Выбрать главу

Vidante tion, vigla hurao aŭdiĝis de la amaso da homoj, kiuj suprenĵetis siajn ĉapelojn kaj gestis per siaj poŝtukoj kaj salutis la Birdotimigilon kiel sian Reĝon. La soldatoj partoprenis la huraadon kun la popolo, ĉar nun ili plene komprenis ke ilia malamata mastro estas konkerita kaj ke estas saĝe montri sian bonvolon al la konkerinto. Kelkaj el ili ligis Kru-el-on per ŝnuregoj kaj antaŭentrenis lin, kaj ĵetis lian korpon sur la teron antaŭ la trono de la Birdotimigilo. Ĝugli-Ĝu baraktis ĝis fine li glitis de la branĉo de la arbo kaj falis sur la teron. Li tiam provis kaŝe foriri, sed la soldatoj kaptis kaj ligis lin apud Kru-el.

"Inversiĝis la situacio," diris la Birdotimigilo, ŝveligante sian bruston ĝis la pajlo en ĝi krakis plaĉe, ĉar li multe plezuriĝis; "sed vi kaj via popolo efektivigis tion, amiko Orko, kaj ekde nun vi rajtas kalkuli min kiel vian humilan servanton."

Ĉapitro 19

La Sorĉistino Estas Konkerita

Tuj post la konkeriĝo de Reĝo Kru-el unu el la Orkoj estis sendita al la domo de Pon kun la ĝojiga informo. Tuj Ĝloria kaj Pon kaj Trot kaj Buton-Brilo hastis al la kastelo. Ilin iom surprizis la vidaĵo kiu renkontis iliajn okulojn, ĉar jen la Birdotimigilo, kronita kiel Reĝo, kaj la tuta popolo surgenuas humile antaŭ li. Do ili simile profunde riverencis al la nova reganto kaj post tio ili staris apud la trono. Kap'tano Vilĉjo, estante griza akrido, ankoraŭ staris sur ŝultro de Trot, sed nun li saltetis sur ŝultron de la Birdotimigilo kaj flustris en la pentritan orelon:

"Mi kredis ke Ĝloria estos Reĝino de Omenlando."

La Birdotimigilo kapneis.

"Ankoraŭ ne," li respondis. "Neniu Reĝino kun glacia koro taŭgas por regi landon." Li turnis sin al sia nova amiko, la Orko, kiu fanfarone ĉirkaŭpaŝadis, tre fiere pro sia suklceso, kaj diris: "Ĉu vi supozas ke vi, aŭ viaj sekvantoj, povus trovi oldan Palpebrumnjon la Sorĉistinonf"

"Kie ŝi estasf" demandis la Orko. "le en Omenlando, mi estas certa."

"Do," diris la Orko, "ni certe povos trovi ŝin."

"Tio multe plezurigos min," deklaris la Birdotimigilo. "Trovinte ŝin, venigu ŝin al mi, kaj mi tiam decidos kion fari pri ŝi."

La Orko kunvokis siajn sekvantojn kaj parolis kelkajn vortojn al ili per nelaŭta voĉo. Amomenton poste ili altiĝis en la aeron — tiel subite ke la Birdotimigilo, kiu estis tre malmultepeza, estis tute forblovita el sia trono kaj en la brakojn de Pon, kiu remetis lin zorge sur lian seĝon. Ankaŭ estis aerkirlo de polvo kaj cindroj, kaj la akrido savis sin el kirloĵetiĝo en la amason da homoj per salto en arbon, el kie serio de saltetoj baldaŭ revenigis lin al la ŝultro de Trot.

La Orkoj jam estis ekster onia vidpovo, do la Birdotimigilo parolis al la popolo kaj prezentis Ĝlorian al ili, kiun ili jam bone konis kaj amis. Sed ne ĉiuj el ili sciis pri ŝia glaciigita koro, kaj kiam la Birdotimigilo rakontis la misagojn de la Fisorĉistino, kiujn kuraĝigis kaj pagis Kru-el kaj Ĝugli-Ĝu, la popolo multe indignis.

Intertempe la kvindek Orkoj disiris tra la tuta Omenlando, kiu ne estas tre granda lando, kaj iliaj akrevidaj okuloj rigardis en ĉiun valon kaj arbareton kaj ravinon. Fine unu el ili ekvidis paron da kalkanoj etendiĝantaj de el sub kelkaj arbustoj, kaj farinte akran fajfon por averti siajn kamaradojn ke la sorĉistino estas trovita la Orko suben flugis kaj trenis oldan Palpebrumnjon el ŝia kaŝejo. Apost tio du tri Orkoj prenis la vestojn de la fiulino per siaj fortaj krifoj kaj, levinte ŝin alten en la aeron, kie ŝi baraktis kaj kriis senrezulte, ili flugportis ŝin rekte al la reĝa kastelo kaj metis ŝin antaŭ la tronon de la Birdotimigilo.

"Bone!" kriis la pajlulo, gestjesante kontente per sia plenigita kapo. "Nun ni povas eklabori. Sinjorino Sorĉistino, mi devas peti, milde sed firme, ke vi malfaru la misagojn faritajn de vi per sorĉado."

