Выбрать главу

Kap'tano Vilĉjo estis la sola persono kun alumeto, sed li ne hezitis transdoni ĝin al Palpebrumnjo, kiu rapide ardigis la harojn kaj la ŝtofon kaj la purpuran pulvoron. Tuj purpura nubo ĉirkaŭis Ĝlorian, kaj ĝi iom post iom fariĝis roz-palruĝa — brilanta kaj plene diafana. Tra la roza nubo ili ĉiuj povis vidi la belan Princinon, starantan fiere kaj rekte. Kaj ŝia koro fariĝis videbla, unue ĝi estis frosta pro glacio sed iom post iom ĝi fariĝis pli brila kaj pli varma ĝis ĉia frosto malaperis kaj ĝi batadis mole kaj regule kiel ĉiu alia koro. Kaj nun la nubo malaperis kaj montris Ĝlorian, kies vizaĝo estis plena de ĝojo, ridetantan tenere al la amikoj grupiĝintaj ĉirkaŭ ŝi.

Povra Pon antaŭenpaŝis — timide, timante forpuŝon, sed kun pledantaj okuloj kaj brakoj ame etenditaj al sia antaŭa amatino — kaj la Princino vidis lin kaj ŝia dolĉa koro eklumis pro radianta rideto. Tute sen momento da hezito ŝi ĵetis sin en la brakojn de Pon kaj tiu rekuniĝo de du amantaj koroj tiom emociigis ke oni forturnis sin kaj malaltigis sian rigardon por ne ĝeni la sanktan ĝojon de la fidelaj amantoj.

Sed la voĉeto de Palpebrumnjo kriadis petante helpon de la Birdotimigilo.

"La antidoton!" ŝi kriegis. "Donu al mi la alian skatolon — rapide!"

La Birdotimigilo rigardis la sorĉistinon per siaj kuriozaj pentritaj okuloj kaj vidis ke ŝi nun ne estas pli alta ol lia genuo. Do li prenis el sia poŝo la duan skatolon kaj ŝutis ĝian enhavon sur Palpebrumnjon. Ŝi ĉesis plimalgrandiĝi, sed ŝi neniam povos reakiri sian antaŭan grandecon, kaj tion la fia oldulino bone sciis.

Tamen ŝi ne sciis ke la dua pulvoro detruis ŝian tutan magipovon, kaj dezirante venĝi sin kontraŭ la Birdotimigilo kaj liaj amikoj ŝi tuj komencis murmuri sorĉon tiel terurefikan ke ĝi detruus duonon de la loĝantaro de Omenlando — se ĝi sukcesus. Sed ĝi tute ne sukcesis, mirigante oldan Palpebrumnjon. Kaj jam la Birdotimigilo rimarkis kion penas fari la malgranda sorĉistino, kaj diris al ŝi:

"Hejmeniru, Palpebrumnjo, kaj kondutu dece. Vi ne plu estas sorĉistino, sed nur ordinara maljunulino, kaj ĉar vi ne kapablas pli fiagadi mi konsilas ke vi provu fari iom da bono en la mondo. Kredu min, estas pli distre efektivigi bonan agon ol fian, kiel vi trovos kiam unue vi provos tion."

Sed Palpebrumnjo tiumomente estis plena de malĝojo kaj ĉagreno pro la perdo de siaj magiaj povoj.

Ŝi komencis marŝi hejmen, plorante kaj lamentante pro sia sorto, kaj neniu kiu vidis ŝin foriri simpatiis kun ŝi.

Ĉapitro 20

Reĝino Ĝloria

La sekvan matenon la Birdotimigilo vokis ĉiujn korteganojn kaj regatojn kunveni en la tronĉambro de la kastelo, kie estis sufiĉa spaco por ĉiuj kiuj povis veni. Ili trovis la pajlulon sidantan sur la veluraj kusenoj de la trono, kun la scintilanta krono de la Reĝo ankoraŭ sur sia plenigita kapo. Unuflanke de la trono, en malpli alta seĝo, sidis Ĝloria, aspektante radiante bela kaj freŝa kiel novnaskita rozo. Aliflanke sidis Pon, la knabo de 1 ĝardenisto, ankoraŭ vestita per sia malnova kitelrobo kaj aspektanta senĝoja kaj solena; ĉar Pon ne povis kredigi sin ke tiel grandioza Princino degnos ami lin post sia restariĝo kaj reveno al sia trono. Trot kaj Kap'tano Vilĉjo sidis ĉe la piedoj de la Birdotimigilo kaj ilin multe interesis la evento. Buton-Brilo perdis sin antaŭ la matenmanĝo, sed li revenis en la tronĉambron antaŭ la fino de la ceremonioj. Amalantaŭ la trono staris vico de la grandaj Orkoj, kun sia ĉefo en la centro, kaj la enirejon de la palaco gardis pli da Orkoj, kiujn oni rigardis mirante kaj respektoplene.

Kiam ĉiuj ĉeestis, la Birdotimigilo stariĝis kaj faris paroladon. Li informis ke la patro de Ĝloria, la bona Reĝo Amem, kiu iam regis ilin kaj kiun ĉiu amis, estis detruita de Reĝo Feroc, la patro de Pon, kaj ke Reĝo Feroc estis detruita de Reĝo Kru-el. Ĉi Reĝo estis mava reganto, kiel ili tre bone sciis, kaj la Birdotimigilo deklaris ke la sola persono en la tuta Omenlando kiu rajtas sidi sur la trono estas Princino Ĝloria, la filino de Reĝo Amem.

"Sed," li pludiris, "ne estas mia rajto, ĉar mi estas fremdulo, diri kiu regos vin. Vi mem devos decidi, alie vi ne estos kontentaj. Do elektu nun: kiu estos via regantof»

Kaj ĉiuj kriis: "La Birdotimigilo! La Birdotimigilo regu nin!"

Kio pruvis ke la plenigita viro multe popularigis sin konkerante Reĝon Kru-el, kaj oni kredis ke ili deziras lin kiel sian Reĝon. Sed la Birdotimigilo tiel fervore kapneis ke lia kapo deligiĝis, kaj Trot devis firme repingli ĝin al lia korpo.

"Ne," diris li, "mi apartenas al la Lando Oz, kie mi estas humila servanto de la bela knabino kiu regas nin ĉiujn — la reĝa Ozma. Vi devas elekti iun el viaj propraj loĝantoj por regi Omenlandon. Kiu estuf"

Ili hezitis dummomente, kaj pluraj kriis: "Pon!" sed multe pli da ili kriis: "Ĝloria!"

Do la Birdotimigilo prenis manon de Ĝloria kaj gvidis ŝin al la trono, kie li unue sidigis ŝin kaj poste prenis la scintilantan kronon de sia propra kapo kaj metis ĝin sur tiun de la junulino, kie ĝi kuŝis bele inter ŝiaj molaj bukloj. La popolo hurais kaj kriis tiam, genuante antaŭ sia nova Reĝino; sed Ĝloria klinis sin kaj prenis manon de Pon per ambaŭ siaj manoj kaj levis lin al la seĝo apud si.

"Vi havos kaj Reĝon kaj Reĝinon por zorgi pri vi kaj protekti vin, karaj regatoj," ŝi diris per dolĉa voĉo, dum ŝia vizaĝo brilis pro feliĉeco; "ĉar Pon estis filo de Reĝo antaŭ ol esti knabo de ĝardenisto, kaj ĉar mi amas lin li estos mia Reĝa Edzo."

Tio plaĉis al ĉiuj, precipe al Pon, kiu komprenis ke ĉi tiu momento estas la plej grava en lia vivo. Trot kaj Buton-Brilo kaj Kap'tano Vilĉjo ĉiuj gratulis lin pro lia fianĉiĝo kun bela Ĝloria; sed la Orko dufoje ternis kaj diris ke liaopinie la junulino povus pli bonan elekti.

Post tio la Birdotimigilo ordonis al la gardistoj ke ili enkonduku fi-Kru-el-on, kiu ne plu estas Reĝo, kaj kiam li aperis, ligita per ĉenoj kaj vestita per fusteno, la popolo malhurais lin kaj retiris sin dum li pasis tiel ke iliaj vestoj ne tuŝu lin.

Kru-el ne plu estis aroganta aŭ fierega; male, li aspektis tre humila kaj multe timanta la sorton kiun destinis al li liaj konkerintoj. Sed Ĝloria kaj Pon estis tro feliĉaj por esti venĝemaj kaj ili proponis nomumi Kru-el-on knabo de 1 ĝardenisto ĉe la kastelo ĉar Pon rezignis tiun postenon kiam li fariĝis Reĝo. Sed ili diris ke li devos promesi reformi sian fikonduton kaj fidele plenumi sian devon, kaj li devos ŝanĝi sian nomon de Kru-el al Ĝru-el. Ĉion ĉi la viro fervore promesis, do kiam Pon foriris en ĉambron en la kastelo por surmeti princvestojn, la malnova bruna kitelo kiun li antaŭe surhavis estis donita al Ĝru-el, kiu post tio eliris en la ĝardenon por akvumi la rozojn.

La cetero de tiu fama tago, kiun oni longe memoris en Omenlando, estis dediĉita al festado kaj ĝojado. Vespere okazis grandioza danco en la korto, kie la latuna bando ludis novan muzikaĵon nomitan la "Orka Troto" kiun oni dediĉis al "Nia Ĝlora Ĝloria, la Reĝino."

Dum la Reĝino kaj Pon gvidis tiun dancon, kaj la tuta Omenlanda popolo distris sin, la fremduloj grupiĝis en la parko ekster la kastelo. Kap'tano Vilĉjo,

Trot, Buton-Brilo kaj la Birdotimigilo ĉeestis, ankaŭ ilia malnova amiko la Orko; sed el la tuta granda amaso da Orkoj helpintaj en la konkero restis nur tri en Omenlando, krom ilia ĉefo, ĉar la aliaj reiris al sia propra lando tuj kiam Ĝloria kroniĝis Reĝino. Al la juna Orko kiu akompanis ilin dum iliaj aventuroj Kap'tano Vilĉjo diris: