Выбрать главу

Ne malproksime de ilia starloko estis la supro de la monto, kiu aspektis plata, do la Orko proponis al siaj akompanantoj ke li flugos supren por vidi kio estas tie.

"Bona ideo," diris Trot, "ĉar proksimiĝas la vespero kaj ni devos trovi lokon kie ni dormos."

La Orko estis for ne pli ol kelkajn minutojn antaŭ ol ili vidis lin aperi sur la rando de la supro plej proksima al ili.

"Venu supren!" li vokis.

Do Trot kaj Kap'tano Vilĉjo komencis supreniri la deklivon kaj ili ne bezonis multan tempon por atingi la lokon kie atendas ilin la Orko.

Ilia unua ekvido de la montosupro tre multe plaĉis al ili. Ĝi estis ebena spaco pli granda ol ili supozis kaj sur ĝi kreskis herbaro brile verda. En la preciza centro staris domo tre zorge konstruita el ŝtonoj. Aneniu persono estis videbla, sed fumo venis el la kamentubo, do unuanime ĉiuj tri komencis marŝi cele la domon.

"Mi demandas al mi," diris Trot, "en kiu lando ni estas, kaj ĉu tre distance de mia hejmo en Kalifornio."

"Ne povas diri, partnero," respondis Kap'tano Vilĉjo, "sed mi ege certas ke ni longe veturis post nia alveno al tiu kirlakvo."

"Jes," ŝi akordis, ĝemante, "nepre kilometrojn da kilometroj!"

"Distanco nenion signifas," diris la Orko. "Mi jam transflugis preskaŭ la tutan mondon, penante trovi mian hejmon, kaj estas mirige kiom da landetoj ekzistas, kaŝitaj en la fendoj kaj anguloj de ĉi tiu granda Terglobo. Kiam oni veturas oni povas trovi iun novan landon ĉiumomente, kaj multaj el ili ankoraŭ neniam aperis sur la mapoj."

"Eble jen unu el ili," sugestis Trot.

Ili atingis la domon post vigliga marŝo kaj Kap'tano

Vilĉjo pugnofrapis la pordon. Ĝin tuj malfermis malglataspekta viro kiu "estis tute kovrita de buloj" laŭ posta deklaro de Trot. Estis buloj sur lia kapo, buloj sur lia korpo kaj buloj sur liaj brakoj kaj kruroj kaj manoj. Eĉ sur la ekstremoj de liaj fingroj estis buloj. Kiel vestaĵon li surhavis malnovan grizan kompleton fantaziaspektan, kiu tre malbone sidis sur li pro la buloj kiujn ĝi kovris sed ne kaŝis.

Sed la okuloj de la Bululo estis afablaj kaj scintilaj laŭ sia mieno kaj tuj kiam li vidis siajn vizitantojn li profunde klinis sin kaj diris per iom bula voĉo:

"Feliĉan tagon! Envenu kaj fermu la pordon, ĉar fariĝas fride post la sunsubiro. La vintro nun trafis nin."

"Ho, sed tute ne estas fride ekster la domo," diris Trot, "do ankoraŭ ne povas esti vintro."

"Vi aliopinios pri tio post nelonge," deklaris la Bululo. "Miaj buloj ĉiam informas min pri la stato de la vetero, kaj ili donas al mi ĝuste nun senton de neĝŝtormo venanta. Sed sentu vin kiel ĉehejme, fremduloj. La manĝo estas preskaŭ preta kaj estas sufiĉaj manĝaĵoj por ĉiuj."

Interne de la domo estis nur unu granda ĉambro, simple sed komforte meblita. Ĝi havis benkojn, tablon, kaj kamenon, ĉiuj el ŝtono. En la kameno poto bobeladis kaj vaporadis, kaj Trot opiniis ke ĝi plaĉe odoras. La vizitantoj sidiĝis sur la benkojn — escepte de la Orko, kiu kaŭris apud la kameno — kaj la Bululo komencis kirladi la kaldronon vigle.

"Ĉu mi povas demandi en kiu lando ni troviĝas, sinjorof" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Jadi — fruktokukon kaj pomsaŭcon! — ĉu vi ne scias kie vi estasf" demandis la Bululo, kaj li ĉesis kirladi kaj rigardis la parolinton surprizite.

"Ne," agnoskis Kap'tano Vilĉjo. "Ni ĵus alvenis."

"Perdis la vojonf" demandis la Bululo.

"Ne precize," diris Kap'tano Vilĉjo. "Ni ne havis vojon do ne perdis ĝin."

"Ha!" diris la Bululo, kapjesante per sia bula kapo.

"Ĉi tiu," li anoncis per solena impona voĉo, "estas la fama Lando Mo."

"Ho!" kriis la velisto kaj la knabino, unuspire. Sed, ĉar ili neniam antaŭe aŭdis pri la Lando Mo, ili neniom pli sciis ol antaŭe.

