Выбрать главу

"Haltu, Ĝloria!" li kriis. "Mi venis rekonduki vin al mia domego, kie ni geedziĝos."

Ŝi rigardis lin miroplene dum momento, poste malestime gestis per sia kapo kaj plu marŝis. Sed Ĝugli-Ĝu restis apud ŝi.

"Kion tio signifasf" li kolere diris. "Ĉu vi ne trovis ke vi ne plu amas tiun knabon de ĝardenisto, kiu staris inter nif"

"Jes; mi trovis tion," ŝi respondis. "Mia koro estas glaciigita kontraŭ ĉiaj homamoj. Ami ne povas ami vin, nek Ponon, nek la kruelan Reĝon mian onklon, nek eĉ min. Foriru, Ĝugli-Ĝu, ĉar mi tute ne edziniĝos kun iu ajn."

Li haltis pro senespero aŭdinte tion, sed post plia minuto li kriis kolerege:

"Vi devas edziniĝi kun mi, Princino Ĝloria, negrave ĉu aŭ ne vi volas! Mi pagis glaciigi vian koron; mi ankaŭ pagis la Reĝon por ke li permesu nian geedziĝon. Se vi nun rifuzos min, tio signifos ke mi estas rabita — rabita — ke miaj valoregaj mono kaj juveloj estas ŝtelitaj!"

Li preskaŭ ploris pro malespero, sed ŝi ridis per frida amara rido kaj pluiris. Ĝugli-Ĝu penis kapti ŝian brakon, eble por reteni ŝin, sed ŝi ekturnis sin kaj batis lin tiel forte ke li renversiĝis en fosaĵon apud la vojo. Tie li kuŝis longatempe, duone kovrite de kota akvo, kun la kapo turniĝanta pro surprizo.

Fine la maljuna kortegano stariĝis, gutante, kaj grimpis el la fosaĵo. La Princino estis for; do, murmurante venĝajn minacojn kontraŭ ŝi, kontraŭ la Reĝo, kaj kontraŭ olda Palpebrumnjo, maljuna Ĝugli-Ĝu lamis reire al sia domego por ke oni purigu la koton de liaj multekostaj veluraj vestoj.

Ĉapitro 15

Trot Renkontas la Birdotimigilon

Trot kaj Pon transiris multajn kilometrojn da tero, serĉante tra arbaroj, en kampoj kaj en multaj el la vilaĝetoj de Omenlando, sed ili ne povis trovi eĉ spureton de Kap'tano Vilĉjo nek de Buton-Brilo. Fine ili paŭzis apud maizkampo kaj sidiĝis sur mur-ŝtupetaron por ripozi. Apon prenis kelkajn pomojn el sia poŝo kaj donis unu el ili al Trot. Li komencis mem manĝi alian, ĉar estis la horo por ilia lunĉo. Kiam lia pomo estis finmanĝita Pon ĵetis la kernon en la kampon.

"Ĉuk-ĉuk! diris nekonata voĉo. "Pro kio vi batas mian okulon per pomkernof"

Stariĝis la formo de la Birdotimigilo, kiu kaŝis sin en la maizkampo dum li ekzamenis Ponon kaj Troton kaj decidis ĉu aŭ ne ili estas helpindaj.

"Pardonu min," diris Pon. "Mi ne sciis ke vi estas tie."

"Sed kial vi estis tief" demandis Trot.

La Birdotimigilo antaŭenpaŝis per mallertaj paŝoj kaj staris antaŭ ili.

"Ha, vi estas la knabo de 1 ĝardenisto," li diris al Pon. Li turnis sin al Trot. "Kaj vi estas la knabineto kiu venis al Omenlando rajdante sur granda birdo, kaj kiu misfortune perdis sian amikon Kap'tanon Vilĉjon, kaj sian amikon Buton-Brilon."

"Sed kiel vi sciis ĉion ĉif" ŝi demandis.

"Mi scias multon," respondis la Birdotimigilo, palpebrumante al ŝi komike. "Miaj cerbaĵoj estas de la Zorge-Miksita, Duoble-Distilita, lt-Efika speco kiun faras la Sorĉisto de Oz. Li mem agnoskas ke mia cerbo estas la plej bona kiun iam li faris."

"Mi kredas ke mi aŭdis pri vi," diris Trot malrapide, dum ŝi okulekzamenis la Birdotimigilon tre interesate; "sed antaŭe vi loĝis en la Lando Oz." "nkoraŭ nun," li respondis gaje. "Mi ĵus transiris la montojn el la Kvelula Lando por trovi ĉu mi povos iel helpi vin."

"Ĉu minf" demandis Pon.

"Ne, la fremdulojn el la granda mondo. Sajnas ke ili bezonas prizorgon."

"Mi mem faras tion," diris Pon, iomete sengracie. "Se vi pardonos mian diron, mi ne komprenas kiel Birdotimigilo kun pentritaj okuloj povas prizorgi iun."

"Se vi ne komprenas tion, vi estas pli blinda ol la Birdotimigilo," asertis Trot. "Li estas feulo, Pon, kaj venis el la felando Oz, do li povas fari preskaŭ ĉion. Ami esperas," ŝi pludiris, turnante sin al la Birdotimigilo, "ke vi povos trovi Kap'tanon Vilĉjon por mi."