"Pa!" kriis olda Palpebrumnjo per malestima voĉo. "Mi defias vin ĉiujn! Per miaj magiaj fortoj mi povas ŝanĝi vin ĉiujn en porkojn, serĉantajn manĝaĵojn en la koto, kaj mi faros tion se vi ne zorgos."

"Mi kredas ke vi eraras tiurilate," diris la Birdo-timigilo, kaj stariĝinte el sia trono li marŝis ŝanceliĝe al la flanko de la Fisorĉistino. Antaŭ mia foriro el la Lando Oz, Ĝlinda la Reĝa Sorĉistino donis al mi skatolon, kiun mi malfermu nur se urĝas. Sed mi opinias preskaŭ certe ke nun urĝas; ĉu vi akordas, Trotf" li demandis, turnante sin al la knabineto.

"Nu, ni nepre devas fari ion" respondis Trot, serioze. "Ĝuste nun ĉio ŝajnas ege konfuzita ĉi tie, kaj fariĝos eĉ pli malbone se ni ne devigos tiun sorĉistinon ĉesi fari malbonon al oni."

"Precize tion mi opinias," diris la Birdotimigilo, kaj preninte malgrandan skatolon el sia poŝto li malfermis ĝin kaj ĵetis la enhavon cele Palpebrumnjon.

La maljunulo retiris sin, palan kaj tremantan, dum fajna blanka polvo falis tute ĉirkaŭ ŝin. Apro ĝia influo ŝi videble velkis kaj malgrandiĝis, kion vidis ĉiuj rigardantoj.

"Ho ve — ho ve!" ŝi plorkriis, tordante siajn manojn pro timo. "Ĉu vi ne havas la antidoton, Birdotimigilo? Ĉu la granda Sorĉistino ne donis al vi duan skatolonf»

"Ŝi ja donis," respondis la Birdotimigilo.

"Do donu ĝin al mi — tuje!" petegis la sorĉistino. "Donu ĝin al mi — kaj mi faros kion ajn vi petos!"

"Unue vi faros kion mi petos," deklaris la Birdo-timigilo firme.

La sorĉistino ŝrumpis kaj malpligrandiĝis ĉiu-momente.

"Hastu, do!" ŝi kriis. "Diru al mi kion mi faru kaj mi faru ĝin, alie estos tro malfrue!"

"Vi faris el amiko de Trot, Kap'tano Vilĉjo, akridon. Ami ordonas ke vi redonu al li lian naturan formon," diris la Birdotimigilo.

"Kie li estasf Kie estas la akridof Rapidu — rapidu!" ŝi kriegis.

Kap'tano Vilĉjo, kiun multe interesis tiu konversacio, saltegis de la ŝultro de Trot kaj stariĝis sur tiun de la Birdotimigilo. Apalpebrumnjo vidis lin surŝultriĝi kaj tuj komencis fari magiajn gestojn kaj murmuri magiajn sorĉojn. Ŝi fervorege rapidis, sciante ke mankas tempo malŝparebla, kaj la akrido tiel subite transformiĝis en la maljunan veliston, Kap'tano Vilĉjo, ke li ne havis oportunon desalti de la ŝultro de la Birdotimigilo; do lia granda pezo premis la plenigitan Birdotimigilon al la tero. Tamen nenia damaĝo fariĝis kaj la pajlulo levis sin kaj forbrosis la polvon de siaj vestoj dum Tot ĝoje ĉirkaŭbrakis Kap'tanon Vilĉjon.

"La alian skatolon! Rapidu! Donu al mi la alian skatolon," petegis Palpebrumnjo, kiu nun jam ŝrumpis ĝis duono de sia antaŭa grandeco. "nkoraŭ ne," diris la Birdotimigilo. "Unue vi devos degeligi la glacian koron de Princino Ĝloria."

"Mi ne povas; estas terure malfacile fari tion! Mi ne povas," asertis la sorĉistino, agoniante pro timo — ĉar ankoraŭ ŝi plu malgrandiĝis.

"Vi devas!" deklaris la Birdotimigilo, firme.

La sorĉistino sagace rigardis lin kaj vidis ke li firmas pri tio; do si komencis dancadi ĉirkaŭ Ĝlorian kvazaŭ-freneze. La Princino gapis fride, kvazaŭ ŝin tute ne interesas la agado, dum Palpebrumnjo ŝiris manplenon da haroj el sia propra kapo kaj ŝiris strion da ŝtofo el la malsupro de sia robo. Apost tio la sorĉistino eksurgenuis, prenis purpuran pulvoron el sia nigra sako kaj ŝutis ĝin sur la harojn kaj ŝtofon.

"Mi malvolontas fari tion — mi malvolontas fari tion!" ŝi plorkriis, "ĉar neniom pli da ĉi tiu magia pulvoro ekzistas en la tuta mondo. Sed mi devas oferi ĝin por savi mian propran vivon. Alumeton! Donu al mi alumeton, rapidu!" kaj anhelante pro manko de spiro ŝi rigardis de unu al la alia petege.