano Vilĉjo, rigardante sian kompanon.

"Same vi, Kap'tano," ŝi diris ridante; "sed dum ni havos la purpurajn berojn ni ne bezonos maltrankvili pri nia malgrandeco."

"En cirko," meditis la maljunulo, "ni estus kuriozaĵoj. Sed en sunkufo — alte en la aero — flugante super granda nekonata oceano — ne estas vorto en la libraro kiu priskribas nin."

"Nu, ni estas etuloj, tute simple," diris la knabineto.

La Orko longe flugis silente. La fajna svingiĝo de la sunkufo dormemigis Kap'tanon Vilĉjo kaj li komencis endormiĝi. Tamen Trot estis plene veka, kaj tolerinte la monotonan veturon laŭeble longe ŝi vokis:

"Ĉu vi ankoraŭ nenie vidas teron, S-ro Orkof" "nkoraŭ ne," li respondis. "Ĉi tiu oceano estas granda kaj mi tute ne scias kiudirekte kuŝas la tero plej proksima al tiu insulo; sed se mi plu rekte flugados mi nepre atingos iun lokon iam."

Tio sonis logika, do la etuloj en la sunkufo restis laŭeble paciencaj; t.e., Kap'tano Vilĉjo dormetis kaj Trot penis memori siajn geografilecionojn por povi konjekti al kiu tero ili verŝajne venos.

Dum horoj post horoj la Orko flugis senpaŭze, irante tute rekte kaj serĉante per siaj okuloj teron sur la horizonto. Kap'tano plu dormadis kaj ronkis kaj Trot metis sian kapon sur lian ŝultron por ripozigi ĝin; subite la Orko kriis:

"Jen! Mi ekvidis teron, finfine."

Je tiu anonco ili vigligis sin. Kap'tano Vilĉjo stariĝis kaj klopodis rigardi trans la randon de la sunkufo.

"Kia ĝi aspektasf" li demandis.

"Ĝi aspektas nova insulo," diris la Orko; "sed mi povos pli bone taksi ĝin post unu aŭ du minutoj." "l mi ne multe plaĉas insuloj, post nia vizito al la alia," deklaris Trot.

Baldaŭ la Orko denove anoncis:

"Nepre ĝi estas insulo, malgranda insulo," diris li. "Sed mi ne haltos ĉar mi vidas multe pli grandan teron tuj preter ĝi."

"Tute bone," aprobis Kap'tano Vilĉjo. "Ju pli granda la tero, des pli bone, laŭ nia opinio."

"Ĝi estas preskaŭ kontinento," pludiris la Orko post nelonga silento, dum kiu li ne malpliigis sian flugrapidon. "Ĉu povus esti Orklando, la loko kiun mi de tiom longe serĉasf"

"Mi esperas ke ne," flustris Trot al Kap'tano Vilĉjo — tiel leĝere ke la Orko ne povis aŭdi ŝin — "ĉar mi ne volus esti en lando kie loĝas nur Orkoj. Ĉi tiu unusola Orko ne estas malagrabla kunulo, sed multe da li ne estus tre agrable."

Post kelkaj pliaj minutoj da flugado la Orko vokis per malfeliĉa voĉo:

"Ne! ne estas mia lando. Estas loko kiun mi neniam vidis antaŭ nun, kvankam mi multege veturadis. Ĝi aspektas nur montoj kaj dezertoj kaj verdaj valoj kaj kuriozaj urboj kaj lagoj kaj riveroj — intermiksitaj tre senorde."

"Kutime landoj estas tiaj," komentis Kap'tano

Vilĉjo. "Ĉu vi surteriĝosf"

"Baldaŭ," estis la respondo. "Jen montopinto tuj antaŭ mi. Ĉu vi konsentas ke ni surteriĝu sur ĝinf"

"Bone," konsentis la velisto, ĉar kaj li kaj Trot enuis pro veturado en la sunkufo kaj sopiris denove stari sur solida tero.

Do post kelkaj minutoj la Orko malrapidigis sian flugon kaj post tio ekhaltis tiel leĝere ke ili apenaŭ skuiĝis. Apost tio la ulo kaŭriĝis ĝis la sunkufo tuŝis la teron, kaj komencis peni malligi la nodigitajn ŝnurojn per siaj krifoj.

