Выбрать главу

La boato en kiu veturis Trot kaj Kap'tano Vilĉjo estis ĝuste ĉe la ekstera bordo de tiu pelvsimila deklivo, kaj la maljuna velisto tute bone sciis ke krom se li povos rapide forpuŝi la malgrandan boaton de la rapidanta akvofluo ili baldaŭ estos tiritaj en la grandan nigran truon kiu oscedas en la mezo. Do li uzis sian tutan forton kaj tiris kiel neniam antaŭe li tiris. Li tiel forte tiris ke la maldekstra remilo ekrompiĝis kaj sternis Kap'tanon Vilĉjon sur la plankon de la boato.

Li sufiĉe rapide restarigis sin kaj rigardetis trans la flankon. Apost tio li rigardis Troton, kiu sidis tute senmove, kun serioza forvidanta rigardo en siaj dolĉaj okuloj. La boato nun rapidis propraage, sekvante la linion de la cirkla pelvo ĉirkaŭen kaj ĉirkaŭen pli proksimen al la granda truo en la centro. Aplia peno eskapi de la kirlakvo estus senutila, kaj komprenante tiun fakton Kap'tano Vilĉjo turnis sin al Trot kaj metis brakon ĉirkaŭ ŝin, kvazaŭ por ŝildi ŝin kontraŭ la terura sorto venonta al ili. Li ne provis paroli, ĉar la muĝo de la akvo dronigus la sonon de lia voĉo.

Tiuj du fidelaj kamaradoj frontis danĝerojn jam antaŭ nun, sed nenion egalan al tiu kiu nun frontas ilin. Tamen Kap'tano Vilĉjo, rimarkante la rigardon en la okuloj de Trot kaj memorante kiel ofte ŝin protektis nevideblaj fortoj, ne plene perdis esperon.

La granda truo en la obskura akvo — nun pli kaj pli proksimiĝanta — aspektis vere terura; sed ili ambaŭ sufiĉe kuraĝis fronti ĝin kaj atendi la rezulton de la aventuro.

Ĉapitro 2

La Kaverno sub la Maro

La cirkloj estis tiom pli malgrandaj ĉe la fundo de la pelvo, kaj la boato moviĝis tiel multe pli rapide, ke Trot komencis senti kapturniĝon pro la movado; subite la boato eksaltis kaj plonĝis kapantaŭen en la obskurajn profundojn de la truo. Kirliĝante kiel ludiloj, tamen ankoraŭ kroĉitaj unu al la alia, la velisto kaj la knabino apartiĝis de sia boato kaj plonĝis malsupren — malsupren — malsupren — en la plej distancajn fundojn de la granda oceano.

Unue ilia falo estis rapida kiel de sago, sed baldaŭ ili ŝajnis fali malpli rapide kaj Trot estis preskaŭ certa ke nevidataj brakoj ĉirkaŭas ŝin, subtenante ŝin kaj protektante ŝin. Ŝi povis vidi nenion, ĉar la akvo plenigis ŝiajn okulojn kaj malklarigis ŝian vidon, sed ŝi firme kroĉis sin al la sudokc'a de Kap'tano Vilĉjo, dum aliaj brakoj firme kroĉis sin al ŝi, kaj tiel ili iom post iom sinkis malsupren kaj plu malsupren ĝis ili fine ekhaltis, kaj komencis resupreniri.

Sed ŝajnis al Trot ke ili ne leviĝas rekte al la surfaco de kiu ili venis. La akvo ne plu kirlis ilin kaj ili ŝajnis tirataj oblikve tra trankvilajn fridetajn oceanajn profundojn. Kaj subite — multe pli rapide ol mi povis rakonti — ili ektrafis la surfacon kaj estis sternitaj plate sur sablan plaĝon, kie ili kuŝis sufoke kaj penante spiri kaj ne sciante kio okazis al ili.

Trot la unua rekonsciiĝis. Liberiginte sin de la malseka kroĉo de Kap'tano Vilĉjo, ŝi frotis la akvon el siaj okuloj kaj poste ĉirkaŭrigardis. Amilda bluverda brilo lumigis la lokon, kiu aspektis ia kaverno, ĉar supre kaj ambaŭflanke de ŝi estis malglataj rokoj. Ili estis ĵetitaj sur plaĝon de klara sablo, kiu deklivetis supren de la lageto da akvo ĉe iliaj piedoj — lageto kiu sendube kondukis en la grandan oceanon kiu nutras ĝin. Apreter la atingo de la ondoj de la lageto estis pli da rokoj, kaj ankoraŭ pli kaj pli, malaperantaj en la obskurajn zigzagojn kaj fonojn kiujn la brilanta lumo el la akvo ne penetris.

La loko aspektis maluzata kaj soleca, sed Trot estis dankema ke ŝi plu vivas kaj nenian gravan damaĝon suferis dum sia malplezuriga aventuro subakva. Apud ŝi Kap'tano Vilĉjo blovetadis kaj tusadis, pensante elpeli la akvon kiun li glutis. Ambaŭ estis tramalsekigitaj, tamen la kaverno estis varma kaj komforta kaj malsekigo tute ne ĉagrenis la knabineton.

Ŝi rampis supren laŭ la sabla dekliveto kaj kolektis per sia mano aron da sekvaj marherboj, per kiuj ŝi viŝis la vizaĝon de Kap'tano Vilĉjo kaj forsorbis la akvon el liaj okuloj kaj oreloj. Baldaŭ la maljunulo sidiĝis kaj intense rigardis ŝin. Apost tio li gestis per sia kalva kapo trifoje kaj diris per glugla voĉo:

"Vere bone Trot; vere bone! Ni ne atingis la ŝrankon de 1 marviro ĉifoje, ĉu nef Kvankam la kialon, kaj kial ni estas ĉi tie, estas pli ol mi povas kompreni."

"Trankvilu, Kap'tano," ŝi respondis. "Ni estas sufiĉe sekuraj, mi supozas, almenaŭ provizore."

Li premis la akvon el la malsupro de sia malstrikta pantalono kaj palpis siajn lignan kruron kaj brakojn kaj kapon, kaj trovinte ke li kunhavas ĉiujn siajn partojn li kuraĝis zorge ekzameni iliajn ĉirkaŭaĵojn.

"Kie laŭ via supozo ni estas, Trotf" li baldaŭ demandis.

"Ne scias, Kap'tano. Eble en iu el niaj kavoj."

Li kapneis. "Ne," diris li, "mi tute ne opinias tion. La distanco laŭ kiu ni leviĝis ne ŝajnis eĉ duono de la distanco laŭ kiu ni sinkis; kaj rimarku ke tute ne'stas ekstera enirejo de ĉi tiu kaverno. Estas ia kupolo super ĉi tiu lageto da akvo, kaj krom se ekzistas trairejo en la fono, pretere, ni estas plene kaptitaj."

Trot rigardis pensoplene trans sian ŝultron.

"Post iom da ripozo," ŝi diris, "ni rampu tien kaj trovu ĉu estas elirejo."

Kap'tano Vilĉjo metis manon en la poŝon de sia, oleleda mantelo kaj elprenis sian pipon. Ĝi ankoraŭ estis seka, ĉar li gardis ĝin en oleleda ujo kun sia tabako. Liaj alumetoj estis en strikta ladskatoleto, do post kelkaj momentoj la maljuna velisto fumadis kontente. Trot sciis ke tio helpas lin pensi kiam li renkontas ian ajn ĉagrenon. Ankaŭ, la pipo multe helpis trankviligi la maljunan veliston, post lia longa enakvado kaj lia teruriĝo — teruro pli pro maltrankvilo pri Trot ol pri li mem.

La sablo estis seka kie ili sidas, kaj sorbis la akvon kiu gutis de iliaj vestoj. Kiam Trot premis la akvon el sia hararo ŝi komencis resenti sin normala. Apost kelka tempo ili surpiediĝis kaj rampis laŭ la deklivo supren al la disaj rokoj. Kelkaj el ili estis gigantaj, sed per trairado inter kelkaj kaj ĉirkaŭ aliaj ili sukcesis atingi la ekstreman fonon de la kaverno.

"Jes," diris Trot, interesate, "jen ronda truo."

"Kaj estas nigre kiel la nokto interne de ĝi," komentis Kap'tano Vilĉjo.

"Malgraŭe," respondis la knabino, "ni esploru ĝin por trovi kien ĝi iras, ĉar ĝi estas la solebla vojo el ĉi tiu loko."

Kap'tano Vilĉjo okulumis la truon duboplene.

"Eble ĝi estas vojo el ĉi tie, Trot," li diris, "sed eble ĝi estas vojo en multe malpli agrablan lokon ol ĉi tiu.

Mi emas opinii ke plej bona plano estas resti jam ĉi tie.

Anakŭ Trot ne estis certa, kiam ŝi tiel pripensis la planon. Apost kelka tempo ŝi rerampis al la sablo, kaj Kap'tano Vilĉjo sekvis ŝin. Dum ili sidiĝis la infano rigardis penseme la plenegajn poŝojn de la velisto.

"Kiom da manĝaĵoj ni havas, Kap'tanof" ŝi demandis.

"Ses ŝipbiskvitojn kaj pecon da fromaĝo," li respondis. "Ĉu vi volas iom nun, Trotf"

Ŝi kapneis dirante:

"Verŝajne ni povos vivi per tio eble tri tagojn, se ni estos tre zorgoplenaj."

"Pli longe, Trot," diris Kap'tano Vilĉjo, sed lia voĉo estis iom maltrankvila kaj trema.

"Sed se ni restos ĉi tie neeviteble ni mortmalsatos fine," pludiris la knabino, "tamen se ni eniros la obskuran truon —»

"Estas malpli facile fronti kelkajn fatojn ol mortmalsaton," diris la velisto tre serioze. "Ni ne scias kio estas en tiu obskura truo, Trot, nek kien ĝi kondukus nin."