"Nu, mi nepre provos," li promesis. "Sed kiu estas tiu maljunulino kiu kuras cele nin kaj minacas nin per sia bastonof"

Trot kaj Pon turnis sin kaj ambaŭ eligis krion pro timo. La sekvan momenton ili levis siajn kalkanojn kaj kuregis laŭ la pado. Ĉar olda Palpebrumnjo, la Fisorĉistino, jam fine sekvis ilin al ĉi tiu loko. Sia kolero estis tiel granda ke ŝi firme intencis ne ĉesi ĉasi Ponon kaj Troton antaŭ ol kapti kaj puni ilin.

La Birdotimigilo tuj komprenis ke la maljuna virino intencas damaĝi liajn novajn amikojn, do dum ŝi proksimiĝis li paŝis antaŭ ŝin. Lia ekapero estis tiel subita kaj neanticipita ke Palpebrumnjo koliziis kun li kaj renversis lin, sed ŝi stumblis pro lia pajla korpo kaj ekruliĝis en la pado apud li.

La Birdotimigilo sidiĝis kaj diris: "Bonvolu pardoni!" sed ŝi bategis lin per sia bastono kaj resternis lin. Apost tio, furioze kolera, la olda sorĉistino saltis sur sian viktimon kaj komencis tiri la pajlon el lia korpo. La kompatinda Birdotimigilo estis nekapabla rezisti kaj post kelkaj momentoj restis el li nur malplena vestokompleto kaj amaso da pajlo apud ĝi. Bonfortune Palpebrumnjo ne damaĝis lian kapon, ĉar ĝi ruliĝis en kaveton kaj ŝi ne rimarkis ĝin. Timante ke Pon kaj Trot eskapos de ŝi, ŝi haste rekomencis ĉasi kaj malaperis trans monteton, sekvante la direkton laŭ kiu ŝi vidintis ilin marŝantaj.

Nur mallonga tempo pasis antaŭ ol griza akrido kun ligna kruro saltetadis tiudirekte kaj saltis rekte sur la suprenturnitan vizaĝon de la kapo de la Birdotimigilo.

"Bonvolu pardoni, sed vi ripozigas vin sur mia nazo," komentis la Birdotimigilo.

"Ho! Ĉu vi vivasf" demandis la akrido.

"Pri la respondo al tiu demando mi neniam sukcesis decidi," diris la kapo de la Birdotimigilo. "Kiam mia korpo estas konvene plenigita mi kapablas movi min same bone kiel ĉiu vivanto. La cerbo en la kapo kiun vi nun okupas kiel tronon estas tre superkvalita kaj mi faras multan tre lertan pensadon. Sed ĉu aŭ ne tio signifas ke mi vivas, mi ne povas pruvi al vi; ĉar vivanto kapablas morti, sed mi nur kapablas detruiĝi."

"Ŝajnas al mi," diris la akrido, frotante sian nazon per siaj antaŭaj kruroj, "ke rilate al vi vere ne gravas — krom se vi jam detruiĝis."

"Tio ne; mi nur bezonas replenigon," deklaris la Birdotimigilo; "kaj se Pon kaj Trot eskapos de la sorĉistino, kaj revenos ĉi tien, mi certas ke ili kompleze faros tion por mi."

"Diru al mi! Ĉu Trot kaj Pon estas proksimajf" demandis la akrido, kaj ĝia voĉeto tremis pro ekscitiĝo.

La Birdotimigilo ne tuj respondis, ĉar ambaŭ liaj okuloj rigardis rekte supren al bela vizaĝo kiu estis iomete klinita super lia kapo. Estis, tute vere, Princino Ĝloria, kiu vagis al ĉi tiu loko, multe surprizate kiam ŝi aŭdis la kapon de la Birdotimigilo paroli kaj la etan grizan akridon respondi.

"Ĉi tiu persono," diris la Birdotimigilo, ankoraŭ rigardante ŝin, "nepre estas la Princino kiu amas Ponon, la knabon de 1 ĝardenisto."

"Ĉu vere!" kriis la akrido — kiu kompreneble estis Kap'tano Vilĉjo — ekzamenante la junulinon scivole.

"Ne," diris Ĝloria fride, "mi ne amas Ponon, nek iun alian, ĉar la Fisorĉistino glaciigis mian koron."

"Domaĝe!" kriis la Birdotimigilo. "Tiel soleca persono devus povi ami. Sed bonvolu, kara, replenigi mian korpon per pajlo denove."

La delikata Princino rigardetis la pajlon kaj la trivitajn bluajn Manĝtulajn vestojn kaj retiris sin malestime. Sed ne necesis ke ŝi rifuzu la peton de la Birdotimigilo ĉar ekalvenis Trot kaj Pon, kiuj estis kaŝintaj sin tuj preter la pinto de la monteto kaj atendis ĝis olda Palpebrumnjo preterpasis ilin. Ilia kaŝejo estis samflanke kiel la blinda okulo de la sorĉistino, kaj ŝi pluhaste ĉasadis la knabinon kaj junulon tute sen konscii ke ili trompis ŝin.