"Mi kredis ke tio mirigos vin," komentis la Bululo, tre plaĉite, dum li rekomencis kirli. La Orko rigardis lin dum kelka tempo silente kaj poste demandis:

"Kiu do estas vfl."

"Mif" respondis la Bululo. " Ĉu vi ne aŭdis pri mif Zingibropano kaj citronsuko! Mi estas konata, ĉie, kiel la Mont-Orelo."

Ili ĉiuj akceptis tiun informon silente, unue, ĉar ili penis kompreni kion li volas diri. Fine Trot kuraĝiĝis demandi:

"Bonvolu, kio estas Mont-Orelo?"

Responde la viro turnis sin kaj frontis ŝin, gestante per la kulero per kiu li kirladis la kaldronon, dum li deklamis la ĉisekvajn versojn per ĉantvoĉo:

"Jen la monto, iom surda, l ĝi mankas kanto turda, Mi tial devas de 1 Natur' aŭskulti ĉiujn sonojn, Ili ne 1 monteton ĝenu — Ĝi ne tusi, terni penu — Ĉi monstra bulo timigite eksuferas tremojn.

"ŭskultas sonorilojn vi

Kaj onin kanti aŭdas mi; Sed la monto ne konscias pri eventoj, tial do

Kiam aŭdas mi la ŝtormon ŭdas pluv- aŭ neĝ-enormon, Informas mi la monton, tiel scias Mont' de Mo.

"Do mi helpas ĉiujn homojn

Enloĝantajn siajn domojn, Trankviligas mi la monton kaj la homoj pacon havas, Per aŭskulto kaj avertoj

Helpas ĉiujn miaj lertoj, Mi ĝojas ke mi vivas, ĉar mi tiun gloron havas."

Fininte tiujn versojn la Bululo denove sin turnis por kirladi. La Orko ridis mallaŭte kaj Kap'tano Vilĉjo fajfis al si kaj Trot decidis ke la Mont-Orelo sendube estas iom freneza. Sed la Bululo ŝajne estis kontenta kredante ke li plene klarigis sin kaj baldaŭ li metis kvar ŝtonajn telerojn sur la tablon kaj post tio li levis la kaldronon de la fajro kaj verŝis iom da ĝia enhavo sur ĉiun el la pladoj. Kap'tano Vilĉjo kaj Trot tuj proksimiĝis al la tablo, ĉar ili malsatis, sed kiam ŝi ekzamenis sian teleron la knabineto kriis:

"Nu, ĝi estas melasa kandaĵo!"

"Ĉerte," respondis la Bululo, ridetante plaĉe. "Manĝu ĝin rapide, dum ĝi varmegas, ĉar ĝi fridiĝas tre rapide dum ĉi vintra vetero."

Dirinte tion li prenis ŝtonan kuleron kaj komencis meti la varmegan melasaĵon en sia buŝon, dum la aliaj mirante rigardis lin.

"Ĉu ĝi ne bruligas vinf" demandis la knabino.

"Tute ne," diris li. "Kial vi ne manĝasf Ĉu vi ne malsatasf"

"Jes," ŝi respondis, "mi malsatas. Sed ni kutime manĝas kandaĵon kiam ĝi fariĝis frida kaj malmola.

Ni ĉiam distiras melasan kandaĵon antaŭ ol manĝi ĝin”.

"Ha, ha, ha!" ridis la Mont-Orelo. "Kiel absurde! El kie vi venis, dof"

"Kalifornio," ŝi diris.

"Kalifornio! Pu! Ne ekzistas tia loko. Ami aŭdis pri ĉiu loko en la Lando Mo, sed neniam antaŭ nun mi aŭdis pri Kalifornio."

"Ĝi ne estas en la Lando Mo," ŝi klarigis.

“Do ĝi ne valoras diskuton,” deklaris la Bululo, prenante denove iom el la vaporanta kaldrono, ĉar li manĝadis tutdum li parolis.

"Rilate al mi," ĝemis Kap'tano Vilĉjo, "mi deziras normalan plenan manĝon, kiel distraĵon. En la lasta loko estis nur fruktoj por manĝi, kaj ĉi tie estas pli malbone, ĉar estas nur kandaĵo."

"Melasa kandaĵo tamen ne estas malbona," diris Trot. "Mia jam estas preskaŭ sufiĉe frida por tirado. Atendu iomete, Kap'tano, kaj vi povos manĝi ĝin."

Post iom da tempo ŝi povis kolekti la kandaĵon de la ŝtona telero kaj komenci prilabori ĝin per siaj manoj. La Mont-Orelo multe miris pri tio kaj atente rigardis ŝin. La kandaĵo estis vere bona kaj bele tirebla, tiel ke Trot baldaŭ estis preta distranĉi ĝin tiel ke ĝi estis manĝopreta.