Выбрать главу

Al Kap'tano Vilĉjo multe plaĉis tiu rezulto.

"Nun vi ja povas facile porti nin," diris li.

La birdoj ĉirkaŭpaŝis fiere, multe plaĉite de sia giganta dimensio.

"Tamen mi ne komprenas," diris Trot dubeme, "kiel ni rajdos sur iliaj dorsoj sen forfali."

"Ni ne rajtos sur iliaj dorsoj," respondis Kap'tano Vilĉjo. "Mi faros svingilojn sur kiuj ni rajdos."

Li do petis la Bululon doni al li iom da ŝnurego, sed tion la viro ne havis. Tamen li havis malnovan grizan vestokompleton kiun li volonte donacis al Kap'tano Vilĉjo, kiu tondis la ŝtofon en striojn kaj tordis ĝin tiel ke ĝi estis preskaŭ fortika kiel ŝnurego. Aper tiu ŝtofo li ligis al ĉiu birdo svingobreton kiu pendis sub ĝiaj piedoj, kaj Buton-Brilo provflugis en unu el ili por pruvi ke ĝi estas sekura kaj komforta. Kiam ĉio ĉi estis aranĝita unu el la birdoj demandis: "l kie vi volas ke ni portu vinf"

"Nu, nur sekvu la Orkon," diris Kap'tano Vilĉjo. "Li estos nia gvidanto, kaj kien ajn flugos la Orko vi flugu, kaj kie ajn la Orko surteriĝos vi surteriĝu. Ĉu vi konsentasf"

La birdoj deklaris ke ili plene konsentas, do Kap'tano Vilĉjo konsiliĝis kun la Orko.

"Dumvoje ĉi tien," diris tiu kuriozulo, "mi rimarkis larĝan sablan dezerton live de mi, sur kiu estis nenia vivantaĵo."

"Do prefere ni fortenu nin de ĝi," respondis la velisto.

"Tute ne," insistis la Orko. "Mi trovis, dum miaj veturoj, ke la plej plaĉaj landoj ofte kuŝas meze de la dezertoj; do mi opinias ke estus saĝe se ni flugus trans tiun dezerton kaj trovus kio kuŝas preter ĝi. Ĉar en la direkto el kiu ni venis kuŝas la oceano, kiel ni bone scias, kaj preter ĉi tie estas ĉi tiu stranga Lando Mo, kiun ni ne deziras esplori. Unuflanke, kiel ni povas vidi de ĉi tiu monto, estas larĝa ebenaĵo, kaj aliflanke la dezerto. Arilate al mi, mi voĉdonas por la dezerto."

"Kion vi diras, Trotf" demandis Kap'tano Vilĉjo.

"Estas tutegale al mi," ŝi respondis.

Neniun trafis penso demandi al Buton-Brilo pri lia opinio, do decidiĝis ke ili flugu trans la dezerton. Ili adiaŭis la Bululon kaj dankis lin pro liaj afableco kaj komplezemo. Apost tio ili sidigis sin en la svingilojn — unu por ĉiu birdo — kaj diris al la Orko ke li komencu flugi kaj ili sekvos.

La kirla moviĝo de la vosto de la Orko alarmis la birdojn unue, sed post lia iometa forflugo ili altiĝis en la aeron, portante siajn pasaĝerojn facile, kaj flugis per fortaj reguloj batoj fare de la grandaj flugiloj sekvante sian gvidanton.

Ĉapitro 9

La Regno Omenlando

Trot rajdis pli komforte ol ŝi anticipis, kvankam la svingilo balanciĝis tiom ke ŝi devis firme teni per ambaŭ manoj. La birdo de Kap'tano Vilĉjo sekvis la Orkon, kaj post ĝi venis Trot, dum Buton-Brilo sekvis post ŝi. La procesio estis impona, sed domaĝe estis neniu por vidi ĝin, ĉar la Orko direktis sin rekte cele la grandan sablan dezerton kaj kelkajn minutojn post la ekflugo ili estis alte super la larĝa nenilando, kie neniu vivanto povus ekzisti.

La knabineto pensis ke la loko estus mava se la birdoj senfortiĝus, aŭ se la ŝtofaj ŝnuregoj rompiĝus; sed kvankam ŝi ne povis ne esti iomete nervoza kaj malkvieta ŝi fidis la gigantan kaj brilpluman birdon kiu ŝin portas, kiel ankaŭ la scipovon de Kap'tano Vilĉjo tordi kaj ligi ŝnuregon por ke ĝi ne rompiĝu.

Tiu estis rimarkinde granda dezerto. Anenio rompis la monotonan vidaĵon kaj ĉiu minuto ŝajnis horo kaj ĉiu horo tago. Amalagrablaj fumoj kaj gasoj leviĝis el la sablaro, kiuj estus mortigaj por la veturantoj se ili ne estus tiel altaj en la aero. Eĉ malgraŭ sia alteco Trot komencis malsaniĝi, sed subite spiro da pli freŝa aero plenigis ŝian nazon kaj rigardante antaŭen ŝi vidis grandan nubon de ruĝeta nebulaĵo. Eĉ dum ŝi demandis al si kio ĝi eble estas, la Orko plonĝis kuraĝe en la nebulon kaj sekvis la aliaj birdoj. Ŝi povis vidi nenion dum kelka tempo, nek la birdo portanta ŝin povis vidi kien iris la Orko, sed ĝi pluflugis tiel fortike kiel antaŭe kaj post kelkaj momentoj la nebulo estis malantaŭ ŝi kaj la knabino vidis plej belan pejzaĝon etendiĝantan sube ĝis ĝi estis ekster ŝia vidpovo.