Tio montriĝis tre mallerta tasko, ĉar la ŝnuroj estis ligitaj dorse de la kolo de la Orko, precize tie kien ne atingis liaj krifoj. Apost multa provado li diris:

"Mi timas ne povi ellasi vin, kaj neniu proksimas por helpi min."

Unue tio senesperigis, sed post iom da pensado Kap'tano Vilĉjo diris:

"Se ne ĝenos vin, Trot, mi povos fari fendon en via sunkufo per mia tranĉilo."

"Faru tion," ŝi respondis. "La tranĉo ne ĝenos, ĉar mi povos poste rekudri ĝin, kiam mi denove estos granda."

Do Kap'tano Vilĉjo elprenis sian tranĉilon, kiu estis egale malgranda, proporcie, kiel li mem, kaj post multa penado li sukcesis fari longan tranĉfendon en la sunkufo. Unue li mem premis sin tra la aperturon kaj poste helpis Troton eliri.

Kiam ili denove staris sur firma tero ilia unua ago estis komenci manĝi la malhele purpurajn berojn kiujn ili kunportis kun si. Trot gardadis du el ili zorge dum la longa veturo, tenante ilin sur siaj genuoj, ĉar ilia sekureco multon signifis al la etuloj.

"Mi ne multe malsatas," diris la knabineto dum ŝi transdonis beron al Kap'tano Vilĉjo, "sed malsato ne gravas, ĉiokaze. Estas kiel preni medikamenton por resaniĝi, do ni devos iel sukcese manĝi ilin."

Sed la beroj montriĝis tre plaĉgustaj, kaj dum Kapt'ano Vilĉjo kaj Trot mordetis la randojn ili komencis grandiĝi — nerapide sed senhalte. Ju pli ili kreskis des pli facile ili manĝis la berojn, kiuj kompreneble fariĝis malpli grandaj laŭ ilia vidpunkto, kaj kiam la fruktoj estis plenmanĝitaj niaj amikoj jam reatingis sian naturan grandecon.

La knabineton multe trankviligis la trovo ke ŝi nun estas same granda kiel unue, kaj Kap'tano Vilĉjo ankaŭ kontentis; ĉar, kvankam ili vidis la efikon de la beroj rilate al la Orko, ili ne estis certaj ke la magiaj fruktoj same efikos al homoj, aŭ ke la magio funkcios en alia lando ol tiu kie kreskis la beroj.

"Kion ni faru pri la aliaj kvar berojf" demandis Trot, dum ŝi prenis sian sunkufon, mirante ke ŝi antaŭe estis sufiĉe malgranda por veturi en ĝi. "Ili ne plu utilas al ni, Kap'tano, ĉuf"

"Mi ne certas pri tio," li respondis. "Se ilin manĝus iu kiu neniam manĝis la lavendajn berojn, eble ili tute ne efikus; sed, male, eble ili ja efikus. Unu el ili estas multe difektita, do mi forĵetos ĝin, sed la aliajn tri mi kunportos, laŭ mia ideo. Ili estas magiaĵoj, sciu, kaj eble ili utilos al ni iam."

Li nun traserĉis siajn grandajn poŝojn kaj eltiris malgrandan lignan skatolon kun glitkovrilo. La velisto gardis aron da najloj, diversdimensiajn, en tiu skatolo, sed tiujn li nun ŝutis en sian poŝon kaj en la skatoleton li metis la tri sendifektajn purpurajn berojn.

Fininte tiun gravan agon, ili trovis sufiĉan tempon por ĉirkaŭrigardi kaj vidi sur kian lokon la Orko surteriĝis.

Ĉapitro 7

La Bululo

La monto sur kiun ili alteriĝis ne estis dezerta, sed havis sur siaj flankoj lokojn de verda herbo, kelkajn arbustojn, kelkajn nedikajn arbojn kaj tie-tie amasojn da falintaj rokoj. La flankoj de la deklivo aspektis iom krutaj, sed se oni tre zorgis, eblis grimpi supren aŭ malsupren facile kaj sekure. La pejzaĝo videbla de kie ili nun staris montris plaĉajn valojn kaj fekundajn montetojn kuŝantajn sub la altaĵoj. Trot kredis vidi kelkajn domojn kuriozformajn dise en la suba pejzaĝo, kaj estis moviĝantaj punktoj kiuj eble estas homoj aŭ bestoj sed estas tro distancaj tiel ke ŝi ne povas klare vidi ilin.