Выбрать главу

Trot certe admiris ilin, ĉar neniam antaŭe ŝi vidis ion tiel delikatan kaj ĉarman, sed ŝian atenton rapide altiris iliaj agoj anstataŭ iliaj aspektoj, kaj tiam teruriĝo anstataŭis admiron.

En la kaldronon olda Palpebrumnjo verŝis plian kvanton el granda latuna botelo kiun ŝi prenis el kesto, kaj tio kaŭzis ke la kaldrono ekbobeladu kaj fumadu forte. Unu post la alia la belaj sorĉistinoj proksimiĝis por kirli la enhavon de la kaldrono kaj murmuri magian sorĉparolon. Iliaj moviĝoj estis graciaj kaj ritmaj kaj la Fisorĉistino kiu vokis ilin helpi ŝin gapis ilin firidetante per sia ĉifa vizaĝo.

Fine la sorĉago estis kompleta. La kaldrono ĉesis bobeladi kaj kune la sorĉistinoj levis ĝin de la fajro. Apalpebrumnjo portis lignan ĉerpkuleron kaj plenigis ĝin per la enhavo de la kaldrono. Irinte kun la kulero al Princino Ĝloria ŝi kriis:

"Ne plu amu! Pro magioro Ĝlaciiĝu la homa koro!"

Dirinte tion ŝi verŝis la enhavon de la ĉerpkulero plene sur la bruston de Ĝloria.

Trot vidis la korpon de la Princino travidebliĝi, tiel ke ŝia batanta koro montriĝis klare. Sed nun la koro ŝanĝiĝis de vivruĝo al grizo, kaj post tio al blanko. Tavolo el frosto formiĝis ĉirkaŭ ĝi kaj etaj glacipecoj kroĉiĝis al ĝia surfaco. Apost tio, nerapide la korpo de la knabino refariĝis videbla kaj la koro estis kaŝita kaj ne plu videbla. Sajnas ke Ĝloria svenis, sed nun ŝi rekonsciiĝis kaj, malferminte siajn belajn okulojn, ŝi gapis malvarme kaj senemocie la grupon de sorĉistinoj frontantaj ŝin.

Palpebrumnjo kaj la aliaj sciis per tiu unu frida rigardo ke ilia sorĉo sukcesis. Hore ili ekridis sovaĝe kaj la tri belulinoj rekomencis dancadi, dum Palpe-brumnjo malligis la Princinon kaj liberigis ŝin.

Trot frotis siajn okulojn por pruvi al si ke ŝi estas veka kaj klare vidanta, ĉar multege surprizis ŝin kiam la tri belaj junulinoj reŝanĝiĝis en hidajn nerektajn oldulinaĉojn apogantajn sin per balailoj kaj bastonoj. Ili mokkriis al Ĝloria, sed la Princino rigardis ilin fride malestime. Estante nun libera, ŝi marŝis al pordo, malfermis ĝin kaj eliris. Kaj la sorĉistinoj permesis ŝin foriri.

Trot kaj Pon tiom intense rigardis tiun scenon ke pro sia fervoro ili tre forte premis la fenestron. Ĝuste dum Ĝloria eliris el la domo la fenestroklapo rompe liberiĝis de siaj ligiloj kaj falis kraŝe en la ĉambron. La sorĉistinoj aĉkriis Hore kaj poste, rimarkante ke ilia sorĉagado estis observita, ili kuris al la malferma fenestro kun levitaj balailoj kaj bastonoj. Sed Pon forkuris kiel la vento, kaj Trot sekvis ĉe liaj kalkanoj.

Timego donis al ili kurforton, por ke ili saltu trans fosaĵojn kaj rapidu supren laŭ montetoj kaj transsaltu la nealtajn barilojn same kiel cervo.

La bando de sorĉistinoj kuris tra la fenestro por sekvi; sed Palpebrumnjo estis tiom olda, kaj la aliaj tiom kurbiĝintaj kaj mallertaj, ke ili baldaŭ komprenis ke ili ne povos atingi la fuĝintojn. Do la trio alvokita de la Fisorĉistino metis siajn bastonojn kaj balailojn inter siajn krurojn kaj forflugis tra la aero, rapide malaperante kontraŭ la blua ĉielo. Tamen Palpebrumnjo tiom koleris kontraŭ Pon kaj Trot ke ŝi lamiris cele ilian direkton, firme intencante kapti ilin fine, kaj puni ilin ege pro spionado al ŝia sorĉagado.

Kiam Pon kaj Trot jam kuris tiom longe ke ili certis ke ili sukcese eskapis, ili sidiĝis proksime al la rando de arbaro por reprovi spiradi, ĉar ambaŭ anheladis forte pro siaj agoj. Trot la unua rekapablis paroli, kaj ŝi diris al sia akompananto:

"Ho! Estis terure!"

"Neniam mi vidis ion pli teruran," konsentis Pon.

"Kaj ili glaciigis la koron de Ĝloria; tiel ke nun ŝi ne povos ami vin."

"Nu, ili glaciigis ŝian koron, estas vere," agnoskis Pon, "sed mi esperas povi degeligi ĝin per mia amo." "Kie estas Ĝloria, laŭ via supozof" demandis la knabino, post paŭzo.

"Ŝi foriris el la domo de la sorĉistino tuj antaŭ ni. Eble ŝi reiris al la kastelo de la Reĝo," li diris.

"Mi estas preskaŭ certa ke ŝi komencis marŝi laŭ alia direkto," deklaris Trot. "Mi rigardis trans mian ŝultron dum mi kuris, por vidi kiom proksimaj estas la sorĉistinoj, kaj mi estas certa ke mi vidis Ĝlorian paŝadi malrapide norden."

"Do ni cirkliru tiudirekten," proponis Pon, "kaj eble ni renkontos ŝin."

Trot konsentis al tio kaj ili foriris de la arbareto kaj komencis cirkle iri norden, kaj tiel ili reproksimiĝis pli kaj pli al la domo de olda Palpebrumnjo. La Fisorĉistino ne suspektis tiun direktoŝanĝon, do kiam ŝi atingis la arbareton ŝi trairis kaj plumarŝis.

Pon kaj Trot atingis lokon malpli ol kilometron for de la domo de la sorĉistino kiam ili ekvidis Ĝlorian marŝi ilidirekten. La Princino moviĝis tre digne kaj tute ne montris haston, ŝi tenis sian kapon alta kaj rigardis nek dekstren nek liven.

Pon antaŭenkuris, eltenante siajn brakojn kvazaŭ por ĉirkaŭbraki ŝin kaj kriante dolĉajn nomojn al ŝi. Sed Ĝloria rigardis lin fride kaj forpuŝis lin per aroganta gesto. Je tio la povra knabo de 1 ĝardenisto surgenuiĝis kaj kaŝis sian vizaĝon per siaj brakoj, larmante amare; sed la Princinon tute ne kortuŝis lia mizero. Apreterpasante lin ŝi altiris siajn jupojn, kvazaŭ por malebligi ke ili tuŝos lin, kaj poste ŝi marŝis iom laŭ la vojo kaj ekhezitis, kvazaŭ necerta pri kien poste iri.

Troton malfeliĉigis la plorado de Pon kaj ŝi indignis ĉar Ĝloria tiel mistraktis lin. Sed ŝi memoris la kialon.

"Mi kredas ke via koro tutcerte glaciiĝis," ŝi diris al la Princino. Ĝloria kapjesis solene, kvazaŭ responde, kaj post tio turnis sian dorson al la knabineto. "Ĉu vi ne povas eĉ iomete ami minf" demandis Trot, duonplede.

"Ne," diris Ĝloria.

"Via voĉo sonas kvazaŭ fridujo," ĝemis la knabineto. "Mi ege bedaŭras pro vi, ĉar vi estis dolĉa kaj afabla al mi antaŭ ol ĉi ĉio okazis. Vi mem ne kulpas, kompreneble; sed estas aĉe, malgraŭ tio."

"Mia koro glaciiĝis kontraŭ ĉia homamo," anoncis Ĝloria trankvile. "Mi eĉ ne amas min."

"Domaĝe," diris Trot, "ĉar, se vi ne povas ami aliulon, ne eblas ke aliulo amu vin."

"Mi amas!" kriis Pon. "Mi ĉiam amos ŝin."

"Nu, vi estas nur knabo de ĝardenisto," respondis Trot, "kaj mi neniam alte estimis vin, jam dekomence. Ami povas ami la malnovan Princinon Ĝlorian, kiu havis varman koron kaj bonan konduton, sed ĉi tiu frosttremigas min."

"Nur pro sia glacia koro," diris Pon.

"Sufiĉas," insistis Trot. "Ĉar ŝia koro ne estas sufiĉe granda por surglitludoj, ŝajnas al mi ke ŝi ne povus esti utila por io ajn. Amiaflanke, mi penos trovi Buton-Brilon kaj Kap'tanon Vilĉjon."

"Mi akompanos vin," decidis Pon. "Estas evidente ke Ĝloria ne plu amas min kaj ke ŝia koro estas tro rigide glaciigita por ke mi povu degeligi ĝin per mia propra amo; tial estos pli bone ke mi helpu vin trovi viajn amikojn."

Dum Trot ekkomencis, Pon denove rigardetis petege al la Princino, kiu reciprokis per frida gapado. Do li sekvis la knabineton.

Kaj la Princinof Nu, ŝi dummomente hezitis kaj poste turnis sin laŭ la sama direkto kiel la aliaj, sed marŝis multe pli lante. Baldaŭ ŝi aŭdis piedpaŝojn malantaŭ si, kaj jen venis Ĝugli-Ĝu, iom senspira pro kurado.