Ŝi vidis erojn da arbaro, verde vestitajn montetojn, kampojn da bloviĝantaj grenoj, fontojn, riverojn kaj lagojn; kaj tra la tuta sceno distroviĝis grupoj de belaj domoj kaj kelkaj grandiozaj kasteloj kaj palacoj.

Super tiu tuta ĝojiga pejzaĝo — kiu laŭ la alta situo de Trot aspektis belega pentrita bildo — estis rozkolora brilo kian ni kelkfoje vidas en la okcidento je la sunsubiro. Tiuokaze, tamen, ne estis nur en la okcidento sed ĉie.

Ne mirigas ke la Orko paŭzis por cirkliri super tiu bela lando. La aliaj birdoj imitis lian agon, ĉiuj okulumis la lokon egale plaĉate. Kaj, kvazaŭ unuanime, la kvaro grupiĝis kaj nerapide velis suben. Tio portis ilin al tiu parto de la nove trovita lando kiu bordis la randon de la dezerto; sed estis same bele tie kiel aliloke, do la Orko kaj la birdoj surteriĝis kaj la tri pasaĝeroj tuj eliris de siaj svingiloj.

"Ho, Kap'tano Vilĉjo, ĉu ne estas bonegef" kriis Trot ravate. "Kiel bonfortunaj ni estis, trovante ĉi tiun belan landon!"

"La lando aspektas iom altklasa, mi agnoskas, Trot," respondis la maljuna velisto, ĉirkaŭrigardante, "sed ni ankoraŭ ne scias kia estas ĝia popolo."

"Neniu povus loĝi en tia lando sen esti feliĉa kaj bona — mi certas pri tio," ŝi diris fervore. "Ĉu vi pensas alion, Buton-Brilo?"

"Mi ne pensas, ĝuste nun," respondis la knabeto. "Lacigas min pensi, kaj mi neniam ŝajnas gajni per tio. Kiam ni vidos la homojn kiuj loĝas ĉi tie ni scios kiaj ili estas, kaj nen'om da pensado ŝanĝos ilin."

"Estas tute vere," diris la Orko. "Sed nun mi volas fari proponon. Dum vi konatiĝos kun ĉi tiu nova lando, kiu aspektas enhavi ĉion feliĉigan, mi deziras pluflugi — tute sola — por trovi ĉu mi vidos mian hejmon aliflanke de la granda dezerto. Se jes, kompreneble mi restos tie. Sed se mi malukcesos trovi Orklandon mi revenos al vi post semajno, por trovi ĉu mi povos pli helpi vin iel."

Ili bedaŭris perdi sian kuriozan akompananton, sed ne povis oponi la planon; do la Orko adiaŭis ilin kaj rapide altiĝis en la aeron, transflugis la landon kaj baldaŭ ne plu estis videbla pro sia fordistanco.

La tri birdoj portintaj niajn amikojn nun petis permeson retroiri al siaj propraj hejmoj, dirante ke ili fervoras montri al siaj familioj kiom grandaj ili fariĝis. Do Kap'tano Vilĉjo kaj Trot kaj Buton-Brilo ĉiuj elkore dankis ilin pro ilia helpo kaj baldaŭ la birdoj komencis sian longan flugon cele la Landon Mo.

Nun forlasitaj en ĉi tiu nekonata lando, la tri kamaradoj elektis belan vojeton kaj komencis laŭiri ĝin. Ili kredis ke tiu vojeto kondukos ilin al grandioza kastelo kiun ili vidis for, ĝiaj turetoj altis multe super, la ĉirkaŭantaj arboj. Ĝi ne aspektis tre distanca, do ili promenis nerapide, admirante la belajn filikojn kaj florojn kiuj bordis la vojeton kaj aŭskultante la kantadon de la birdoj kaj la komfortigan ĉirpadon de la cikadoj.

Baldaŭ la vojeto kondukis ilin trans monteton. En valo preter la monteto estis dometo ĉirkaŭata de florbedoj kaj fruktarboj. Dum ili proksimiĝis ili vidis sur la ombrumata verando de la dometo plaĉaspektan virinon kiu sidas inter grupo de infanoj, al kiuj ŝi rakontas. La infanoj rapide vidis la fremdulojn kaj kuris cele ilin kriante pro surprizo, tiel ke Trot kaj ŝiaj amikoj fariĝis la centro de scivolema grupo de infanoj kiuj ĉiuj babiladis ekscitite. La ligna kruro de Kap'tano Vilĉjo ŝajne mirigis la infanojn, ĉar ili ne povis kompreni kial li ne havas du viandajn krurojn. Tiu atento ŝajne plaĉis al la maljuna velisto, kiu ame karesis la kapojn de la infanoj kaj poste, levante sian ĉapelon salute al la virino, li demandis: